Tekst'ar'o de Esperant'o

Unu tekst'o el kolekt'o de Esperant'a'j tekst'o'j

Kred'u mi'n, sinjor'in'o!

Proksim'um'a verk'o'jar'o: 1949

Kre'is la Esperant'a'n tekst'o'n: Cezaro Rossetti

Tiu ĉi versi'o est'as kre'it'a sur'baz'e de tekst'o'j en'ret'ig'it'a'j ĉe http://www.rulit.me/author/rossetti-cezaro/kredu-min-sinjorino-download-free-318743.html kaj https://biblio.wiki/wiki/Kredumin,sinjorino!.

For'est'as ĉi tie tiu'j en'konduk'a'j kaj fin'a'j part'o'j, kiu ne est'as verk'it'a'j de Cezaro Rossetti. Mi tamen konserv'is kelk'a'j'n el la klar'ig'o'j de ne'kutim'a'j vort'o'j kaj esprim'o'j kiel not'o'j'n (ne'pri'serĉ'ebl'a'j'n).

1. Kiu Si'n En'jung'is, Dev'as Tir'i.

Mi dediĉ'as la libr'o'n al mi'a frat'o Ret'o kiu, per tre indulg'a juĝ'o pri la unu'a'j ĉapitr'o'j, kuraĝ'ig'is mi'n verk'i la ceter'o'n. Al li la kulp'o!

C.R.

Est'is mal'varm'e ekster'e, sed la ĉambr'o, kie ni sid'is, est'is agrabl'e varm'a. Mi'a plej kar'a amik'o, Ernest'o, sid'is kontraŭ mi, don'ant'e si'n plen'e al si'a komfort'a brak'seĝ'o. Jam dum unu hor'o ni parol'is Esperant'e kaj pas'is de tem'o al tem'o. Est'is ver'e instig'a plezur'o aŭskult'i li'n; li tiom bon'e sid'is en la lingv'o. Ordinar'e, kiam li parol'as per si'a ge'patr'a lingv'o: la angl'a, mank'as al li la verv'o kaj esprim'o, — sum'e, la muzik'o, kiu montr'iĝ'as kiam li parol'as Esperant'o'n. Li'a Esperant'a proz'o est'as poezi'o. Tut'e mal'sam'a'j ni est'as. Art'o kaj poezi'o tut'e ne tuŝ'as mi'n, tamen mi ne pov'as ne sent'i la bel'ec'o'n de li'a esprim-manier'o.

Ni'a parol'ad'o fin'e ating'is la Esperant'a'n literatur'o'n, kaj post tio... paŭz'o. Ni sid'is dum iom da temp'o en seren'a silent'o, kiu'n pov'as ĝu'i nur ver'a'j amik'o'j. Mi suĉ'is cigared'o'n kaj distr'e rigard'ad'is la ŝveb'ant'a'n fum'o'n.

Subit'e Ernest'o dir'is: “Kial ne verk'i roman'o'n?”

“Mi?” mi respond'is, tut'e konstern'it'e.

“Jes, vi”, li insist'is flegm'e.

Mi rid'is: “Mi tut'e ne hav'as kapabl'o'n tio'n far'i, kaj ceter'e, pri kio mi skrib'u?”

“Aŭskult'u”, li dir'is. “Mi sci'as ke vi ne est'as aŭtor'o kaj ke vi hav'as lingv'a'j'n mank'o'j'n, sed vi spert'is vari'a'n kaj interes'a'n viv'o'n, kaj vi tre interes'e rakont'as pri vi'a'j tra'viv'aĵ'o'j, do kial ne skrib'i pri vi'a'j spert'o'j ĝust'e tiel, kiel ili okaz'is? Mi cert'as, ke tiu'j okaz'int'aĵ'o'j interes'us. Ne! Ne kap'ne'u. Nu, vi ne est'as stil'ist'o, konsent'it'e, sed stil'o en si mem ne est'as ĉio. Jen kial mi konsil'as al vi verk'i.”

Mi rigard'is li'n tre dub'em'e. Mi kon'is li'n sufiĉ'e por sci'i ke li ne ŝerc'as, ke li tut'e sincer'e admon'as mi'n... sed... ĉu li ne erar'as... ĉu li ne tro alt'e taks'as mi'n?

“Ebl'e”, mi respond'is hezit'e. “Tamen rakont'i apart'a'j'n incident'o'j'n est'as unu afer'o, sed kiel mi kun'ig'u mi'a'n viv'o'n en roman'form'o'n? Ĝi est'is iom vari'a kaj salt'as de medi'o al medi'o; ali'vort'e, ĝi est'as devi'a, epizod'a, kaj ne konduk'as rekt'e al kulmin'o laŭ postul'o de roman'o.

“Vi ne kompren'as”, pacienc'is Ernest'o. “Ne neces'e oni form'as roman'o'n laŭ la regul'o'j de fabel'o. Elekt'u kio'n vi juĝ'as interes'a kaj kronik'u ĝi'n tut'e liber'e kaj laŭ'sekv'e, el'las'ant'e tio'n kio'n vi juĝ'as tro apart'a.”

“Mi kompren'as”, mi dir'is. “Sed okaz'as afer'o'j, kiu'j'n oni ĝu'e rakont'as, sed kiu'j ne ind'as kiel material'o por roman'o. Ekzempl'e la rakont'o pri Lili'o...”

“Lili'o?” demand'is Ernest'o.

“Jes, pri okaz'o, kiam mi trov'iĝ'is iom embaras'e en ne'propr'a lit'o.”

“Ĉiel'o, halt'u! Tia'j rakont'o'j vi'a'j est'as tut'e ne toler...

Nu, kaj kio okaz'is post'e?”

“Est'is maten'o. La ali'a... person'o part'o'pren'int'a la lit'o'n jam el'ŝtel'iĝ'is el la ĉambr'o, kaj mi mem nur atend'is oportun'a'n okaz'o'n por sekv'i. Subit'e iu en'ir'is la ĉambr'o'n. Mi mi'n kaŝ'is sub la lit'aĵ'o'j: kiu est'as tie? Mi aŭd'is la en'ven'int'o'n klopod'i ie-tie en la ĉambr'o kaj konklud'is: la tim'ind'a, sever'mor'a dom'mastr'in'o! Ŝi'a'j paŝ'o'j proksim'iĝ'is al la lit'o. Kio'n far'i? Mi kuŝ'is sen'mov'e. Tiam — ho terur'o! — man'o'j mi'n tuŝ'is, ĉirkaŭ'palp'is — mi kuŝ'is ŝvit'eg'ant'e — kaj la man'o'j... ord'ig'is patr'in'e ĉirkaŭ mi li lit'aĵ'o'j'n. Post'e ŝi for'ir'is. La mastr'in'o pens'is, ke mi est'as... la regul'a okup'ant'in'o de la lit'o!”

Ernest'o brov'um'is. “Hm, iom dub'e. Mi opini'as: ŝpar'u la donĵuan'a'j'n aventur'o'j'n aŭ ĉiu'okaz'e ne spic'u la verk'o'n tro fort'e per ili. Kiel mi jam dir'is, kribr'u vi'a'j'n fakt'o'j'n laŭ juĝ'o, sed material'o'n vi ja hav'as. Nu, vi est'is dum jar'o'j ekspon'ist'o. Pri'trakt'u tiu'n flank'o'n. Start'u ĉe la komenc'o de vi'a ekspon'ist'a karier'o.”

“Ekspon'ist'o mi est'is, jes kaj ne. Mi klar'ig'u. En la angl'a lingv'o trov'iĝ'as la vort'o demonstrator kaj ankaŭ la slang'e teknik'a vort'o grafter. Nu, jen la diferenc'o. Demonstrator kutim'e ekspon'as var'o'n, kiu'n li bon'e kon'as, aŭ teknik'e aŭ ali'manier'e; ali'vort'e: li est'as special'ist'o de iu meti'o kaj est'as regul'a reprezent'ant'o de firma'o, kaj pli mal'pli sincer'e klar'ig'as. Li oft'e est'as send'it'a rekt'e de la labor'ej'o al la ekspon'a lok'o, kaj post'e re'ven'as al si'a meti'o. Li'a salajr'o ne mult'e vari'as; sed oft'e la firma'o al'don'as et'a'n kurtaĝ'o'n pro la mend'o'j akir'it'a'j per'e de li. Sed grafter kutim'e ŝanĝ'as de firma'o al firma'o kaj de var'o al var'o. Sci'o pri la artikl'o kaj regul'a'j vend'metod'o'j est'as por li flank'a konsider'o. Ordinar'e li est'as kombin'o de ĉarlatan'o kaj trud-vend'ist'o, kaj li'n interes'as nur la tuj'a vend'ad'o. Li uz'as ĉiu'j'n rimed'o'j'n, escept'int'e paf'il'o'n, por dev'ig'i la interes'at'o'n aĉet'i. Sen'respond'ec'a ul'o li est'as, kiu bon'e en'spez'as kaj mal'avar'e el'spez'as. Hodiaŭ li parad'as kiel spert'ul'o pri aŭtomat'a lav'maŝin'o, kaj morgaŭ li kvazaŭ scienc'e parol'as pri san'o kaj mal'san'o, dum li vend'as i'a'n medikament'o'n. Li pli simil'as al ia bazar'vend'ist'o, kvankam li labor'as kie oportun'as — tio est'as, ĉie ajn de strat'angul'o kaj bazar'o ĝis komerc'a foir'o kaj magazen'o. Li'a viv'o est'as gaj'a, interes'a kaj sen'ĝen'a, ĉar li est'as laŭ'natur'e optimist'o. Mi pens'as ke “bazar'ul'o” taŭg'us por traduk'o de grafter... do, ni nom'u li'n tiel.

Bazar'ul'o est'as ver'e meti'ist'o sen meti'o. Li'a meti'o est'as kon'i iom pri mult'a'j afer'o'j. Don'u al bazar'ul'o iom da ordinar'a ter'o en kovert'o, kaj tio iĝ'os tuj la plej valor'a frukt'ig'il'o. Sen'hezit'e li hipnot'e deklam'os, don'ant'e al tiu ter'o mir'ind'eg'a'j'n kvalit'o'j'n por kresk'ig'o, flor'ig'o, frukt'ig'o de plant'o'j. Li'a mank'o de sci'o pri ter'kultur'o ne brid'as li'a'n lang'o'n. Li ne nur kapabl'as parol'i, sed sci'as kiel parol'i, ĉar li est'as natur'a psikolog'o, kaj sci'as juĝ'i kaj tikl'i si'a'n aŭskult'ant'ar'o'n. Ebl'e vi pens'as ke mi tro'ig'as, cit'ant'e ter'vend'ad'o'n kiel ekzempl'o'n, sed io tia fakt'e okaz'is.

Bazar'ul'o'j hav'as si'a'n propr'a'n slang'o'n kaj est'as frat'ec'a'j inter si. Neni'u patr'in'o iam decid'is eduk'i si'a'n infan'o'n por bazar'ul'a karier'o, kaj mi neniam aŭd'is pri lern'ej'o por bazar'ul'o'j. Ili origin'e ven'as de tre divers'a'j medi'o'j kaj naci'ec'o'j. Tre oft'e ili est'as person'o'j, kiu'j for'las'is si'a'n meti'o'n pro divers'a'j kaŭz'o'j, sed precip'e pro ribel'o kontraŭ la regul'o'j kaj postul'o'j de estr'e reg'at'a labor'o. Preskaŭ ĉiu bazar'ul'o est'as eks-io. Inter ili trov'iĝ'as eks'student'o'j, teatr'a'j eks'lud'ant'o'j, eks'boks'ist'o'j, eks'inĝenier'o'j, eks'art'ist'o'j, eks'butik'ist'o'j ktp.

Ili'a slang'o montr'as la naci'a'n divers'ec'o'n. Mi ne est'as etim'olog'o, sed fremd'a de'ven'o de mult'a'j vort'o'j en la slang'o est'as mem'evident'a. Ekzempl'e manĝari signif'as manĝ'aĵ'o'n, do cert'e ĝi est'as de latin'a de'ven'o; pani signif'as pluv'o'n, kaj tio koincid'as kun la hind'a vort'o pani kiu signif'as akv'o'n, kaj ebl'e ven'as de la cigan'a lingv'o. Gelt signif'as mon'o'n, kaj tio ven'as de la german'a lingv'o, tre ŝajn'e per'e de la jud'a; bevi signif'as drink'i, el latin'a; ŝajs est'as mal'bon'eg'a negoc'o...”

“Ĉu ŝajs est'as latin'a?” demand'is Ernest'o.

“Ne tut'e”, mi respond'is, “ĝi est'as ne latin'a sed pli ĝust'e... latrin'a kaj ven'as de la german'a lingv'o.”

“Kaj kiel vi far'iĝ'is bazar'ul'o?” sci'vol'em'is Ernest'o.

“Tio okaz'is jen'e...”

“Jen la komenc'o de vi'a roman'o!” dir'is Ernest'o. “Sed ne rakont'u al mi — skrib'u vi'a'n rakont'o'n, zorg'ant'e nur ke vi skrib'u natur'e kaj sen'ĝen'e, kvazaŭ vi rakont'us vi'a'j'n aventur'o'j'n en amik'a rond'o.”

“Nu, mi prov'os”, mi dir'is.

“Bon'a'n sukces'o'n!” dir'is Ernest'o.

2. La Ĵet'o Est'as Far'it'a.

Mi est'is kuir'ist'o en Edinburg'o. En tiu temp'o mi eĉ ne vid'is komerc'a'n foir'o'n. Mi ŝat'is la kuir'a'n labor'o'n, fort'e labor'is en grand'a hotel'o kaj hav'is neni'a'n ĝen'o'n. Sed iu'n tag'o'n ven'is perturb'a pens'o al mi... tre mal'kviet'ig'a pens'o. Ĉu mi'a pag'o est'as tiel alt'a kiel mi kred'is? Jes, kompar'e al ali'a'j ĝi est'as taks'at'a kiel bon'a, sed mi labor'as tag'e kaj nokt'e; sep tag'o'j'n en la semajn'o. Nu, mi kalkul'is, laŭ'hor'e la pag'o est'as mal'alt'a. Kaj mi eĉ ne hav'as stabil'a'n fin'hor'o'n. Ho jes, laŭ'ŝajn'e; sed oft'e la ĉef'kuir'ist'o ven'as ĝust'e kiam mi pret'iĝ'as por for'ir'i kaj dir'as aŭtoritat'e: “He, ĉi-nokt'e okaz'os bal'o (aŭ ia fest'o), kaj vi dev'as labor'i ĝis fru'maten'e.”

Laŭ la regul'o'j mi dev'us est'i liber'a inter la tri'a kaj la kvin'a; sed tiu'j hor'o'j neniam est'is cert'a'j, ĉar pro iu kaŭz'o aŭ ali'a oni oft'e postul'as, ke mi tra'labor'u tiu'j'n du hor'o'j'n. Sam'e okaz'as oft'e kun mi'a semajn'a du'on'tag'a liber'temp'o, kaj la mal'permes'o el'ir'i tre ĝen'is, ĉar antaŭ'a'j aranĝ'o'j aŭ rendevu'o'j fuŝ'iĝ'as. Do, sum'e, mi pens'is: Ĉu ĉi tiu grand'a hotel'konstru'aĵ'o est'as kaj ĉiam rest'os mi'a tut'a mond'o? Mi dorm'as ĉi tie, ven'as rekt'e de la lit'o al la labor'o, kaj de la labor'o al la lit'o. La sun'lum'o'n mi mal'oft'e vid'as, ĉar eĉ dum mi'a du'hor'a liber'o mi est'as tiom lac'e-lac'a, ke mi ir'as ripoz'i lit'e. Ĉu mi nask'iĝ'is por mort'i en ĉi tiu karcer'o? Ĉu ĝi est'as mal'pli karcer'o, ĉar mank'as fer'stang'o'j ĉe la fenestr'o'j? Ĉu mi'a destin'o est'as ŝvit'i kaj ŝvit'i sen'ĉes'e sub la elektr'a sun'surogat'o?

Sen'hezit'e mi decid'iĝ'is... mi for'ir'os tuj... ne grav'as kie'n... sed for... for de ĉi tie. Ali'a'n meti'o'n mi ne kon'as, sed ne grav'as. La elit'ul'o'j en la luks'a'j manĝ'o'hal'o'j supr'e pov'as si'n regal'i sen mi'a help'o. Eĉ se mi mal'sat'os... for — for en la freŝ'a'n aer'o'n! La kuir'pot'o'j al la diabl'o! Kaj sen plu'a pens'o mi for'las'is.

Mi bon'e sci'is, ke labor'o est'as mal'facil'e trov'ebl'a; ke est'as la jar'o 1928, kaj ke sen'labor'ul'o'j pli kaj pli amas'iĝ'as. Tamen tio ne ĝen'is mi'n... mi hav'is nur unu pens'o'n: eskap'i el la tropik'a karcer'o.

Mi serĉ'is mal'alt'prez'a'n loĝ'ej'o'n kaj viv'is per iom da mon'o, kiu'n mi ŝpar'is. Mi ne hav'is mult'o'n, ĉar mi dum long'a temp'o mon'e help'is iu'n. Ĉiu'n tag'o'n mi serĉ'rigard'is la gazet'a'j'n reklam'o'j'n por hav'ebl'a labor'o.

Unu reklam'o log'is mi'a'n atent'o'n. Ĝi'a'n tekst'o'n mi ne laŭ'vort'e memor'as, sed la esenc'o est'is ke grand'a okaz'o est'as propon'at'a kaj ke oni pov'as gajn'i dek pund'o'j'n semajn'e kaj ke fak'a spert'o ne est'as neces'a. Ŝajn'is al mi, ke est'as iom strang'e, ke oni ne menci'as kia labor'o est'as propon'at'a, sed mi decid'is ir'i al la anonc'adres'o. Est'is neni'u nom'o de firma'o; nur numer'o de kontor'o en konstru'aĵ'o. Mi ir'is al la indik'it'a strat'o, trov'is la konstru'aĵ'o'n kaj laŭ'ir'is la ŝtup'ar'o'n. Sur'ŝtup'ar'e mi renkont'is vir'o'n, ebl'e du'dek'ses'jar'a'n. Li port'is sufiĉ'e bon'ord'a'n blu'a'n kostum'o'n; sed mi vid'is ke ĝi bril'as el'uz'it'e ĉe la kubut'o'j kaj genu'o'j, kaj ke la jak'man'um'o'j kun si'a'j “franĝ'o'j”, kvazaŭ mut'e pet'as vizit'o'n al barbir'o. Li rid'et'is al mi gaj'anim'e, kaj sen'hezit'e li rekt'e al'parol'is mi'n.

“Ĉu vi ir'as al ĉambr'o 52?” li demand'is.

“Jes”, mi respond'is.

“Ne ir'u”, li dir'is. “Mi jam spert'is tia'n labor'o'n. Oni ne pag'as salajr'o'n; nur procent'o'n, ĉar ili sci'as ke ili'a var'o ne est'as facil'e vend'ebl'a.”

“Pri kio tem'as?” mi demand'is.

“Pri elektr'a'j suĉ'bala'il'o'j!

“Sed se oni vend'as ili'n, oni pov'as en'spez'i mon'o'n, ĉu ne?” mi demand'is.

“Jes”, li re'dir'is...

La nov'kon'at'o balanc'is la kap'o'n ne'e kun kompat'a mien'o kaj al'don'is: “Se la firma'o fid'us je la vend'ebl'o, ĝi almenaŭ pag'us iom; kaj ceter'e, kial, laŭ vi'a pens'o, ĝi kaŝ'as si'a'n nom'o'n en la reklam'o? Simpl'e, ĉar mult'a'j jam prov'is tia'n labor'o'n, kaj oni laŭ'fam'e kon'as ili'n. Tem'as pri jen'o: la firma'o log'as person'o'j'n al la ofic'ej'o per trezor'promes'o'j, kaj tie atend'as nigr'e-blank'e vest'it'a ul'o, kiu sci'as per'vort'e konvink'i labor'serĉ'ant'o'j'n ke atend'as grandioz'a ebl'o de mon'en'spez'o. Ho jes, li sci'as parol'i, sed ne sufiĉ'e por ir'i mem kaj vend'i si'a'j'n var'aĉ'o'j'n. Por ating'i si'a'n pozici'o'n, li ebl'e ja vend'is ili'n si'a'temp'e; sed tiam la popol'o ne est'is tiom sen'mon'a kaj ne tiom naŭz'it'a de la sen'ĉes'a frap'ad'o de kolport'ist'o'j.”

Kvankam li'a'j vort'o'j flu'is mok'e kontraŭ la firma'o, li hav'is rid'a'n mien'o'n, kaj oni ne pov'is ne simpat'i li'n unu'a'vid'e.

Ven'is al mi la pens'o ke ebl'e li ĝu'us tas'o'n da te'o. En mi kresk'is sci'vol'em'o, kaj mi em'is babil'i kun li. Mi'a interes'o por la filantrop'a firma'o en ĉambr'o 52 jam for'flug'is. Mi'a'n invit'o'n mi'a nov'kon'at'o volont'e akcept'is, kaj ni kun'e ir'is al apud'a kaf'ej'o. Ni sid'iĝ'is en la kaf'ej'o kaj, propon'int'e cigared'o'n kaj mend'int'e te'o'n kun kuk'o'j, mi plu demand'is pri la propon'it'a posten'o. Li dir'is:

“Vi ŝajn'e ankoraŭ iom kred'as, ke tie kuŝ'as ia eldorad'o, kiu'n pro mi vi mal'traf'is. Aŭskult'u: se tiu labor'o port'us gajn'o'n, mi pren'us ĝi'n. Mal'labor'em'a mi ne est'as. Mi est'as preskaŭ tut'e sen'mon'a kaj avid'as en'spez'o'n. Tiu firma'o ja vend'as polv'o'suĉ'il'o'j'n, ali'e ĝi ne pov'us daŭr'e komerc'i... sed kiel ĝi sukces'as vend'i? Mi klar'ig'os.

Sen'labor'ul'o ir'as al tia ofic'ej'o. Ebl'e dum monat'o'j li ne labor'is. La firm-reprezent'ant'o pentr'as por li or'a'n bild'o'n pri la est'ont'ec'o. Eĉ se la labor'pet'ant'o ne est'as naiv'a, li pens'as ke li gajn'os almenaŭ bon'a'n por'viv'aĵ'o'n. Sed laŭ la firma'o la ofic'o ne est'as tiel facil'e akir'ebl'a... ho ne, ne tia unik'a posten'o... neces'as atest'il'o'j por kapt'i tiel bon'a'n posten'o'n. Tio tim'ig'as la dung'ot'o'n, ĉar li vid'as la posten'o'n ek'glit'i tra la fingr'o'j, do li flank'e'n'met'as ĉiu'j'n dub'o'j'n kaj avid'e si'n streĉ'as por ĝi'n ating'i.

Fin'e li est'as akcept'at'a. Li for'las'as la ofic'ej'o'n kun facil'a paŝ'o, port'ant'e si'a'n sav'il'o'n, la polv'o'suĉ'il'o'n. Li rapid'as hejm'e'n kaj rakont'as al si'a'j ge'patr'o'j pri si'a sukces'o. Ĉiu'j ĝoj'as ke fin'fin'e li hav'as labor'o'n. Aŭ li'a'j ge'patr'o'j, aŭ li'a'j parenc'o'j, aŭ li'a'j intim'a'j amik'o'j help'as li'n per aĉet'o. Rezult'o est'as ke li vend'as unu, du aŭ eĉ tri dum la unu'a semajn'o. Li ricev'as si'a'n procent'o'n kaj est'as rav'e kontent'a. Kaj post tio? Li pland'as kaj pland'as de pord'o al pord'o, li'a sav'a polv'o'suĉ'il'o iĝ'as dolor'a kruc'o, kiu'n li tren'as pen'e laŭ mejl'o'j. Pord'o post pord'o est'as frap-fermat'a kontraŭ li'a vizaĝ'o. Li ebl'e daŭr'ig'as la marŝ'ad'o'n kaj tren'ad'o'n dum semajn'o'j kaj, fin'e, li, spirit'e kaj korp'e el'ĉerp'it'a, dev'as rezign'i. Li pez'kor'e konstat'as, ke li nur sukces'is trud'i dub'kvalit'a'n aŭ eĉ balast'a'n var'o'n al si'a'j intim'ul'o'j.

Ne, dank'o'n... mi iel en'spez'os sen viktim'ig'i mi'a'j'n plej kar'a'j'n. Tia firma'o dung'as labor'ant'o'j'n sen'ĉes'e. Se ili vend'as, la firma'o gajn'as; se ili ne vend'as, la firma'o ne perd'as eĉ unu cend'o'n. Kompat'o'n por la mizer'ul'o'j, kiu'j trans'paŝ'as ili'a'n sojl'o'n, ili ne hav'as.”

Mi'a kun'ul'o mien'is serioz'e, dum li rakont'is; sed subit'e li'a vizaĝ'o radi'is pro bon'humor'o, kaj li'a buŝ'o streĉ'iĝ'is je kor'a rid'o.

“Mi pens'is pri amik'o mi'a”, li klar'ig'is. “Li lert'e tromp'is la tromp'ist'o'j'n. Li manovr'is jen'e. Unu'e li pret'ig'is komerc'a'j'n vizit'kart'o'j'n tiel: ‘Pur'ig'o per polv'o'suĉ'ad'o po 2 ŝiling'o'j kaj 6 penc'o'j hor'e.’ Tiu'j'n vizit'kart'o'j'n li met'is en la leter'kest'o'j'n de dom'o'j en tut'a kvartal'o. Post'e li ir'is al polv'o'suĉ'il'a firma'o kaj dung'iĝ'is. Li eĉ ne prov'is vend'i polv'o'suĉ'il'o'j'n, sed labor'is propr'a'kont'e, pur'ig'ant'e tapiŝ'o'j'n kaj rembur'it'a'j'n mebl'o'j'n, kaj star'ig'is bon'a'n komerc'et'o'n. Ĉiu'n tag'fin'o'n li re'ven'is al la firma'o ofic'ej'o kaj klar'ig'is ke li ankoraŭ ne sukces'is vend'i sed ke li hav'as tiu'n kaj tiu'n esper'o'n. La komedi'o daŭr'is dum plur'a'j semajn'o'j, kaj la firma'o ne ĝen'is si'n, ĉar ĝi atend'is eventual'a'j'n vend'o'j'n. Fin'fin'e, aŭ la firma'o suspekt'is i'o'n, aŭ ĝi sen'pacienc'is, tio'n mi ne sci'as, sed ĝi mal'dung'is mi'a'n amik'o'n.”

Post tio ni babil'is iom'et'e pri ĝeneral'a'j tem'o'j, kaj “ĝis”-is. Mi re'ir'is hejm'e'n.

3. Ne Gut'as Miel'o El La Ĉiel'o.

Temp'o pas'is. Mi serĉ'is labor'o'n sen'sukces'e. Mi'a mon'o preskaŭ el'ĉerp'iĝ'is. Mi pri'pens'is, ĉu mi ŝanĝ'u mi'a'n decid'o'n ne akcept'i la sen'labor'ul'a'n subvenci'o'n; sed mi decid'is persist'i ĉe mi'a intenc'o ne profit'i de tio. Mi ne est'is tro fier'a por akcept'i la dis'don'at'a'n mon'o'n, sed mi tim'is ke la mizer'a sum'o ebl'e brid'us mi'a'j'n klopod'o'j'n serĉ'i labor'o'n. Mi ne vol'is degener'i kiel la ĉie vid'ebl'a'j sen'labor'ul'o'j, kiu'j jam de long'e perd'is esper'o'n kaj iel viv'aĉ'is de semajn'o al semajn'o, kaj kies klub'o est'as la strat'angul'o.

Mi skrib'is plur'a'j'n leter'o'j'n respond'e al reklam'o'j — sed neni'a respond'o. Ĝust'e kiam mi ne sci'is kie'n mi'n turn'i, mi ricev'is respond'o'n de el'don'a firma'o kun sufiĉ'e kon'at'a nom'o. Ĝi'a reklam'o dir'is inter'ali'e ke oni serĉ'as optimist'o'n, kaj tia mi konsider'is mi'n. La labor'o est'is vend'i “enciklopedi'o'n”. Tiu “enciklopedi'o” ne est'is kutim'a laŭ'alfabet'a konsult'verk'o sed ilustr'it'a'j volum'o'j pri arme'a'j kaj milit'ŝip'a'j statistik'o'j. La verk'o est'is kvin'volum'a, kaj la kost'o est'is tre alt'a, t.e. 7 pund'o'j.

Mi'a dung'ont'o rakont'is, kiom tiu kaj tiu gajn'is per la vend'ad'o, sed kontraŭ tia'j parol'ad'o'j mi est'is jam avert'it'a. La pag'o est'is sol'e kurtaĝ'a. Mi plen'e mal'ŝat'is tiu'n “enciklopedi'o'n”, kaj ĝi nepr'e ne interes'us mi'n, sed en'spez'i est'as bezon'o, do mi decid'is prov'i. La firma'o prunt'is al mi broŝur'o'n de ĉerp'aĵ'o'j el la volum'o'j por montr'i al aĉet'ont'o'j. Mi cerb'um'is, kie vend'i ili'n. Dev'as est'i patriot'o'j, kiu'j ŝat'us tiu'j'n libr'o'j'n, mi pens'is. Kun kor'a man'prem'o la afabl'ul'o, kiu reprezent'is la firma'o'n, adiaŭ'is mi'n.

Mi ir'is kun mi'a broŝur'a specimen'o rekt'e al la urb'a bibliotek'o. Tie mi rigard'is la registr'o'j'n kaj not'is la hejm'a'j'n adres'o'j'n de la membr'o'j de la urb'a magistrat'o. Ili ja dev'as est'i fervor'a'j patriot'o'j, mi cert'ig'is mi'n. De la bibliotek'o mi ir'is rekt'e al la hejm'o de la urb'estr'o, sed van'e — mi eĉ ne pov'is intervju'i li'n. Post tio mi vizit'is laŭ'vic'e la ali'a'j'n adres'o'j'n. Mi fort'e klopod'is, sed aŭ mi ne pov'is intervju'i la konsil'ant'o'j'n, aŭ mi est'is preskaŭ per'fort'e pel'at'a post en'ir'o. Unu ja minac'is mi'n, kiam mi insist'is ke li rigard'u la trezor'o'n kiu'n mi port'is. Mi persist'e klopod'is dum la plen'a semajn'o, ir'ant'e de lok'o al lok'o kaj de adres'o al adres'o, sed ŝajn'e neni'u interes'iĝ'as pri la pez'o de milit'ŝip'o, nek kiu'n distanc'o'n ating'us la brit'a arme'o, se ĉiu soldat'o est'us stern'it'a pied'al'kap'o laŭ'long'e sur la ter'o. Dum tiu semajn'o mi parol'is kun mult'a'j patriot'ul'o'j: en la konservativ'a klub'o, en la liberal'a klub'o, kaj ĉie. Mi konstat'is, ke la potenc'a fort'o de la patriot'ism'o, kiu profund'iĝ'as en la kor'o'n, est'is absolut'e sen'pov'a penetr'i en la poŝ'o'n.

Je la fin'o de la semajn'o mi rest'is net'e sen'mon'a kaj mi dev'is ruz'i por vetur'i per'tram'e. Mi artifik'is tiel: se la konduktor'o trov'iĝ'is sur la supr'o de la tram'o, mi en'ir'is sub'e. Se li est'is sub'e, mi ir'is sur la supr'a'n etaĝ'o'n. Tiel pas'is iom da temp'o, ĝis li ating'is mi'n por postul'i pag'o'n. Kiam li ja ating'is mi'n, mi pet'is bilet'o'n al la lok'o, de kie la tram'o ven'is. La konduktor'o klar'ig'is ke laŭ'numer'e la tram'o est'as la ĝust'a sed ke ĝi ir'as en la mal'a direkt'o. Mi pardon'pet'is, de'salt'is kaj far'is la sam'o'n de'nov'e. Tiel mi ven'is sen'pag'e al mi'a cel'lok'o per plur'a'j tram'o'j.

Preciz'e unu semajn'o'n post mi'a dung'iĝ'o mi re'ir'is al la el'don'a ofic'ej'o, klar'ig'is kiel konscienc'e mi labor'is, sed bedaŭr'is ke malgraŭ ĉiu'j streĉ'o'j mi ne vend'is eĉ unu komplet'o'n de volum'o'j. Mi demand'is, ĉu ebl'e la firma'o konsider'e ced'us al mi nur kelk'a'j'n ŝiling'o'j'n por kompens'i mi'a'j'n vetur'el'spez'o'j'n, sed tiu sam'a grand'kor'a afabl'ul'o tuj iĝ'is marmor'a kaj eĉ unu penc'o'n ne pag'is. Mi ne pov'is de'ten'i mi'n koment'i ke en eventual'a plu'a reklam'o li postul'u magi'ist'o'n anstataŭ optimist'o'n.

Mal'rapid'e mi pied'ir'is al la loĝ'ej'o. preskaŭ ne konsci'is pri la voj'o, kaj marŝ'is aŭtomat'e, pens'ant'e, re'pens'ant'e. Ĉu mi erar'is, for'las'ant'e mi'a'n labor'o'n? Oni ja juĝ'is tiel, oni ja taks'us mi'a'n for'las'o'n kiel stult'eg'a'n, sed malgraŭ ĉio mi ne sent'is tio'n. Mi sent'is nur mal'pez'o'n. Mi'a liber'ec'o ankoraŭ valor'is pli ol ĉio. Antaŭ mi'a'j okul'o'j ven'is bild'o pri tiu vapor'plen'a kuir'ej'o kaj blank'e uniform'it'a'j hom'o'j, kun vaks'kolor'a'j vizaĝ'o'j, ĉirkaŭ'it'a'j de ĉiu'spec'a'j manĝ'aĵ'o'j, sed sen la apetit'o ĝu'i ili'n. Ne! malgraŭ mi'a sen'mon'ec'o, malgraŭ mi'a sen'esper'a est'ont'ec'o, mi sent'is mi'n sen atent'ind'a zorg'o.

Sed nun mi pens'is: kiel en'spez'i iom da mon'o? Jen butik'o'j plen'a'j de frand'a'j manĝ'aĵ'o'j, jen en luks'a'j aŭtomobil'o'j sinjor'in'o'j kaj sinjor'o'j, kiu'j eĉ aŭtomat'e for'don'as trink'mon'e sum'o'n, kiu hav'ig'us al mi plur'tag'a'n manĝ'o'n. Mi al'proksim'iĝ'is al la tre ordinar'a kvartal'o kie mi loĝ'is, kiam mi vid'is i'o'n, kio halt'ig'is mi'n abrupt'e. Stult'ul'o, kreten'o! — mi riproĉ'is al mi: kial mi ne pens'is pri ĉi tio antaŭ'e? Tie iom antaŭ mi est'is la kaŭz'o de mi'a si'n'riproĉ'o: la emblem'o de lombard'ist'o, tri latun'a'j glob'o'j.

Mi rapid'ig'is mi'a'n paŝ'o'n, en'ir'is mi'a'n loĝ'ej'o'n kaj baldaŭ el'ven'is kun brun'paper'a volv'aĵ'o, kaŝ'e ĉirkaŭ'rigard'ant'e, kvazaŭ mi kulp'us pro delikt'o. En la pak'aĵ'o, kiu'n mi ten'is mal'parad'e, ripoz'is kostum'o, pluv'palt'o kaj par'o da ŝu'o'j. Mi proksim'iĝ'is la lombard'ej'o'n per rapid'a'j paŝ'o'j, kvazaŭ mi intenc'us preter'pas'i ĝi'n; sed kiam mi al'ven'is al la pord'o, mi ort'e turn'iĝ'is kaj rapid'e en'ir'is. Ĉi tiu'n manovr'o'n mi far'is pro hont'o, ke iu ebl'e rimark'us, ke mi cel'as en'ir'i tiu'n butik'o'n, kvankam mi est'is preskaŭ ne'kon'at'a en la urb'eg'o.

Mi supr'e'n'ir'is ŝtup'ar'o'n, en'ir'is kontor'o'n kaj trov'iĝ'is ĉe serv'o'tabl'o kun inter'spac'it'a'j vand'o'j antaŭ ĝi, tiel, ke oni ne pov'is est'i vid'at'a de najbar'a'j klient'o'j. La lombard'ist'o mal'volv'is mi'a'n pak'aĵ'o'n, rigard'is mi'a'j'n vest'o'j'n mal'ŝat'e, kvazaŭ ili est'us aĉ'a'j ĉifon'o'j, kaj boj'is: “Dek-ok ŝiling'o'j!” Mi atend'is mult'e pli, sed pro ia hont'em'o mi nur kap'jes'is.

Re'e al la loĝ'ej'o. Mi sid'is ĉe la fajr'uj'o. Laŭ la asert'o de la dom'mastr'in'o grand'a fajr'o brul'is tie, sed mi mal'sam'e opini'is pri tio. Mi est'is mal'varm'a, sed nek la sen'ard'a dom'mastr'in'o nek ŝi'a mizer'eg'a fajr'o varm'ig'us mi'n. Protest'o ne help'us. Mi foj'e ja far'is alud'o'n pri la mal'varm'a veter'o, kaj sid'is ĉe la manĝ'o'tabl'o sen de'met'i la surtut'o'n, por emfaz'i la alud'o'n; sed la dom'mastr'in'o tut'e sen'ĝen'e respond'is, ke ŝi mem est'as varm'a, ĉar ŝi sufer'as de sang'o'prem'o...

Mi sid'is kun'frot'ant'e la man'o'j'n kaj cerb'um'ant'e pri labor'akir'o. Sed kio'n far'i? Respond'i al reklam'o'j ŝajn'is sen'esper'a klopod'o. Mi sci'is skrib'i sufiĉ'e bon'a'n leter'o'n, sed mi'a'j leter'o'j ne al'port'is respond'o'j'n. Mi ja menci'is atest'il'o'j'n kiu'j'n mi hav'is, sed ili ŝajn'e ne est'is efik'a'j. Dum pens'ad'o ven'is al mi ide'o. Se mi'a'j atest'il'o'j ne sufiĉ'e taŭg'as, mi mem skrib'os ili'n. Jen bril'a ide'o. Ne neces'as send'i original'o'j'n, mi send'os “kopi'o'j'n” de original'a'j atest'il'o'j, kiu'j'n mi ne posed'as... kiu'j fakt'e ne ekzist'as. Se la reklam'int'o enket'os, li mal'kovr'os ke la adres'o'j est'as fikci'a'j; sed se li ne enket'os, mi ebl'e hav'os labor'o'n. Mi do komenc'is skrib'i. Ju pli mi skrib'is, des pli mi entuziasm'iĝ'is pri la task'o. Mi ne hont'is fanfaron'i pri mi'a'j spert'o kaj bon'a'j kvalit'o'j, kaj mi re'leg'is la atest'il'o'j'n kun kresk'ant'a mem'estim'o. Laŭ la “kopi'o'j” mi ja est'as mir'ind'a person'o. Kiu pov'us rezist'i la ŝanc'o'n hav'i mi'a'n valor'a'n serv'o'n? Dum la sekv'int'a tag'o mi skrib'is mult'a'j'n “atest'il'kopi'o'j'n” kaj send'is ili'n al reklam'int'o'j. Ven'is tri respond'o'j. Unu est'is por vend'i ĉe pord'o'j i'a'n spec'o'n de bros'o, kies har'eg'o'j est'as fiks'it'a'j per plekt'it'a'j drat'o'j, la du'a est'is por vojaĝ'i komiz'e ĉe tre kon'at'a biskvit'firma'o, kaj la tri'a est'is por kolport'i i'a'n tip'o'n de special'a kuir'pot'o. La bros'firma'o est'is sufiĉ'e kon'at'a, kaj mi ir'is tie'n unu'e.

Mi parol'is kun la ofic'ist'o de la bros'firma'o. La pag'o est'is nur kurtaĝ'a; sed mi sci'is, ke la bros'o'j est'as vend'ebl'a'j kaj ke minimum'e oni pov'as en'spez'i moder'a'n salajr'o'n. La ofic'ist'o parol'is pri la labor'o kaj konsil'is al mi re'ven'i tiu'n sam'a'n vesper'o'n, ĉar okaz'os instru'ad'o pri la vend'metod'o.

Mi'a du'a vizit'o est'is al la biskvit'firma'o. Tie oni klar'ig'is, ke la semajn'a pag'o est'as kvar pund'o'j plus et'a procent'o. Oni far'is divers'a'j'n demand'o'j'n kaj sci'ig'is mi'n, ke mult'a'j aspir'as la posten'o'n kaj ke la firma'o don'os al mi respond'o'n la sekv'ont'a'n tag'o'n. La tri'a vizit'o est'is al dan'a'j import'ist'o'j de bier'o, kiu'j hav'is kiel krom'var'o'n kelk'a'j'n iom strang'aspekt'a'j'n kuir'pot'o'j'n. Tiu'j ven'is el Amerik'o, sed ŝajn'e oni sci'is neni'o'n pri la kuir'metod'o, krom la inform'o en kelk'a'j klar'ig'a'j flug'foli'o'j. Kvankam tem'is pri kurtaĝ'a pag'o, tiu'j kuir'pot'o'j vek'is mi'a'n interes'o'n. Ili'a nom'o est'is “sen'akv'a kuir'il'o”, ĉar oni pov'as kuir'i legom'o'j'n sen uz'o de akv'o. La kuir'il'o trov'iĝ'is en kvar grand'o'j, kaj la mez'a grand'o est'is iom pli ol unu fut'o'n alt'a kaj iom mal'pli diametr'e. Ĝi est'is el alumini'o kaj hav'is special'a'n du'obl'a'n baz'o'n por mal'help'i brul'o'n de la kuir'aĵ'o'j. La kovr'il'o est'is hermetik'e ferm'ebl'a per kramp'o'j. La pot'o en'hav'is gamel'o'j'n, kiu'j divid'is la spac'o'n kaj en'ten'is la divers'a'j'n manĝ'aĵ'o'j'n. Sum'e, en unu kuir'il'o pov'is est'i kuir'at'a komplet'a manĝ'o el viand'o, legom'o'j kaj desert'o. La avantaĝ'o'j de tiu kuir'metod'o est'is mult'a'j, nom'e: ŝpar'o de kuir'gas'o, kuir'ad'o sen pri'zorg'o, konserv'o de la valor'a'j nutr'a'j element'o'j, kiu'j est'as kutim'e for'bol'ig'at'a'j el la manĝ'o ktp.

Tiu artikl'o est'is tut'e nov'a, kaj kvankam mi hav'is fort'a'n em'o'n pionir'i ĝi'n, la metod'o vend'i ĝi'n po'detal'e star'ig'is problem'o'n antaŭ mi. Se mi kuir'us manĝ'o'n por montr'i la efik'ec'o'n de la kuir'metod'o, la temp'o'perd'o est'us tro'a. Sed mi decid'is ne cerb'um'i pri tio, ĉar ankoraŭ mi ne sci'is, kiu'n labor'o'n mi elekt'os. Provizor'e, mi pens'is, mi ne decid'u pri iu el la tri posten'o'j ĝis post bon'a esplor'o.

Tiu'n sam'a'n post'tag'mez'o'n mi ir'is al la lern'a kurs'o de la bros'firma'o. La lern'ej'o est'is sufiĉ'e grand'a kontor'o. La vend'ist'o'j de la firma'o kaj kelk'a'j lern'ant'o'j sid'is en la ĉambr'o. Sur la mur'o pend'is kart'o kun dik'nigr'a zigzag'a strek'o. Mi sid'iĝ'is sur seĝ'o iom flank'e. Neni'u pri'atent'is mi'n.

Babelo da voĉ'o'j muĝ'is en la ĉambr'o, kaj preskaŭ ĉiu'j inter'parol'is laŭt'e. La pli'mult'o de la vend'ist'o'j est'is jun'a'j, sed trov'iĝ'is kelk'a'j mez'aĝ'ul'o'j, kiu'j ĝeneral'e ne est'is tiel babil'em'a'j kaj entuziasm'a'j kiel ali'a'j. Ŝajn'e ĉiu'j kon'is unu la ali'a'n kaj nom'is si'n reciprok'e per antaŭ'nom'o aŭ krom'nom'o. En la Babelo aŭd'iĝ'is apart'a'j laŭt'a'j fraz'o'j kaj fraz'er'o'j.

He, Terry, kiom vi vend'is. hodiaŭ, vi mal'ben'it'a mensog'ul'o?”

“Mi vend'is tiom, ke mi...”

“Ferm'u la buŝ'aĉ'o'n, ni ne kred'us, se vi ĵur'us je vi'a'j ge'patr'o'j.”

Kaj plend'a voĉ'o aŭd'iĝ'is:

“...tiu damn'it'a kvartal'o! Kiel oni pov'as en'spez'i, kiam ĉiu du'a vir'in'o vol'as el'ŝuld'iĝ'i en la lit'ĉambr'o? Hodiaŭ...”

“Jes, est'as ver'e”, pep'e inter'romp'is vir'o preskaŭ nan'statur'a. “Ĉu vi sci'as, ke la karb'o'vend'ist'o hieraŭ vesper'e ir'is laŭ la strat'o'j al'kroĉ'it'a al si'a ĉeval'o por ne fal'i... Jes, kred'u mi'n, ĝi est'as ver'a... Plen'e el'ĉerp'it'a li est'is, kaj li streĉ'ton'e kri'ad'is per mal'fort'a voĉ'o: Karb'o kontraŭ mon'o! Karb'o kontraŭ mon'o!”

Ĉiu'j rid'is. Aŭd'iĝ'is ali'a voĉ'o:

Ba! Vi ne pov'us eĉ vend'i kojon'o'j'n al eŭnuk'o.”

“...neces'as nur sci'i kiel trakt'i kun vir'in'o'j”, fanfaron'is iu kun film'aktor'a aspekt'o.

“Est'u si'n'gard'a, Ŝrank'o”, respond'is ali'ul'o, “aŭ vi pas'ig'os ali'a'n nokt'o'n en ŝrank'o, kiam edz'o ne'avert'e ven'os hejm'e'n.”

“...kaj tiu bastard'o insult'is kaj minac'is, kri'ant'e:

‘Mi ne vol'as aĉet'i skabi'a'j'n bros'o'j'n de ĉiu ĉifon'ul'o, kiu ven'as al la pord'o’... Je Krist'o, se nur est'us mal'lum'e, mi tuj tord'e el'ŝir'us radik'e li'a'j'n du...”

Pst, ven'as la ĉef'ul'o”, avert'is voĉ'o.

Subit'a silent'o. La instru'ist'o en'ven'is. Li est'is mez'statur'a vir'o kun nigr'a'j har'o'j. Preter'pas'ant'e li'n sur la strat'o, oni taks'us li'n impon'e serioz'a person'o; sed kiam li komenc'is parol'i, li'a tut'a vizaĝ'o radi'is entuziasm'e kaj li'a'j okul'o'j bril'e salt'et'is. Li'a manier'o uz'i elokvent'e la man'o'j'n kaj ŝultr'o'j'n est'is pli latin'a ol tip'e angl'a. Li komenc'is parol'i flu'e kaj sen'paŭz'e:

Ha bon'e”, li komenc'is. “Tre bon'e, vi preskaŭ ĉiu'j est'as ĉi tie ĉi-vesper'e, tio'n mi ŝat'as, tre ŝat'as, ĉiam ven'u, ĉiam interes'iĝ'u. Memor'u, ke vi est'as part'o de grand'a organiz'o por help'i al la hom'ar'o, por facil'ig'i labor'o'n, por pur'ig'i la dom'o'j'n; vi dev'as est'i fier'a'j, jes, ĉiu el vi dev'as est'i fier'eg'a pro la misi'o, kiu'n vi plen'um'as; ne forges'u tio'n, ĉiam memor'u ĝi'n, pens'u pri ĝi, sonĝ'u pri ĝi. Ne pens'u pri bros'o'j, ordinar'a'j bros'o'j, sed pri “mir'bros'o'j”. Sol'e mir'bros'o'j pov'as pur'ig'i tiel net'e, pur'ig'i en ĉiu angul'o, pur'ig'i sen bat'iĝ'i frakas'e kontraŭ la mebl'ar'o; mir'bros'o'j pov'as daŭr'i etern'e! Nu rigard'u al la kart'o; jes, la vend-indik'a strek'o alt'iĝ'as, sed ne sufiĉ'e, ĝi dev'as alt'iĝ'i pli krut'e, ĝi dev'as trans'ir'i la rand'o'n de la paper'o, ni eĉ alt'ig'os la plafon'o'n por don'i voj'o'n al la strek'o! Al ĉiu'j neces'as mir'bros'o'j, nepr'e neces'as... Se ili ne sci'as tio'n, est'as vi'a dev'o, vi'a hom'a misi'o, sci'ig'i ili'n. Ĉiu bala'as, ĉiu bros'lav'as, ĉiu uz'as bros'o'j'n por cent afer'o'j, kaj ili kripl'e manipul'as per ordinar'a'j bros'o'j. Ne mal'kuraĝ'iĝ'u, se ili est'as tro konservativ'a'j por flank'e'n'met'i si'a'j'n anakronism'o'j'n, tiu batal'o kontraŭ eks'dat'a'j ide'o'j est'is la amar'a spert'o de ĉiu pionir'o, de kiam la histori'o komenc'iĝ'is. Sed post la aĉet'o de nur unu mir'bros'o, ili sen'pacienc'e ven'ig'os vi'n, ili dank'os vi'n. Kiam vi trud'os vi'n al ili, ten'u mens'e la cel'o'n, la glor'a'n cel'o'n: help'o'n al vir'in'ar'o! Neniel rilat'as, ke oni jam hav'as bros'o'j'n, la grav'a punkt'o est'as, ke oni ne hav'as mir'bros'o'j'n. Ĉu oni rifuz'as modern'a'n lav'maŝin'o'n, ĉar oni jam posed'as kuv'o'n? Ĉu oni rifuz'as elektr'a'n lum'o'n, ĉar oni posed'as kandel'o'j'n? Ne, lern'ant'o'j... jes, mi nom'as vi'n ĉiu'j'n lern'ant'o'j... mi ankaŭ est'as lern'ant'o, ĉar mi ĉiam lern'as. Lern'u, lern'ad'u! Vir'in'o dir'os ke la mir'bros'o est'as ankaŭ util'a por tiu kaj tiu labor'o; bon'e, vi lern'os de tio, tiu punkt'o iĝ'os varb'a argument'o por la post'a'j klient'o'j.”

Li paŭz'is iom sen'spir'e, atend'ant'e ke la klas'an'o'j sorb'u li'a'j'n ŝovinism'a'j'n vort'o'j'n. Li daŭr'ig'is per pli serioz'a voĉ'o:

“Ankoraŭ ni ne super'is la vend'o'kvant'o'n de la Glasgova fili'o; sed ni dev'as, ĉiu el ni dev'as streb'i al la super'ec'o. En Edinburg'o est'as mil'o'j da dom'o'j, kaj en ĉiu dom'o dev'as trov'iĝ'i ses el ni'a'j divers'spec'a'j bros'o'j mi-ni-mu-me! Moder'a postul'o: el ni'a grand'a sortiment'o da bros'o'j ĉiu'grand'a'j, ĉiu'form'a'j ĉie vend'i nur ses, kaj mi est'os kontent'a! Nu, s-ro Mackay, vi'a vend'o est'as la plej bon'a ĉi-semajn'e, kaj mi gratul'as vi'n, sed iom pli, nur iom pli!”

Li esplor'is paper'o'n. “Ha, s-ro Cohen, vi est'is la plej alt'a dum la tri last'a'j semajn'o'j, sed kio okaz'is ĉi-semajn'e, he? Ne, ne don'u pretekst'o'n, la mal'bon'a vend'ist'o ĉiam hav'as pretekst'o'j'n, sed la kaŭz'o est'as en vi mem. En'tut'e bon'a, sed ne sufiĉ'e bon'a, kaj tio'n mi dir'as al vi ĉiu'j. Iom pli da pen'o port'os mult'e pli da rezult'o... Vi ne kompren'as tio'n? En Amerik'o la indi'an'o'j ĉiam pend'ig'is viand'o'n je cert'a alt'o sur arb'o'j... mi forges'is la alt'o'n sed ne grav'as. Kiam oni demand'is kial preciz'e je tiu alt'o, la respond'o est'is, ke muŝ'o'j flug'as ĝis unu fut'o sub tiu alt'o: do ne est'u kiel la muŝ'o'j, perd'ant'e la premi'o'n pro mank'o de iom pli da pen'o!”

“Bon'vol'u, s-ro Williams, star'i ĉi tie sur la plank'o apud mi, kaj ankaŭ vi, s-ro Scott. Mi dezir'as ke vi prezent'u, kiel oni vend'as. Vi, Williams, est'u mir'bros-vend'ist'o, kaj vi, Scott, est'u vir'in'o ĉe la pord'o, kaj per ĉi'a'j rimed'o'j kaj pretekst'o'j kontraŭ'u la vend'ist'o'n. Williams, son'ig'u la sonor'il'o'n!”

“Sed ne est'as sonor'il'o”, pik'is Williams.

“Ne grav'as”, mal'pacienc'is la instru'ist'o. “Frap'u do la pord'o'n, kiu ne est'as antaŭ vi!... Nu Scott, mal'ferm'u la pord'o'n pantomim'e.”

Williams: “Bon'a'n maten'o'n, sinjor'in'o!”

Scott: “Ĝi tut'e ne est'as bon'a.”

Williams: “Ho, sed vi erar'as.”

La instru'ist'o: “Ne, ne, ne! Ne dir'u al la vir'in'o, ke ŝi erar'as, la klient'o ĉiam prav'as... Daŭr'ig'u.”

Williams: “Vi cert'e prav'as, sed kvankam vi ankoraŭ ne sci'as ĝi'n, ĉi tiu maten'o est'as tre bon'ŝanc'a, ĉar mi port'as i'o'n special'a'n por montr'i al vi” — kaj Williams ŝajn'ig'is mal'ferm'i la bros'valiz'o'n. “Rigard'u: la plej mir'ind'a bros'o...”

Scott: “Mi ne vol'as bros'o'j'n.”

Williams: “Sed kred'u mi'n, sinjor'in'o, ĉi tiu'j ne est'as ordinar'a'j bros'o'j, kaj ni hav'as form'o'j'n special'e model'it'a'j'n por ĉi'a'j uz'o'j, ni...”

Scott: “Por ĉi'a'j uz'o'j, ĉu ver'e?”

Williams: “Jes, por sen'polv'ig'i la pian'o'n, por pur'ig'i dent'aĵ'o'j'n, por...”

Scott: “Ĉu vi hav'as bros'o'n por for'bala'i bros'vend'ist'o'j'n for de la pord'a ŝtup'o?”

Ĝeneral'a rid'eg'o plen'ig'is la ĉambr'o'n. Williams gap'is konfuz'it'e. La instru'ist'o kri'is: “Rid'u, Williams, rid'u, kaj laŭd'u la vir'in'o'n pro ŝi'a sprit'ec'o, kaj post'e re'ven'u al la mir'bros'o'j. Neniam”, al'don'is la instru'ist'o, turn'ant'e si'n al la klas'o, “rest'u sen'vort'e. Vi ne pov'as konvink'i, se vi don'as la parol'o'n al la klient'o... Nu vi, Burns kaj Stevenson, est'as vi'a vic'o.”

Est'is kelk'a'j plu'a'j vend'skerm'o'j, kaj kiam la vend'ist'o sukces'is sufok'i ĉiu'j'n kontraŭ'star'o'j'n de la “vir'in'o”, la klas'o entuziasm'e man'frap'is, kaj oni konsider'is la bros'o'j'n vend'it'a'j.

“Sufiĉ'e de tio”, fin'e dir'is la instru'ist'o. “Nun al la kantar'o!”

Je mi'a surpriz'o, la vend'ist'o'j el'poŝ'ig'is kant'libr'o'j'n.

“Ni komenc'u per n-ro 8”, la instru'ist'o dir'is, kaj bat'is ton'fork'o'n sur la seĝ'o'n; kaj ĉiu'j komenc'is kant'i popular'a'n kant'o'n, sed la vort'o'j est'is banal'e parodi'a'j kaj laŭd'a'j al la mir'bros'o'j. Eĉ ignor'ant'e la banal'ec'o'n de la parodi'o'j, kiu ekzempl'e trans'form'is la franc'a'n naci'a'n himn'o'n “La Marseljez'o” al la “Broseljezo”, mi ne pov'is kred'i je la daŭr'a efik'o de tiom sen'baz'a entuziasm'ig'il'o, ĉar traf'is mi'n la pens'o, ke neces'us nur si'n'sekv'o da vend'o'fiask'o'j por turn'i tiu'n entuziasm'o'n al reakci'a mal'esper'o.

La post'a'n tag'o'n mi vizit'is la biskvit'firma'o'n kaj trov'is ke la posten'o est'as don'it'a al iu ali'a. Do rest'is la elekt'o inter la bros'vend'ad'o kaj la kuir'il'vend'ad'o. Mi elekt'is la last'a'n.

4. Konstant'e Frap'ant'e.

Est'is mild'a printemp'a tag'o. Mi star'is sur trotuar'o en ne'centr'a part'o de la urb'o. Mi est'is zorg'e vest'it'a kaj plen'a de esper'o. De mi'a man'o pend'is kvadrat'a led'skatol'o, en kiu est'is mi'a juvel'o, la “sen'akv'a kuir'il'o”. Antaŭ mi etend'iĝ'is long'a vic'o de mez'klas'a'j dom'o'j, ĉiu kun bon'e fleg'it'a ĝarden'et'o front'e. En ĉiu dom'kuir'ej'o est'is edz'in'o, kiu ŝvit'is ĉe kuir'pot'o'j, kiu est'is pri'zorg'e katen'it'a al ili, kaj kiu sam'temp'e dev'is kur'i tie'n kaj re'e'n por ord'ig'i la dom'o'n, por aranĝ'i tio'n kaj tio'n, prepar'e al al'ven'o de l’ edz'o je la manĝ'o'hor'o. Kaj en mi'a man'o mi ten'is solv'o'n de la edz'in'a problem'o. Per kuir'il'o ŝi pov'os en'met'i la komplet'a'n manĝ'o'n kaj las'i ĝi'n, tiel iĝ'ant'e tut'e liber'a por pri'atent'i ali'aĵ'o'j'n, aŭ el'ir'i, aŭ eĉ sid'i leg'ant'e roman'o'n. Ho jes, nur neces'us ke mi klar'ig'u pri mi'a escept'a kuir'il'o, kaj ŝi tuj aĉet'us. Kiu edz'in'o ne avid'us la “sen'akv'a'n kuir'il'o'n”?

La bird'et'o'j kant'is, kaj mi'a kor'o harmoni'is. Mi kalkul'is. Mi'a fantazi'o vend'is tiom, kaj al'don'is plu'a'n tiom.

Mi en'spez'is tiom, aŭ ebl'e eĉ... tiom. Ne, mi halt'ig'i mi'a'n optimism'o'n. Mi de'nov'e kalkul'u, mi ne tro'ig'u. La mez'a ampleks'o kost'os kvar'dek-kvin ŝiling'o'j'n... Jes, mi dev'as memor'i, ke mi ĉiam cit'u la prez'o'n ŝiling'e, ĉar tio impres'as ne tiel alt'prez'e, kiel du pund'o'j kaj kvin ŝiling'o'j. Parol'i pri pund'o'j nepr'e tim'ig'os la aĉet'ont'o'n, sed ŝiling'o'j est'as jam ne tiom alt'son'a'j. Do, se mi vend'os nur tri, nur tri... en plen'a tag'o tri sol'a'j ne est'as grand'a kvant'o... ne, mi ne tro'ig'as tio est'as 20 procent'o'j de tri'foj'e 45 ŝiling'o'j. Tio sum'iĝ'as je unu pund'o kaj sep ŝiling'o'j; sed se mi vend'os pli ol ses, mi'a kurtaĝ'o alt'iĝ'os ĝis 25 procent'o'j; kaj se mi vend'os pli ol dek, la kurtaĝ'o est'os 33 procent'o'j! Ja, minimum'e, mi bon'eg'e en'spez'os.

Sed kio'n mi est'as far'ant'a? Mi fantazi'as, rev'as. Tiel mi ne vend'os; mi nur mal'ŝpar'os temp'o'n. Al la real'o, al la praktik'o! Do, ek!

Kun rid'et'a mien'o mi ir'is al la unu'a pord'o. Mi sonor'ig'is. Post paŭz'o vir'in'o mal'ferm'is la pord'o'n.

“Bon'a'n maten'o'n, sinjor'in'o, mi reprezent'as la firma'o'n...”

“Ne, dank'o'n!” kaj la pord'o ferm'iĝ'is.

Dum'moment'e mi al'glu'iĝ'is al la ŝtup'o stult'e. Sed tuj mi'a ek'ĝen'o trans'form'iĝ'is al amuz'o. Ŝi ja eĉ ne sci'is pri kio tem'as! Kiel stult'a ŝi est'as! Pov'us est'i, ke mi reprezent'as firma'o'n de advokat'o'j kaj ven'is kun la sci'ig'o, ke ŝi hered'is milion'o'n. Kia idiot'a vir'in'o! Sed efektiv'e ŝi hav'is ne'normal'a'n mien'o'n; ver'e, kiam mi pri'pens'as ŝi'n, ŝi'a stult'a aspekt'o est'is okul'frap'a — mi konklud'is, lev'ant'e la ŝultr'o'j'n. Ne grav'as, stult'ul'o'j trov'iĝ'as ĉie. Sen'ĝen'e mi paŝ'is al la du'a pord'o.

“Bon'a'n maten'o'n, sinjor'in'o, mi reprezen...”

“Ne, dank'o'n!” frap!

Diabl'o, kio est'as al ili? Tiu last'a vir'in'o ne aspekt'is stult'a; sed kiu sci'as, la ekster'o ne ĉiam spegul'as la intern'o'n.

Kun iom mal'pli da aplomb'o mi proksim'iĝ'is al la tri'a pord'o; sed apenaŭ mi komenc'is parol'i, jam la vir'in'o dir'is: “Ne, ne, dank'o'n!” kaj kvankam ŝi ne bat'ferm'is la pord'o'n, ŝi tamen ferm'is ĝi'n sufiĉ'e decid'e. Post tio — pord'o post pord'o. Kelk'a'j person'o'j atend'is, ĝis mi iom parol'is, kelk'a'j ne; sed en ĉiu okaz'o mi ne ating'is la klar'ig'o'n pri mi'a mir'ind'a kuir'il'o. Ven'is la tag'manĝ'a hor'o. Rest'is al mi nur unu-du ŝiling'o'j, kiu'j'n mi ne pov'is mal'ŝpar'i en restoraci'o. Mi ir'is al lakt'vend'a butik'o kaj aĉet'is glas'o'n da lakt'o kaj bulk'o'j'n. Per tio mi sufiĉ'e regal'is mi'n.

De'nov'e mi komenc'is la kolport'ad'o'n, sed sen'sukces'e. Dum'e mi'a vizaĝ'o melankoli'is. Mi dev'as pro neces'o en'spez'i i'o'n. Tial mi pli trud'e atak'is la mal'amik'o'n, sed tio ne ven'ig'is sukces'o'n. Fakt'e tut'e mal'e: la vir'in'o'j respond'is per pli akr'a kontraŭ'star'o. Mi konstat'is: oni ne pov'as vend'i kun mal'gaj'a vizaĝ'o. Mi dev'as iel re'trov'i mi'a'n gaj'a'n humor'o'n. La moment'a kriz'o el'kov'is ide'o'n. Jen antaŭ mi impon'is luks'a dom'o, kaj tiu'n mi uz'os eksperiment'e. Mi ne prov'os vend'i, sed nur ŝerc'os por nask'i amuz'iĝ'o'n. Mi met'is mi'a'n led'a'n valiz'o'n flank'e de la pord'o, por ke ĝi ne est'u vid'at'a. La pord'o mal'ferm'iĝ'is, kaj tie star'is koket'a serv'ist'in'o.

“Bon'a'n tag'o'n, mi'a kar'eg'a”, mi miel'is, strab'ant'e al ŝi. “Vi est'as rav'e bel'a. Ĉu vi em'us el'ir'i kun mi ĉi-vesper'e?”

Ŝi'a ŝok'e tim'ig'it'a rigard'o amuz'eg'is mi'n, kaj mi laŭt'e rid'is. Terur'it'e ŝi en'kur'is, ferm'ant'e la pord'o'n. Mi cert'as ke ŝi pens'is, ke mi est'as alt'grad'a mani'ul'o. Fakt'e la frenez'ul'ej'o ne est'is mal'proksim'e de tie. Tiu epizod'o gaj'ig'is mi'n kaj hazard'e atent'ig'is mi'n, ke la kaŝ'o de la valiz'o est'os avantaĝ'o, ĉar ne tuj vid'iĝ'os, ke mi est'as kolport'ist'o. Stult'ul'o mi est'is. Natur'e ĉiu sci'as, ke mi est'as vend'ist'o kiam oni vid'as la komerc'a'n valiz'o'n. Kial mi ne konstat'is tio'n unu'e? Ne'kred'ebl'e, ke mi pov'is far'i tiel simpl'a'n erar'o'n. Post tio mi iom pli sukces'is tir'i atent'o'n, kaj eĉ iom pov'is klar'ig'i pri mi'a var'o, sed mi ne vend'is nek penetr'is en dom'o'n. Ĉe mi'a unu'a ek'mov'o antaŭ'e'n, la ĉe'pord'ul'o bar'is la voj'o'n kaj komenc'is ferm'i la pord'o'n. Est'is proksim'um'e la ses'a vesper'e, kaj mi neniom est'is vend'int'a. Part'e lac'a, part'e mal'alt'humor'a, mi komenc'is ambl'i al mi'a loĝ'ej'o. Mi mal'em'is ir'i tie'n, ĉar la dom'mastr'in'o komenc'is rigard'i mi'n suspekt'em'e kun rigid'a vizaĝ'o. La kaŭz'o'n de ŝi'a kresk'ant'a antagonism'o mi klar'e kompren'is, ĉar mi prokrast'is don'i al ŝi la semajn'a'n lu'pag'o'n. Mi em'is ir'i al kin'o por forges'i kuir'il'o'j'n, vend'o'n kaj dom'mastr'in'o'j'n, sed la mank'o de mon'o mal'permes'is tio'n. Dum mi tiel pens'is, mi ek'memor'is pri famili'o, kiu'n mi kon'is antaŭ jar'o'j en ali'a urb'o. Mi daŭr'e skrib'is al ili de temp'o al temp'o. Laŭ ili'a last'a leter'o ili trans'loĝ'is al Edinburg'o. Mi memor'is la adres'o'n, do mi decid'is vizit'i ili'n. Inter'parol'o kun ili pov'os distr'i mi'n, kaj ceter'e mi volont'e re'vid'os la du fil'o'j'n, Andre'o'n kaj Roberton, kiu'j'n mi ne vid'is de post la lern'ej'a'j tag'o'j.

Mi trov'is la adres'o'n, kaj la patr'in'o, s-in'o Fairley, tre ĝoj'e kaj gast'am'e bon'ven'ig'is mi'n.

“Je Di'o!... Andre'o, Roberto! Vid'u, kiu vizit'is ni'n! En'ven'u, en'ven'u — kia surpriz'o! Ĵus ni komenc'as te'manĝ'i. Ĉu vi flar'is la te'kruĉ'o'n? De kie en la mond'o vi ven'is, vag'ul'aĉ'o? Mi pens'is, ke vi est'as ankoraŭ en Hind'uj'o... aŭ en Ital'uj'o. Ne grav'as, sid'iĝ'u... Ĉu vi'a'j juk'ant'a'j pland'o'j jam konduk'is vi'n al riĉ'ec'o?”

“Ne”, mi respond'is. “La gajn'o kaj la perd'o rajd'is du'op'e. Mi nun labor'as ĉe firma'o...”, kaj tuj ŝanĝ'ant'e la tem'o'n, mi turn'is mi'n al la fil'o'j. “Kaj vi, Roberto, vi ankoraŭ labor'as ĉe la fer'voj'o, ĉu ne? Ĉu la kompani'o ankoraŭ ne donac'is al vi vagon'ar'o'n post tiel long'a serv'ad'o?” mi ŝerc'is. “Kaj vi, Andre'o, kio'n vi far'as?”

“Mi est'as dom'farb'ist'o”, li rid'et'is. “Mi labor'as ĉe firma'o, kiu spekulaci'as pri dom'konstru'o, kaj la mur'o'j est'as tiom mal'dik'a'j, ke mi ĉiam hav'as la sent'o'n, ke nur dank’ al la farb'o ili ne dis'fal'as.”

“Do zorg'u, ke la vent'o ne for'blov'u ili'n”, mi kun'ŝerc'is.

“For'blov'i!” sprit'is Andre'o. “Tio ne est'as ebl'a: la vent'o ja trablov'as ili'n. Fakt'e iu ŝtel'is unu dom'o'n — mi ne ŝerc'as.”

“Nu, nu”, mi mok'admon'is. “Ĉu vi ebl'e ne tro'ig'as iom'et'et'e?”

“Ne, mi ne ŝerc'as”, serioz'is Andre'o. “Tio ver'e okaz'is, kaj la ŝtel'int'o est'as en karcer'o. La ŝtel'o okaz'is en provinc'o Fife. La ŝtel'int'o est'is labor'estr'o ĉe firma'o, kiu konstru'is nov'a'n kvartal'o'n da dom'o'j. Li kaŝ'e aĉet'is parcel'o'n da grund'o proksim'e al la konstru'ot'a'j dom'o'j, kaj li uz'is la konstru'material'o'n, ŝarĝ'aŭt'o'j'n kaj labor'ist'o'j'n por konstru'i por si dom'o'n sur si'a grund'o. Neni'u sci'is, ke la apart'a dom'o ne est'as part'o de la konstru'a entrepren'o. Fin'fin'e iu suspekt'is, kaj la tromp'o mal'kovr'iĝ'is.”

“Kaj vi, Roberto, ĉu vi nun est'as fer'voj'a ĉef'o?” mi demand'is.

“Mi? Ne, mi est'as de'long'e hejt'ist'o de ŝarĝ-lokomotiv'o, kaj ŝajn'as, ke mi rest'os etern'e ĉe tiu nivel'o. Mi propagand'as social'ist'e inter mi'a'j kamarad'o'j, kaj mi opini'as, ke pro tio la kompani'o ne em'as favor'i mi'n per pli bon'a posten'o.”

Ni manĝ'is kaj babil'is, kaj post la te'manĝ'o Andre'o dir'is, ke est'as domaĝ'e ke li dev'as nun for'las'i mi'n, ĉar li dev'as ir'i al Esperant'a kurs'o. “Ĉu tiu lingv'o ne est'as mort'int'a?” mi dir'is. “Mi memor'as, ke est'is ia furor'o pri ĝi antaŭ jar'o'j... Efektiv'e mi mem lern'is kelk'a'j'n lecion'o'j'n, sed mi ne daŭr'ig'is.”

Andre'o komenc'is vigl'e parol'i pri Esperant'o, kaj nur pro ĝentil'ec'o mi ne esprim'is mi'a'n kontraŭ'a'n si'n'ten'o'n. Mi vid'is, ke Roberto hav'as iom indulg'a'n sent'o'n pri la am'at'a ĉeval'et'o de si'a frat'o.

Andre'o invit'is mi'n akompan'i li'n al la kurs'o. Mi ne tre em'is ir'i, sed mi pens'is: “Ebl'e est'os iom distr'e, — almenaŭ pli distr'e, ol renkont'i mi'a'n dom'mastr'in'o'n!” Do mi konsent'is ir'i.

Ĉe la kurs'o la instru'ist'o afabl'e bon'ven'ig'is ni'n sed parol'is al mi esperant'lingv'e. Mi nebul'e kompren'is la dir'it'a'j'n kutim'aĵ'o'j'n, sed ne sci'is respond'i. La pens'o, ke li parol'as Esperant'e al mi por parad'i la lingv'o'n, mal'favor'e impres'is mi'n. Ni sid'iĝ'is.

“Nu”, dir'is la instru'ist'o al la klas'o. “Sid'u du'op'e kaj inter'parol'u.” (Andre'o traduk'is la fraz'o'n.) Amuz'is mi'n vid'i, kiel la lern'ant'o'j pen'as far'i konversaci'o'n en Esperant'o. La manier'o, laŭ kiu ili kripl'e balbut'is, halt'is, rigard'is en vort'ar'et'o kaj pantomim'e gest'is por iel komunik'i per la dis'a'j vort'o'j, est'is ja rid'ig'a. Tio nask'is al mi petol'a'n pens'o'n, kaj mi rimark'ig'is al Andre'o:

“Nun mi klar'e vid'as, ke Esperant'o est'as mir'ind'a lingv'o, per kiu sam'land'an'o'j ne pov'as kompren'i unu la ali'a'n!”

“De kiel long'e ili lern'as?” mi demand'is al Andre'o.

“De kvin semajn'o'j”, li respond'is. “Nur de kvin semajn'o'j?” mi mir'is.

Est'is tiu fakt'o, kiu unu'e vek'is mi'a'n interes'o'n. Mi ek'pens'is pri jun'ul'o'j, kiu'j stud'is la franc'a'n lingv'o'n dum unu-du jar'o'j kaj ne kapabl'is eĉ taŭg'e respond'i al tut'e simpl'a'j fraz'o'j. Kaj ali'a'j, kiu'j stud'is dum ses'o da jar'o'j kaj lern'is sufiĉ'e por... rid'ig'i la franc'o'j'n. Nun mi ek'atent'is ankaŭ la instru'metod'o'n. Est'is la unu'a foj'o, ke mi vid'is la rekt'a'n metod'o'n, kaj mi ek'kompren'is, ke tiu metod'o dev'ig'as la lern'ant'o'n pens'i rekt'e en Esperant'o, kaj kutim'ig'as la lang'o'n kaj orel'o'n al la lingv'o.

Post plur'a'j semajn'o'j mi vizit'is ankaŭ la konversaci'a'n rond'o'n. Tie la angl'a lingv'o est'is rigor'e mal'permes'it'a, kaj la sen'ĉes'a verv'a inter'parol'ad'o akr'e refut'is mi'a'n komenc'a'n antaŭ'juĝ'o'n, ke Esperant'o est'as kvazaŭ sen'viv'a mekanik'aĵ'o. Eĉ kiam ni for'las'is la ĉambr'o'n kaj po'kelk'e promen'is tra la urb'o, ni daŭr'e parol'is Esperant'e.

La Esperant'a'j kun'ven'o'j iĝ'is mi'a ĉef'a interes'o ekster la labor'o. La grup'o est'is labor'ist'a, kaj en'est'is ĉiu'nuanc'a'j social'ist'o'j, de la roz'kolor'a'j ĝis la ruĝ'e ruĝ'a'j, ĉiu'j est'is diskut'em'a'j — eĉ disput'em'a'j, sed la societ'a sent'o kaj kamarad'ec'o est'is eg'e ĝu'ind'a'j. Nov'a mond'o mal'kovr'iĝ'is al mi, kaj mi fort'e ĝu'is la debat'o'j'n, amuz'vesper'o'j'n, bal'o'j'n, ekskurs'o'j'n ktp. Dank’ al tio, mi sent'is mi'n hejm'ec'e en la fremd'a region'o.

Al mi ŝajn'is tiu'temp'e, ke la lingv'a nivel'o en la grup'o est'as tre alt'a, kaj mi mir'is, ke la gvid'ant'o, k-do Turner, konstant'e admon'as pri la “mal'alt'a lingv'a nivel'o”, kaj insist'as, ke “la lern'o de Esperant'o daŭr'as dum etern'o”. Komenc'e mi vid'is ĉe Turner nur tre ŝat'ind'a'n cel'ad'o'n alt'ig'i, kuraĝ'e kaj sen'ĉes'e, la lingv'o'nivel'o'n. Sed baldaŭ mi ek'kompren'is du afer'o'j'n: unu'e, Esperant'o est'as ver'e viv'ant'aĵ'o, kaj viv'ant'aĵ'o'n oni efektiv'e pov'as stud'i “dum etern'o” — ĝi neniam el'ĉerp'iĝ'as. Du'e, ĉar la grup'an'o'j uz'is la lingv'o'n kun grand'a viv'ec'o kaj sen'per'ec'o, tio iom tromp'is mi'n pri ili'a efektiv'a lingv'a nivel'o.

* * *

Sed mi for'kur'is tro antaŭ'e'n! Neces'as re'pren'i mi'a'n kronik'o'n ĉe tiu vesper'o, kiam mi vizit'is unu'a'foj'e la grup'o'n.

Mi marŝ'is hejm'e'n, kaj kiam mi proksim'iĝ'is al la loĝ'ej'o, mi'a sen'zorg'a humor'o komenc'is for'vapor'i. Ĉu la dom'mastr'in'o atend'as mi'n por vinagr'o-dolĉ'e alud'i pri la mank'ant'a lu'pag'o?

La dek'unu'a sonor'is. Ebl'e ŝi dorm'as, mi konsol'is mi'n. Aŭ ĉu ŝi obstin'e atend'as mi'a'n ven'o'n? Mi hav'is ŝlos'il'o'n de la ĉef'pord'o. Zorg'e-zorg'e mi ŝov'is la ŝlos'il'o'n en la serur'o'n kaj turn'is ĝi'n. La vestibl'o est'is nigr'e mal'lum'a, sed mi ne kuraĝ'is ŝalt'i la lum'o'n. Mi streĉ'e aŭskult'is. Neni'a indik'o pri viv'ant'a person'o. Si'n'gard'e mi de'met'is la ŝu'o'j'n kaj ŝtel'e ek'ir'is al la ŝtup'ar'o.

Damn'e! mi frot'iĝ'is kontraŭ la vest'pend'il'o. Kia bru'o, cert'e tio vek'us eĉ mort'int'o'j'n. Sen'spir'a halt'o. Neni'o okaz'is. Apog'ant'e mi'n al la balustrad'o, mi lev'is unu pied'o'n kaj met'is ĝi'n sur la unu'a'n ŝtup'o'n ĉe la flank'o, por ke ĝi ne knar'e fleks'iĝ'u. Unu'e nur la antaŭ'a'n part'o'n de la pland'o, post'e et'grad'e mi mal'lev'is la tut'a'n pied'o'n. Al'kroĉ'int'e mi'n al la balustrad'o, mi ced'is mi'a'n pez'o'n, kaj zorg'e lev'is la ali'a'n pied'o'n. Tiel mi daŭr'ig'is. Unu ŝtup'o laŭt'e krak'is. De'nov'e mi halt'is kaj de'nov'e komenc'is mi'a'n rit'o'n. Post jar'cent'o mi ating'is mi'a'n ĉambr'o'n.

Mi cerb'um'is pri la morgaŭ'o, sed neni'u inspir'a ide'o ven'is al mi. Mi'a'j pens'o'j ir'is en cirkl'o'j. Mi rigard'is la mur'o'j'n kaj la bild'o'j'n, sed tio ne help'is. Ĉe la mur'o pend'is bild'o de Jesuo kun esprim'o de kompat'o. Ebl'e la dom'mastr'in'o imag'is, ke la kompat'o de unu Person'o sufiĉ'as en la dom'o. Mi eĉ ne pov'is imag'i kompat'a'n rigard'o'n sur ŝi'a vizaĝ'o. Jen portret'o de ŝi'a edz'o kun rid'a mien'o. Jes, mi pov'as imag'i, ke li rid'as, ĉar li est'as liber'a de ŝi. Kaj super la kamen'bret'o est'as al'fiks'it'a mot'o: “Hejm'o, dolĉ'a hejm'o.” Tie est'as iom da kaŝ'it'a humor'o. Sen'dub'e la dom'mastr'in'o opini'as, ke tio signif'as ke ŝi'a hejm'o est'as dolĉ'a, anstataŭ kompren'i, ke la propr'a hejm'o de la en'loĝ'ant'o iĝ'as dolĉ'a post loĝ'ad'o en ĉi tiu kaduk'ej'o.

Sed kiel vag'as mi'a'j pens'o'j! La morgaŭ'o: ĉu de'nov'e ĝi est'os sen'rezult'a kiel hodiaŭ? Mi sci'as, ke kuir'il'o est'as aĉet'ind'a, do kio est'as kaŭz'o de mi'a vend'o'mal'traf'o? Se nur mi pov'us en'ir'i en la dom'o'j'n kaj bon'e klar'ig'i pri mi'a artikl'o, est'us facil'e vend'i, sed kiel en'ir'i? Mal'facil'eg'e est'as prov'i vend'i tia'n var'o'n sur peron'o. Mi prov'is en'ir'i en dom'o'j'n, sed ju pli mi al'proksim'iĝ'is, des pli rapid'e la pord'o ferm'iĝ'is. Mi aŭd'is, ke kolport'ist'o'j foj'e ŝov'as la pied'o'n inter la pord'o'n kaj la pord'fost'o'n, sed tia manovr'o est'as mem'evident'e mis'traf'a, ĉar est'us mal'ebl'e vend'i al iu, kontraŭ kiu oni lukt'as. Est'as ja problem'o el'pens'i kiel ag'i, kiel en'ir'i sen al'proksim'iĝ'i al la pord'o... ŝajn'e ne'solv'ebl'a problem'o... ju pli oni al'proksim'iĝ'as, des pli...

Fulm'o'tondr'o! ek'bril'is ide'o. Ĉu help'os? Jes... ebl'e — se ĝi est'us ruz'e aplik'at'a. Ĉu ebl'e? mi pens'is ekscit'it'e... Ĉu ebl'e? Jes, ŝajn'as ebl'e. Tiel mi rezon'is: se al'proksim'iĝ'o ferm'ig'as pord'o'n, ĉu la mal'o ne efik'os mal'e? Se mi pov'us ebl'e paŝ'i mal'antaŭ'e'n kaj sam'temp'e parol'i por akr'ig'i ŝi'a'n interes'o'n, mi cert'as... jes, mi cert'as, ke ŝi vast'e mal'ferm'os la pord'o'n. Plen'a de nov'akir'it'a esper'o mi en'lit'iĝ'is, kuŝ'iĝ'is laŭ'ebl'e komfort'e inter la matrac'a'j bul'aĵ'o'j kaj el'pens'is la detal'o'j'n de mi'a nov'a taktik'o.

La sekv'int'a'n maten'o'n mi star'is antaŭ pord'o, ten'ant'e mal'kaŝ'e mi'a'n kuir'il'a'n valiz'o'n. Mi atend'is. Ie intern'e mi aŭd'is la bru'o'n de al'paŝ'ant'a person'o. La pord'o mal'ferm'iĝ'is suspekt'em'e, kaj antaŭ mi star'is vir'in'o kun la man'o pret'a sur la ans'o. Mi star'is sen parol'i kaj nur afabl'e mien'is al ŝi, kvazaŭ mi kon'as ŝi'n, aŭ almenaŭ kvazaŭ oni mi'n atend'as. Ŝi rigard'is mi'n ne'kompren'e. Mi komenc'is per ne'urĝ'a ton'o: “Do, fin'fin'e mi ven'is”, kaj rid'et'is aplomb'e.

“Pri kio?” ŝi demand'is.

“Pri kio?” mi surpriz'it'e alt'voĉ'is. “La kuir'il'o, kompren'ebl'e.”

“Sed mi ne mend'is...”

“Mend'is?” mi dir'is. “Mend'is!” kaj mi rid'is sub'voĉ'e. “Mi ne vend'as, mi est'as send'it'a special'e por montr'i ĝi'n en la distrikt'o.”

“Ne”, ŝi kap'sku'is. “Mi ne pens'as, ke mi vol'as...”

Ho dank'o'n, dank'o'n, sinjor'in'o”, mi inter'romp'is, kaj kun kontent'a surpriz'o mi du'on'e de'turn'is mi'n de la pord'o kaj far'is du paŝ'o'j'n for'ir'a'j'n, kaj parol'ant'e kun maksimum'a verv'o, sed star'ant'e du'on'e for'turn'it'e de ŝi, mi daŭr'iĝ'is, kvazaŭ mi ne pov'us kred'i ŝi'a'n mal'em'o'n vid'i la kuir'il'o'n.

“Vi ver'e ne vol'as vid'i ĝi'n? Bon'e, bon'e, mi hav'as tiom da person'o'j, kiu'j mal'pacienc'as je mi'a ven'o, ke mi ne sci'as kiel mi sukces'os vizit'i ĉiu'j'n! Oni skrib'as kaj telefon'as al la ofic'ej'o — mi ne sci'as, kio'n far'i. Mi est'as preskaŭ el'ĉerp'it'a, kur'ant'e ĉi'e'n... Ho, ĝi est'as ja mir'ind'a, tiu artikl'o en la valiz'o, tut'a komplet'a kuir'ej'o! La hom'o'j preskaŭ frenez'iĝ'as por vid'i ĝi'n... Do, de'nov'e dank'o'n. Kiel strang'e, ke vi ne vol'as vid'i ĝi'n! Sed pardon'u, mi dev'as rapid'i”, kaj dum'e mi mov'iĝ'et'is, kvazaŭ mi mal'pacienc'us for'ir'i. Dum mi parol'is, la pord'o vast'e mal'ferm'iĝ'is, kaj mi pov'is vid'i, ke mi fort'e tuŝ'is ŝi'a'n sci'vol'em'o'n. Hezit'e ŝi dir'is: “Nu, mi rigard'os ĝi'n, sed mi ne aĉet'os.”

“Aĉet'os?” mi al'rid'is. “Kred'u mi'n, sinjor'in'o, la hom'o'j simpl'e en'am'iĝ'as je ĝi! Ho, se nur mi hav'us sufiĉ'e por plen'um'i la mend'o'j'n! Sed ne grav'as — se vi vol'as, ebl'e mi pov'os montr'i ĝi'n al vi rapid'e. Nu...” kaj mi rigard'is al la pojn'horloĝ'o, kiu'n mi ne posed'is. “Mi... jes... ebl'e mi pov'as dispon'i iom da temp'o.” Mi re'ven'is al la peron'o por el'pren'i mi'a'n var'o'n kaj, ĉirkaŭ'rigard'ant'e pri konven'a lok'o, mi paŝ'et'is al la vestibl'o. Ŝi flank'e'n'mov'iĝ'is por las'i en'ir'voj'o'n kaj gest'is al ĉambr'o'pord'o, dir'ant'e: “Ĉi tie'n, en la sid'ĉambr'o'n!”

Entuziasm'e mi klar'ig'is kaj bild'ig'is per tro'ig'o la avantaĝ'o'j'n de la kuir'il'o, kaj post proksim'um'e du'on'hor'o mi el'ven'is kun la unu'a mend'o en mi'a libr'o. Mi daŭr'ig'is la nov'a'n taktik'o'n kaj sukces'is montr'i la kuir'il'o'n en divers'a'j dom'o'j, kaj kiam ven'is la tag'manĝ'a hor'o, mi hav'is jam ali'a'n mend'o'n.

5. PETRO Korn'o'j'n Ten'as, PAŬLO Lakt'o'n Pren'as.

Ir'ant'e de'nov'e al la lakt'ej'o por ĝu'i la lakt-kaj-kuk'a'n manĝ'o'n, mi vid'is du jun'a'j'n vir'o'j'n, kiu'j est'is frap'ant'a'j altern'e ĉe pord'o'j. Mi proksim'iĝ'is kaj al'parol'is unu.

“Kiel ir'as la negoc'o?” mi demand'is.

“Bon'eg'e”, li respond'is.

“Kio'n vi vend'as?”

“Vend'as?” li mok'is. “Ni ne vend'as, ni kvazaŭ for'pren'as bombon'o'j'n de infan'o'j! Ĉi tiu labor'o est'as mon'o por neni'o. La stult'ec'o de la hom'o'j ne hav'as lim'o'n. Kiel Barnum dir'is, mal'saĝ'ul'o nask'iĝ'as ĉiu'minut'e. Simpl'e tiel ni far'as: Ni demand'as al la dom'ul'o, ĉu li hav'as fot'o'n de iu kaj, se jes, ni pli'grand'ig'os kaj art'e kolor'os ĝi'n sen ia kost'o. Ni eĉ sur'met'os kol'um'o'n aŭ har'o'j'n sur la fot'o'n, se oni dezir'as... kaj tut'e sen'kost'e. Ĉu ver'ŝajn'e, ke firma'o el'spez'us nur por pri'serv'i la hom'o'j'n sen profit'o? Sed la hom'o'j kred'as. Kelk'a'j ja dub'as; sed ni klar'ig'as, ke ni profit'as per la konsekvenc'a reklam'ad'o de ni'a art-fotograf'a pli'grand'ig'a serv'o. La pli'mult'o de la popol'o ĉiam serĉ'as i'o'n por neni'o, kaj ĝust'e tiu'j est'as plej facil'e tromp'at'a'j. Ĉiu'j hav'as fot'o'j'n de person'o'j aŭ for'a'j aŭ mort'int'a'j, de kiu'j ili dezir'as pli bel'a'j'n kopi'o'j'n. Ho jes, ni bel'ig'as la fot'o'j'n. Ni for'viŝ'as la sulk'o'j'n, glat'ig'as la vest'o'j'n, eĉ de'pren'as la ĉap'o'n kaj anstataŭ'ig'as ĝi'n per laŭ'mod'a ĉapel'o. Iu vir'in'o vol'is, ke ni de'pren'u la ĉap'aĉ'o'n de la kap'o de ŝi'a mort'int'a edz'o, sed kiam ni pet'is ŝi'n pri'skrib'i la har'o'j'n por pov'i art'pentr'i ili'n laŭ'natur'e, ŝi respond'is, ke ni pov'os vid'i la har'o'j'n kiam ni de'pren'os la ĉap'o'n. Ne, ŝi ne ŝerc'is.”

“Sed mi ne kompren'as, kiel vi'a firma'o en'spez'as?” mi dir'is.

“Tut'e simpl'e”, li klar'ig'is. “Ni ja ten'as ni'a'n promes'o'n kaj re'port'as la blind'ig'e kolor'it'a'n banal'aĵ'o'n, sed ĝi est'as en luks'aspekt'a, barok'a kadr'o. Natur'e, tiel bel'a kadr'o valor'as mult'o'n kaj est'as neces'a fon'o por la bel'ig'it'a portret'o. Nur la kadr'o'n oni pag'as... je iom pipr'a kost'o, ver'e, sed kiu rifuz'us tia'n film'aktor'a'n bild'o'n, kia'n ni liver'as?”

Tiu'n sam'a'n post'tag'mez'o'n mi vend'is ali'a'n kuir'il'o'n. Mi ir'is al la ofic'ej'o, kaj mi'a dan'a estr'o don'is al mi tri'dek ŝiling'o'j'n antaŭ'pag'e. Mi ir'is al la loĝ'ej'o kaj pag'is la dom'mastr'in'o'n, ŝajn'ig'ant'e, ke mi forges'is pag'i ŝi'n antaŭ'e. Ŝi dir'is, ke tut'e ne grav'is, sed ŝi'a pret'e etend'it'a man'o protest'is kontraŭ la mensog'o.

Mi nun ne memor'as, kiom mi en'spez'is tiu'n semajn'o'n, sed mi sufiĉ'e bon'e tra'viv'is. Dum monat'o'j mi migr'ad'is de dom'o al dom'o. Mez'e mi en'spez'is sufiĉ'e por mi'a'j simpl'a'j gust'o'j, sed ĉar la semajn'a vend'o vari'is mult'e, mi ne sukces'is iom ŝpar'i. Mi ŝat'is la labor'o'n kaj lern'is, dum mi vend'is. Mi prov'is juĝ'i la person'o'n, al kiu mi klopod'as vend'i, kaj adapt'is mi'a'j'n vort'o'j'n laŭ mi'a juĝ'o pri la person'o. Kaj mi trov'is silent'a'n help'ant'o'n, kiu mult'e util'is al mi. Tiu help'ant'o kutim'e ne mensog'is aŭ ŝajn'ig'is, sed daŭr'e klaĉ'is pri la karakter'o de la intervju'at'a person'o. Tiu help'ant'o est'is la sid'ĉambr'o de la klient'o. Tuj kiam mi en'ir'is la sid'ĉambr'o'n, mi rapid'e ĉirkaŭ'rigard'is, kaj la mebl'o'j, libr'o'j, bild'o'j — ĉio hav'is i'o'n grav'a'n por flustr'i al mi. Se la libr'o'j aŭ la bild'o'j tem'is pri religi'o, mi emfaz'is, ke oni pov'os las'i la manĝ'aĵ'o'n en la kuir'il'o sen'atent'e kaj ir'i preĝ'ej'o'n. Se la libr'o'j est'is pri san'o aŭ mal'san'o, mi emfaz'is la diet'a'n flank'o'n de la kuir'metod'o. Se la ĉambr'o est'is mal'ord'a, mi martel'is pri la labor'ŝpar'o, aŭ se hazard'e mi vid'is ebur'a'j'n elefant'o'j'n aŭ cizel'it'a'n latun'tabl'o'n, mi cel'is la parol'ad'o'n por trov'i, ĉu ŝi aŭ iu famili'an'o ne est'is en Hind'uj'o? Se jes, mi interes'iĝ'is, parol'ant'e kiel ebl'e plej viv'e pri tiu land'o. Post ne tro long'e mi re'ven'is al la kuir'il'o kaj entuziasm'is pri la perfekt'a kuir'ad'o de rizkureo per mi'a kuir'il'o, pri'skrib'ant'e la frand'e flok'a'n riz'o'n kompar'e al la glu'kaĉ'a rezult'o de la ordinar'a kuir'ad'o. Lud'il'o'j kaj ali'a'j infan'a'j post'sign'o'j ankaŭ don'is al mi la neces'a'n indik'o'n kiel parol'i, t.e. pri la grav'ec'o, ke infan'o'j manĝ'u nutr'a'n manĝ'o'n kun vitamin'o'j, ĉar tio fort'e neces'as por la san'o kaj konstru'o de korp'o kaj mens'o.

Mi memor'as, ke foj'e mi parol'is kun vir'in'o, kiu est'is ateist'a. Ni long'e parol'is pri tiu tem'o, kaj fin'fin'e ŝi aĉet'is kuir'il'o'n. Ĉar mi interes'iĝ'is pri ŝi'a “ĉeval'et'o”, kaj traf'e sub'ten'is ŝi'a'j'n ide'o'j'n, ŝi rekomend'is mi'n al si'a frat'in'o en ali'a part'o de la urb'o. Renkont'int'e la frat'in'o'n, mi trov'is, ke ŝi aparten'as al la “Krist'an'a Scienc'o”, religi'a sekt'o. Tuj mi iĝ'is admir'ant'o de la “Krist'an'a Scienc'o”, kaj ankaŭ ŝi aĉet'is kuir'il'o'n. Mi oft'e prezent'is al mi la ŝok'o'n, kiam la du frat'in'o'j renkont'iĝ'us post'e, kaj parol'ant'e pri la kuir'il'o'j mal'kovr'us la oportun'ism'o'n de ties komplez'a vend'ist'o!

Oft'e mi manĝ'is ĉe bazar'magazen'o Woolworth, kaj tie mi renkont'is divers'a'j'n kolport'ist'o'j'n. Mi memor'as precip'e du kolport'ist'in'o'j'n, ĉirkaŭ tri'dek'jar'a'j'n, kiu'j ĉiam en'ven'is kun'e. La pli okul'frap'a est'is bel'a, alt'statur'a kaj tromp'e bril'blond'a kun pal'a haŭt'o. Ŝi est'is art'e ŝmink'it'a kaj evident'e ne brid'is la man'o'n ĉe tiu labor'o. Ŝi viv'e parol'is, kaj ŝi'a'j grand'a'j, esprim'plen'a'j okul'o'j danc'is akompan'e. Mi neniam kon'is ŝi'a'n nom'o'n, ĉar ĉiu'j nom'is ŝi'n Blondy pro ŝi'a'j har'o'j. Ŝi'a kun'ul'in'o Margy est'is preskaŭ komplet'a antitez'o de Blondy. Ŝi est'is kviet'a, mez'statur'a, nigr'a'har'a kaj serioz'mien'a, kvankam ankaŭ ŝi est'is log'aspekt'a. Mi sci'is, ke ili labor'as kun'e, iel rilat'e al pian'o'j. Unu tag'o'n ĉe la manĝ'o'tabl'o mi'a sci'vol'em'o venk'is mi'n, kaj mi demand'is al Blondy: “Preciz'e kio est'as vi'a labor'o?” Ŝi esplor'is mi'n per si'a'j glim'a'j okul'o'j, kvazaŭ konsider'ant'e, ĉu konfid'i al mi, kaj dir'is:

“Ni klopod'as aranĝ'i la agord'o'n de pian'o'j je mizer'e mal'alt'a prez'o, nom'e tri ŝiling'o'j kaj ses penc'o'j, kvankam la kutim'a prez'o est'as kvin ŝiling'o'j, kaj la mend'o'j simpl'e glit'ad'as en ni'a'j'n kajer'o'j'n. Do sci'u, ke vi sid'as vialvide kun du filantrop'in'o'j.”

“Sed ĉu firma'o pov'as bon'e pag'i dung'it'o'j'n kaj sam'temp'e serv'i tiom mal'kar'e la publik'o'n?”

Ho jes, la firma'o bon'e pag'as... Ĉu ne, Margy?” ŝi dir'is, okul'um'ant'e al si'a kun'ul'in'o, kaj ili ambaŭ rid'is. “Ver'o est'as, ke la tut'a afer'o est'as la plej mamut'a tromp'o, kiu'n ni hav'is la bon'ŝanc'o'n trov'i simpl'e kolos'a. Sed ni ne tromp'as, ho ne, ni est'as nur du naiv'a'j bub'in'o'j, kiu'j nur far'as la aranĝ'o'j'n por la agord'ist'o'j, kaj ni eĉ ne sci'as, ke la ‘agord'ist'o'j’ sven'us, se ili est'us dev'ig'at'a'j ver'e agord'i pian'o'n. Ho ja, kred'u ni'n: la fripon'a firma'o far'as grand'a'n profit'o'n. La ide'o ven'is unu'e de Amerik'o. Sed, kar'ul'o, ĝi ne est'as ni'a afer'o, ni simpl'e far'as ni'a'n honest'a'n dev'o'n. La labor'o est'as facil'a, kaj ni'a part'o est'as tut'e honest'a kaj bon'e pag'at'a.” Kaj ŝi rid'is ĉarm'e naiv'e. Mi'a interes'o pli'iĝ'is, ĉar ankoraŭ mi ne vid'is la lum'o'n.

“Do, se la agord'ist'o'j ne sci'as agord'i”, mi dir'is, “tio ne pov'as ne est'i tromp'o; sed mi ne kompren'as kiel...”

“Ĉu ni dir'u al li?” ŝi ŝerc'is.

“Ebl'e ni ŝok'us li'n”, kun'blag'is Margy. “Li est'as ja tiel serioz'a!”

“La komedi'o ir'as jen'e”, plu'dir'is Blondy. “La “agord'ist'o” paŝ'as en la dom'o'n kun kompetent'a aplomb'o. Li mal'pak'as si'a'n il'ar'o'n, en'rigard'as la pian'o'n, kun'tir'as la brov'o'j'n serioz'e kaj, turn'ant'e si'n al la posed'ant'o, dir'as grav'ton'e: “Est'as tine'o'j en ĉi tiu pian'o. Tio est'as grand'a domaĝ'o, ĉar ili ruin'ig'os la pian'o'n, kaj plu'e, ne lim'ig'ant'e si'n ĉe tio, ili en'svarm'os vi'a'j'n tapiŝ'o'j'n, rembur'aĵ'o'j'n, vest'ar'o'n ktp.”

Blondy daŭr'ig'is: “Natur'e la tromp'ot'o'j ek'tim'as kaj konsent'as, ke la son'il'ar'o est'u port'at'a al la labor'ej'o por eksterm'o de la larv'o'j. La prez'o de tiu labor'o est'as sep pund'o'j kaj dek ŝiling'o'j, sed tiu sum'o iĝ'as ne'konsider'ind'a kontraŭ la ruin'iĝ'o de la mebl'ar'o, pian'o kaj ceter'o. Ĉe la labor'ej'o est'as unu-du agord'ist'o'j, kiu'j ja sci'as agord'i la son'il'ar'o'n, kaj pli'e per ole'a ĉifon'o aŭ io tra'viŝ'as ĝi'n. Do konstat'u, kar'ul'o, ĉiu'j est'as kontent'a'j.”

“Kia el'pens'aĵ'o!” mi dir'is. “Ĉu vi de'long'e far'as tiu'n labor'o'n?”

“Ne long'e”, respond'is Blondy, “kaj ni ne sci'as, kiel long'e ĝi daŭr'os. Sed kial si'n ĝen'i? Eĉ se ĝi est'us provizor'a, ĝi almenaŭ est'as mult'e pli komfort'a ol ni'a'j antaŭ'a'j okup'o'j. Margy kaj mi ĉiam labor'as kun'e, kaj ni'a inter'konsent'o est'as ke, se ne est'as labor'o por ni ambaŭ ĉe firma'o, ni ne akcept'as la labor'o'n. Margy est'as kviet'a, sed mank'as al ŝi neni'o — kiel atest'as la proverb'o: Silent'a akv'o sub'fos'as la bord'o'n.”

“Ni kun'e labor'is ĉe divers'a'j firma'o'j... ho, mi ne sci'as, kio'n ni ne far'is... krom unu labor'o”, ŝi inter'kramp'is koket'e. “Ni kolport'is pak'aĵ'o'n de sap'o'j kaj sap'pulvor'o'j, frot'pur'ig'il'o'j ktp. Tio est'is mal'kar'a kaj en'tut'e bon'a valor'o, sed la publik'o ne fid'is je ĝi, ĉar la mark'o ne est'is kon'at'a. Post tio ni labor'is ĉe potenc'a gazet'el'don'ej'o. Ni'a dev'o est'is konvink'i la dom'ul'o'j'n, ke ni'a gazet'o est'as pli hav'ind'a ol ĉiu'j ali'a'j, kaj ating'i la konsent'o'n, ke ni aranĝ'u liver'i ni'a'n gazet'o'n anstataŭ ili'a ĝis'nun'a. Al mi tiu labor'o ĉiam ŝajn'is fars'a, ĉar la varb'ist'o'j de la divers'a'j gazet'o'j sekv'is unu la ali'a'n kaj la plej'mult'o de la dom'ul'o'j konsent'is al ĉiu'j gazet'ul'o'j: ĉar est'as pli facil'e ŝanĝ'i ol sukces'e kontraŭ'star'i la insist'ul'o'j'n.”

“Post tio ni labor'is ĉe reklam'ej'o, sed tiu labor'o ne daŭr'is. Ni vizit'is pension'o'j'n kaj montr'is pres'prov'aĵ'o'j'n de urb'a gvid'libr'o por turist'o'j. Ni ofert'is la reklam'a'n rajt'o'n po divers'a'j prez'o'j konform'e al la grand'ec'o kaj pozici'o de la spac'o. Ni dev'is kolekt'i la mon'o'n kaj ricev'i procent'o'n. Iu'n vendred'o'n vesper'e ni, kiel kutim'e, don'is la kolekt'it'a'n mon'o'n al la firma'o, sed kiam ni re'ven'is sabat'maten'e por ricev'i ni'a'n pag'o'n, ni trov'is, ke la ofic'ej'o est'as for'las'it'a. Nu?” ŝi dir'is. “Tia est'as la viv'o. Est'as rav'a viv'o, se oni ne perd'as esper'o'n. Se jes, oni pov'as ĵet'i la ĉapel'o'n de alt'a pont'o, forges'int'e de'pren'i ĝi'n de la kap'o... aŭ oni pov'as eĉ edz'in'iĝ'i. Mi jam prov'is tio'n, sed pro bagatel'o la afer'o ne prosper'is: li jam est'is edz'iĝ'int'a...”

“Ne, mi opini'as, ke ni daŭr'e labor'os kun'e, he, Margy? Almenaŭ ni protekt'os unu la ali'a'n kontraŭ la salon'a'j donĵuan'o'j. Ĉu vi memor'as, Margy, kiel ni vend'is tiu'j'n aparat'o'j'n por de'pren'i la kalk'o'n el la akv'o? Ni labor'is en Sunderland, kie la akv'o est'as mal'glit'a kaj form'ig'as dik'a'n krust'o'n intern'e de kaldron'o'j. Tiu akv'o'mol'ig'il'o est'is bon'a, sed ne facil'e vend'ebl'a. Sed rigard'u al Margy. Ĉu kun si'a'j nigr'a'j okul'o'j kaj iom kurb'a naz'o ŝi ne aspekt'as mister'e sorĉ'a? Sen ŝi mi cert'e ne kapabl'us vend'i eĉ unu. Ordinar'e la dom'ul'in'o ne interes'iĝ'is, do mi star'is kaj amik'em'e parol'is pri ĝeneral'a'j tem'o'j, kaj direkt'is la babil'o'n al ŝanc'o kaj sort'o. Tiam, turn'ant'e mi'n al Margy, mi dir'is al ŝi: ‘Leg'u la est'ont'ec'o'n de tiu ĉi sinjor'in'o, Margy!’ Margy respond'is, ke ŝi ne em'as kaj ke tiu'rilat'e ŝi ne est'as tre lert'a. Mi insist'is kaj, turn'ant'e mi'n al la sinjor'in'o, asert'is ke Margy est'as ne'kred'ebl'e traf'a en aŭgur'ad'o, sed ŝi ĉiam mal'em'as... Ŝi ne konsci'as si'a'n transcend'a'n kapabl'o'n. La sinjor'in'o ĉiam pli interes'iĝ'as kaj invit'as ni'n en'ir'i. Post rutin'a vort'skerm'o inter Margy kaj mi, Margy ne'volont'e ced'as pri la te-tas'a leg'ad'o. Natur'e, la est'ont'ec'o de la sinjor'in'o en'hav'as ĉio'n bon'a'n, kaj tiom simpl'e la voj'o al la vend'o est'as pret'ig'at'a. Sed temp'o mal'fru'as. Ven'u, Margy, ni ir'as falĉ'i ni'a'j'n viktim'o'j'n. Do, ĝis re'vid'o en la almoz'ul'ej'o!”

Mi'n tiom interes'is la rakont'ad'o de Blondy, ke mi ne est'is rimark'int'a la temp'o'pas'o'n. Mi man'adiaŭ'is al la kolport'ist'in'o'j, ĵet'is vort'o'n al kelk'a'j kolport'ist'o'j ĉe apud'a tabl'o kaj for'ir'is.

6. Kiu Ne Risk'as, Tiu Ne Gajn'as.

Jam ses monat'o'j'n mi kolport'is. En la komenc'o mi'a mez'a vend'o'kvant'o grad'e alt'iĝ'is laŭ mi'a akir'o de spert'ec'o, sed dum la last'a'j du-tri monat'o'j mi ne pov'is pli'bon'ig'i mi'a'n vend'ad'o'n. Mi'a unu'a ide'o est'is dung'i, kun konsent'o de la kompani'o, rot'o'n da kolport'ist'o'j, kaj tiel gajn'i ekstr'a'n kurtaĝ'et'o'n de la kun'a vend'ad'o. Tiu'cel'e mi intervju'is kolport'ist'o'j'n ĉe la ofic'ej'o kaj instru'is ili'n, sed unu post la ali'a fiask'is. Mank'is al ili la entuziasm'o, ĉar ili ne konvink'iĝ'is pri la merkat'a est'ont'ec'o de la kuir'il'o.

Unu tag'o'n mi en'ir'is fer'aĵ'butik'o'n por aĉet'i i'o'n kaj vid'is grup'o'n da hom'o'j ĉirkaŭ ekspon'ist'o. Mi lok'iĝ'is inter la aŭskult'ant'ar'o. La bazar'ul'o (kvankam tiam mi kon'is nek li'n nek la termin'o'n) montr'is kiel ripar'i romp'it'a'j'n tas'o'j'n, glas'o'j'n ktp. per ia por'vaz'a gips'o'glu'il'o. Per facil'a manipul'ad'o li kun'glu'is preskaŭ ĵongl'e pec'o'j'n de porcelan'o kaj fajenc'o, dum'e parol'ant'e sen'ĉes'e. Li bild'ig'is parol'e la oportun'ec'o'n, valor'o'n kaj nepr'a'n neces'o'n de si'a var'o, tiel lert'e, ke mi apenaŭ pov'is de'ten'i mi'n de aĉet'o. Mi cert'as, ke mi est'us aĉet'int'a, se mi hav'us propr'a'j'n vaz'o'j'n. Ĉe la fin'o de la ekspon'o li vend'is dek'o'n da skatol'o'j po unu ŝiling'o. Mi oft'e vid'is tiu'n gips'aĵ'o'n en butik'o'j sed neniam em'is aĉet'i, eĉ kiam mi hav'is uz'o'n por ĝi. Mi konstat'is, kiel la ekspon'ad'o akcel'as la vend'o'n.

Post la dis'vend'o mi parol'is al la bazar'ul'o, kaj kiam li ek'sci'is, ke mi est'as kolport'ist'o, li parol'is liber'e kaj frat'e. “Mi ’sponas ĉi tie jam semajn'o'j'n”, li dir'is, “sed post ĉi tie mi ir'os al magazen'o en Falkirk. Mi miks'as mem la gips'aĵ'o'n. Mi prefer'e ’sponas en magazen'o, ĉar la dis'vend'o est'as pli bon'a.”

“Ĉu vi pag'as por ekspon'i en butik'o'j kaj magazen'o'j?” mi demand'is.

“Mi pag'as alt'a'n procent'o'n, sed la profit'o est'as bon'a. Kvankam la gips'aĵ'o est'as taŭg'a, tamen ordinar'e per ’sponoj oni vend'as var'o'n, kiu'n aĉet'ant'o ne vol'as, je du'obl'o de la prez'o, kiu'n li pag'us, se li ja vol'us ĝi'n!” li dir'is ŝerc'e.

“En somer'o mi oft'e vend'as en bazar'o'j, sed ne est'as mult'a'j en Skot'land'o, do mi ir'as al Angl'uj'o. La stand'o'j en bazar'o'j est'as tre mal'alt'kost'a'j, kaj oni ne dev'as for'don'i procent'o'n de la profit'o.”

Mi ek'pens'is, ke ekspon'ad'o en magazen'o'j est'us ag'ad'kamp'o konsider'ind'a por vend'ad'o de kuir'il'o'j, kiam li al'don'is:

“Ĉu vi ir'os al la Foir'o?”

“Kiu foir'o?”

“La Industri'a Foir'o ĉi tie, en Waverley Market. Tiu novembr'a foir'o est'as ĉiam bon'a: vi bon'e vend'us tie.”

“Mi eĉ ne pens'is pri tio”, mi dir'is. “Dank'o'n pro la sugest'o, sinjor'o... e-e... sinjor'o...”

Potter”, li help'is, “Frank Potter.”

“Dank'o'n, s-ro Potter, mi klopod'os part'o'pren'i.”

“Bon'e”, li dir'is. “Mi esper'as re'vid'i vi'n tie.”

La ide'o ekscit'is mi'n. Jen la solv'o de mi'a problem'o! En komerc'a'j foir'o'j mi pov'us montr'i la kuir'ad'o'n al ar'o da hom'o'j sam'temp'e, anstataŭ klar'ig'i al ĉiu person'o apart'e. Mi atend'is, ĝis la kompani'a kas'ist'o pag'is mi'a'n salajr'o'n, kaj tiam mi demand'is, ĉu oportun'os al la estr'o, s-ro Thorsen, ke mi parol'u kun li. Mi atend'is kelk'a'j'n minut'o'j'n, kaj tiam la ofic'ist'o konduk'is mi'n al la kontor'o de la ĉef'o. Li afabl'e pet'is mi'n sid'iĝ'i. Mi ŝat'is tiu'n dan'a'n sinjor'o'n, ĉar li est'is bon'anim'a kaj sincer'a kaj ne poz'is kiel est'as kutim'o de kompani'a'j eminent'ul'o'j. Li est'is mild'a, dik'et'a hom'o, al kiu mank'is trud'a aŭtoritat'ec'o. Li posed'is la rar'a'n ec'o'n ne sent'ig'i al sub'ul'o li'a'n sub'ec'o'n kaj tamen ten'i li'a'n respekt'o'n.

“Ĉu vi bon'e vend'is dum ĉi tiu semajn'o?” li komenc'is konversaci'e. Mi sci'is, ke li demand'is ne pro avid'ec'o, sed sol'e pro interes'iĝ'o pri mi'a progres'o.

“Mez'e”, mi respond'is. “Jam de kelk'a'j monat'o'j mi trov'as, ke mi ne pov'as pli'alt'ig'i mi'a'n vend'ad'o'n malgraŭ ĉiu pen'o.”

“Jes, jes”, li dir'is kompren'e. “Mi sci'as tio'n. Vi labor'as konscienc'e kaj mi ne kulp'ig'as vi'n, tut'e mal'e. Vi ne pov'as far'i mirakl'o'j'n. Mi ne plend'as. Mi bedaŭr'as nur, ke vi ne pov'is hav'i help'ant'o'j'n por ankoraŭ pli'bon'ig'i vi'a'n stat'o'n. Ĉu pri io special'a vi vol'is vid'i mi'n?”

“Jes. Mi cert'as, ke mi trov'is rimed'o'n por mult'e pli akcel'i la vend'ad'o'n. Post tri semajn'o'j okaz'os foir'o en Waverley Market, kaj se vi konsent'us aranĝ'i, ke mi en'ir'u, mi cert'eg'as, ke per ekspon'ad'o de la sen'akv'a kuir'metod'o est'us facil'e vend'i grand'kvant'e.”

“Kiel long'e daŭr'os la foir'o?” li demand'is. “Mi ja vid'is la anonc'o'j'n, sed ne pri'atent'is ili'n.”

“Dek'kvin tag'o'j'n, kaj dum tiu temp'o ĉe'est'os mil'o'j da vizit'ant'o'j. Mi parol'is kun iu, kiu kon'as praktik'e la industri'a'j'n foir'o'j'n, kaj li dir'is, ke ĝi est'as fam'e kon'at'a kiel bon'eg'a vend'lok'o.”

“Bon'e”, dir'is s-ro Thorsen. “Mi enket'os kaj sci'ig'os vi'n; sed unu'e dir'u kio'n vi konsider'us taŭg'a aranĝ'o de salajr'o ĉe foir'o?”

“Ĉar mi est'as tiom cert'a, ke la entrepren'o port'os gajn'o'n, mi sugest'us kvin pund'o'j'n semajn'e.”

S-ro Thorsen pens'is iom'et'e, post'e dir'is:

“Jes, mi pens'as, ke tiom ĝi valor'us, sed unu'e mi dev'as enket'i pri kost'o'j kaj pes'i ili'n kontraŭ taks'at'a en'spez'o.”

“Dank'o'n”, mi dir'is. “Rest'u cert'a, ke mi far'os mi'a'n ebl'o'n!”

“Tio'n mi ne dub'as”, li respond'is. “Mi ne pov'as nun promes'i definitiv'e, sed mi sen'prokrast'e inform'iĝ'os, kaj ceter'e, se la foir'o montr'os bon'a'n profit'o'n, mi volont'e al'don'os al vi gratifik'o'n ĉe la fin'o.”

Kontent'e mi man'prem'is kaj adiaŭ'is. La sekv'int'a'n maten'o'n s-ro Thorsen ven'ig'is mi'n en si'a'n kontor'o'n. Li'a vizaĝ'o est'is ĝen'e nub'a, kaj li'a si'n'ten'o el'montr'is ĉagren'o'n. Mi flar'is, ke tem'as pri la sugest'it'a foir'aranĝ'o. S-ro Thorsen vid'ebl'e ne sci'is, kiel komenc'i. Li tus'et'is embaras'it'e kaj hont'et'e komenc'is:

“E...e... pri la foir'o... la aranĝ'o... mi far'is enket'o'n ...sed... sed mi dub'as, ĉu... Mi bedaŭr'as, ke la ide'o ne est'as... e... praktik'a. Tem'as pri la kost'o, tio est'as la spac'o sol'a kost'as dek pund'o'j'n, kaj kiam mi al'don'as la prez'o'n de la stand'o'konstru'o, kaj la kost'o'n de la kuir'aĵ'o kaj la help'ant'o'j por vi ĉar vi ne pov'as far'i ĉio'n sol'a. Nu, ŝajn'as, ke la po'grand'a profit'o ne pov'as kovr'i la kost'o'n. Mi ver'e bedaŭr'as, sed mi ne antaŭ'vid'is tiom grand'a'n el'spez'o'n.”

“Sed, s-ro Thorsen, ne est'as, ke mi vol'as mult'e gajn'i, est'as ke mi vol'as sond'i tiu'n merkat'o'n por la kuir'il'o'j. Al foir'o person'o'j ven'as pret'a'j por aĉet'i i'o'n, kio util'os, kaj mi pov'os montr'i la efektiv'a'n kuir'ad'o'n. Se mi ekspon'os ĉiu'foj'e antaŭ ebl'e tri'dek person'o'j, dev'as, cert'e dev'as est'i signif'a proporci'o da aĉet'ont'o'j. Mi sincer'e kred'as, ke la vend'o'j est'os mult'e pli ol vi konjekt'as. Pardon'u mi'n, se mi ŝajn'as puŝ'e insist'a, sed mi ne pens'as ĉef'e pri mi'a salajr'o. Mi eĉ labor'us por neni'o, se mi pov'us iel viv'i dum'temp'e.”

“Tio'n mi kred'as, kaj mi ankaŭ sent'as vi'a'n sincer'ec'o'n”, li dir'is. “Kaj mi prov'os el'pens'i i'a'n aranĝ'o'n. Vizit'u mi'n morgaŭ kaj ebl'e mi est'os el'pens'int'a rimed'o'n.”

La post'a'n tag'o'n mi de'nov'e trov'iĝ'is en la kontor'o. S-ro Thorsen dir'is :

“Mi al'ven'is al propon'o. Mi ne sci'as, ĉu ĝi est'os laŭ vi'a plaĉ'o, kaj sci'u, ke mi'a'part'e mi don'os konsider'o'n al io ajn, kio'n vi vol'os propon'i. Mi'a propon'o est'as, ke mi pag'u la spac'o'n, la stand'kost'o'n kaj la kost'o'n de la kuir'aĵ'o'j, kaj al vi mi pag'os du'dek'procent'a'n kurtaĝ'o'n; sed vi mem dev'as pag'i la help'ant'o'j'n, kiu'j'n vi juĝ'as neces'a'j. Nu, ĉu tio valor'as vi'a'n temp'o'n?”

“Cert'e”, mi dir'is sen'hezit'e. “Kaj ĉar mi hav'as fid'o'n en la sukces'o de la komerc'o, mi opini'as eĉ, ke tiu propon'o vi'a est'as pli avantaĝ'a al mi ol la unu'a.”

“Do, konsent'it'e”, li dir'is. “Mi est'as kontent'a, ke la propon'o al vi plaĉ'as.”

Mi for'ir'is kun la sent'o ke li part'o'pren'os la foir'o'n nur tial, ĉar li ne vol'is tret'i sur mi'a'n esper'o'n.

7. Bel'a'j Rakont'o'j El Trans La Mont'o'j.

Mi rigard'is kun mir'o la grand'a'n formik'ej'o'n. La aer'o zum'is de plen'gam'o da bru'o'j. Malgraŭ la hom'a aspekt'o de la labor'ant'o'j kur'ant'a'j, grimp'ant'a'j, mi ne pov'is ne vid'i formik'o'j'n. Ĉarpent'ist'o'j est'is martel'ant'a'j, plumb'ist'o'j lut'is, elektr'ist'o'j balanc'iĝ'is alt'e sur ŝtup'et'ar'o'j, farb'ist'o'j plen'verv'e sving'is la grand'a'j'n penik'o'j'n, port'ist'o'j tren'is pez'a'j'n kest'o'j'n, liter'pentr'ist'o'j kun la dekstr'a man'o apog'it'a sur la mal'dekstr'a pojn'o art'e aper'ig'is bel'a'j'n liter'o'j'n per delikat'a'j ŝveb'mov'o'j. En la fund'o de la hal'eg'o divers'a'j meti'ist'o'j konstru'is plen'skal'a'n dom'o'n. Kaj antaŭ mi'a'j okul'o'j lev'iĝ'is la majest'a foir'o. Mank'is du tag'o'j ĝis la mal'ferm'dat'o. Ŝajn'is ne'ebl'e, ke ĉio est'os pret'a ĝust'a'temp'e. Mi serĉ'is mi'a'n stand'o'n sed ne pov'is trov'i ĝi'n. Mi turn'is mi'n al apud'a labor'ist'o.

“Ĉu vi sci'as, kie est'as stand'o 45?”

“Ne”, li respond'is. “Demand'u al s-ro Black.”

“Mi ne kon'as li'n.”

“Vid'u, tiu ul'o kun la brun'a ĉapel'o sur la nuk'o... li star'as ĉe la estrad'o... li hav'as plan'o'n en la man'o.”

Mi ir'is al la indik'it'a person'o.

“Ĉu s-ro Black?”

“Jes.”

“Ĉu vi bon'vol'os montr'i al mi stand'o'n 45?”

“Sekv'u mi'n”, li dir'is lakon'e.

Mi sekv'is li'n tra labirint'o, grimp'ant'e super stang'o'j'n kaj klin'iĝ'ant'e sub trab'o'j.

“Ĝi est'as tie”, li dir'is, montr'ant'e vak'a'n spac'o'n.

“Sed ĉu la konstru'o ankoraŭ ne komenc'iĝ'is?” mi dir'is konstern'it'e.

“Ne zorg'u; la stand'o est'os pret'a morgaŭ... vi pov'os en'port'i vi'a'n stok'o'n morgaŭ maten'e.”

“Mi esper'as ke jes”, mi dir'is dub'em'e.

Ho, tia kunikl'o'dom'o! Ni star'ig'os ĝi'n en du'on'hor'o.”

Mi ĉirkaŭ'ambl'is esplor'ant'e ĉio'n. Kelk'a'j stand'o'j est'is fin'konstru'it'a'j, ali'a'j nur part'e. Iu frap'is mi'n sur la ŝultr'o'n de mal'antaŭ'e. Mi turn'sving'iĝ'is. Antaŭ mi star'is Frank Potter kun rid'a esprim'o.

“Ĉu vi akir'is stand'o'n?” li demand'is.

“Jes, tie ĉe la mur'o.”

“Bon'e. Bon'ven'o'n en la rond'o de la fripon'o'j! Mi'a stand'o est'as tro proksim'e apud la orkestr'o. Aŭ la bru'o dron'ig'os mi'a'n voĉ'o'n, aŭ mi dron'ig'os la muzik'o'n. Ni vid'os. Ven'u kun mi, kaj ni pov'os klaĉ'i, dum vi help'os al mi ord'ig'i mi'a'n stand'o'n.”

Ĉe la stand'o mi help'is al li el'pak'i skatol'o'j'n kaj stapl'i ili'n kiel ebl'e plej art'e sur la fasad'a'j bret'o'j.

“Nun met'u la log'il'o'n flank'e sur la serv'o'tabl'o'n.”

“La log'il'o'n?” mi ripet'is.

“Jes, tio'n”, li montr'is.

He”, mi dir'is. “Mi ne est'as tiom naiv'a. Tiu fer'pec'o est'as diablosciaskio, aparten'ant'a al la konstru'ist'o'j.”

“Ne, ĝi est'as mi'a log'il'o.”

Mi rigard'is ne'kompren'e la indik'it'a'n strang'a'n objekt'o'n. Ĝi est'is pez'a U-form'a fer'stang'o kun latun'a glob'o ĉe unu ekstrem'o kaj grand'a ŝraŭb'ing'o ĉe la ali'a. Mal'long'a katen'o est'is al'fiks'it'a proksim'um'e ĉe la mez'o, kaj sur la glob'o est'is pentr'it'a ruĝ'a cirkl'o.

“Kio ĝi est'as?” mi demand'is.

“Mi ne sci'as”, li respond'is. “Ĝi ne rilat'as.”

Mi rid'is.

“Ĉu vi ŝerc'as?”

“Ne, ĝi est'as mi'a log'il'o. Gap'ul'o'j rigard'as ĝi'n sci'vol'em'e, kaj kiam ili ar'iĝ'as, mi komenc'as ’sponi*. Ili'a sci'vol'em'o ten'as ili'n atend'e je ia klar'ig'o, sed mi eĉ ne menci'as ĝi'n.”

* sponi — (dialekt'a imit'o) ekspon'i

“Ĉu oni ne demand'as pri ĝi?”

“Jes, oft'e, sed oni ne hav'as ebl'o'n ĝis post mi'a deklam'o, kaj tiam mi tut'e simpl'e respond'as: ‘Pec'o de metal'o’. Neni'u leĝ'o postul'as, ke ĝi dev'as rilat'i, ĉu? Nun mi pend'ig'os la afiŝ'o'j'n, kaj ĉio est'os pret'a. Morgaŭ mi help'os al vi ord'ig'i.”

Ho, ĉu vi kon'as iu'n, kiu pov'os help'i al mi vend'i?” mi demand'is.

“Bon'ŝanc'e mi kon'as lert'a'n bazar'ul'in'o'n. Ŝi demand'is mi'n, ĉu mi pov'as trov'i labor'o'n por ŝi. Mi send'os ŝi'n al vi morgaŭ; ŝi nom'iĝ'as Anne. Mi ne forges'os.”

“Ĉu ŝi sci'as i'o'n pri kuir'ad'o?” mi demand'is.

“Laŭ mi'a sci'o, neni'o'n; sed tio tut'e ne grav'as.”

“Al mi ŝajn'as, ke tio ja grav'as.”

“Ne, tut'e ne, las'u al ŝi. Ŝi vend'os”, asert'is Frank; kaj subit'e ĵet'ant'e la rigard'o'n preter mi, li ek'kri'is:

Ha, jen ven'as du el la embusk'ul'o'j. Hola! MarkBert — el kiu foir'o vi est'is for'pel'it'a'j? Ven'u ĉi tie'n, fil'o'j de hunjo*!”

* hunjo — hund'in'o

“Je Krist'o, Frank!” respond'is unu el la du. “Oni dir'is, ke vi mort'is de mal'sat'o.”

La du al'proksim'iĝ'is.

“Jen embri'a bazar'ul'o, kiu ankoraŭ kred'as, ke la cikoni'o al'port'as la beb'o'j'n.”

Kaj al mi:

Jock, mi prezent'as du fripon'o'j'n: Mark kaj Bert, du embusk'ul'o'j.”

Sed konstat'ant'e, ke mi ne kompren'as, Frank klar'ig'is:

“Ili ne ’sponas, ili atend'as kiel embusk'a'j rab'o'best'o'j ĉe la stand'o, ekster la serv'o'tabl'o, kaj kapt'as sen'suspekt'a'j'n preter'pas'ant'o'j'n. Ili neniam per'labor'is honest'a'n groŝ'o'n dum si'a viv'o. Mark murd'is si'a'j'n ge'patr'o'j'n, kiam li est'is tri'jar'a infan'o, kaj Bert iniciat'is la per'fort'a'n fi'eksport'o'n de virg'ul'in'o'j.”

Bert kaj Mark tut'e ne ofend'iĝ'is, kaj Bert dir'is:

“Ne kred'u li'n, li est'as eĉ pli grand'a mensog'ul'o ol ni mem, kaj insult'o ven'e de li est'as ver'a kompliment'o.”

Mark est'is alt'statur'a, dand'e vest'it'a, bel'a jun'ul'o, laŭ'aspekt'e jud'a, kaj Bert est'is fortik'a, iom mal'pli alt'a, mez'blond'a vir'o kun romp'it'a naz'o kaj dik'ig'it'a orel'o. Li cert'e praktik'is iam la boks-art'o'n. Bert parol'is kun fort'a Londona prononc'o.

“Ni ven'is de la agrikultur'a foir'o en Ayr”, inform'is Bert. “Pluv'is la tut'a'n temp'o'n kaj ni en'spez'is tiom mizer'e, ke post la aĉet'o de bier'o ne rest'is sufiĉ'e por aĉet'i manĝ'aĵ'o'n... Ho, ĉu vi vid'is Premon? Oni dir'as, ke li ven'is ĉi tie'n. Oni serĉ'as li'n. Laŭ dir'o, li vend'is la stand'o'tend'o'n al iu farm'ist'o, kaj ĝi aparten'as al la foir'o.”

“Mi ne kompren'as, kial oni ne en'kaĝ'ig'is Premon jam de'long'e”, dir'is Frank. “Ĉie, kie'n mi ir'as, mi aŭd'as pri tromp'aĵ'o'j li'a'j. Tia'j afer'o'j mis'fam'ig'as la bazar'ul'o'j'n!”

“Ne ebl'e”, rikan'is Mark. “Ĉu vi aŭd'is, ke prostitu'in'o foj'e edz'iĝ'is al bazar'ul'o kaj li sukces'is tren'i ŝi'n mal'supr'e'n ĝis si'a propr'a nivel'o?”

“Ven'u”, dir'is Bert. “Ni dev'as fest'i la renkont'iĝ'o'n per bier'o. Ni ir'u drink'i. La mal'ben'it'a'j skot'o'j ankoraŭ ne sci'as viv'i. Ĉu naci'o, kiu ferm'as dimanĉ'e la drink'ej'o'j'n, est'as civiliz'it'a? Ven'u, Frank — kaj vi, Jock: ni dev'as drink'i sufiĉ'e por sep tag'o'j en la daŭr'o de ses.”

Ni kun'e ek'ir'is, kaj Bert daŭr'ig'is: “Mi kon'as bon'a'n drink'ej'o'n — ha, kia bier'o! kaj la viski'o!.. — Neniam vi gust'um'is tiom bon'a'n. Ver'a nektar'o de la di'o'j. Ĝi tra'glit'as la gorĝ'o'n kiel frakas'it'a vitr'o!”

Ni kun'e ir'is laŭ la pont'o, kiu trans'ir'as Waverley-staci'dom'o'n, zigzag'is laŭ kelk'a'j mal'hel'a'j strat'o'j, kaj en'ir'is drink'ej'o'n. La klient'o'j est'is mal'alt'klas'a'j, kaj unu ĉifon'ul'o persist'is kant'aĉ'i malgraŭ la protest'o de la dik'a drink'ej'estr'o. Ni sid'iĝ'is ĉe tabl'o, kaj Bert ven'ig'is la kelner'o'n.

“Nu, ni drink'u skot'e”, li dir'is al ni, kaj al la kelner'o: “Kvar bier'o'j'n kaj kvar viski'o'j'n!”

“Ne”, mi protest'is. “Sol'e bier'o sufiĉ'as por mi.”

“En Romo oni far'as kiel la Roman'o'j”, li re'bat'is. “Kvar bier'o'j'n kaj kvar viski'o'j'n, kelner'o; ne atent'u li'n.”

“Ne, ne”, mi dir'is. “Ne ofend'iĝ'u, sed mend'u nur bier'o'n por mi. Mi sci'as, ke mi ne pov'as long'e rezist'i la efik'o'n de bier'o kun viski'o.”

“Nu bon'e”, Bert rezign'is. “Se vi insist'as est'i abstin'ul'o, est'as vi'a mal'gajn'o.”

Turn'ant'e si'n al Frank, Mark demand'is:

“Ĉu vi pens'as, ke est'as ŝanc'o lok'iĝ'i en la foir'o?”

“Mi ne sci'as”, respond'is Frank. “Trov'iĝ'as ja lok'o, sed vi sci'as kiel la foir'estr'o est'as kontraŭ la “specimen'o'j”, kaj ceter'e li ne re'ag'as favor'e al sub'aĉet'o. Kia'j'n specimen'o'j'n vi hav'as? Ĉu la font'plum'o'j'n aŭ la tol-stamp'il'o'j'n?”

“La stamp'il'o'j'n, sed mi kun'hav'as la “skrap'il'o'n” kaj intenc'as lu'i stand'o'n por tio kaj ‘specimen'i’ la stamp'il'o'j'n kaŝ'e.”

“Sinjor'o'j”, mi mok'is. “La konversaci'o est'us tre'eg'e interes'a, se mi nur i'o'n kompren'us. Ĉu vi ebl'e komplez'us klar'ig'i?”

“Tiu'j du tromp'ist'o'j”, komenc'is Frank.

“Ni fort'e protest'as kontraŭ la kalumni'o, ĉu ne, Bert?” inter'romp'is Mark.

“Ferm'u la faŭk'o'n!” ordon'is Frank. “Kiel mi est'is dir'ant'a, kiam tiu kanajl'o komenc'is blek'aĉ'i: tiu'j du vend'as aŭ font'plum'o'j'n aŭ tol-stamp'il'o'j'n. Nu, la font'plum'o'j est'as ordinar'a'j — fakt'e tre ordinar'a'j, kaj valor'as iom mal'pli ol la karton'a skatol'o, en kiu ili est'as pak'it'a'j. Simil'e, la stamp'il'o'j el plumb'o valor'as mal'pli ol la krud'a plumb'o mem. Ĉu ili vend'as unu aŭ la ali'a'n, la metod'o est'as ident'a. Ili kroĉ'kapt'as preter'pas'ant'o'j'n kaj ŝov'as la aĵ'o'n en ili'a'n man'o'n, dir'ant'e: ‘Ĉu vi ricev'is vi'a'n sen'pag'a'n specimen'o'n? Ĝi est'as don'at'a tut'e sen'pag'e.’ Natur'e la tromp'ot'o pren'as ĝi'n, sed la embusk'ul'o sekv'as glit'parol'e per: ‘Ĝi est'as dis'don'at'a sen'pag'e por reklam'i ni'a'j'n special'a'j'n plumb'ek'o'j'n!’ kaj, ŝov'ant'e la bek'o'j'n en la man'o'n de la klient'o, li ŝut'as facil'a'j'n parol'o'j'n al li kaj postul'as du ŝiling'o'j'n kaj ses penc'o'j'n por la komplet'o, kiu neniom valor'as. La klient'o, konfuz'it'a kaj hont'ant'e re'don'i la plum'o'n, kiu'n li akcept'is sen'kost'e, pag'as. Nur post'e li konstat'as, ke li pag'is tro, kaj ke la plum'o ne taŭg'as eĉ por grat'i al si la post'aĵ'o'n. La stamp'il'o est'as mal'grand'a fung'o'form'a pec'o da plumb'o kun ne'deĉifr'ebl'a relief'a monogram'o sur la plat'a ekstrem'o. Ankaŭ ĝi tut'sam'e est'as ŝov'at'a en la man'o'n de la klient'o, akompan'e de la sam'a: ‘Ĉu vi ricev'is vi'a'n sen'pag'a'n specimen'o'n?’ Sed la vend'ist'o tuj el'trov'as per demand'o, ke la don'it'a monogram'o ne est'as tiu, kiu konform'as al la nom'majuskl'o'j de la klient'o, kaj per tiu pretekst'o la viktim'o est'as konduk'at'a en la stand'o'n, kie li est'as dev'ig'at'a aĉet'i special'a'n ink'o'n. La stamp'il'o taŭg'as por ruin'makul'i tol'aĵ'o'j'n.”

“Kaj la ‘skrap'il'o’?” mi demand'is.

“Skrap'il'o est'as ni'a vort'o por elektr'a gravur'nadl'o. Per ĝi oni pov'as bel'e gravur'skrib'i sur arĝent'a'j aŭ or'a'j aĵ'o'j, kiel cigared'uj'o'j ktp. La gravur'a labor'o valor'as la kost'o'n — kondiĉ'e ke la nadl'o ne est'as en la man'o de fuŝ'ul'o'j”, al'don'is Frank, strab'ant'e al Mark kaj Bert. “Sed ili, kiel vi aŭd'is, pretekst'as la nadl'o'n por ricev'i stand'o'n. Kutim'e tiu'j embusk'ul'o'j elekt'as stand'o'n apud la en'ir'ej'o, kaj la rezult'o est'as, ke tromp'it'o'j post'e ne fid'as aĉet'i eĉ bon'a'j'n var'o'j'n. Tial la foir'a'j organiz'ant'o'j mal'favor'as la specimen-vend'o'n.”

La du embusk'ul'o'j silent'is dum la klar'ig'ad'o kaj nur rid'et'is fier'et'e. Ni babil'is kaj regal'is drink'o'j'n laŭ'vic'e. La parol'ad'o turn'iĝ'is al loĝ'o'spert'o'j. Frank dir'is:

“Mi memor'as... est'is en Birmingham... mi demand'is al iu dom'mastr'in'o, ĉu ŝi hav'as lu'ebl'a'n ĉambr'o'n. Ŝi dir'is jes, sed ke mi pov'os en'ir'i nur post kelk'a'j hor'o'j. Mi dir'is, ke tio taŭg'os, sed demand'is, ĉu mi ne pov'os vid'i la ĉambr'o'n? Ŝi respond'is, ke la ĉambr'o ne est'as ord'ig'it'a, do ne konven'as. ‘Ho’, mi dir'is, ‘tio ne grav'as, mi indulg'os tio'n, mi nur vol'as vid'i ĝi'n antaŭ ol decid'iĝ'i’. Sed imag'u la ŝok'o'n kiam ŝi respond'is: ‘Ne konven'as nun, ĉar est'as mort'int'a hom'o en la lit'o’!”

Mark dir'is: “Ĉu vi memor'as la fantom-loĝ'ej'o'n en Kimr'uj'o, Bert?”

“Ne parol'u pri ĝi!” dir'is Bert. “La nur'a menci'o frost'ig'as mi'a'n spin'o'n”

He, for la blag'o!” mi dir'is. “Jam de mi'a infan'aĝ'o mi ne kred'as je fantom'o'j.”

“Vi ne dir'us tio'n, se vi est'us tra'viv'int'a ni'a'n spert'o'n”, serioz'eg'is Mark. “Jes, kio'n mi dir'os, est'as laŭ'vort'e ver'a, kiel pov'as atest'i Bert. Ni serĉ'is loĝ'ej'o'n en tiu vilaĝ'o... mi forges'is la nom'o'n... mi neniam pov'as memor'i tiu'j'n ne'prononc'ebl'a'j'n kimr'a'j'n nom'o'j'n. Sed trov'i loĝ'ej'o'n ni ne pov'is. Jam krepusk'is kaj la prujn'o ek'aper'is sur la tegment'o'j. Lac'a'j kaj mal'varm'a'j post long'a serĉ'ad'o, ni ir'is en la drink'ej'o'n por iom ripoz'i kaj varm'iĝ'i. En la drink'ej'o est'is nur du-tri kamp'ar'an'o'j, kiu'j sid'is ĉe apud'a tabl'o, parol'ant'e kimr'e. Ni trink'is silent'e, pri'pens'ant'e la problem'o'n de la tra'nokt'o.

‘Demand'u al la kamp'ul'o'j!’, sugest'is Bert. ‘Ĉu ili kompren'as la angl'a'n lingv'o'n?’ mi dir'is.

Ho, mi pens'as ke jes’, li respond'is.

Mi far'is la demand'o'n. La kamp'ar'an'o'j respond'is angl'e per la kutim'a kimr'a alt'iĝ'a kadenc'o ĉe la fin'o de fraz'o. Ili est'is help'vol'a'j, sed bedaŭr'is, ke ili ne sci'as lok'o'n. Unu el ili dir'is:

‘Vi pov'us prov'i ĉe Jones. Mi ne sci'as, ĉu li ja lu'ig'as ĉambr'o'j'n, sed li loĝ'as sol'a en mult'e'ĉambr'a dom'o, kaj kvankam laŭ oni'dir'o li est'as riĉ'a, ĉiu sci'as, kiom li avid'as mon'o'n. Avar'ul'o li est'as. La dom'o tut'e ne est'as gaj'a, sed vi pov'us prov'i.’

‘Kie est'as la dom'o?’ mi demand'is.

Ho, ĝi est'as facil'e trov'ebl'a. Ĉe la pord'o turn'u vi'n dekstr'e'n kaj ir'u rekt'e antaŭ'e'n. Ĝi est'as la last'a dom'o, iom for de la ali'a'j. Ĝi star'as dekstr'e kaj ĉirkaŭ'hav'as grand'a'n ĝarden'o'n. Vi ne pov'os mal'traf'i ĝi'n, ĝi est'as alt'a kaj impon'a!’

Ni ‘dren'is’ ni'a'j'n glas'o'j'n kaj ir'is trov'i la Jones’an dom'o'n. Jen ĝi star'is sur mal'grand'a dekliv'o. Neni'u lum'o est'is vid'ebl'a, kvankam est'is jam sufiĉ'e mal'lum'e. La stil'o de la dom'o est'is mal'modern'a. Kaduk'a krad'pord'o klin'iĝ'is ebri'e ĉe la en'ir'o de la ĝarden'o. La ĝarden'o est'is ver'a ĝangal'o, kaj la ĝarden'a ale'o est'is apenaŭ disting'ebl'a pro herb'aĉ'o'j. Mi rigard'is al Bert, kaj li rigard'is al mi.

‘Mi tut'e ne ŝat'as ĉi tiu'n tomb'ej'o'n’, mi dir'is al Bert.

‘Ĉu ni re'ir'u?’

‘Al kie?’ dir'is Bert.

Ni star'is ne'decid'e, kaj fin'e mi dir'is: ‘Ni prov'u: demand'o ja ne dev'ig'as.’

Ni ating'is la dom'pord'o'n, son'ig'is la tir'sonor'il'o'n. Ĝi'a tint'ad'o vak'e son'is intern'e. Ni atend'is. Post iom da temp'o ni aŭd'is susur'tren'a'n bru'o'n de al'proksim'iĝ'ant'a'j pied'o'j. La pord'o knar'e mal'ferm'iĝ'is, kaj ŝrump'a mal'jun'ul'o miop'e fiks'rigard'is ni'n. Li port'is pantofl'o'j'n kaj velur'a'n jak'o'n. Sur la kap'o li hav'is krani'form'a'n velur'a'n ĉap'o'n.

‘Kio'n vi vol'as?’ li rasp'is, alt'ig'ant'e kandel'o'n por ni'n ekzamen'i.

Mi akr'ig'is la gorĝ'o'n.

‘Ĉu vi ebl'e pov'as lu'ig'i al ni ĉambr'o'n por la nokt'o? Ni long'e serĉ'is kaj preskaŭ mal'esper'iĝ'is.’

‘Kiom vi pag'os?’

‘Dek ŝiling'o'j'n’, mi respond'is.

‘Dek'du, kaj sen manĝ'aĵ'o’, li akr'is.

‘Je-es’, mi dir'is per ne'cert'a ton'o.

‘La mon'o'n’, li postul'is, avid'e etend'ant'e ost'relief'a'n man'o'n. Mi pag'is.

‘En'ven'u’, li invit'is.

Ni sekv'is li'n tra la vestibl'eg'o, laŭ la ŝtup'ar'o kaj zigzag'a'j koridor'o'j. La dom'o odor'is mucid'e. Mi not'is, ke est'is elektro'lamp'o'j en la dom'o, kvankam la sol'a lum'o est'is la kandel'a. Jones mal'ferm'is pord'o'n kaj dir'is: ‘En'ir'u, en'ir'u; est'as bon'a lit'o en la ĉambr'o’, kaj tuj post ni'a en'ir'o li ferm'is la pord'o'n kaj ir'is, sen eĉ dir'i bon'a'n nokt'o'n.

Ni star'is en la ĉambr'o en la mal'lum'o, ĉe la pord'o. Mi de'met'is la valiz'o'n kaj fajr'ig'is alumet'o'n. Sur la kamen'bret'o mi vid'is kandel'o'n fiks'it'a'n en kol'o de botel'o. Mi brul'ig'is la kandel'o'n, kaj la pal'a lum'o streb'is por plen'ig'i la vast'a'n ĉambr'o'n. En la for'a angul'o est'is grand'a last'jar'cent'a lit'o. Kelk'a'j kaduk'a'j mebl'o'j star'is dis'e kaj sen'ord'e en la ĉambr'o. En la ĉambr'o'mez'o kripl'is krud'a tabl'o el simpl'a lign'o. Mi ir'is al la lit'o kaj lev'is la lit'o'tuk'o'j'n. Ili est'is mez'e pur'a'j, sed mal'sek'et'a'j.

Ni sid'iĝ'is sur la lit'o. La silent'o est'is inkub'a.

‘Dank’ al Di'o, tem'as nur pri unu nokt'o’, mi dir'is al Bert.

‘Mi dezir'as nur vid'i la maten'o'n’, li respond'is.

Ni parol'is dum iom da temp'o flustr'e. Mi ne sci'as, kial ni flustr'is, sed io mal'em'ig'is ni'n liber'ig'i la voĉ'o'n. Fin'e mi dir'is:

‘Ne util'as sid'i ĉi tie, ni eĉ ne ricev'os tas'o'n da te'o, kaj mi est'as lac'a. Kvankam est'as fru'nokt'e, mi sugest'as, ke ni en'lit'iĝ'u, ĉar almenaŭ est'os pli varm'e sub la lit'o'tuk'o'j.’

Mi ir'is al la pord'o por al'port'i mi'a'n valiz'o'n.

‘Ĉu vi for'mov'is mi'a'n valiz'o'n?’ mi demand'is al Bert.

‘Ne, jen ĝi est'as, ĉi tie apud la ŝrank'eg'o’, li respond'is.

‘Sed mi las'is ĝi'n apud la pord'o, kiam ni en'ir'is!’

‘Ne blag'tim'ig'u min’, respond'is Bert.

‘Tim'ig'i vi'n? Mi cert'e ne est'as en humor'o tio'n far'i. Est'as tre strang'e; sed, kred'u-ne-kred'u, tiu valiz'o iel si'n mov'is.’

Hu, mi ne ŝat'as ĉi tiu'n dom'o'n’, Bert plend'is.

Ni ambaŭ silent'is dum sen'vest'iĝ'o, ĉiu en si'a'j pens'o'j. Mi met'is la kandel'o'n sur tabl'et'o'n apud la lit'o kaj met'is alumet'skatol'o'n apud'e'n. Bert en'lit'iĝ'is unu'e kaj kuŝ'is ĉe la mur'a flank'o, kun la vizaĝ'o al la mur'o. Mi en'lit'iĝ'is kaj fum'is cigared'o'n, kaj post tio mi etend'is la man'o'n kaj esting'is la kandel'o'n. Mi vag'pens'e rigard'ad'is la kandel'o'n dum du'on'minut'o, kaj je subit'a konstat'o mi'a har'ar'o hirt'iĝ'is, la ŝvit'o gut'iĝ'is sur mi'a frunt'o, kaj mi'a skalp'o far'iĝ'is tavol'o da glaci'o. La kandel'o star'is mort'e sen'flam'a, sed la kandel'lum'o daŭr'is. Antaŭ ol mi pov'is trov'i la voĉ'o'n por atent'ig'i Bert, la lum'o po'grad'e esting'iĝ'is.”

Mark paŭz'is, viŝ'is la frunt'o'n per poŝ'tuk'o, kaj tim'o je la re'memor'o est'is vid'ebl'a en li'a'j okul'o'j. Li daŭr'ig'is:

“Mi decid'is ne tim'ig'i Bert per sci'ig'o, kaj ĵur'is al mi nepr'e ne en'dorm'iĝ'i. Sed, kiel okaz'as oft'e, kiam oni ne vol'as dorm'i, mi'a'j okul'o'j pez'iĝ'is, kaj mi ek'dorm'is. Subit'e mi est'is sku'e vek'it'a per ve'kri'eg'o. Est'is Bert.

‘La lit'o ŝveb'as!’ li kri'is. ‘Ho Di'o, ĝi ŝveb'as!’

Terur'it'e mi mi'n kroĉ'is al la lit'o, kiu ŝveb'is kaj balanc'iĝ'is tiom, ke mi preskaŭ el'fal'is. Ni ambaŭ salt'is el la lit'o, kvazaŭ puŝ'it'e de risort'o. Mi palp'is agit'e en la mal'lum'o por la alumet'o'j, kapt'is la skatol'o'n, sed tiom trem'is, ke mi preskaŭ ne pov'is fajr'ig'i la alumet'o'n. Fin'e mi ek'brul'ig'is la kandel'o'n. Ni rigard'is la lit'o'n.

‘Ĝi ne mov'iĝ'as!’ dir'is Bert tra klak'ant'a'j dent'o'j. ‘Mi el'ir'os tuj: prefer'e tra'marŝ'i la strat'o'j'n ol tra'nokt'i ĉi tie!’

Mi dir'is neni'o'n, pen'ant'e instig'i mi'a'n kuraĝ'o'n.

‘Moment'o'n, Bert; ni ne est'u infan'o'j. Fantom'o'j ne ekzist'as. Cert'e est'as iu en la ĉambr'o, aŭ ia kaŝ'it'a mekanism'o. Ni esplor'u!’

Ni rigard'is sub la lit'o'n kaj esplor'is la ĉambr'o'n. Bert ir'is al la grand'a ŝrank'o kaj mal'ferm'is la pord'o'n. Subit'a ek'kri'o fend'is la silent'o'n. Mi star'is ŝton'ig'it'a. El la ŝrank'o paŝ'is skelet'o. Ĝi far'is du paŝ'o'j'n al ni, iom klin'is la kap'o'n, etend'is la brak'o'n kaj dir'is: ’Ĉu vi ricev'is vi'a'n sen'pag'a'n specimen'o'n?’

Ĉiu'j ek'rid'eg'is. Ekstravaganc'a blag'o! Tia'j est'as la bazar'ul'o'j.

8. Vir'in'a Lang'o Buĉ'as Sen Sang'o.

Fin'fin'e, la mal'ferm'a dat'o de la foir'o. Kvankam la mal'ferm'a hor'o est'is la du'a post'tag'mez'e, mi est'is en la pret'ig'it'a stand'o je la dek'a maten'e. Mi mal'pacienc'is. Re'e mi kontrol'is ĉio'n: kok'id'o'j, gras'o, cep'o'j, ter'pom'o'j, karot'o'j, nap'o'j, brasik'o'j, pore'o'j, prun'o'j, suker'o, sal'o, ŝink'o... Tiel oft'e mi kontrol'is ĉio'n neces'a'n, ke la list'o de neces'aĵ'o'j komenc'is ripet'iĝ'i sen'vol'e en mi'a mens'o. Mi jam aranĝ'is kun mez'aĝ'a vir'o, kiu ĝeneral'e help'is en la ofic'ej'o, ke li ven'u post si'a tag'labor'o por help'i mi'n.

Je la dek'du'a mi hav'os rendevu'o'n kun Anne ĉe la stand'o. Mi ankoraŭ ne vid'is ŝi'n. Problem'o est'is: kiel aranĝ'i pag'o'n por ŝi? Mi dev'os promes'i al ŝi difin'it'a'n salajr'o'n; sed mi ne sci'is, kiom mi mem en'spez'os. Sed tiu'n problem'o'n mi decid'is las'i, ĝis mi parol'os kun ŝi. La antaŭ'a'n tag'o'n, kun la help'o de Frank, mi est'is ord'ig'int'a la stand'o'n. Ĝi ampleks'is ok fut'o'j'n long'e kaj ses larĝ'e, kaj hav'is serv'o'tabl'o'n, kun gas'ring'o en la mez'o. Ĝi est'is efektiv'e mal'oportun'a por la vend'o de kuir'il'o'j, kvankam mank'is tiam al mi la spert'o por konstat'i tio'n. Iom post la dek'du'a Anne en'ven'is kaj prezent'is si'n. Ŝi est'is bel'a, bukl'a'har'a jun'ul'in'o, tre plaĉ'aspekt'a, sed hav'is preskaŭ trud'a'n parol'manier'o'n, kiu ven'is ne'atend'it'e kaj kontraŭ'dir'e de tiu ĉarm'aspekt'ul'in'o. Ŝi sci'is parol'i krud'sincer'e sen kaŭz'i ofend'a'n sent'o'n. Est'as mal'facil'e vort'bild'ig'i ŝi'a'n unik'a'n parol'manier'o'n. Ŝi'a'j vort'o'j per si mem est'is ofend'e rekt'a'j; sed ŝi mien'is afabl'e, eĉ rid'et'e, kaj ŝi'a'j vort'o'j efik'is nur agrabl'e kaj naiv'honest'e.

Bel'a, graci'a, mez'alt'a jun'ul'in'o ŝi est'is. Ŝi'a haŭt'o hav'is delikat'a'n persik'a'n kvalit'o'n; ŝi'a naz'et'o, la natur'ruĝ'a'j lip'o'j, la esprim'plen'a'j avel'kolor'a'j okul'o'j kaj viv'a brun'bukl'a har'ar'o prezent'is sum'e al'log'a'n bild'o'n.

“Montr'u al mi la var'o'n!” ŝi dir'is.

Mi klar'ig'is mal'long'e, kiel oni en'met'as la divers'a'j'n kuir'aĵ'o'j'n, kaj daŭr'ig'is: “Nu, se oni vol'as kuir'i riz'puding'o'n, oni...”

“La detal'o'j ne grav'as”, ŝi inter'romp'is. “Nun'temp'i ili ne est'as neces'a'j... Ĉu oni pov'as aĉet'i la kuir'il'o'n ali'lok'e?”

“Jes, ĉe la ofic'ej'o: la adres'o est'as sur la dis'don'a'j flug'foli'o'j.”

“Ni dir'u, ke oni pov'as aĉet'i ili'n nur ĉi tie, kaj ni kaŝ'u la flug'foli'o'j'n.”

“Ĉu la flug'foli'o'j ne eg'e valor'as por reklam'i?”

“Jes; sed kiam person'o hav'as la flug'foli'o'n en la man'o, est'as tre mal'facil'e vend'i, ĉar li hav'as pret'a la pretekst'o'n por prokrast'i la aĉet'o'n anstataŭ tuj decid'iĝ'i. Se person'o'j ne decid'as, kiam ili est'as entuziasm'ig'it'a'j per la ekspon'o, ili ordinar'e ne aĉet'as post'e. Mil'o'j da flug'foli'o'j al'port'os man'plen'o'n da mend'o'j al la ofic'ej'o, kaj perd'ig'os grand'a'n kvant'o'n da mend'o'j ĉe la stand'o. Kiom kost'as la kuir'il'o'j?”

“Ili trov'iĝ'as en kvar ampleks'o'j, kiel vi vid'as, kaj li prez'o'j est'as 35, 45, 55 kaj 65 ŝiling'o'j.”

“Pli bon'e, se ni pli'alt'ig'us la prez'o'n”, ŝi dir'is.

“Ne, la firma'o ne permes'us: la prez'o est'as fiks'it'a.”

“Nur ŝajn'a alt'ig'o”, ŝi dir'is. “Kompren'u: ni al'don'os...hm... ebl'e sep ŝiling'o'j'n al la prez'o, sed dir'os, ke dum la foir'o la klient'o profit'os sep'ŝiling'a'n rabat'o'n per tuj'a aĉet'o!”

“Konsent'it'e!”

Mi konstat'is, ke ŝi est'os tre valor'a help'ant'in'o.

“Ĉu vi vol'as, ke mi kuir'u?” ŝi demand'is.

“Ne, mi kuir'os kaj ekspon'os, kaj vi help'os al mi vend'i.”

“Kaj kiom vi pag'os?”

“Mi ankoraŭ ne decid'is, mi vol'as pri'diskut'i tio'n; do mi propon'as, ke ni ir'u al la foir'a restoraci'o por tag'manĝ'i, kaj tie ni pov'os sam'temp'e far'i la aranĝ'o'n.”

Ĉe la manĝ'o'tabl'o mi komenc'is ne'cert'e:

“Pri la salajr'o, nu, de'pend'as...”

“De'pend'as de kio?” ŝi ĵet'is kun suspekt'a rigard'o.

Mi rid'is. “Ne, ne de tio, tut'e ne est'as tia'j kondiĉ'o'j! Aŭskult'u moment'o'n, kaj mi klar'ig'os la situaci'o'n. La kuir'il'o est'as bon'a, kaj mi bon'e sci'as ekspon'i ĝi'n. Mi cert'as, ke la vend'ad'o est'os grand'a. Sed mi'a estr'o ne pag'os al mi salajr'o'n. Li pag'os bon'a'n procent'o'n, sed mi mem dev'as pag'i la help'ant'o'j'n. Jen la situaci'o. Nu dir'u: kiom vi postul'as, fraŭl'in'o Millar?”

“Tri pund'o'j'n semajn'e plus procent'o.”

“Nu, fraŭl'in'o Millar...”

Anne sufiĉ'as.”

“Bon'e. Nu, Anne, mi neniam labor'is en foir'o'j, kaj ne sci'as, kio'n atend'i. Mi vol'as pag'i vi'n ind'e, ĉar mi antaŭ'vid'as, ke vi est'os tre neces'a al mi kaj ke vi'a fak'a spert'o est'os tre valor'a. Tamen est'us sen'senc'e promes'i al vi alt'a'n pag'o'n, kiam mi ne cert'as, ke mi pov'os plen'um'i tiu'n promes'o'n. Mi dezir'as, ke vi fid'u je mi. Mi sci'as, ke mi postul'as mult'o'n, ĉar vi ne kon'as mi'n; sed kred'u mi'n, mi neniam fi'tromp'is dum mi'a viv'o. Mi nun posed'as kelk'a'j'n pund'o'j'n, sed jam promes'is du pund'o'j'n al iu, kiu ven'os help'i dum kelk'a'j hor'o'j vesper'e. Nu, mi'a propon'o est'as, ke mi pag'u al vi kvin pund'o'j'n por la daŭr'o de la foir'o. Pri la ceter'o, de'pend'os kiel bon'e ni komerc'os; sed se la afer'o prosper'os — kiel mi cert'as, — mi pag'os al vi pli ol vi atend'as. Do, kio'n vi pens'as, Anne?”

Anne pens'is moment'o'n kaj dir'is:

“Vi ŝajn'e est'as sincer'a hom'o, do mi akcept'as; sed se vi tromp'os mi'n, mi dis'ŝir'os la stand'o'n kaj volv'os ĝi'n pec'o post pec'o ĉirkaŭ vi'a'n kol'o'n. Mi est'as terur'a person'o, kiam oni koler'ig'as mi'n, do est'u bon'e avert'it'a!”

Ni ambaŭ rid'is, ĉar malgraŭ ŝi'a'j parol'o'j ŝi ŝajn'is tre bon'humor'a knab'in'o. Ŝi etend'is la man'o'n kaj dir'is:

“Don'u al mi du pund'o'j'n nun.”

Mi don'is la du pund'o'j'n.

“Far'it'a vi'a far'o — nun adiaŭ, mi'a kar'a!” ŝi dir'is ŝerc'e.

9. Traf'as Pugn'o Pugn'o'n.

Est'is kvar'on'o post la du'a hor'o. Vizit'ant'o'j jam tra'paŝ'is mal'rapid'e, rigard'ant'e tio'n kaj tio'n. Mi est'is pret'e vest'it'a en kuir'ist'a uniform'o. Anne komenc'is kri'anonc'i:

“Ge'sinjor'o'j, ven'u ĉi tie'n kaj vid'u la plej mir'ind'a'n kuir'il'o'n, kiu kuir'as ĉio'n sen atent'o kaj sen akv'o! Ven'u, ven'u — tuj la ekspon'ad'o komenc'iĝ'os.”

Mi star'is pret'a por komenc'i. La preter'pas'ant'o'j rigard'is sed ne halt'ig'is la paŝ'o'j'n. Ŝi kri'is de'nov'e kaj de'nov'e, sed la vizit'ant'o'j ne halt'is. Anne kaj mi rigard'is unu la ali'a'n.

“Ni prov'u ali'a'n manier'o'n”, mi dir'is. “Anne, vest'u vi'a'n surtut'o'n kaj ĉapel'o'n, kaj star'u antaŭ la serv'o'tabl'o, rigard'ant'e atent'e, kaj mi ŝajn'ig'os komenc'i.” Ŝi tio'n far'is. Mi fand'is la gras'o'n en la kuir'il'o kaj komenc'is rost'i kok'id'o'n. Du person'o'j halt'is, rigard'ant'e sci'vol'em'e. Mi ne rigard'is al ili, sed ten'is mi'a'j'n okul'o'j'n ĉe mi'a labor'o. Ali'a'j vizit'ant'o'j ven'is. Ĉiu'j rigard'ad'is. Mi ne parol'is. De sub la palpebr'o'j mi vid'is Anne, kiu po'grad'e mov'iĝ'is flank'e'n por don'i vid'o'n sen mal'kviet'ig'i la ar'et'o'n da person'o'j.

Mi pren'is la kok'id'o'n el la kuir'il'o kaj ten'is ĝi'n klar'e vid'ebl'a en la man'o, por stimul'i la interes'o'n. Mi re'met'is ĝi'n, lev'is montr'e teler'o'n da ter'pom'o'j, unu'a'foj'e al'rigard'is la ĉe'est'ant'ar'o'n, kaj komenc'is parol'i per intim'a ton'o. Mi en'met'is la ter'pom'o'j'n sur la fund'o'n por ili'n rost'i. La ar'o pli'grand'iĝ'is, kaj mi laŭt'ig'is la voĉ'o'n. Si'n'sekv'e mi en'met'is cep'o'j'n, karot'o'j'n, bol-ter'pom'o'j'n, pore'o'n, puding'o'n, brasik'o'n, prun'o'j'n; post'e mi pren'is ali'a'n kuir'il'o'n kaj komenc'is klar'ig'i. Neces'is unu hor'o, ĝis la tut'a manĝ'o est'os pret'a. Ju pli mi parol'is, des pli mi entuziasm'iĝ'is. Mi en'miks'is humor'aĵ'o'j'n, por ke la temp'o pas'u sen'ted'e. Neni'u mov'iĝ'is. La hom'o'j amas'iĝ'is. Tiu'j ĉe la ekster'a rand'o de la amas'o streĉ'is la kol'o'n por vid'i. Mi'a'flank'e, mi ten'is la kuir'il'o'n alt'e, por ke ankaŭ ili pov'u vid'i. La manĝ'aĵ'o fin'kuir'iĝ'is. Mi de'pren'is la kovr'il'o'n, montr'is plad'o'n post plad'o, entuziasm'e pri'skrib'ant'e la bon'ec'o'n, bel'ec'o'n, perfekt'ec'o'n de la kuir'aĵ'o, kaj ĉe la perfekt'a'j, or'kolor'a'j, rost'it'a'j ter'pom'o'j mi tiom fervor'iĝ'is, ke mank'is al mi vort'o'j kaj mi'a buŝ'o ne'vol'e etend'iĝ'is je larĝ'a rid'et'o.

Anne star'is flank'e, pret'a kun la mend'o'kajer'o. La ekspon'ad'o fin'iĝ'is, kaj ni rikolt'is mend'o'j'n. La afer'o sukces'is. De'nov'e mi komenc'is, kaj re'e kaj re'e. La mend'o'j en'flu'is. La te'hor'o jam pas'is, sed mi eĉ ne pens'is pri te'manĝ'o aŭ ripoz'o. Ital'o, kiu vend'is marmor'a'j'n statu'o'j'n ĉe la proksim'a stand'o, avert'is mi'n: “Vi ne pov'as tiel daŭr'ig'i, vi perd'os la voĉ'o'n.” Sed mi ne atent'is. Post'e en ali'a'j foir'o'j mi konstat'is, ke bon'ŝanc'e mi est'as iom escept'a, ĉar malgraŭ fort'a kaj daŭr'a voĉ'o'streĉ'o mi neniam perd'is la voĉ'o'n.

Anne pruv'is, ke ŝi est'as bon'eg'a vend'ist'in'o. Per si'a rekt'a manier'o ŝi kapt'is mend'o'j'n sen perd'i temp'o'n. Se oni demand'is, kiel kuir'i special'a'n manĝ'o'n, ŝi dir'is: “Ĉio est'as klar'ig'it'a en la kun'a recept'a libr'o”, kvankam la libr'o efektiv'e ne taŭg'is, ĉar ĝi pri'trakt'is uson'a'j'n plad'o'j'n. Se klient'o ne kontent'iĝ'is per tiu evit'klar'ig'o, ŝi unu'e en'skrib'is la mend'o'n, kaj post'e send'is la klient'o'n al mi por klar'ig'o. Mi trov'is ke klient'o'j, kiu'j ven'is en la fin'o de la ekspon'ad'o, ne klar'e sci'is kio'n ili aĉet'is de Anne, kaj pri'demand'is al mi. Mi aŭd'is Anne vend'i al iu. Kun la mend'o'libr'o en la man'o ŝi rapid'e en'skrib'is la dat'o'n, dir'ant'e rekt'e:

“Kiu'n ampleks'o'n vi dezir'as?”

“Mi ne dezir'as...”

“Jes, vi ja dezir'as... Kiom da person'o'j en la famili'o?”

“Kvin, sed...”

“Bon'e, la kvin'dek'kvin-ŝiling'a ampleks'o”, ŝi trud'is, skrib'ant'e. “La nom'o'n?”

“Sed mi ne...”

“Mi pet'as, la nom'o'n? Kaj la adres'o? Dank'o'n. Bon'vol'e, kvin'dek-kvin ŝiling'o'j'n.”

“Mi ne hav'as ĉe mi kvin'dek-kvin...”

“Kiom vi hav'as?”

“Nur kelk'a'j'n ŝiling'o'j'n.”

“Bon'e, dek ŝiling'o'j sufiĉ'as kiel antaŭ'pag'o. Dank'o'n... Jen vi'a kvitanc'o. La ĉef'kuir'ist'o instru'os al vi pri ĝi... Dank'o'n!”

Mi konstat'is, ke ĉiu hav'as si'a'n propr'a'n stil'o'n vend'i, kaj ke unu ne pov'as vend'i, uz'ant'e la stil'o'n de ali'a. Mi'a manier'o est'is, klar'ig'i pri la kuir'il'o kun emfaz'o sur la ekonomi'o kaj labor-kaj-nutr'aĵ'a ŝpar'o, dum mi atend'is la ĝust'a'n moment'o'n por glat'e en'skrib'i la mend'o'n en la libr'o. David, la help'ant'o, uz'is ali'a'n manier'o'n. Li parol'is konfidenc'e kaj patr'e per skot'a dialekt'o, kaj oft'e met'is la brak'o'n ĉirkaŭ la ŝultr'o'n de vir'in'o. Tiu ag'o ne est'is tro familiar'a aŭ ofend'a, kiel ĝi est'us, se ali'ul'o far'us ĝi'n.

Ĉe ali'a stand'o est'is ali'spec'a kuir'il'o, nov'a al mi. Ĝi kuir'is rapid'e per prem'it'a vapor'o, kaj kiam la vapor'o ating'is cert'a'n grad'o'n de varm'o kaj prem'fort'o, fajf'il'o avert'is, ke la kuir'gas'o nepr'e dev'as est'i fermat'a, kaj ke la manĝ'o est'as pret'e kuir'it'a. De temp'o al temp'o mi aŭd'is fajf'il'o'n, sed mi est'is tro okup'it'a por enket'i pri tiu kuir'metod'o.

La manier'o, kiu'n ni uz'is por kaŭz'i la ar'iĝ'o'n de person'o'j, atent'ig'is mi'n pri la ŝaf'simil'ec'o de la hom'o'j, kaj mult'e interes'is mi'n stud'i praktik'e la amas'psikologi'o'n.

Ĉe apud'a stand'o oni vend'is nov'form'a'n spec'o'n de rasp'il'o por er'ig'i pan'o'n, fromaĝ'o'n ktp. Post la ekspon'o neces'is nur ke iu aĉet'u unu rasp'il'o'n komenc'e, kaj sekv'e mult'a'j aĉet'is; sed se iu ne komenc'is tuj, la rezult'o est'is sen'vend'a. Aŭ mult'o, aŭ neni'o. Ĉiu'j ŝaf'e sekv'is unu la ali'a'n. Ĉe la fin'o de la ekspon'o mi vid'is, ke la bazar'ul'o dis'don'as plur'a'j'n rasp'il'o'j'n inter la ĉe'est'ant'ar'o, invit'ant'e al ĉiu ekzamen'i ĝi'n. La bazar'ul'o klar'ig'is al mi, kial li far'as tio'n. Se li ne far'us tio'n, ĉiu for'ir'us ĉe la fin'o de la ekspon'o, las'ant'e al li nur sufiĉ'e da temp'o por far'i unu-du vend'o'j'n. Sed se klient'o hav'as rasp'il'o'n en la man'o, li star'as stult'e, ten'ant'e la aĵ'o'n, kaj ne hav'as la iniciativ'o'n re'met'i ĝi'n sur la serv'o'tabl'o'n. Tiel li atend'as, ĝis la vend'ist'o el'man'ig'as la rasp'il'o'n, kaj vend'as ĝi'n al li. Est'is strang'e vid'i tiu'j'n hom'o'j'n star'i tie dum kvin ĝis dek minut'o'j kvazaŭ katen'it'o'j.

Unu post'tag'mez'o'n antaŭ la ferm'o de la foir'o mi aŭd'is raŭk'a'n, blasfem'a'n voĉ'o'n, kiu kri'is i'o'n pri ŝtel'o de sandviĉ'o'j. Mi vid'is la sort'diven'ist'in'o'n kun pugn'ig'it'a'j man'eg'o'j koler'e preter'pas'i. Ŝi est'is preskaŭ vir'aspekt'a vir'in'eg'o, kun pez'a'j trajt'o'j kaj muskol'o'j kiel profesi'a lukt'ist'o. Mi kon'is ŝi'n laŭ'vid'e kaj kelk'foj'e vid'is ŝi'n du'on'ebri'a. Anne eksplod'is de rid'o.

“Kio est'as, Anjo?” mi demand'is.

Ŝi ne pov'is respond'i pro sen'pov'ig'a rid'o. Tiom ŝi rid'is, ke mi ne pov'is ne rid'i akompan'e, kvankam mi ne sci'is pro kio.

Ha, ha, est'as tiel komik'e!” ŝi dir'is. “Povr'a Mary! Ŝi preskaŭ mort'as pro tim'o... Ŝi ne ŝtel'os re'foj'e... Ha, ha, ha!”

“Sed klar'ig'u, Anjo!”

Anne viŝ'is la okul'o'j'n. “Mary, tiu naiv'a knab'in'o, kiu labor'as ĉe la mebl'o'stand'o, en'ir'is la bud'o'n de la sorĉ'ist'in'o por ek'kon'i si'a'n est'ont'ec'o'n, sed neni'u en'est'is. Vid'ant'e du sandviĉ'o'j'n tie, ŝi manĝ'is ili'n. Nun ŝi preskaŭ mort'as pro terur'o, ĉar ŝi tim'as, ke la sorĉ'ist'in'o el'trov'os la ŝtel'int'o'n per konsult'o de si'a kristal'glob'o. Kompat'ind'a naiv'ul'in'o.”

Iu'n tag'o'n mi parol'is kun Mark, kiam Bert ven'is kaj dir'is:

“Vi'a konkur'ant'o uz'as aĉ'a'n taktik'o'n kontraŭ vi. Li parol'as publik'e kontraŭ vi'a kuir'il'o.”

“Kiu?” mi demand'is.

Premo, kiu ’sponas la prem'kuir'il'o'n.”

Mi ir'is rekt'e al la stand'o de la prem'kuir'il'o'j. Mi ne sci'is, ke la mal'bon'fam'a Premo est'as en la foir'o, nek atent'is, ke la nom'o super la stand'o est'is “PREMO COOKER CO.” Mi bol'is intern'e.

Premo est'is ekspon'ant'a; apud li star'is ali'ul'o. Mi kaŝ'is mi'n mal'antaŭ la publik'o kaj apenaŭ pov'is vid'i Premon inter la kap'o'j de la antaŭ'star'ant'o'j. Li ŝajn'is iom ebri'a. Li est'is vest'it'a per kontraŭ'dir'a uniform'o. Li port'is barbir'a'n long'a'n jak'o'n kaj kuir'ist'a'n ĉapel'o'n, kaj est'is ne'raz'it'a. Mi aŭd'is:

“Ĉu vi sciaŝ? Vi neee sciaŝ?” kaj li antaŭ'e'n klin'iĝ'is kaj etend'is la brak'o'n preskaŭ puŝ'ant'e la montr'o'fingr'o'n en la okul'o'j'n de la proksim'e star'ant'o'j. “Mi gajniŝ dekŝep medal'o'j'n pro kuir'ad'o. La reĝ'a moŝt'o aĉetiŝ tri kuir'il'o'j'n ŝole por kuir'i ŝekek... ŝekigitajn prun'o'j'n por la princ'in'o. Eŝtu ŝi'n'gard'a'j kio'n vi aĉetaŝ. Ŝi tiu kuir'il'o eŝtaŝ el ŝŝtalo, ne al'u... mumi'o! Alumini'o venenoŝ vi'n... Mil'o'j da hom'o'j mortaŝ ŝiutage pro manĝ'ad'o el alumini'o.”

Kaj tiel li daŭr'ig'is. Vid'ebl'e li sci'is neni'o'n pri kuir'ad'o. Li mensog'is kaj fanfaron'is kaj eĉ insult'is, kaj hav'is tre diktator'a'n manier'o'n, sed je mi'a surpriz'o li vend'is.

Mi furioz'is. Mi'a var'o ja est'is alumini'a. Mi re'ir'is al mi'a stand'o kaj komenc'is ekspon'i. Mi re'bat'is sen'kompat'e. Mi rid'ig'is la aŭskult'ant'ar'o'n pri li kaj li'a kuir'il'o. Mi klar'e alud'is li'n, sed menci'is neniu'n nom'o'n. Ĉiam dum mi'a parol'ad'o, kiam mi aŭd'is la s-ss-s de la eskap'ant'a prem'vapor'o, mi inter'romp'is mi'a'n diskurs'o'n kaj parol'is jen'e:

“Ni honest'e vend'as. Ĉi tiu kuir'il'o kuir'as ĝust'e, ĝi ne plen'verŝ'as la manĝ'aĵ'o'n per akv'o, ĝi ne kaĉ'ig'as la manĝ'o'n aŭ detru'as la vitamin'o'j'n per tro alt'grad'a varm'o. Ĝi simpl'e bon'e kuir'as. Ĝi ne” (kaj mi met'is man'o'n al la orel'o aŭskult'e, ĝis la s-s-s alt'iĝ'is al akr'a fajf'o), “ĝi ne (piiiip!) muzik'as”.

Unu tag'o'n ven'is tiu ul'o, kiu'n mi jam vid'is kun Premo. Li anonc'is, ke li est'as agent'o de la PREMO-Kompani'o. Li dir'is:

“Ŝajn'as, ke vi propagand'as kontraŭ ni'a kuir'il'o?”

“Mi parol'as kontraŭ kuir'metod'o, mi ne menci'as vi'a'n nom'o'n.”

“Mi ven'is por postul'i, ke vi pri'trakt'u sol'e vi'a'n var'o'n, ne ni'a'n.”

Ho, ĉu? Kiam vi'a ekspon'ist'o venen'e pik'is kontraŭ mi, vi est'is tut'e kontent'a; sed nun, kiam mi re'bat'as, vi ek'atent'as. Vi komenc'is i'o'n, kio re'salt'is sur vi'n, kaj nun vi plend'as. Ten'u vi'a'n konsil'o'n, sed la batal'o daŭr'u.”

Kelk'a'j'n tag'o'j'n antaŭ la fin'o de la foir'o, la PREMO-stand'o est'is for'las'it'a. Premo for'kur'is kun en'spez'it'a mon'o, kiu aparten'is al li'a estr'o.

Antaŭ la fin'o de la foir'o mi konstat'is, ke ni'a stand'o est'as tro mal'grand'a. Person'o'j telefon'is al la ofic'ej'o plend'ant'e, ke ili ne pov'is vid'i la ekspon'o'n. Anjo dir'is, ke est'as ebl'a'j klient'o'j ĉe la mal'antaŭ'o de la publik'o, al kiu'j ŝi ne pov'as vend'i, ĉar ili ne pov'as ating'i ni'n. Mi ne sci'is kio'n far'i. Ŝi dir'is:

“Mi hav'as ide'o'n. Kontraŭ ni est'as stand'o de la urb'a tram'voj'a kompani'o por liver'o de pak'aĵ'o'j. Est'as du jun'ul'o'j, kiu'j pri'zorg'as tiu'n stand'o'n. Mi ir'os kaj iel hav'ig'os permes'o'n uz'i tiu'n stand'o'n je la fin'o de ĉiu ’spono.”

“La ide'o est'as bon'a, sed oni ne permes'os”, mi dir'is.

“Las'u mi'n far'i”, ŝi dir'is kaj ir'is al la stand'o.

Per ĉarm'a'j kaj koket'a'j manovr'o'j ŝi hav'ig'is la permes'o'n, kaj post tio mi kaj David rikolt'is ĉe ni'a stand'o, kaj ŝi ĉe la kontraŭ'a stand'o. Ven'is la fin'o de la foir'o. Mi kalkul'is. En'tut'e la kurtaĝ'o sum'iĝ'is je pli ol sep'dek'du pund'o'j. Mi donac'is tri al David gratifik'e, du'dek al Anne, kaj rest'is al mi preskaŭ kvar'dek, post de'kalkul'o de la jam pag'it'a'j salajr'o'j. Kvar'dek pund'o'j! Post tio ĉi, nepr'e foir'o'j; ne plu pord'o'j. Anjo est'is kontent'eg'a.

10. Vir'in'a Rid'et'o Pli Kapt'as Ol Ret'o.

La post'a'n tag'o'n Anjo kaj mi labor'is pak'ant'e ĉio'n pret'a por transport'o al la ofic'ej'o. Lac'a'j kaj mal'pur'a'j, ni sid'is sur la pak'it'a'j kest'o'j. Mi eg'e ŝat'is Anjon. Ŝi est'is gaj'humor'a kaj sprit'a. Ŝi'a facil'a rid'o est'is ĉiam pret'a sur ŝi'a'j lip'o'j. Fin'int'e ĉio'n, ni kun'e promen'is hejm'e'n. Ŝi'a voj'o est'is sam'direkt'a kiel la mi'a ĝis iu punkt'o.

“Kiel vi intenc'as pas'ig'i la vesper'o'n?” mi demand'is.

“Mi ne sci'as”, ŝi dir'is. “Kio'n vi intenc'as far'i?”

“Mi unu'e ir'os hejm'e'n, lav'os kaj ord'ig'os mi'n, el'ir'os por te'manĝ'et'o, kaj post tio frand'os iom da opi'o.”

“Opi'o?” ŝi dir'is, ŝok'it'e.

“Ne ŝok'iĝ'u”, mi dir'is. “Mi uz'is la vort'o'n figur'e. Mi'a opi'o est'as tre mild'a spec'o. Ĝi est'as la kin'o, kie mi pov'as viv'i provizor'e en ali'a'j medi'o'j kaj forges'i la pan'akir'a'n lukt'o'n. Ĉu vi ebl'e akompan'us mi'n?”

“Volont'e, sed temp'o iom mank'as. Kial ne ven'i al mi'a apartament'et'o? Ĝi est'as pli proksim'a kaj ĉio est'as tre oportun'a. Ni pov'os ni'n pret'ig'i, kaj se fam'a ĉef'kuir'ist'o bon'vol'os help'i mi'n prepar'i la te'manĝ'o'n, ni pov'os ŝpar'i temp'o'n.”

“Bon'eg'e, dank'o'n pro la honor'o!”

Ŝi hav'is bel'a'n apartament'o'n, kun konven'a kuir'ej'o, mal'grand'a ban'ĉambr'o, lit'o-plus-sid'o'ĉambr'o, kaj manĝ'o'ĉambr'o. Varm'a akv'o abund'is ĉe la kran'o. Mi lav'is mi'n, dum ŝi ĝeneral'e ord'ig'is kaj frit'is manĝ'o'n.

“Nu”, ŝi dir'is, “vi infuz'u la te'o'n. Ĉu vi kapabl'as tio'n far'i?” ŝi ŝerc'pik'is. “Ne neces'os long'e al mi tualet'i. La manĝ'o est'as pret'a en la forn'o. Mi bedaŭr'as, ke est'as nur frit'it'a kolbas'o, sed ni pov'os plen'ŝtop'iĝ'i per fromaĝ'o ktp., ĉu ne? Jen gazet'o por vi'a distr'o. Vi pov'as ĉiam kred'i la ver'ec'o'n de... la dat'o.”

Post la manĝ'o mi help'is al ŝi lav'i la vaz'o'j'n, kaj tio'n far'int'e ni sid'is en la sid'ĉambr'o, ek'brul'ig'is cigared'o'n kaj en'rigard'is la gazet'o'n por decid'i pri ind'a film'o. Ŝi elekt'is am-dram'o'n, sed mi prefer'is ali'a'n titol'o'n.

“Mi ne mult'e em'as al tiu am-surogat'o. Se tem'as pri am'o, mi prefer'as i'o'n pli real'a'n ol var'o'n el la Hollywood-fabrik'o.” Tamen mi ced'is al ŝi'a gust'o.

Mank'is du'dek minut'o'j ĝis la komenc'o de la program'o, kaj la elekt'it'a kin'o est'is tut'e proksim'a. Ni daŭr'ig'is la fum'ad'o'n, komfort'e sid'ant'e unu kontraŭ la ali'a.

“Ĉu vi ŝat'as mi'a'n apartament'o'n?” ŝi demand'is.

“Tre'eg'e”, mi respond'is. “Kaj ĝi est'as ĝust'e aranĝ'it'a. Mi'a loĝ'ej'o est'as aĉ'a kaj ne'oportun'a. Mi intenc'as serĉ'i ali'a'n. Mi ŝat'us trov'i apartament'o'n kiel ĉi tiu, kie dom'mastr'in'o ne kontrol'as ĉiam ĉiu'n mov'o'n. Vi ne kon'as okaz'e tia'n apartament'o'n, ĉu? Ju pli simil'a al ĉi tiu, des pli bon'e.”

“Ŝajn'as, ke est'as io familiar'a en la direkt'o de ĉi tiu konversaci'o”, ŝi koket'is.

“Ne neces'e”, mi dir'is. “Sed la ide'o ne est'as mal'plaĉ'a al mi.”

“Nu, nu”, ŝi dir'is admon'e. “Mi ja ŝat'us vi'a'n societ'o'n, sed mank'as lok'o ĉi tie, kaj ceter'e ĉi tie est'as nur unu lit'o.”

“Do?” mi demand'is sugesti'e.

“Do?” ŝi eĥ'is ĉarm-hont'et'e.

“Do!” mi dir'is decid'e.

Ni ne ir'is al la kin'o tiu'n vesper'o'n.

11. PETRO Rifuz'as, PAŬLO Ek'uz'as.

Kiam mi vek'iĝ'is la post'a'n maten'o'n, mi vid'is Anjon graci'e prepar'ant'a la maten'manĝ'o'n. Ŝi port'is ĉarm'a'n, flor'desegn'a'n antaŭ'tuk'et'o'n ĉirkaŭ la tali'o kaj kant'zum'is, dum ŝi paŝ'et'is okup'e. Ŝi'a'j kaŝtan'kolor'a'j bukl'o'j danc'is ĉe ĉiu paŝ'o, ŝi'a'j brun'a'j okul'o'j spegul'is kontent'ec'o'n.

“Fin'e vi vek'iĝ'is”, ŝi dir'is. “Vi cert'e am'as vi'a'n lit'o'n.”

“Mi pli am'as ni'a'n.”

“Ni manĝ'os ĉi tie. Est'os pli varm'e.”

Ha, bel'a'n fajr'o'n vi kre'is! Ĉu ĝi ek'brul'is akcident'e? Mi neniam vid'is vir'in'o'n, kiu sci'us brul'ig'i fajr'o'n. Mank'as al ili la raci'o. Ili ne pov'as kompren'i, ke fajr'o brul'ig'as aer'o'n, ne lign'o'n kaj karb'o'n.”

“Bon'e, spert'ul'o. Tio est'os vi'a labor'o est'ont'e.”

Mi pri'zorg'is mi'a'n tualet'o'n, okul'sekv'ant'e ŝi'a'j'n mov'o'j'n.

“Ĉio pret'a”, ŝi pep'is.

Mi ven'is al ŝi tut'e proksim'e kaj rigard'is en ŝi'a'j'n okul'o'j'n. Mi ĉirkaŭ'brak'is ŝi'n kaj prem'is ŝi'n streĉ'e al mi.

“Nu, nu”, ŝi admon'is. “Ne de'nov'e.”

“Ĉu mi i'o'n dir'is?” mi protest'is kun kvazaŭ-sen'kulp'a ton'o.

“En ĉi tiu proksim'ec'o ne neces'as ke vi parol'u, kaj ceter'e oni ankaŭ dev'as manĝ'i... sci'u!”

“Kia strang'a ide'o! Tamen por ne kontraŭ'star'i vi'n, kar'a mi'a, mi eĉ manĝ'os.”

Post'e mi ir'is al mi'a loĝ'ej'o, sci'ig'is la dom'mastr'in'o'n ke mi mal'lu'as, kaj de tie mi ir'is al la ofic'ej'o.

Sinjor'o Thorsen esprim'is si'a'n kontent'ec'o'n pri la sukces'o de la foir'o.

“Jes”, mi dir'is. “Foir'o'j solv'as la problem'o'n. Ni dev'as uz'i tiu'n merkat'o'n.”

“Cert'e. Mi lu'os stand'o'n ven'ont'a'n novembr'o'n en Waverley Market.”

“Ven'ont'a'n novembr'o'n?” mi balbultis. “Sed, sed... est'as foir'o'j ankaŭ en ali'a'j urb'o'j.”

“Sen'dub'e, sed ni ĉiam komerc'is en ĉi tiu urb'o, kaj ne pov'us entrepren'i ali'lok'e. Mi bedaŭr'as, sed ni ne est'as organiz'it'a'j por tut'land'a entrepren'ad'o.”

Mi ne respond'is, sed mi iĝ'is mal'alt'humor'a. En la apartament'o mi rakont'is al Anjo la verdikt'o'n de Thorsen.

“Ne mal'kuraĝ'iĝ'u”, ŝi dir'is. “La viv'o est'as tia, kaj oni pov'as nur ag'i laŭ la cirkonstanc'o'j. Ni aĉet'u kuir'il'o'n — por la hejm'o, — la firma'o cert'e vend'os ĝi'n al ni je la po'grand'a prez'o. Tiam ni pov'os las'i la manĝ'o'n, kaj dum ĝi kuir'iĝ'os, mi pov'os help'i al vi kolport'i. Se ni kun'ig'os ni'a'j'n vend'o'j'n, ni pli facil'e ating'os la kvant'o'n, kiu hav'as la plej alt'a'n procent'o'n. Mi cert'as, ke sinjor'o Thorsen permes'os tio'n.”

Sinjor'o Thorsen konsent'is. Ni kun'e kolport'is, kaj ŝi'a kun'est'o gaj'ig'is la labor'o'n. Anjo frap'is ĉe unu flank'o de la strat'o, kaj mi ĉe la ali'a. Sed mi jam perd'is iom de la obstin'o pri mend'akir'o. Mi sopir'is la foir'o'j'n.

Temp'o pas'is. Est'is jam fru'a februar'o. Iom lac'a, mi en'ir'is la apartament'o'n. Est'is sabat'a post'tag'mez'o. Anjo kutim'e ne labor'is sabat'e, ĉar tiu'n tag'o'n ŝi uz'is por pri'zorg'i hejm'a'j'n afer'o'j'n kaj aĉet'i por la semajn'fin'o.

Kiam mi en'ir'is, ŝi star'is en la mez'o de la plank'o kun la man'o'j mal'antaŭ la dors'o. Ŝi'a kap'o klin'iĝ'is al mi, kaj ŝi'a'j lip'o'j pint'is burĝon'e.

“Kis'u mi'n!” ŝi dir'is.

“Volont'e.”

Ha, sed la kis'o est'os por io special'a.”

Sen'enket'e mi solen'e plen'um'is la postul'o'n. Ŝi met'is fingr'o'pint'o'n sub la menton'o'n kaj parad'e riverenc'is. (Ankoraŭ mi ne pov'is al'kutim'iĝ'i al la diferenc'o inter Anne ĉe komerc'o, kaj Anjo la kun'ul'in'o.) Anjo sekv'ig'is si'a'n riverenc'o'n per prezent'o de flug'foli'o. Mi rigard'is ĝi'n:

“Bel'a donac'o!” mi ironi'is. “Ĝi est'as reklam'o pri konkurenc'a sen'akv'a kuir'il'o.”

“Jen saĝ'a vir'o!” ŝi dir'is. “Ĉu vi'a cerb'o ir'is promen'i? Ĉu vi ne kompren'as, ke tio est'as ŝanc'o? Tiu kuir'il'o aparten'as al Londona akci'a kompani'o, ebl'e potenc'a. Mi vid'is ĝi'n en fenestr'o de fer'aĵ'ist'o kaj akir'is tiu'n flug'foli'o'n. Nu, se tiu firma'o vend'is al butik'ist'o ĉi tie, ĝi nepr'e komerc'as land'skal'e. Ĉu neces'as klar'ig'i plu? Ni skrib'u al la adres'o sur la flug'foli'o pri ni'a foir'a vend'ad'o kaj pet'u dung'o'n!”

Ĉe konstat'o de la ŝanc'o, kiu si'n prezent'as, mi entuziasm'iĝ'is. Tiu'n vesper'o'n mi zorg'e redakt'is leter'o'n al la firma'o “V.I. KERR & Co. Ltd.” pri ĝi'a “Kukol” sen'akv'a kuir'il'o, kaj pri ni'a vend'o'spert'o. Du tag'o'j'n post'e ven'is la respond'o: specimen'a kuir'il'o kaj leter'o kun salajr'a'j detal'o'j kaj propon'o pri tuj'a intervju'o kun direktor'o de la firma'o.

“Tiu firma'o ne dorm'as”, mi dir'is al Anjo.

12. Inter Lup'o'j Kri'u Lup'e!

Nigr'a volb'a ĉapel'o, rigid'a blank'a kol'um'o, nigr'a kravat'o, nigr'a'j jak'o kaj veŝt'o, nigr'a, blank'stri'a pantalon'o, griz'a'j gamaŝ'et'o'j kaj mal'hel'e griz'a surtut'o. Tiel mi est'as vest'it'a. Mi trov'iĝ'as en Berwick-on-Tweed ĉe la skot'a-angl'a land'lim'o. Mi nun est'as unu el la grand'a arme'o da vojaĝ'ant'a'j komiz'o'j. Ĉiu batal'ant'a por plu'ŝtop'i jam plen'ŝtop'it'a'j'n butik'o'j'n per var'o'j. Ĉiu leg'int'a vend'instig'a'j'n libr'o'j'n, broŝur'o'j'n, gazet'o'j'n, artikol'o'j'n, kiu'j instru'as kiel kre'i merkat'o'n. Ĉiu stud'ant'a kiel vend'i al butik'ist'o'j (kiu'j ne pov'os re'vend'i al la sen'mon'a publik'o). Ĉiu leg'ant'a en la gazet'o'j, ke plej alt'a dev'o est'as vend'i kaj vend'i sen'ĉes'e por tiel kre'i negoc'o'n kaj prosper'o'n, kaj ĉiu el ni evit'ant'a artikol'o'j'n en apud'a'j gazet'kolon'o'j, kiu'j proklam'as ke la nepr'a voj'o al la prosper'o est'as per minimum'a aĉet'o kaj maksimum'a ŝpar'o.

Ĉie en vilaĝ'o'j, urb'o'j kaj urb'eg'o'j ni migr'as kun la firma'o-vizit'kart'o'j, ĉiam pret'a'j en facil'e ating'ebl'a poŝ'o, la man'o ĉiam pret'a por grav'a man'prem'o, la impon'esprim'a mask'o fiks'it'a sur la vizaĝ'o. Ne por ni est'as destin'it'a'j la pord'o'j puŝ'it'a'j kontraŭ la vizaĝ'o'n. Laŭ'vid'e ni prosper'as. Ne aĉ'klas'a'j kolport'ist'o'j oni konsider'as ni'n, sed dign'a'j agent'o'j de komerc'a'j firma'o'j. Sur'voj'e kaj en modest'a'j hotel'o'j ni renkont'iĝ'as. Ni est'as grav'a'j an'o'j de la vend'komiz'a frat'ar'o. En la hotel'a'j sid'ĉambr'o'j ni inter'parol'as pri afer'o'j kaj mensog'as pri grand'a'j akir'it'a'j mend'o'j. Ni parol'as pri la grand'a komerc'a pli'bon'iĝ'o, kiu'n la naci'a'j statistik'ist'o'j ĉiam herold'as. Kuraĝ'o'n ni don'as unu al la ali'a. Frat'e ni kun'trink'et'as bier'o'n kaj rakont'as spic'a'j'n rakont'o'j'n.

Kaj kelk'a'j el ni ja prosper'as... prosper'as ĝis tiu grad'o, ke ni ne plu est'as dev'ig'at'a'j kelk'a'foj'e kaŝ'e evit'i manĝ'o'n. Prosper'as sufiĉ'e por send'i sufiĉ'o'n al la edz'in'o. Precip'e tiu'j el ni, kiu'j vend'as agnosk'it'a'j'n var'o'j'n. Kaj la ceter'a'j? En la hotel'o'j ili ne est'as disting'ebl'a'j inter la ali'a'j; sed kiam ili est'as sol'a'j, sur la strat'o aŭ en la lit'ĉambr'o, la mask'o de'fal'as, kaj zorg'o est'as vid'ebl'a. Oni pov'as leg'i ili'a'j'n amar'a'j'n pens'o'j'n: “Ĉu la firma'o est'os kontent'a pri la mizer'a'j mend'o'j? Ĉu la firma'o ne mal'dung'os? Kiel kompil'i leter'o'n por kontent'ig'i la firma'o'n? Kiel en'leter'ig'i optimism'o'n, kiu'n oni ne sent'as? Kiel send'i sufiĉ'o'n al la edz'in'o, por ke ŝi ne viv'u mizer'e? Kiel aĉet'i ŝu'o'j'n por anstataŭ'i la port'at'a'j'n, kiu'j sen'hont'e mal'kaŝ'as la mank'o'n de prosper'o?”

La industri'a kriz'o pez'e funebr'as malgraŭ la statistik'ist'o'j. Kelk'a'j butik'ist'o'j aŭ firm-aĉet'ist'o'j ĝentil'e klar'ig'as al ni, ke pro mal'bon'a negoc'o ili ne plu pov'as aĉet'i. Ali'a'j si'n kaŝ'as mal'antaŭ sekretari'in'o'j, kiu'j bar'as la voj'o'n. Kaj kelk'a'j sen'kompat'e pretekst'as okup'iĝ'o'n, kaj ig'as la komiz'o'n re'e kaj re'e re'ven'i van'e.

En mi'a nov'a ofic'o de komiz'o mi ne prosper'is. Io mank'is. Kiam mi renkont'is en Edinburg'o la direktor'o'n de V.I. Kerr, mi aranĝ'is ke mi vend'u al butik'o'j provizor'e, komenc'ant'e en Edinburg'o kaj sekv'ant'e urb'o'j'n laŭ la orient'a flank'o de Brit'uj'o ĉiam sud'e'n, cel'ant'e Londonon. Laŭ'kalkul'e mi ating'us Londonon en mart'o kaj komenc'us ekspon'i en la Londona foir'o “Ideal Homes” (Ideal'a'j Hejm'o'j). Post la intervju'o kun la direktor'o mi ir'is hejm'e'n kaj klar'ig'is la aranĝ'o'n al Anjo, al'don'ant'e, ke el mi'a salajr'o de kvar pund'o'j plus et'a procent'o mi send'os, kiom mi pov'os, al ŝi, kaj ke en mart'o ŝi ven'os al mi en Londonon por kun'labor'i en la foir'o. Anjo est'is kompren'em'a pri mi'a for'ir'o kaj optimism'a pri la nov'a labor'o. Dum mi'a for'est'o mi skrib'is regul'e al Anjo kaj mal'kaŝ'e rakont'is pri mi'a mal'bon'a vend'ad'o. Ŝi sen'prokrast'e respond'is, kaj ŝi'a'j leter'o'j est'is hel'e kuraĝ'ig'a'j, kaj ili mal'pez'ig'is mi'a'n sol'ec'o'n.

Tiel mi ating'is Berwick-on-Tweed. Ĉe tiu punkt'o mi decid'is, ke mi dev'as ŝanĝ'i mi'a'n vend'manier'o'n. Kiam mi komenc'is vend'i al butik'ist'o'j, mi ne tro'ig'is, sed tut'e sincer'e klar'ig'is pri la kuir'il'o, ĉar mi kred'is, ke afer'ist'o'j est'as lert'a'j kaj sagac'a'j kaj en'tut'e super'a ras'o. Sed tiu manier'o ne efik'is. Do de nun mi komenc'is eksplik'i per la sam'a manier'o, kiu'n mi uz'is ĉe la publik'o. Mi en'ir'is butik'o'j'n radi'ant'e pro entuziasm'o, mensog'is pri la jam mend'it'a kvant'o, parol'ad'is, gest'is kaj tro'ig'is sen'brems'e... kaj mi sukces'is! Mi daŭr'ig'is tiu'n metod'o'n, kaj vend'is tri, ses aŭ eĉ dek'du ĉe preskaŭ ĉiu fer'aĵ'ist'o. La grand'a'n juĝ'super'ec'o'n mi ne trov'is ĉe afer'ist'o'j. Do tiel mi daŭr'e ag'is, laŭ'vic'ant'e la urb'o'j'n Newcastle, Sunderland, West Hartlepool, Middlesbrough, Stockton, York, Sheffield, Chesterfield... Ĉiam sud'e'n. Fin'e mi ating'is Plurtown.

13. Sonĝ'o Terur'as, Sonĝ'o For'kur'as.

Est'is la ses'a vesper'e, kaj mi ne sci'is kiel distr'i mi'n.

Mi est'is en Plurtown... Plurtown?.. “Mi bon'e kon'as la nom'o'n de tiu urb'eg'o”, mi pens'is... Nu, est'as io... Kio ĝi est'as? Strang'e kiel la memor'o evit'as. Mi tiom pens'as pri afer'o'j last'a'temp'e, ke la memor'o el'las'as. Jes, nun mi re'memor'as! Est'as Esperant'o-grup'o en ĉi tiu urb'o, jes — kaj ankaŭ en mult'a'j urb'o'j, kiu'j'n mi jam tra'pas'is. Ho, stult'ul'o! Mi perd'is la ŝanc'o'n ĝu'i elizi'a'j'n vesper'o'j'n.”

Tuj mi enket'is. Mi est'is bon'ŝanc'a. Tiu'n sam'a'n vesper'o'n okaz'os kun'ven'o je la ok'a. Mi mal'pacienc'is. La du long'a'j hor'o'j fin'e preter'pas'is per tren'a'j pied'o'j. Je la ok'a mi ir'is al la Esperant'a grup'ej'o. Mi en'ir'is la kun'ven-ĉambr'o'n. Mi rest'is ĝis la dek'a hor'o, kaj mi ir'is hejm'e'n kun fort'a sent'o de deprim'o. La aĉ'a prononc'ad'o, la mank'o de viv'ec'o kaj esprim'kapabl'o, la mal'mult'ec'o de Esperant'a parol'ad'o, la “buŝ'ad'o” pri la intern'a ide'o — dum mank'is ĉia ide'o pri la esenc'o de la lingv'o: ĉio pez'ig'is mi'a'n kor'o'n. En la hotel'o mi manĝ'is aŭtomat'e, pens'ant'e pri la sam'ide'an'o'j, kiu'j ne'sci'e mok'ad'is la lingv'o'n. Ne tem'is pri lern'ant'o'j — mi mem est'as lern'ant'o; tem'is pri io pli grav'a. Mank'is sent'o pri la lingv'o. Mank'is konstat'o, ke ĝi ne est'as nur'a kod'o por balbut'i kutim'aĵ'o'j'n. Mank'is konstat'o pri ĝi'a esprim'kapabl'o kaj plen'sang'a viv'ec'o, matur'ec'o kaj dign'o. Mank'is kompren'o, ke ĝi dev'as est'i prononc'at'a laŭ si'a'j propr'a'j regul'o'j, ne per mez- kaj sud'angl'a'j mis'prononc'o'j de'ven'ant'a'j el mal'kler'a arogant'ec'o. Jen kio incit'is: la paraliz'ant'a mem'sufiĉ'o.

Mi ne pov'is en'dorm'iĝ'i. Mi turn'iĝ'is de flank'o al flank'o, sed la tem'o muel'is en mi'a cerb'o, ĝis mi vol'is salt'i el la lit'o kaj kur'i al la dom'o de ĉiu Plurtowna esperant'ist'o kaj kri'i protest'e. Fin'e mi mal'kviet'e en'dorm'iĝ'is.

Mi sonĝ'is. Mi est'is en Plurtown. Mi sci'is, ke ĝi est'as Plurtown, sed iel ĝi aspekt'is kiel ali'a urb'o. Polic'an'o star'is en la mez'o de la plac'o. Mi dir'is al li: “Ĉu vi sci'as, kie est'as la Esperant'a kun'ven'ej'o?” La polic'an'o rigard'is mi'n, kvazaŭ mi est'us frenez'a, kaj eksplod'is en laŭt'a rid'o. “Ha, ha, he, he, hi, hi, ho, ho, hu, hu!” Mi rigard'is la polic'an'o'n konstern'it'e.

“Esperant'o, Mal'esperant'o!” li dir'is. “Ni prov'is star'ig'i leĝ'o'n kontraŭ ĝi; sed oni decid'is, ke ĝi est'as tro rid'ind'a por merit'i konsider'o'n. Vi ja vol'as ir'i al la kun'ven'o? La kun'ven'ej'o est'as tie, vid'u: kie tiu esperant'ist'o sid'as sur la trotuar'o.”

“Kio'n li far'as?” mi demand'is.

“Ĉu vi ne sci'as? Li konstru'as i'a'n baz'a'n Esperant'o'n. Antaŭ li, stern'it'a sur la trotuar'o, est'as tekst'o el la Original'a Verk'ar'o, liter'it'a per grand'a'j, dis'a'j, lign'a'j liter'o'j. Li de'pren'as ĉiu'j'n esprim'plen'a'j'n vort'o'j'n kaj ĵet'as ili'n flank'e'n; sed se vort'o aspekt'as kiel neolog'ism'o, li el'pren'as ĝi'n per tenajl'o. Nun li pren'as la r-o'j'n el kelk'a'j vort'o'j kaj met'as ili'n inter vort'o'j'n, kiu'j fin'iĝ'as per vokal'o, kaj vort'o'j'n, kiu'j komenc'iĝ'as per vokal'o. En la grand'a korb'o apud si li hav'as amas'o'n da ŭ-oj, kaj en mult'a'j'n vort'o'j'n li met'as unu el tiu'j ŭ-oj post la o kaj kre'as diftong'o'n. El kelk'a'j vort'o'j li pren'as la i kaj miks'as ĝi'n kun e el la apud'a korb'et'o, kaj la rezult'o est'as mal'long'a son'o inter la du, simil'a al la angl'a i. Tiu'n aloj'a'n liter'o'n li re'met'as.”

Alarm'it'e mi kur'is al la lingv'o'fuŝ'ant'o.

“Vi ne dev'as far'i tio'n, la afer'o ne est'as pardon'ebl'a”, mi kri'is.

Ha, vi paroŭlas pe nejpaadoŭnebla fremd'a-r-akcentoŭ. Vi ĉiam proŭnoŭncas la r. En'ir'u en la ĉambr'o'n kaj aŭd'u la pefektan proŭnoŭncadon.”

Mi kur'is en la ĉambr'o'n. Impon'a vir'o ven'is al mi kaj man'prem'is. “Mi boŭnvenigas ve'n. Ĉi tie'j est'as bon'a-r-esperantistoŭ, kiju far'os paroŭladon. Mi stud'is la lengvon dum kvadek jar'o'j. Sid'iĝ'u enter ni.”

Mi ĉirkaŭ'rigard'is. Ĉe'est'is dek'o da person'o'j sur seĝ'o'j. Ili inter'parol'is angl'e. Preskaŭ ĉiu'j est'is mal'jun'a'j. Ĉe unu flank'o sur alt'e star'ig'it'a benk'o sid'is dek'du vir'o'j.

“Kiu'j ili est'as?”

“El'e est'as la juĝ'ant'o'j, kijuŭi prizogas, ke neniju est'as kontraŭ ni'a kar'a lengvoŭ.”

Mi prezent'is mi'n.

“Vi'a noŭmoŭ soŭnas ital'e. Ĉu vi paroŭlas ital'e?”

Mi kap'jes'is. Mi'a'j ge'patr'o'j ja est'as ital'lingv'a'j svis'o'j el kanton'o Tiĉin'o. La vir'o komenc'is aĉ'e parol'i ital'e. La juĝ'ant'ar'o ek'star'iĝ'is kaj dir'is angl'e per unu voĉ'o: “Parol'u Esperant'e!” La parol'ant'o star'iĝ'is antaŭ ni kaj komenc'is:

“Ĉi tijun vesper'o'n mi voŭlas paroŭli pri la strat'o'j de Plurtown. En Plurtown est'as mult'a'j strat'o'j, kaj ju pli grand'iĝ'as la urboŭ, des pli da strat'o'j est'as. Labor'ist'o'j...”

La juĝ'ant'ar'o star'iĝ'is kaj dir'is angl'e: “Ne est'as permes'it'e parol'i pri politik'o.”

Padoŭnu men... Vir'o'j konstru'as la strat'o'j'n. En la strat'o'j est'as doŭmoj, le’nejoj, preĝ'ej'o'j...”

La juĝ'ant'ar'o lev'iĝ'is kaj dir'is: “Ne est'as permes'it'e parol'i pri religi'o.”

Padoŭnu men... Est'as doŭmoj, le’nejoj, sed ne preĝ'ej'o'j...”

“Bon'eg'e”, dir'is la juĝ'ant'ar'o.

“Kaj en la strat'o'j est'as lum'fost'o'j, kaj ĉijuvespere ven'as lant'e...”

La juĝ'ant'ar'o subit'e star'iĝ'is kaj kun ŝok'it'a mien'o kri'is angl'e: “Ve, fi — vi dir'aĉ'is neolog'ism'o'n! Lant'e ne est'as permes'it'a.”

“Sed mi cel'is dir'i: ven'as lantern'ist'o por ek'brul'ig'i la lantern'o'j'n”, defend'is la parol'ant'o.

La ĉe'est'ant'ar'o lev'iĝ'is kaj, fingr'o'montr'ant'e al la juĝ'ant'ar'o, akuz'is: “Vi far'is nepadoneblan pek'o'n, vi dir'is neolog'ism'o'n.”

Ĉiu juĝ'ant'o konstern'iĝ'is, sid'iĝ'is, kaj long'ig'is la kol'o'n ĝis unu metr'o. Sen mov'iĝ'i de la benk'o, ili fleks'is la kol'o'n kaj kaŝ'is la kap'o'n sub la benk'o'j pro hont'eg'o. La parol'ant'o daŭr'iĝ'is:

“Nu ĉiju doŭmoŭ est'as far'it'a'j el... el... el CEMENT kaj el... el... BRICKS kaj la... la... la... e... Mi vid'as, ke ĉejestas unu knaboŭ, kiju ne'j komprejnas ni'a'n kar'a'n lengvon, doŭ kun la pemesoŭ de ĉiju mi daŭr'ig'os angl'e.”

La knab'et'o protest'is: “Mi bon'e kompren'as.”

La prezid'ant'o patr'e frap'et'is la knab'et'o'n sur la kap'o kaj dir'is:

“Jes, vi pens'as, ke vi komprejnas, sed vi ne'j komprejnas pri la Intern'a-r-Ide'o de ni'a kar'a lengvoŭ.”

Post la fin'o de la parol'ad'o la prezid'ant'o komenc'is parol'i angl'e. Li dir'is:

“Kiel vi sci'as, ĉiu lern'o'klas'o fiask'is. Ordinar'e la lern'ant'o'j ĉe'est'as dum du-tri vesper'o'j kaj for'las'as, antaŭ ol ni pov'as klar'ig'i al ili pri la Intern'a Ide'o. Dum la last'a'j kvar'dek jar'o'j ni komenc'is la instru'ad'o'n de mil'o'j da lern'ant'o'j, sed pro ia ne'kompren'ebl'a kaŭz'o oni ne interes'iĝ'is. Nu, ĉu iu pov'as sugest'i kiel ven'ig'i ili'n de'nov'e?”

Neni'u respond'is.

La prezid'ant'o daŭr'ig'is:

“Bedaŭr'ind'e ni ne pov'as re'ven'ig'i ĉiu'j'n, sed tio ne est'as ni'a kulp'o, ĉar dum la daŭr'o de kvar'dek jar'o'j mult'a'j mort'is. Mi prov'is parol'i al kelk'a'j eks'lern'ant'o'j kaj eĉ salut'is ili'n per ‘Boŭnan tag'o'n’ aŭ ‘Boŭnan vesper'o'n’ por interes'ig'i ili'n, sed ŝajn'e ili jam est'as tut'e kontraŭ Esperant'o, eĉ pli ol tiu'j, kiu'j ne ek'lern'is. La problem'o est'as ja mal'facil'a, kaj mi propon'as ke ni las'u la solv'o'n al la juĝ'ant'ar'o.”

La juĝ'ant'ar'o el'pren'is la kap'o'j'n el sub la benk'o'j kaj ir'is en apud'a'n ĉambr'o'n. Ĉiu'j atend'is. Post tri hor'o'j ili re'ven'is al la benk'o'j, kaj la gvid'ant'o klar'ig'is angl'e:

“Ni bon'e konsider'is la problem'o'n de ĉiu'j flank'o'j, kaj post plen'a enket'o ni ven'is al la konklud'o, ke la mil'o'j, kiu'j ek'lern'is, est'as grand'a gajn'o por la Esperant'a mov'ad'o. Nom'e ili naŭz'iĝ'is tiel fund'e pri Esperant'o kaj universal'a'j lingv'o'j, ke ni pov'as rest'i cert'a'j ke ne est'as danĝer'o, ke iu ali'a inter'naci'a lingv'o pov'os varb'i ili'n. Sekv'e ni konstru'is fort'eg'a'n dig'o'n kontraŭ Id'o, Bolak, Volapük, Interglossa, Solresol ktp. Krom tio ni pov'as fier'i (kaj mi dir'as tio'n en plen'a modest'ec'o), ke mil'o'j da hom'o'j en Plurtown sci'as dir'i ‘tabloŭ’, ‘sejĝoŭ’, ‘tasoŭB kaj ‘libroŭ’, kiu'j est'as (kiel vi ĉiu'j cert'e konsent'os) tre util'a'j vort'o'j.”

Ĉiu'j laŭt'e kaj long'e aplaŭd'is, kaj mi vek'iĝ'is. Neces'is al mi iom da temp'o por ig'i natur'form'a mi'a'n buŝ'o'n, kiu est'is tut'e tord'it'a.

14. Spert'o Saĝ'o'n Akr'ig'as.

“Rigard'u la stand'o'n”, mi dir'is fier'e al Anjo. “Vid'u, kiel mi desegn'is ĝi'n. Majest'a, ĉu ne?”

“Je-e-s”, ŝi dir'is hezit'e, “sed ĉu ĝi ne pov'us est'i iom pli bel'a... pli ornam'it'a?”

“Ebl'e, sed mi pri'atent'is nur la praktik'a'n flank'o'n. Ornam'aĵ'o'j kaj flor'o'j est'as bel'a'j, sed ili ne vend'as kuir'il'o'j'n. Vid'u la serv'o'tabl'o'n! Ĝi est'as tri'dek fut'o'j'n long'a kaj nur kvar fut'o'j'n for de la mal'antaŭ'a mur'o. Tio don'os lok'o'n antaŭ ĝi por la publik'o”, mi klar'ig'is. “Kaj la en'ir'o ĉe la dekstr'a fin'o de la tabl'o est'as nur sufiĉ'e larĝ'a por en'las'i ni'n flank-ir'e. Tio don'as maksimum'a'n long'ec'o'n al la serv'o'tabl'o.”

“Mi esper'as, ke mi pov'os ĉiam pas'i tra tiu en'ir'o”, ŝi dir'is alud'e.

Ho, mi est'os si'n'gard'a; mi ne vol'as perd'i bon'a'n help'ant'in'o'n, eĉ provizor'e.”

“Ego'ist'o”, ŝi riproĉ'is. “Sed serioz'e: se klient'o for'mov'iĝ'os de la tabl'o sen decid'i aĉet'i, ni ebl'e dev'os kur'i tri'dek fut'o'j'n por li'n kapt'i kaj konvink'i.”

“Ne, Anjo, mi pens'is ankaŭ pri tio. Vid'u tiu'n kurten'o'n, kiu pend'as de la serv'o'tabl'o al la plank'o: tiu'n en la mez'o, kaj tiu'n ali'a'n ĉe la mal'dekstr'a fin'o. Tiu'j kurten'o'j kovr'as tru'o'j'n, kaj se ni vol'as ating'i hom'o'n rapid'e, ni pov'os tra'ramp'i sub la tabl'o.”

“La supr'o de la tabl'o est'as mal'larĝ'a. Kial?”

“Por ke ni pov'u est'i pli proksim'e al la klient'o kaj impon'i li'n. Kaj la plank'o ni'a'flank'e de la tabl'o est'as iom pli alt'a. Tio don'os al la vend'ist'o'j iom pli da alt'o, kiu help'os ili'n super'reg'i la klient'o'j'n.”

“Mi ŝat'as la alt'ig'it'a'n part'o'n en la mez'o de la serv'o'tabl'o kaj la podi'o'n mal'antaŭ ĝi”, Anjo dir'is. “Tie vi pov'as kuir'i en plen'a vid'o kaj bon'e deklam'i. Ankaŭ la reklam'o'j'n mi ŝat'as. Ili ja est'as okul'frap'a'j.”

“Jes”, mi dir'is. “Grand'a'j, dik'a'j liter'o'j, minimum'o da vort'o'j sen ia ornam'aĵ'o aŭ art'ism'o. Oni aŭtomat'e leg'as ili'n dum preter'pas'o. Pens'u, Anjo, ke por vid'i kaj leg'i ĉio'n en ĉi tiu grand'eg'a foir'o neces'us semajn'o'j; do la reklam'o'j dev'as est'i klar'a'j kaj el'star'a'j.”

“Kial vi nom'as ĉi tio'n stand'o?” gaj'is Anjo. “Mi nom'us ĝi'n kapt'il'o.”

“Kapt'il'o aŭ ne, ĉi tiu stand'o kost'as pli ol kvin'cent pund'o'j'n, kaj ni dev'as montr'i profit'o'n en la daŭr'o de mal'pli ol unu monat'o, ali'e V.I.K. ne plu entrepren'os.”

“Kaj la seĝ'o'j por la rigard'ant'o'j?”

“Ne, se ili star'os, ili okup'os mal'pli da lok'o. Ceter'e, per seĝ'o'j ni log'os ne interes'it'o'j'n, sed sol'e hom'o'j'n, kiu'j est'as lac'a'j pro la long'a promen'ad'o tra la foir'o. Ten'i la interes'o'n dum pli ol unu hor'o est'os mal'facil'e; sed mi est'as cert'a, ke mi pov'os. Mi taŭg'e spic'os la deklam'o'n per humor'o.”

“Mi pov'us ja aĉet'i ŝnur'o'n.”

“Por kio?”

“Por kapt'o'lig'i la hom'o'j'n. Nur tio mank'as”, ŝi ŝerc'is. “Sed ven'u, ni iom rigard'u la foir'o'n, ĉar morgaŭ temp'o mank'os por tio.”

Ni ir'is laŭ sen'fin'a'j ale'o'j da stand'o'j. Ĉiu labor'is pret'ig'ant'e la propr'a'n stand'o'n. Kelk'a'j ĵus'al'ven'int'o'j serĉ'is si'a'n “parcel'o'n”. Tie kaj tie bazar'ul'o'j ĝoj'e renkont'is ali'a'j'n kaj frat'ec'e blasfem'is kompliment'o'j'n aŭ gratul'is per insult'o'j. Ali'a'j bazar'ul'o'j serĉ'is labor'o'n aŭ hav'is mizer'a'n stok'o'n en valiz'o kaj vol'is aranĝ'i lu'o'n de part'et'o de stand'o por tie vend'i si'aĵ'o'n. Arme'o da labor'ant'o'j sen'ĉes'e bala'is la ale'o'j'n, kie'n la stand'pret'ig'ant'o'j ĵet'ad'is karton'o'n, paper'o'n, pajl'o'n ktp. Ni vid'is unu-du bazar'ul'o'j'n, kiu'j'n ni kon'is, kaj inter'ŝanĝ'is kelk'a'j'n vort'o'j'n.

“Jen Frank Potter!” subit'e dir'is Anjo.

Hej, Frank!” mi kri'is. “Mi ĝoj'as re'vid'i vi'n. Kiel ir'as ĉio?

Anne! Jock! Kiel vi fart'as, fripon'o? La man'o'n al vi, kis'o'n al la bel'a Anne!”

Anjo rid'is kaj for'sku'is la kap'o'n de li'a atenc'o.

“Nu, dir'u”, ŝi demand'is, “ĉu vi jam riĉ'iĝ'is?”

“Neni'o nov'a sur tiu kamp'o. Mi manĝ'as, do tio sufiĉ'as.”

“Kie est'as vi'a stand'o?” mi demand'is.

“Ĉi tie jen ĝi. Nun mi vend'as mebl'o'cir'aĵ'o'n. Est'as bon'e ŝanĝ'i. Proverb'o dir'as, ke ŝanĝ'o egal'as ripoz'o'n, do mi decid'is for'las'i la glu'aĵ'o'n por kelk'a temp'o.”

“Oni pov'as aĉet'i mebl'o'cir'o'n ĉie. Ĉu vi'a mark'o est'as special'a?” mi interes'iĝ'is.

“Ne, ĝi est'as bon'a, sed ne pli bon'a ol ali'a'j mark'o'j.”

Hm, mi ne pens'as, ke vi mult'o'n vend'os. Hom'o'j ne vol'as port'i pak'aĵ'o'j'n de var'o'j, kiu'j'n ili pov'as aĉet'i apud'hejm'e.”

“Est'u trankvil'a! Mi vend'os mult'o'n. Klient'o'j ne aĉet'as la var'o'n, ili aĉet'as la ‘fabel'o'n’. Kiam ili vid'os, kiel facil'e mi polur'as kaj de'pren'as ŝajn'e ne'for'ig'ebl'a'j'n makul'o'j'n, kaj aŭd'os la fabel'o'n, ili aĉet'os... ne tim'u. Kaj la cir'aĵ'o ne aspekt'as ordinar'a. Ĝi est'as verd'a, do ĝi nepr'e dev'as est'i io special'a, ĉu ne? Ĉu vi trov'is bon'a'n loĝ'ej'o'n?”

“Mez'mez'a'n”, mi dir'is.

“Last'a'n jar'o'n”, dir'is Frank, “mi'a loĝ'ej'o ĉi tie hav'is ban'kuv'o'n tiel mal'grand'a'n ke, kiam mi en'ir'is, la akv'o el'verŝ'iĝ'is. Ĉi-foj'e mi elekt'is loĝ'ej'o'n kun grand'a ban'kuv'o; sed domaĝ'e — mi el'trov'is, ke la akv'o el la varm'a kran'o est'as pli mal'varm'a ol tiu el la mal'varm'a kran'o. Kaj la dom'mastr'in'o hav'as mani'o'n pri aviz'o'j. Ĉie, kie'n mi turn'as la okul'o'j'n, mi vid'as admon'o'j'n. Sen'fin'a'j ili est'as: Esting'u la lum'o'n! Ten'u la ĉambr'o'n ord'a! Tir'u la ĉen'o'n! Ne lav'u ŝtrump'o'j'n en la man'pelv'o! Viŝ'u la bot'o'j'n antaŭ en'ir'o! ktp. Mank'as nur: Met'u la lu'pag'o'n en la pord'a'n leter'kest'o'n kaj ne en'ir'u.

Ho Frank, mi de'nov'e turn'as mi'n al vi por komplez'o. Ĉu vi kon'as iu'n taŭg'a'n help'ont'o'n por ni? Est'as mult'a'j, kiu'j serĉ'as labor'o'n; sed mi ne kon'as ili'n kaj mi tim'as elekt'i sen'taŭg'ul'o'n.”

“Bon'e, Vik, mi klopod'os. Kaj la numer'o de vi'a stand'o?”

“328, sed kial nom'i mi'n ‘Vik’?”

“Vi labor'as por la V.I.K.-kompani'o, ĉu ne? Do ‘Vik’! Tiu nom'o est'as pli bon'a ol Jock, est'as tro da Jockoj.”

“Kial ne mi'a bapt'o'nom'o, Cezar'o?”

“Cezar'o? Tio est'as nom'o de hund'o.”

“Ĉu ne ankaŭ de imperi'estr'o?”

“Jes, sed la popol'o est'as tro mal'kler'a por sci'i tio'n.”

“Mi ŝat'as ‘Vik’. Ĝi est'as mal'long'a kaj sen'pretend'a”, aprob'is Anjo.

“Bon'e”, mi dir'is, “Vik ĝi est'u. Fakt'e mi neniam ŝat'is ‘Cezar'o’, ĉar mi ne bon'e prononc'as la sibl'a'j'n son'o'j'n.”

“Nu”, dir'is Anjo, “provizor'e ni ĝis'as vi'n, Frank. Ni vol'as rigard'i la foir'o'n kaj post'e ni dev'as pret'ig'i ni'a'n stand'o'n.”

Ni laŭ'ir'is sen'fin'a'j'n vic'o'j'n da stand'o'j kaj gap'is interes'it'e. Est'is grand'eg'a'j stand'o'j de mond'fam'a'j firma'o'j, stand'o'j de fabrik'ist'o'j kiu'j prezent'is per funkci'ant'a'j maŝin'et'o'j la fabrik'proced'o'j'n de la krud'a stat'o ĝis la pret'a artikl'o. Est'is maŝin'o'j, kiu'j est'is pret'a'j por montr'i ŝu'farad'o'n, la meĥanik'a'n sen'ost'ig'o'n de fiŝ'o'j, la en'skatol'ig'o'n de var'o'j, la pres'ad'o'n de gazet'o'j, la far'o'n kaj pentr'o'n de porcelan'a'j vaz'o'j, kaj tiel plu sen'fin'e. Est'is grand'a, luks'e drapir'it'a hal'eg'o, kie reĝ'in'e majest'a'j sinjor'in'o'j montr'o'cel'e port'os laŭ'mod'a'j'n rob'o'j'n. En unu hal'eg'o star'is plen'ampleks'a'j dom'o'j, konstru'it'a'j special'e por montr'i la plej modern'a'j'n plan'o'j'n. En ali'a hal'o est'is grand'a ĝarden'o kun herb'ej'o'j, fontan'o'j, art'e dis'met'it'a'j ĝarden'flor'o'j, ĉiu'spec'a'j kaj grand'a'j, plen'kresk'a'j arb'o'j. Ŝajn'is ne'kred'ebl'e, ke oni konstru'is ĉio'n ĉi tio'n por nur'a daŭr'o de mal'pli ol unu monat'o. Fin'e ni re'ven'is al ni'a stand'o.

Jun'ul'o ven'is al mi kaj dir'is kun fort'a irlanda akcent'o:

“Ĉu vi dezir'as labor'ant'o'n?”

“Efektiv'e jes”, mi respond'is. “Ĉu iu send'is vi'n al mi?”

“Ne, mi nur demand'as.”

“Kia est'is vi'a last'a labor'o?”

“Mi labor'is en magazen'o dum iom da temp'o, sed trov'is la labor'o'n tro ted'a. Antaŭ tio mi est'is emajl'ist'o en fabrik'o, sed la labor'o mal'util'is mi'a'n san'o'n.”

“Ĉu vi iam ajn ekspon'is aŭ labor'is en foir'o'j?”

“Ne, nur tiu'j'n du labor'o'j'n mi far'is. Antaŭ'e mi stud'is ok jar'o'j'n por far'iĝ'i katolik'a pastr'o, sed ŝanĝ'is la ide'o'n, antaŭ ol mi far'is la fin'a'n vot'o'n.”

Mi star'is pens'em'e kaj sen'decid'e. Li est'is jun'a, serioz'mien'a kaj modest'e vest'it'a. Li ŝajn'is tre sincer'a kaj em'a labor'i.

“La labor'o en foir'o'j est'as tre streĉ'a”, mi avert'is. “Oni oft'e eĉ ne hav'as temp'o'n manĝ'i; mi ne pens'as, ke vi est'as tip'o taŭg'a por foir'o.”

“Don'u al mi la ŝanc'o'n! Mi cert'as, ke mi ŝat'os tia'n labor'o'n. Mi ne mult'o'n pretend'as salajr'e en komenc'o kaj mi konscienc'e labor'os.”

Mi rigard'is demand'e al Anjo, kaj ŝi kap'jes'is.

“Bon'e”, mi dir'is. “Ĉu vi pov'as komenc'i nun help'i al mi ord'ig'i la stand'o'n?”

“Volont'e.”

Ni diskut'is la labor'o'n kaj la salajr'o'n, kaj ĉio est'is aranĝ'it'a.

Ho, kio est'as vi'a nom'o?”

Michael O’Hara.”

“Bon'e, Micky, ni komenc'u.”

15. Li Vort'o'n En La Poŝ'o Ne Serĉ'as.

La sekv'int'a'n maten'o'n, dum Anjo kaj mi al'proksim'iĝ'is al la en'ir'ej'o de la foir'o, vir'o ven'is rekt'e al mi kaj etend'is la man'o'n. Surpriz'it'e mi akcept'is la man'prem'o'n. Li tut'kor'e sku'is mi'a'n man'o'n, met'is la ali'a'n man'o'n amik'em'e sur mi'a'n ŝultr'o'n, kaj dir'is: “Vi labor'as en la montr'ej'o, amik'o, ĉu ne? Jes, mi sci'is tio'n, sed vi ne ŝvit'is tiom long'e, kiom mi ha! Mi pov'as vid'i tio'n, mi'a kap'o ne serv'as nur kiel apog'il'o por mi'a ĉap'o. Jes, vid'ebl'e vi est'as nov'a bazar'ul'o, ĉar vi ne kalkul'is la fingr'o'j'n post man'prem'o. Ĉiam far'u tio'n post man'prem'o kun bazar'ul'o, kam’rad'o. Ebl'as, ke vi ne kon'as mi'n. Ĉiu'j bazar'ul'o'j kon'as Martin Vernon: la plej spert'a bazar'ul'o kiu'n la montr'ej'a mond'o iam hav'is la ŝanc'o'n — ne, la honor'o'n kon'i. Nu, amik'o, mi vol'as, ke vi far'u al mi komplez'et'o'n, nur et'a'n favor'et'o'n entre nous*. Mi est'is mal'san'a dum iom da temp'o, preskaŭ mi flar'is la viol'o'j'n de sub'e, kaj nun mi bezon'as en'ir'prez'o'n, nur kelk'a'j'n rond'a'j'n groŝ'o'j'n, por ke mi trov'u labor'o'n. Nu, mi sci'as, ke vi ĝoj'os far'i tio'n, n’est-ce pas*? Mi re'don'os la gelt’on al vi tiom sen'prokrast'e ke vi pens'os, ke vi nur pren'is ĝi'n el unu poŝ'o por re'met'i ĝi'n en la ali'a'n. Nu, cert'e vi don'os... iu ajn pov'as flar'i, ke vi est'as trib'an'o ni'a. Jen, vi jam est'as preskaŭ mi'a frat'o: nep'o de kuz'o de onkl'o de kon'at'o! Kaj ankaŭ vi'a ĉarm'a edz'in'et’”, li plu'is, klin'ant'e si'n ĉe la tali'o, “ŝi ja est'as vi'a edz'in'o, ĉu ne?” Kaj ĉe mi'a hezit'o li tuj al'don'is: “Ha, jes, mi kompren'as — ne grav'as. Vi dev'as fier'i pri ŝi, dank'i al la di'o'j!”

* entre nous — (franc'e, pr.: antre nu) inter ni
* n’est-ce pas — (franc'e, pr.: nespa) ĉu ne?

Mi rigard'is li'n. Li radi'is de bon'humor'o, est'is iom fremd'aspekt'a, dik'et'a kun lip'har'o'j kaj tuf'et'o da barb'o. Li port'is biret'o'ĉap'o'n, bunt'a'n kravat'o'n, sport'jak'o'n, velur'a'n pantalon'o'n kaj brun'a'j'n ŝu'o'j'n. Li parol'is per grand'a miks'aĵ'o de slang'o, en kiu est'is la bazar'ul'a, la uson'a kaj slang'o'j el divers'a'j region'o'j kun'e kun fremd'a'j vort'o'j. Kiel mult'a'j bazar'ul'o'j, li dir'is efektiv'e ne “bazar'ul'o”, sed “barzulo” (lang'e oportun'a kripl'ig'o).

Je li'a tumult'a al'parol'o Anjo kaj mi ek'rid'is.

Ha, la gaj'a kor'o!” patos'is Martin. “Kia mizer'a mond'o est'us ĉi tiu glob'o, se mank'us la rid'o! Ven'u, Romeo kaj Juli'et'a, ni en'ir'u, vi ne pent'os la don'ot'a'j'n groŝ'o'j'n, vi vid'os mi'n labor'i, vi vid'os mi'n tond'i la ŝaf'o'j'n. Antaŭ'e'n, estim'at'a'j, al la giĉet'o!”

“Ĉu mi est'as vi'a unu'a ŝaf'o hodiaŭ?” mi rid'is.

“Nu kia'j parol'o'j, sam'sort'an'o! Vi ĵet'as sem'o'j'n por rikolt'eg'i, saĝ'ul'o! Neni'u jam bedaŭr'is renkont'i Martin Vernon: vi vid'os. Per la vort'o'j de Juli'o Cezar'o, kiam li ĉarpent'is la Troj'a'n ĉeval'o'n: Veni, vidi, vici*, la mond'o est'as ni'a ostr'o, kaj ni el'pren'os la perl'o'n!”

* veni, vidi, vici — (latin'e) mi ven'is, vid'is, venk'is (laŭ'dir'e la milit'raport'o de Juli'o Cezar'o invad'int'a Brit'uj'o'n)

Mi pag'is por li, montr'is ni'a'j'n en'ir'bilet'o'j'n kaj en'ir'is. Ni kun'e ir'is al la stand'o.

Ha, kuir'il'o'j”, dir'is Martin. “Mi pov'us vend'i tiu'j'n. Bon'a var'o kun bon'a plus'o. Ili interes'as la vir'in'o'j'n. Ĉiam vend'u al la vir'in'o'j! Laŭ statistik'o'j la vir'in'o aĉet'as ok'dek procent'o'j'n el la var'o'j de la land'o. Ŝi aĉet'as por si, por la hejm'o, por la infan'o'j, por la vir'o'j... sed precip'e por si.”

“Ĉu vi iam ajn vend'is kuir'il'o'j'n?” mi interes'iĝ'is.

“Kuir'il'o'j'n? Cert'e. Mi vend'is ĉio'n. Ne kresk'as fung'o'j sur Martin Vernon. Se vi vol'as help'ant'o'n, mi prezent'as al vi la unu'a'n ŝanc'o'n profit'i per mi. Kio'n vi dir'as? Mi ’sponos tiu'j'n kuir'il'o'j'n, kaj vi bezon'os nur krajon'aĉ'i mend'o'j'n en la libr'o tiel fulm'e, ke vi'a krajon'o brul'os.”

“Sed ĉu vi iam ’sponis tiu'j'n kuir'il'o'j'n?” inter'romp'is Anjo. “Jes aŭ ne?”

“Mi ’sponis mult'a'j'n kuir'il'o'j'n, do ĉu grav'as, se ĉi tiu'j est'as iom ali'form'a'j? Kio est'as form'o? Ili kuir'as sen akv'o, do kio? Ne tim'u, mi ’sponis ĉio'n — de vir'in'a'j korset'o'j ĝis dent'bros'o'j por hund'o'j... Moment'o'n!”

Kaj li for'las'is ni'n kaj kur'is al du preter'pas'ant'a'j mez'aĝ'a'j vir'in'o'j.

“Maten'o'n, sinjor'in'o'j! Ĉu vi vid'is ĉi tiu'n kuir'il'o'n? Jen la plej nov'a, la plej interes'a kuir'il'o en la tut'a foir'o. Ĝi kuir'as sen akv'o. Eĉ por kuir'i sup'o'n, akv'o ne neces'as. Tre facil'e uz'ebl'a'j ili est'as. Mi bezon'us nur moment'o'n por montr'i al vi unu. Tiu'j kuir'il'o'j est'as nepr'e neces'a'j al ĉiu hom'o, kiu manĝ'as!”

Li parol'is flu'e, kaj mank'o de sci'o ne de'ten'is li'n. Li sci'is neni'o'n pri la kuir'il'o kaj klar'ig'is tut'e mal'ĝust'e, sed tamen en persvad'a manier'o, kaj fin'e li el'ig'is mend'o'n, kiu'n mi skrib'is en la libr'o'n.

“Do”, li dir'is, “ĉu tio konvink'as vi'n? Ĉu neces'as plu buŝ'aĉ'i?”

“Jes, sed est'is iom da bon'ŝanc'o tie”, mi koment'is. “Tamen mi dung'os vi'n, sed mi dev'as instru'i vi'n pri la kuir'il'o, ĉar kelk'a'j el vi'a'j dir'o'j hirt'ig'is mi'a'j'n har'o'j'n!”

“Eĉ Kolumb'o ne konstru'is Amerik'o'n en unu tag'o, sed detal'o'j est'as ja nur detal'o'j: ne zorg'u.”

Micky en'ven'is, kaj mi prezent'is Martin al li. Ili parol'is iom'et'e, kaj Martin dir'is: “Vi est'as irland'an'o? Honor'o'n al vi: vi ven'as de la Land'o de Shaw. Jen cinik'ul'o, kiu sci'as rid'i pri ĉi tiu strab'a mond'o! Mi tra'naz'is ĉiu'j'n li'a'j'n verk'o'j'n. Micky, knab'o, mi est'as kontent'a nom'i vi'n kam’rad'o.”

La vizit'ant'o'j komenc'is en'ven'i bon'nombr'e, kaj mi komenc'is ekspon'i. Ni ne vend'is tiom, kiom mi atend'is. La tri help'ant'o'j bon'e labor'is. Micky labor'is kviet'e, klar'ig'ant'e. Li'a sincer'a manier'o traf'is. Ankaŭ Martin bon'e parol'is, sed li iom tro parol'is kaj li en'konduk'is apart'aĵ'o'j'n, kiu'j ne rilat'is al la objekt'o, sed mi ne est'is mal'kontent'a pri li. Mi telefon'is al la direktor'o de V.I.K. kaj sci'ig'is li'n pri la vend'o'j kaj la dung'it'o'j. Plaĉ'is al mi, ke la direktor'o las'is ĉio'n en mi'a'j man'o'j. Tio permes'is al mi dispon'i liber'e, kvazaŭ mi est'us la estr'o. Mi ced'is iom da antaŭ'pag'o al Martin, kaj de temp'o al temp'o li ir'is al bufed'o por trink'i iom da bier'o, sed li ne trink'is tro. Ni kaj Micky ne trink'is alkohol'aĵ'o'j'n krom dum okaz'o'j de societ'em'o. Ni tri ne ir'is manĝ'i plen'a'n manĝ'o'n sed kur'is inter'temp'e aĉet'i te'o'n aŭ kaf'o'n kaj buter'bulk'o'j'n. Je la fin'o de la unu'a tag'o ni ĉiu'j est'is lac'a'j, escept'e de Martin, kiu hav'is grand'a'n energi'o'n, kaj li'a babil'ad'o kaj inter'temp'a'j sprit'aĵ'o'j ten'is ni'n gaj'a'j.

“Ne mult'a'j vend'o'j, sed ne mal'bon'e”, mi dir'is al ĉiu'j.

“Ne turment'u vi'a'n pens'il'o'n”, dir'is Martin. “La unu'a'j tag'o'j en montr'ej'o est'as ĉiam mal'facil'a'j; sed ni bon'e vend'os, nur aŭskult'u al vi'a onkl'o, kiu neniam erar'as! Kaj vi, Micky, vi est'as tre honest'a knab'o, sed kiam mi demand'as vi'n antaŭ la klient'o, kiom da kuir'il'o'j rest'as, vi dev'as dir'i ne ‘mult'a'j’, sed ‘nur du-tri’! Tio ig'as la klient'o'n aĉet'i pro tim'o, ke la stok'o el'ĉerp'iĝ'os. Micky, mi'a fil'o, vi lern'os. Bon'ul'o vi est'as sed ne sankt'ul'o. Mi spion'is vi'n sen'vest'ig'i bel'a'n sinjor'in'o'n per vi'a'j okul'o'j... Ŝi est'is edz'in'o, sed tamen adult'o bril'is en vi'a'j lamp'o'j!”

Micky rid'is iom hont'e, kaj Anjo admon'is:

“Nu Martin, kia'j dir'o'j! Vi ofend'os Micky.”

“Ne”, li respond'is, “mi ofend'as neniu'n, ĉar mi nur dir'as kio'n mi pens'as. For la hipokrit'o'n! Ceter'e moral'ec'o nur de'pend'as de geografi'o. Kio est'as mal'dec'a ĉi tie, est'as dec'a ali'lok'e. La tut'a mond'o hav'as apetit'o'j'n, sed oni vol'as don'i pli da grav'ec'o al unu apetit'o kompar'e kun ali'a.”

Evident'e Martin ne tim'is tuŝ'i iu'n ajn tem'o'n, kaj baldaŭ ni ek'vid'is, ke sub la blag'o kaj fanfaron'o li port'as ankaŭ trajt'o'n de human'a sincer'o.

Ni for'ir'is el la foir'hal'o kaj ek'ir'is mal'supr'e'n sur la ŝtup'ar'o, kie puŝ'iĝ'is grand'a amas'o da hejm'ir'ant'a publik'o. Iom antaŭ ni ir'is vir'in'o kun tri'jar'a infan'o, kiu pen'e stumbl'is apud la patr'in'o, si'n kroĉ'ant'e al ŝi'a jup'o. En la brak'o'j la vir'in'o port'is dorlot'e hund'et'o'n. Sen'hezit'e Martin paŝ'is al la vir'in'o kaj dir'is:

“Pardon'u, sinjor'in'o, ĉu hund'et'o'n vi nask'is?

Kaj tuj kun konstern'a arog'o li el'pren'is el ŝi'a'j brak'o'j la hund'et'o'n, met'is ĝi'n sur la ter'o'n, post'e lev'is la infan'o'n kaj met'is ĝi'n aplomb'e en ŝi'a'j'n brak'o'j'n. Kun ĝentil'a kap'klin'o al la mir'frap'it'a vir'in'o li re'ven'is al ni kaj tuj komenc'is vigl'e parol'i pri indiferent'a'j afer'o'j, kvazaŭ por ne las'i al ni la ebl'o'n koment'i li'a'n donkiĥot'a'n ag'o'n.

Kurioz'a hom'o, mi pens'is. Sed nepr'e simpati'a!

16. Mal'saĝ'ul'o'j Kresk'as Mem, Sen Plug'o Kaj Sem’

Post du tag'o'j mi permes'is al Martin ekspon'i. Li mult'e parol'is kaj amas'ig'is grand'a'n ar'o'n da person'o'j, sed li tro de'ir'is de la tem'o. Li hav'is bon'a'n sprit'o'n kaj oft'e ŝerc'is por distr'i si'n mem. Li'a humor'o oft'e est'is cinik'a aŭ ne'kompren'ebl'a por la ĉe'est'ant'o'j. Mi memor'as, ke li foj'e ten'is ter'pom'o'n en man'o dum ekspon'o kaj dir'is: “Jen ter'pom'o, ordinar'a ter'pom'o — sed ĉu vi sci'as, kiel oni nom'as ĝi'n en prolet'a Whitechapel?... Ter'pom'o! Ha, sed en aristokrat'a Park Lane, ĉu vi sci'as kiel oni nom'as ĝi'n tie?... Ter'pom'o!”

Li'a'j ekspon'o'j rikolt'is mend'o'j'n; ĉiu'okaz'e mi ne est'us pov'int'a far'i mem ĉiu'j'n ekspon'o'j'n. Ĉiam interes'is mi'n la hom'amas'a psikologi'o. Oft'e, kiam mi komenc'is ekspon'i, hom'o'j ar'iĝ'is, sed je kelk'fut'a distanc'o, las'ant'e du'on'cirkl'o'n da spac'o antaŭ mi. Nu, est'is neces'e ke la ar'o star'u dens'e ĉe la serv'o'tabl'o, por ke ili ten'u unu la ali'a'n kun'prem'e; ali'e, se rest'as liber'a spac'o, unu-du el'ir'os kaj tio komenc'os ĝeneral'a'n for'las'o'n. Mi ne tro'ig'as dir'ant'e, ke eĉ tus'ad'o aŭ rid'o pov'us kaŭz'i mov'iĝ'o'n, kiu ig'os ĉiu'j'n for'ir'i de la stand'o. Sed por log'i la hom'o'j'n pli apud'e'n mi dev'is el'pens'i taktik'o'j'n.

Mi komenc'is kutim'e per simpl'a ĝentil'a pet'o, ke oni ven'u pli proksim'e'n, “ĉar est'as mal'facil'e kri'i kontraŭ la bru'o de la foir'o”. Tio mal'oft'e sukces'is. Post tio mi prov'is po iom'e mal'laŭt'ig'i la voĉ'o'n tiel, ke la hom'o'j ĉe la ekster'a rand'o dev'is antaŭ'e'n'klin'i si'n por aŭd'i. Kiam mi juĝ'is ke la hom'prem'o sufiĉ'as, mi pet'is de'nov'e, kaj tio foj'e sukces'is, ĉar la unu'a vic'o est'is preskaŭ puŝ'it'a antaŭ'e'n. Se ankaŭ tiu prov'o est'is sen'rezult'a, mi prov'is kaŭz'i al'proksim'iĝ'o'n per la dir'o, ke “la mal'apud'ul'o'j ne pov'as bon'e vid'i”. Tio oft'e sukces'is, ĉar tio tuŝ'is ili'a'n sent'o'n de ĝentil'ec'o kaj don'is al ili la ĝen'a'n impres'o'n, ke la okul'o'j de la post'e'star'ant'o'j est'as fiks'it'a'j sur ili'a nuk'o. Kiel last'a'n rimed'o'n mi uz'as ĉi tiu'n: mi miel'e-dolĉ'e kaj kares'e pet'as, ke ili bon'vol'u pli'proksim'iĝ'i, kaj tuj post tio subit'e, per akr'a laŭt'kri'eg'o, mi boj'as aŭtoritat'e: “Ven'u antaŭ'e'n!” La ŝok'o sku'as la grup'o'n kaj kaŭz'as ek'mov'o'n, kaj tuj mi ĝentil'e al'don'as: “Dank'o'n, dank'o'n!” por ke ĉiu pens'u, ke mi dank'as proksim'iĝ'ant'o'j'n. La rezult'ant'a mov'et'o far'iĝ'as mov'o, kaj jen ili aŭtomat'e kaj paŝ'et'e komenc'as al'ven'i kvazaŭ paraliz'it'a'j marionet'o'j.

Antaŭ ol el'pren'i la pret'a'j'n manĝ'aĵ'o'j'n el la kuir'il'o, mi ĉiam invit'as la aŭd'ant'o'j'n far'i demand'o'j'n. Tiu'j'n demand'o'j'n mi ŝat'as, ĉar mi neniam sci'as kio'n atend'i. Oft'e est'as ul'o'j, kiu'j vol'as perpleks'i aŭ embaras'i la ekspon'ist'o'n. Sed tiu, kiu est'as spert'a, pov'as ĉiam respond'i rekt'e kaj turn'i eĉ mal'favor'a'n demand'o'n al gajn'o. Mi trov'is, ke dum la ekscit'o de la ekspon'ad'o la mens'o est'as pli vigl'a kaj la pret'a respond'o salt'as al la lip'o'j. Foj'e okaz'is, ke mi pens'is pri la ekspon'o, dum mi sid'is en loĝ'ej'o. Iu probabl'a demand'o ven'is al mi'a mens'o, kaj mi cerb'um'is por trov'i taŭg'a'n respond'o'n, sed mi tut'e ne pov'is. Post du'on'hor'o da pens'ad'o mi rezign'is trov'i solv'o'n, kaj rest'is nur esper'i, ke neni'u demand'os. Sed post'e en foir'o okaz'is, ke kurac'ist'o far'is tiu'n sam'a'n demand'o'n. La respond'o tuj ven'is al mi, kaj ĝi est'is tut'e traf'a kaj ĝust'a respond'o, ne nur moment'a el'turn'iĝ'o. Demand'o'j est'is oft'e ne'konciz'a'j kaj ne klar'e vort'ig'it'a'j. Mi ĉiam ripet'is la vort'o'j'n de la demand'ant'o kaj, se neces'e, net'ig'is ili'n, ĉar oni ne pov'as bon'e pri'trakt'i nebul'a'n dir'aĵ'o'n. Post tio mi don'is ali'a'j'n ekzempl'o'j'n aŭ klar'ig'o'j'n favor'a'j'n al la demand'ant'o, kaj, fort'ig'int'e kaj konkret'ig'int'e li'a'n punkt'o'n, mi traf'e nul'ig'is ĝi'n.

Est'as simpl'a afer'o evit'i rekt'a'n respond'o'n aŭ mok'i, aŭ eĉ insult'i kontraŭ'ul'o'n aŭ plend'ant'o'n. (Ne grav'as, kiom bon'a la artikl'o est'as — ĉiam trov'iĝ'as iu, kiu trov'as manier'o'n stult'e mis'uz'i ĝi'n, kaj re'ven'as por plend'i.) Se ekspon'ist'o mok'ŝerc'as kontraŭ plend'ant'o, la ceter'a'j rid'as, kaj la demand'int'o est'as tiel silent'ig'it'a. Nur bazar'ul'o, kiu ne kon'as si'a'n meti'o'n, tio'n far'as, ĉar oni venk'as nur, kiam oni vend'as, ne kiam oni bat'as per fi-taktik'o. Ekzempl'e: unu bazar'ul'o, kiu krud'e ekspon'is spec'o'n de bak'forn'o, kiu est'is mult'e'kost'a kaj far'it'a el mal'fortik'a metal'o, trov'is si'n foj'e sub la bombard'ad'o de plend'ant'in'o. La jen'a vort'lukt'o okaz'is:

Ŝi: “Mi aĉet'is unu el tiu'j forn'o'j antaŭ unu jar'o, kaj la supr'o tut'e tord'iĝ'is, kaj mi'a edz'o dir'as, ke ĝi valor'as neniom.”

Li: “Per kia rajt'o vi'a edz'o arog'as al si kritik'i mi'a'n forn'o'n?”

Ŝi: “Per la rajt'o de si'a profesi'o. Li est'as diplom'it'a inĝenier'o.”

Li: “Do dir'u al li, ke li far'u nov'a'n supr'o'n por la forn'o!”

La respond'o est'is lert'a, kaj ĉiu'j rid'is, sed la bazar'ul'o vend'is neni'o'n ĉe tiu ekspon'o.

Spert'a bazar'ul'o respond'us ebl'e tiel:

“Sinjor'in'o, vi est'as tre bon'ŝanc'a!” (Tio ten'as kaj interes'as la aŭd'ant'ar'o'n, ĉar ili sci'vol'as pri la ŝajn'a kontraŭ'dir'o.) La bazar'ul'o daŭr'ig'as: “Jen la avantaĝ'o, kiam oni aĉet'as garanti'it'a'n artikl'o'n de bon'dign'a firma'o kiel la mi'a. Vi ĉiu'j kompren'as ke, inter mil'o'j da ekzempler'o'j, unu pov'as est'i difekt'a. Foj'e mi kon'is person'o'n, kiu aĉet'is alt'kost'a'n horloĝ'o'n. Tiu horloĝ'o ne bon'e funkci'is, sed la mark'o est'is bon'a — nepr'e bon'eg'a, mond'kon'at'a mark'o; tamen jen okaz'is, ke el mil'o'j unu est'is mal'bon'a. Tio pov'as okaz'i; fakt'e mi asert'as, ke tio ne pov'us ne okaz'i. Sed vi, sinjor'in'o, est'as ja bon'ŝanc'a. Simpl'e sufiĉ'as, ke vi ven'u al mi post ĉi tiu ekspon'ad'o kaj mi don'os al vi nov'a'n aŭ, se vi prefer'as, mi re'don'os al vi la plen'a'n prez'o'n. Jes, ge'sinjor'o'j, ĉiam aĉet'u bon'a'n var'o'n ĉe bon'a firma'o!”

Kaj li'a parol'ad'o ven'ig'us mend'o'j'n, oft'e pli, ol se la plend'o ne okaz'us. Ĉu la bazar'ul'o post'e ja don'us nov'a'n forn'o'n aŭ re'don'us la mon'o'n, est'as tut'e ali'a afer'o. Li ebl'e trov'us pretekst'o'n por ne re'don'i i'o'n ajn.

Mi kon'at'iĝ'is kun mult'a'j bazar'ul'o'j en la Londona foir'o, kaj preskaŭ ĉiu'j far'is rakont'o'j'n pri la ag'o'j de Premo. Ŝajn'e li post'las'is spur'ar'o'n da tromp'aĵ'o'j. Li tromp'is la firma'o'n, por kiu li labor'is, la magazen'o'n, en kiu li labor'is, la butik'ist'o'j'n en la urb'o, kie li trov'iĝ'is, kaj la kun'labor'ant'o'j'n kaj kon'at'o'j'n. Neni'u kompren'is, kial li ne est'as mal'liber'ig'it'a. Unu ekspon'ist'o dir'is, ke en ali'a foir'o li'a firma'o ricev'is leter'o'n de klient'o demand'ant'a, kial la hamak'o, por kiu li pag'is ĉe la foir'o, ne est'as liver'it'a. La firma'o ne pov'is trov'i la mend'o'n. Enket'o sekv'is, kaj rezult'e oni el'trov'is, kio est'is okaz'int'a. Est'is jen'e. La plend'ant'o star'is ĉe la stand'o rigard'ant'e la ĝarden'mebl'o'j'n, kiam vir'o, supoz'ebl'e komiz'o de la firma'o, al'parol'is li'n. La “komiz'o” vend'is al li hamak'o'n, por kiu li pag'is sep pund'o'j'n. Tio okaz'is dum la for'est'o de la ver'a komiz'o. La firma'o neniam mal'kovr'is, kiu la tromp'ul'o est'is; sed la pri'skrib'o fingr'o'montr'is al Premo, kiu labor'is ĉe apud'a stand'o. Tamen kaj malgraŭ'e, la firma'o'j oft'e re'dung'is Premon, ĉar li sci'is vend'i super'ordinar'e bon'e. Mi vid'is Premon en la Londona foir'o labor'ant'a'n por la sam'a firma'o, kiu'n li tromp'is en Edinburg'o. Oni dir'as, ke la firma'o far'is kun li aranĝ'o'n, ke li pag'u la ŝuld'o'n iom post iom el si'a salajr'o.

Mult'a'j bazar'ul'o'j kon'is Martin, kaj ĉiu'j dir'is, ke li est'as bon'ul'o malgraŭ si'a fanfaron'a kaj ne'dec'a manier'o parol'i. Kelk'a'j opini'is, ke li est'as jud'o, sed tio'n mi dub'as, ĉar li foj'e el'las'is al mi, ke li'a ver'a nom'o est'as Vernon Ramsbotham. Tiu nom'o est'as tip'e nord'angl'a, sed ne tia nom'o, kia'n jud'o pren'us al si. La pas'int'ec'o de Martin est'is mister'o. Oni sci'is, ke li mult'e vojaĝ'is kaj iam loĝ'is en Parizo, eĉ iom parol'as la mal'alt'klas'a'n Pariz'an dialekt'o'n; sed neni'u sci'is, per kio li viv'is tie. Neniam mi renkont'is iu'n, kiu leg'is tiom da grav'a'j libr'o'j sen plen'kompren'i ili'n. Li leg'is ŝajn'e pri ĉiu tem'o kaj kon'is skiz'e la pli'mult'o'n da verk'o'j. Unu-du foj'o'j'n mi ir'is kun li al kin'o, kaj oft'e en mez'o de serioz'a film'o, se io impres'is li'n kiel banal'a aŭ komik'a, li eksplod'is per laŭt'a rid'o kaj hav'is neni'a'n hont'em'o'n tiel ag'i.

Ven'is sabat'o, la last'a tag'o de la foir'o. Je la fin'hor'o, la dek'a, ĉiu komenc'is pak'i la var'o'j'n kaj rekvizit'o'j'n kiel ebl'e plej rapid'e. Labor'ist'o'j ĉiu'spec'a'j komenc'is mal'munt'i la tut'a'n foir'o'n, kaj antaŭ la okul'o'j la grand'a foir'o komenc'is rapid'e degel'i. Est'is interes'eg'e vid'i la rapid'a'n dis'membr'iĝ'o'n. Ekster'e vic'iĝ'is pli ol mil'o da ŝarĝ'aŭt'o'j ĉiu'spec'a'j. Ĉiu strat'o kaj strat'et'o en la ĉirkaŭ'aĵ'o est'is border'it'a de ŝarĝ'aŭt'o'j. Ili mov'iĝ'is intermit'e al la grand'a'j por'var'a'j en'ir'ej'o'j. La last'a ating'os la en'ir'ej'o'n ebl'e dek hor'o'j'n post'e.

Lac'a'j kaj kontent'a'j, ni las'is la pret'e pak'it'a'j'n aĵ'o'j'n ĉe la stand'o, por ke oni ili'n kolekt'u la sekv'ont'a'n tag'o'n. La foir'o est'is sukces'a. Ni bon'e en'spez'is. Lund'e maten'e ni dev'os vetur'i al Bristol, kie mal'ferm'iĝ'os foir'o je merkred'o.

Dimanĉ'o'n mi re'ven'is al la preskaŭ mal'plen'a hal'eg'o por kolekt'i kelk'a'j'n aĵ'o'j'n, kiu'j'n ni intenc'is kun'port'i al Bristol. Mi konstat'is, ke mank'as du sitel'o'j kaj fask'o da blank'a'j jak'o'j kaj antaŭ'tuk'o'j. Mi koler'iĝ'is pri la ŝtel'o. Mi vid'is du detektiv'o'j'n, kiu'j star'is proksim'e. Mi vok'is ili'n.

“Mank'as sitel'o'j kaj tol'aĵ'o'j ĉi tie. Ĉu vi ne pov'as pli bon'e gard'i?” mi koler'is.

Ili rid'is kaj flegm'e dir'is: “Ĉu nur tio?”

“Ĉu ili est'is valor'a'j aŭ ne, la afer'o est'as ĝen'e mal'oportun'a.”

Unu'a detektiv'o dir'is: “Aŭskult'u, konsider'u vi'n bon'ŝanc'a, perd'int'e nur tio'n. Ni ja gard'as; sed kompren'u, ke tra la tut'a nokt'o person'o'j el'port'as var'o'j'n por plen'ig'i ŝarĝ'aŭt'o'j'n. Ni ja ne pov'as postul'i, ke ĉiu mal'pak'u ĉio'n kaj pruv'u, ke ĉiu objekt'o aparten'as al li! Ĉu vi ne kompren'as, kiel mal'praktik'e rid'ind'a tio est'us? Ceter'e tio postul'us monat'o'j'n! Ĉi-nokt'e iu ŝtel'is kest'o'n da binokl'o'j, kiu'j valor'as mil pund'o'j'n. Unu maten'o'n kelk'a'j labor'ist'aspekt'a'j vir'o'j ven'is en la foir'o'n kaj for'port'is de stand'o alt'valor'a'n fortepian'o'n. Mult'a'j vid'is ili'n; sed, ĉar vend'it'a'j pian'o'j est'as oft'e for'port'at'a'j por liver'o al klient'o, neni'u atent'is. Sed la plej aŭdac'a ŝtel'o okaz'is hieraŭ nokt'e, unu hor'o'n post la ferm'o de la foir'o. Du firm'direktor'o'j star'is sur la propr'a stand'o trink'ant'e glas'o'n da viski'o, kiam du ‘labor'ist'o'j’ pet'is, ke ili vol'u komplez'e ven'i for de la stand'o, dum oni de'pren'os la grand'a'n tapiŝ'o'n, sur kiu ili star'is. La direktor'o'j flank'e'n'star'is, dum la du ŝtel'ist'o'j rul'is kaj for'port'is la tapiŝ'o'n. La ŝtel'o ne mal'kovr'iĝ'is, ĝis la ver'a'j transport'ist'o'j en'ven'is du hor'o'j'n post'e.”

“Ni'a labor'o ne est'as tiel facil'a, kiel oni pens'as. Ŝtel'ist'o'j est'as lert'a'j kaj aŭdac'a'j. Rid'ig'a ŝtel'o okaz'is antaŭ ne'long'e. Ni kapt'is aŭtomobil-ŝtel'ist'o'n. Li est'is bon'e kon'at'a de ni. Mi parol'is al li kaj demand'is; ‘Kial vi ŝtel'is tiel arĥaik'a'n aŭt'o'n? Tio'n vi ne kutim'as far'i. La ŝtel'it'a aŭt'o ne valor'is la pen'o'n, ĉu?’ La ŝtel'ist'o respond'is: ‘Kred'u mi'n, mi ne ver'e ŝtel'is ĝi'n. Okaz'is jen'e. Mi laŭ'ir'is strat'o'n kun amik'o, kiam ni preter'pas'is aŭtomobil'o'n. Mi'a amik'o dir'is: “Jen aŭt'o, kiu'n vi ne pov'as ŝtel'i!” Mi rigard'is. Tie est'is aŭt'o fiks'it'a per ĉen'o, kiu ir'is tra la rad'o kaj ĉirkaŭ lamp'fost'o. Por for'viŝ'i tiu'n ofend'a'n mal'grand'ig'o'n de mi'a pov'o, mi entrepren'is la ŝtel'o'n. Mi simpl'e de'pren'is la ĉen'it'a'n rad'o'n, al'met'is la krom'rad'o'n kaj for'konduk'is la aŭt'o'n.’ Amuz'is mi'n imag'i la surpriz'o'n de la aŭt'o'posed'ant'o, kiam li re'ven'is por re'trov'i si'a'n maŝin'o'n kaj ek'vid'is si'a'n rad'o'n ĉen'it'a al la lamp'fost'o!” fin'is la detektiv'o.

Mi ir'is al la loĝ'ej'o de Martin por ek'sci'i, ĉu li decid'is ven'i kun ni tri al Bristol. Jam plur'foj'e mi demand'is li'n pri tio; sed li respond'is, ke li ne cert'as.

Mi en'ir'is li'a'n ĉambr'o'n. Neniam mi vid'is tiom da mal'ord'o. La plank'o, la mebl'o'j, ĉio est'is plen'a de libr'o'j, gazet'o'j, paper'o'j, mal'pur'a'j vaz'o'j kaj vest'o'j. Est'is mult'a'j libr'o'j.

“Antaŭ'e'n, Vik, en'ven'u!” li dir'is, gest'ant'e en'ir'ig'e. “Bon'ven'o'n en mi'a kastel'o! De'pren'u la pez'o'n for de vi'a'j pied'o'j!” kaj, vid'ant'e, ke ne est'as liber'a seĝ'o, li per man'sving'o ŝov'is libr'o'j'n de sur seĝ'o sur la plank'o'n. “Mank'as vi'a ĉarm'ul'in'o — kial?”

“Mi ven'is rekt'e de la foir'o. Ŝi est'as hejm'e, pak'ant'e la valiz'o'j'n, ĉar ni dev'as ir'i al Bristol fru'maten'e. Nu, Martin: ĉu vi decid'is ven'i aŭ ne ven'i? Ni dev'as sci'i.”

“Bedaŭr'ind'e ne. Ŝir'as mi'a'n kor'o'n, sed mi dev'as ir'i al ali'a lok'o.”

“Ĉu ĉe ni ne sufiĉ'as la pag'o?”

“Kia dir'o! Ĝi pli ol sufiĉ'as. Ne tem'as pri la labor'o aŭ la gelt’o. Sed mi dev'as vizit'i mi'a'n id'o'n, kaj post tio mi dev'as nepr'e for'vojaĝ'i por far'i i'o'n far'end'a'n.”

“Tio est'as surpriz'o: mi ne sci'is, ke vi hav'as fil'o'n.”

“Jes, mi ja edz'iĝ'is. Mi est'is jun'a tiam nur'a flav'bek'ul'o. Ni est'is feliĉ'a'j — turt'e feliĉ'a'j; sed unu tag'o'n ŝi mal'aper'is kiel vapor'o. Ŝi for'kur'is kun iu ali'a. La afer'o est'is tut'e ne'atend'it'a kaj sen klar'ig'o. Mi ne plu eĉ flar'is ŝi'n. Tia est'as la viv'o, Vik. Tamen nun mi est'as kontent'a — mi vetur'as mal'pez'e. Mi viv'as laŭ mi'a gust'o, sen dev'o'j kaj sen tiu'j faden'et'o'j, katen'e fort'a'j, per kiu'j la vir'in'o'j ni'n lig'as. Se mi ek'vol'as i'e'n ir'i, diabl'o, mi ir'as. Nek Di'o nek tondr'o mi'n de'turn'os. Mi'a'j libr'o'j mi'n distr'as, la mond'o mi'n amuz'as... Do, kam’rad'o, adios* kaj a rivederci* kiam ajn la vent'o ni'n kun'pel'os.”

* adios — (hispan'e) adiaŭ
* a rivederci — (ital'e, pr.: a rivederĉi) ĝis re'vid'o

17. Fripon'o Ĉie Si'a'n Nom'o'n Skrib'as.

La labor'o en Bristol ne est'is tre streĉ'a, la negoc'o est'is bon'a. Ni spert'iĝ'is kaj lern'is pli bon'e help'i unu la ali'a'n. Por ŝpar'i temp'o'n kaj pli efik'ig'i ni'a'j'n klopod'o'j'n, ni iniciat'is kod'vort'o'j'n.

Se ekzempl'e mi ne'sci'e mal'ŝpar'as temp'o'n parol'ant'e al aĉet'int'o, kaj Micky re'kon'as li'n, li tuj avert'as mi'n per kod'vort'o glat'e en'ŝov'it'a en fraz'o'n, kaj, avert'it'e, mi kiel ebl'e plej baldaŭ for'las'as la aĉet'int'o'n kaj ek'kroĉ'as mi'n al iu ali'a. Aŭ se mi est'as okup'it'a kaj vid'as iu'n, kiu'n mi juĝ'as kiel aĉet'ont'o'n, kod'vort'o tuj sci'ig'as tio'n al MickyAnjo. Simil'e, ali'a kod'vort'o sci'ig'as, ke ven'as iu por plend'i, kaj la avert'it'o konduk'as la plend'ant'o'n flank'e'n kaj help'as al li, sed for de la aŭd'pov'o de ali'a'j, interes'iĝ'ant'a'j pri la kuir'il'o.

Iu'foj'e okaz'as, ke mank'as temp'o plen'kuir'i la manĝ'aĵ'o'n, ebl'e ĉar la hom'o'j mal'pacienc'as. En tia okaz'o la ekspon'ist'o dir'as la kod'vort'o'n, ĉu flank'e'n, ĉu en si'a deklam'ad'o. La help'ant'o'j do est'as pret'a'j klopod'i, ke neni'u gust'um'u la koncern'a'n manĝ'aĵ'o'n, kiu ne est'as plen'kuir'it'a. Oni ne pov'as for'kaŝ'i ĝi'n, ĉar tio log'as ne'dezir'at'a'n atent'o'n, sed per ĉi'a'j ruz'o'j la ne'kuir'it'aĵ'o est'as gard'at'a. Se iu vol'as ekzempl'e gust'um'i ne'kuir'it'a'j'n cep'o'j'n, la help'ant'o dir'as: “Cert'e!” kaj kvazaŭ mis'kompren'e li don'as ter'pom'o'j'n aŭ karot'o'j'n kaj si'n'sekv'e puŝ'as ali'a'j'n manĝ'o'j'n al la enket'ant'o tiel, ke li hont'as insist'i pri la cep'o'j.

Ni ankaŭ spert'iĝ'is elekt'i person'o'j'n, kiu'j valor'as la al'parol'o'n post la ekspon'ad'o. Per la manier'o, laŭ kiu hom'o rigard'as kuir'il'o'n, ni diven'as, ĉu li jam aĉet'is, nur sci'vol'em'as aŭ est'as aĉet'em'a. Ankaŭ ĉe inter'parol'o ni tuj sond'as li'a'n kvalit'o'n. Ne'spert'a vend'ist'o ebl'e parol'as al vir'in'o, kiu jes'as ĉio'n dir'it'a'n kaj inter'romp'as li'n per: “Ĝi est'as mir'ind'a kuir'il'o — ĉiu dev'us posed'i ĝi'n? ktp., kaj tia'j dir'o'j ig'as la ne'spert'ul'o'n pens'i, ke vend'o est'as cert'a. Sed la spert'o instru'as ali'e. Person'o, kiu pens'as pri aĉet'o, ne tiom mal'kaŝ'e vid'ig'as si'a'n interes'o'n, sed dub'as, demand'as kaj ĝeneral'e cert'ig'as si'n pri la artikl'o, antaŭ ol fin'decid'i.

Sed malgraŭ spert'o kaj hard'o oni pov'as erar'eg'i. Okaz'is al mi foj'e, ke mi trov'iĝ'is en foir'o, kiu fiask'is. Preskaŭ neni'u en'ven'is, kaj ni ne pov'is kuir-ekspon'i pro mank'o de publik'o. Ven'is al mi mal'jun'ul'in'o enket'ant'e. Mi bon'e kon'is tia'j'n vir'in'o'j'n, kaj mi juĝ'is ke laŭ'tip'e ŝi vol'as nur vant'e demand'ad'i kaj don'i sen'frukt'a'n labor'o'n. Mi ne pov'is komenc'i kuir'ad'o'n por unu person'o, kaj ceter'e mi taks'is tiu'n eks'mod'e vest'it'a'n vir'in'o'n ne ind'a por serioz'a konsider'o. Mi nur klar'ig'is skiz'e kaj rapid'e kaj takt'e for'regal'is ŝi'n. Kelk'a'j'n tag'o'j'n post'e en'ven'is sinjor'o kun sinjor'in'o. Mi pov'is vid'i, ke ili est'as alt'klas'a'j, kaj ke kun ili la temp'o ne est'us mal'ŝpar'at'a. Mi ne pov'is kuir'i manĝ'o'n por du, sed mi bon'e eksplik'is al ili la kuir'il'o'n. Ili decid'is aĉet'i, kaj pag'is per ĉek'o pret'e en'skrib'it'a kaj nom'sign'it'a... de la eks'modul'in'o! La eks'modul'in'o est'is princ'in'o, kaj la du ŝik'a'j ge'sinjor'o'j est'is... ŝi'a'j kuir'ist'in'o kaj ĉef'serv'ist'o!

Ne est'is foir'o'j dum iom da temp'o post Bristol, kaj est'is aranĝ'it'e, ke ni ir'u dis'e ekspon'ad'i en magazen'o'j. Prepar'e al tio mi instru'is al Anjo kaj Micky, kiel ekspon'i, kaj don'is al ili okaz'o'n praktik'i. Ekspon'ad'o en magazen'o'j est'os pli facil'a pro mank'o de bru'o, de konkur'ant'o'j kaj de for'log'aĵ'o'j por la klient'o'j.

Post la fin'o de la Bristola foir'o ni adiaŭ'is kaj dis'ir'is al mal'sam'a'j part'o'j de la land'o. Por mi est'is aranĝ'it'a vic'o da butik'o'j en provinc'o Cornwall. Est'is hel'a printemp'a veter'o, kaj tiu part'o de Angl'uj'o est'as bel'a. Tie ne est'as fum'o el fabrik'o'j, nek daŭr'a bru'o de trafik'o, nek sen'ĉes'e rapid'ant'a'j hom'o'j, kiu'j ir'as, tra'puŝ'ant'e si'n kubut'e tra amas'o, kvazaŭ ĉiu minut'o dev'as est'i streĉ'e el'uz'at'a. Mal'e. La seren'a'j urb'et'o'j kaj vilaĝ'o'j, la mal'grand'a'j, zigzag'a'j strat'o'j, la mal'nov'a'j pitoresk'a'j dom'o'j don'as sent'o'n de ripoz'o kaj kontent'ec'o. Ĉe la mar'bord'a'j vilaĝ'o'j, fiŝ'kapt'ist'o'j star'as trankvil'e parol'ant'e, aŭ pri'zorg'as si'a'j'n fiŝ'ret'o'j'n, boat'o'j'n ktp. La rok'ec'a mar'bord'o kaj bel'a'j golf'o'j kaj haven'o'j prezent'as bel'eg'a'j'n bild'o'j'n, kiu'j log'as art'ist'o'j'n el ĉiu'j part'o'j de la land'o. La pur'a aer'o est'as ver'a regal'o post la sufok'a, polv'o'ŝarĝ'it'a aer'o de la foir'o'j.

Mi ating'is la unu'a'n urb'o'n Falmouth, serĉ'is loĝ'ej'o'n, ir'is al la fer'aĵ'butik'o por prezent'i mi'n, post'e ir'is al butik'o de apud'a buĉ'ist'o por aranĝ'i la regul'a'n liver'o'n de viand'o. Mi klar'ig'is, ke est'us pli oportun'e por mi, pag'i la kalkul'o'n je la semajn'fin'o. La buĉ'ist'o est'is afabl'a, sed dir'is ke li bedaŭr'as, sed est'os neces'e, ke mi pag'u kontant'e. Mi dir'is, ke mi pov'os far'i ankaŭ tio'n, sed est'us pli oportun'e hav'i ĉiu'j'n aĉet'o'j'n sur unu kont'o, ĉar tiel mi pov'us send'i la faktur'o'n pri la sum'a el'spez'o al mi'a firma'o por ricev'i la re'pag'o'n. Ali'e mi pov'us facil'e forges'i el'spez'o'j'n aŭ perd'i kvitanc'o'j'n. Sed la buĉ'ist'o si'n ten'is marmor'e al si'a kondiĉ'o. Li'a mal'fid'em'o iom surpriz'is mi'n, sed mi konsent'is pag'i kontant'e. Sed ĉe la legom'vend'ist'o kaj la spic'ist'o okaz'is la sam'o. Mi re'ir'is al la fer'aĵ'ist'o kaj sci'ig'is li'n pri la suspekt'em'a'j butik'ist'o'j en Falmouth. Li simpl'e respond'is: “Premo ekspon'ad'is ĉi tie antaŭ du semajn'o'j.”

Domaĝ'e. Mi ek'sci'is, ke Premo tra'vic'is la sam'a'j'n urb'o'j'n, kiu'j'n mi dev'os vizit'i.

La fer'aĵ'ist'o rakont'is al mi mult'o'n pri la fi'far'o'j de Premo, tamen li ne mal'ŝat'is li'n. Est'is io ĉe tiu hom'o. Mi neniam el'trov'is kio. Cert'e ĝi ne est'is io ŝat'ind'a, vid'ebl'a por iu, kiu kon'is li'n supr'aĵ'e, kiel mi li'n kon'is. Oft'e dum la ekspon'ad'o Premo subit'e for'las'is ĝi'n, dir'ant'e al la sid'ant'a'j hom'o'j: “Pardon'u mi'n — la telefon'o!” kaj for'ir'is al la trink'ej'o. Kelk'foj'e li re'ven'is du'on'hor'o'n post'e. Antaŭ la komenc'o de ekspon'o'j li aĉet'is vaz'o'j'n da marmelad'o, de'pren'is la etiked'o'n kaj dir'is, ke li konfit'is la marmelad'o'n per la kuir'il'o en la vitr'a vaz'o. Ĉiu mir'eg'is kaj demand'is, kiel tio est'as ebl'a. Premo klar'ig'is, ke li verk'is valor'a'n libr'o'n pri tiu nov'a metod'o, kaj ke al ĉiu, kiu aĉet'os kuir'il'o'n, oni send'os ekzempler'o'n kiam la libr'o est'os pres'it'a. La klient'o'j post'e ĝen'is la fer'aĵ'ist'o'n, pet'ant'e la libr'o'n, kiu ne ekzist'is. Kiam Premo for'las'is la butik'o'n, li ŝtel'is kuir'il'o'n kaj prov'is vend'i ĝi'n mal'kar'e. Li ne trov'is aĉet'ant'o'n, do li ŝanĝ'is ĝi'n kontraŭ hund'o kaj vend'is la hund'o'n por kelk'a'j ŝiling'o'j.

Kiam mi est'is pret'a for'las'i la butik'o'n por ir'i al Truro, la fer'aĵ'ist'o don'is al mi ĉek'o'n, kaj antaŭ ol mi pov'is demand'i la kial'o'n, li dir'is: “Premo klar'ig'is al mi, ke est'as kutim'e don'i kvin'procent'a'n kurtaĝ'o'n al ekspon'ist'o'j.” Mi dir'is neni'o'n krom “Dank'o'n”, kaj en'poŝ'ig'is la ĉek'o'n. Ekspon'ist'o'j est'as ja pag'at'a'j salajr'e kaj kurtaĝ'e de la firma'o kaj ne dev'us ricev'i i'o'n de la butik'ist'o'j. En ĉiu vizit'at'a urb'o en Cornwall mi trov'is suspekt'em'o'n ĉe butik'ist'o'j kaj ricev'is kurtaĝ'o'n, kie mi labor'is.

Post la Cornwallaj ekspon'o'j mi dev'is ir'i al grand'a magazen'o en Londono. Tie la amas'o da regul'o'j incit'is mi'n. Por ĉiu ag'o est'is brid'a'j regul'o'j. Por for'port'i simpl'a'n propr'a'n pak'aĵ'o'n, oni dev'is hav'i rajt'ig'o'n de tiu kaj tiu, ĝis naŭz'o.

Unu tag'o'n en'ven'is jud'o kaj demand'is mi'n, kie trov'iĝ'as la fak'a ĉef'o. Mi inform'is li'n, kaj li dank'is mi'n. Mi vid'is li'n plur'foj'e kaj sci'is, ke li iel negoc'as. Ni kutim'e inter'parol'is kaj du-tri foj'o'j'n ni ir'is kun'e manĝ'i en la magazen'a restoraci'o. Li rakont'is pri si mem.

Li'a negoc'o est'is ir'i al magazen'o'j aŭ ali'spec'a'j komerc'ej'o'j kaj entrepren'i vend'o'n de var'o'j, kiu'j'n la magazen'o aŭ komerc'ist'o ne pov'as vend'i. Li ricev'is pag'o'n per procent'o de la vend'o'prez'o.

Foj'e li ir'is en magazen'o'n kaj aŭdienc'is kun la fak'estr'o de la bazar'a fak'o en la sub'ter'a etaĝ'o. Tiu hav'is mal'kar'a'j'n gramofon'o'j'n, kiu'j'n li ne pov'is vend'i. La jud'o entrepren'is vend'i ili'n. Post du-tri tag'o'j la jud'o re'ven'is al la estr'o kaj sci'ig'is li'n, ke la gramofon'o'j est'as vend'it'a'j. Kiam la bazar'estr'o demand'is, kie'n liver'i ili'n, la jud'o respond'is: “Al la muzik'a fak'o en la tri'a etaĝ'o.” La afer'o sukces'is, kaj li ricev'is la procent'aĵ'o'n. Io tia pov'as okaz'i, ĉar ĉiu fak'estr'o si'n okup'as ekskluziv'e nur pri si'a fak'o!

Ali'a'n foj'o'n la jud'o kun koleg'o aĉet'is mil fot'o'maŝin'o'j'n po unu pund'o el Amerik'o. La fot'o'maŝin'o'j est'is vid'ebl'e tre bon'a'j kaj valor'is plur'foj'e tiu'n prez'o'n. La du koleg'o'j vend'is la tut'o'n al iu magazen'o po du pund'o'j por maŝin'o. Tio don'is mil pund'o'j'n da profit'o. La par'o ir'is al trink'ej'o por fest'i la bon'a'n negoc'o'n, kaj de tie ir'is al la hejm'o de unu el ili por sci'ig'i la edz'in'o'n. Sed la edz'in'o dir'is, ke la magazen'o telefon'is, ke oni tuj telefon'vok'u la direktor'o'n. La jud'o tio'n far'is.

“Kie oni pov'as trov'i konven'a'j'n film'o'j'n por la maŝin'o'j?” demand'is la direktor'o de la magazen'o.

“Nu... ie ajn”, respond'is la jud'o ne'cert'e.

“Do trov'u la film'o'j'n, kaj ni aĉet'os!” dir'is la magazen'estr'o.

La par'o el'ir'is kaj tra'serĉ'is Londonon, sed ne pov'is trov'i film'o'j'n taŭg'a'j'n por la maŝin'o'j. Diabl'e! La film'o'j hav'is special'a'n format'o'n! Jen est'is la tuber'o en la afer'o; jen kial la maŝin'o'j est'is tiel mal'kar'a'j! Ili kabl'is al Amerik'o kaj ricev'is la respond'o'n, ke la firma'o bankrot'is kaj la film'o'j ne plu est'as akir'ebl'a'j. Ili cerb'um'is kaj zorg'um'is pri la afer'o.

“Jen bel'a kaĉ'o”, dir'is unu al la ali'a.

Sed solv'o ek'bril'is al ili. Ili pren'is aŭtomobil'o'n kaj laŭ'ir'is ĉiu'j'n trov'ebl'a'j'n lombard'ist'o'j'n en Londono, Brighton kaj ali'a'j proksim'a'j urb'o'j, lombard'is ĉiu'n maŝin'o'n apart'e por 25, 30 kaj eĉ 35 ŝiling'o'j — kaj post tio eĉ vend'is kelk'a'j'n el la lombard-bilet'o'j por kelk'a'j ŝiling'o'j.

Ali'a komerc'o, kiu'n ili far'is, est'is aĉet'i mal'aktual'a'j'n gramofon'disk'o'j'n ĉe fabrik'o po du penc'o'j, dum la regul'a prez'o de disk'o'j est'is po unu ŝiling'o. La jud'o'j send'is la disk'o'j'n al Nederlando, kie la angl'a'j ari'o'j est'is aktual'a'j, kaj bon'e profit'is. Sed inter tiu'j mal'kar'a'j disk'o'j (amas'e aĉet'it'a'j) est'is kelk'a'j, kiu'j en'hav'is parol'ad'o'j'n. Nu, tiu'j ne est'is vend'ebl'a'j en Nederlando. La problem'o do rest'is: kiel en'spez'i ankaŭ per tiu'j disk'o'j. Kaj solv'o'n ili trov'is.

Ili ek'sci'is jen'o'n: se butik'ist'o ne sukces'as vend'i ĉiu'j'n disk'o'j'n, la firma'o re'pren'as dek el cent kaj re'don'as la pag'it'a'n prez'o'n (po unu ŝiling'o). Do la jud'o'j simpl'e vend'is tiu'j'n sen'util'a'j'n disk'o'j'n po ok penc'o'j al butik'ist'o'j. Tiu'j re'send'is ili'n al la fabrik'o kaj ricev'is po unu ŝiling'o. La jud'o'j re'aĉet'is la sam'a'j'n disk'o'j'n ĉe la fabrik'o, kaj jen la vend'o kaj aĉet'o de la disk'o'j daŭr'ad'is en magi'a rond'o. Fin'e la fabrik'ant'o'j mal'kovr'is la manovr'o'n.

Mi fin'is la tag'a'n labor'o'n je la ses'a, kaj unu'foj'e semajn'e ni hav'is du'on'tag'a'n liber'temp'o'n. Unu'a'vid'e tio ŝajn'is eg'e prefer'ind'a ol labor'i ĝis la dek'a, kiel en foir'o'j, sed mal'e — mi spert'is sol'ec'o'n dum la liber'a'j hor'o'j. Mi distr'is mi'n per promen'o'j tra la Londonaj strat'o'j, vizit'o'j al muzik'hav'a'j kaf'ej'o'j kaj mal'oft'a'j vizit'o'j al kin'o'j, sed mi sent'is tiu'n sol'ec'o'n, kiu est'as eĉ pli fort'a inter hom'amas'o'j. Mi decid'is serĉ'i amik'o'n. Sed en Londono tio est'as pli mal'facil'a ol en mal'grand'a'j urb'o'j. Est'as mal'mult'a'j hejm'o'j en la centr'o de Londono, kaj la grand'a pli'mult'o de la labor'ant'o'j en la magazen'o loĝ'is kilo'metr'o'j'n for el la centr'o, kaj post la labor'o ili rapid'is hejm'e'n per bus'o, sub'ter'a fer'voj'o aŭ trajn'o.

18. Gaj'a Du'op'o.

Post kelk'a'j tag'o'j mi amik'iĝ'is kun Benjo. Ŝi sid'is proksim'e al mi en bud'et'o, kaj ŝi'a labor'o est'is respond'i al demand'o'j de klient'o'j: inform'i, kie oni pov'as aĉet'i tio'n kaj tio'n, montr'i la voj'o'n al divers'a'j fak'o'j ktp. Post la labor'o ni ordinar'e el'ir'is kun'e. Ŝi est'is tre sprit'a kaj gaj'a, kaj mi'a humor'o aŭtomat'e respond'is al ŝi'a. Ŝi est'is tia, ke post unu-du renkont'iĝ'o'j mi sent'is, kvazaŭ mi kon'us ŝi'n jam de jar'o'j. Brak-en-brak'e ni ir'is kie'n la moment'a prefer'o pel'is ni'n, kaj ni babil'is, inter'sprit'is, ŝerc'is kaj rid'is, kvazaŭ ni est'us la sol'a'j hom'o'j en Londono. Mi memor'as, ke foj'e ni el'ven'is el sub'ter'a trajn'o. Antaŭ ni ramp'is la long'a'j mov'ŝtup'ar'o'j. Ŝi dir'is: “Ni konkur'u, kiu pov'as unu'e ating'i la supr'o'n per la mal'supr'e'n'ir'a mov'ŝtup'ar'o!” Gaj'e ni kur'ramp'is kontraŭ la flu'o de la al'ven'ant'a'j ŝtup'o'j, rid'ant'e kaj tut'e sen'konsci'a'j pri la rigard'eg'o'j de la hom'o'j, kiu'j sen'dub'e pens'is ni'n frenez'a'j.

“Jen”, ŝi dir'is, spir'eg'ant'e ĉe la supr'o, “dum mi'a tut'a viv'o mi vol'is far'i tio'n!”

Unu vesper'o'n ni decid'is ir'i vid'i film'o'n, kiu est'is mult'e reklam'at'a. Ni en'ir'is, kaj post ne'long'e mi komenc'is tord'iĝ'i en mi'a fotel'o. La film'o est'is aĉ'a; sed kio incit'is mi'n, est'is ke la reklam'o'j est'is tut'e tromp'a'j kaj relief'ig'is i'o'n al'log'a'n, kio okup'is sur la ekran'o nur unu-du minut'o'j'n. Ankaŭ al Benjo ĝi mal'plaĉ'is, kaj ŝi komenc'is kritik'i kaj mal'laŭd'i ĝi'n ne'flustr'e, dir'ant'e ke ŝi ne sci'as, kial la popol'o toler'as tia'j'n tromp'aĵ'o'j'n sen'protest'e.

“Ven'u”, mi dir'is laŭt'voĉ'e, “ni ir'u vid'i film'o'n ie!”

Ni parad'e el'ir'is. En la vestibl'o ŝi for'las'is mi'n dum moment'o, kaj mi star'is ĉe la en'ir'ej'o atend'ant'e ŝi'n. Ge'du'o, kiu rigard'is la reklam'o'j'n ĉe la pord'o, ven'is al mi, pens'ant'e ke mi est'as la direktor'o de la kin'o, kaj demand'is: “Ĉu ĝi est'as brit'a film'o?”

“Jes”, mi respond'is, “sed ĝi est'as la plej aĉ'a, kiu'n ni iam montr'is.”

La par'o rigard'is mi'n mir'ant'e, ke ofic'ist'o de entrepren'o pov'as est'i tiom honest'a. Ili dank'is mi'n kaj for'ir'is. Mi'a ag'o bon'humor'ig'is mi'n kaj mi ĝu'e rakont'is la okaz'int'aĵ'o'n al Benjo kiam ŝi al'ven'is. Ŝi kun'ĝu'is la ŝerc'o'n kaj dir'is:

“Tio memor'ig'as mi'n pri io simil'a, kio okaz'is al mi en Londona magazen'o, kiam mi est'is kun mi'a frat'o. Ne en magazen'o, en kiu mi labor'is. Mi star'is, atend'ant'e mi'a'n frat'o'n, kiu rigard'is i'o'n interes'a'n al li kelk'a'j'n metr'o'j'n for de mi. Vir'in'o ven'is rekt'e al mi kaj dir'is aŭtoritat'e:

‘Montr'u al mi la ĉapel'a'n fak'o'n!’

Mi tuj kompren'is, ke ŝi pens'as ke mi est'as dung'it'in'o, kaj la pens'o, ke eĉ for de la propr'a labor'o la hazard'o postul'as, ke mi tamen labor'u, rid'ig'is mi'n. La vir'in'o tuj koler'iĝ'is kaj ĵet'is:

‘Ne est'u impertinent'a. Montr'u al mi, ali'e mi denunc'os vi'n.’

Ho, ir'u bol'ig'i la kapon’, mi dir'is sen'zorg'e. ‘Mi eĉ ne em'as parol'i al vi.’

La vir'in'o preskaŭ eksplod'is pro furioz'o.

‘Mi denunc'os vi'n, vi est'os tuj mal'dung'it'a... Tia krud'ec'o!... Mi tuj sci'ig'os vi'a'n fak'a'n estr'o'n.’

‘Do denunc'u, ĝis vi krev'os; mi fajf'as je tio. Jen star'as la ĉef'o tie. Ir'u al li... for de mi'a vid'o’, mi dir'is, montr'ant'e al mi'a frat'o, kiu mal'hel'vest'it'e kaj sen ĉapel'o ja aspekt'is kvazaŭ ĉef'o.

La vir'in'o si'n turn'is kaj ir'is rekt'e al li, kaj mi okul'sign'is al li kompren'ig'e. La vir'in'o paŝ'is al mi'a frat'o kaj dir'is:

‘Mi vol'as plend'i kontraŭ tiu komiz'in'o pro impertinent'o kaj insult'ad'o. Mi simpl'e demand'is al ŝi, kie est'as la ĉapel'a fak'o, kaj ŝi insult'is mi'n ŝok'e!’

Mi'a frat'o respond'is: ‘Se ŝi ne em'as montr'i ĝi'n al vi, ŝi plen'e rajt'as. Ir'u kaj serĉ'u ĝi'n mem kaj ne ĝen'u mi'a'j'n labor'ant'o'j'n!’

La vir'in'o rest'is tut'e sen'vort'a kaj el'ir'is murmur'ant'e pri la plej ne'kred'ebl'e aĉ'a magazen'o, kiu'n ŝi iam vizit'is!”

Plaĉ'is al mi la pret'a sprit'ec'o de London'an'o'j. Se okaz'e mi dir'is i'o'n ŝerc'a'n al iu, li ne fiks'e rigard'is kvazaŭ ofend'it'a nek mien'is vak'e ne'kompren'e, kiel oft'e okaz'as en ali'a'j part'o'j de Angl'uj'o. Foj'e mi dir'is ŝerc'e al Londona konduktor'o de bus'o:

“Ĉu vi pov'as halt'i ĉe numer'o 76, Kensingtonstrat'o?”

Tuj ven'is la respond'o: “Cert'e. Ĉe kiom'a etaĝ'o?”

Tia'j'n pret'a'j'n re'bat'o'j'n oni oft'e spert'as ĉe kelner'o'j, port'ist'o'j, taksi'ist'o'j ktp. Kiam mi est'is sol'a, mi trov'is, ke ŝerc'a vort'o tie kaj tie inter'ŝanĝ'it'a distr'as aŭ gaj'ig'as la ted'a'n pas'o'n de la tag'o.

Anjo skrib'is al mi de temp'o al temp'o, sed ŝi'a'j leter'o'j far'iĝ'is pli mal'oft'a'j kaj mal'long'a'j.

Iu'n dimanĉ'maten'o'n mi renkont'is Benjon laŭ antaŭ'aranĝ'o, por vizit'i Petticoat Lane, la fam'a'n London'an bazar'o'n. Est'is bel'a, varm'a maten'o. Ni ating'is Petticoat Lane proksim'um'e je la dek'a. La bazar'o est'is tiom plen'a de hom'o'j, ke ni dev'is puŝ'iĝ'i inter ili kaj zorg'i por ne perd'i unu la ali'a'n. Ĉiu strat'o est'is kontinu'e border'it'a ambaŭ'flank'e per stand'o'j, kaj ankaŭ la strat'butik'o'j est'is mal'ferm'a'j. La bazar'ist'o'j hurl'is pri si'a'j var'o'j, kaj la butik'ist'o'j star'is ĉe la sojl'o, prov'ant'e per ĉiu rimed'o en'ir'ig'i klient'o'j'n. Preskaŭ ĉiu spec'o de var'o est'is aĉet'ebl'a, “de pingl'o ĝis ankr'o”, kiel dir'as la angl'a esprim'o.

Ni kun'ir'is mal'rapid'e, aŭskult'ant'e la bazar'ist'o'j'n deklam'i. Inter ili mi re'kon'is kelk'a'j'n bazar'ul'o'j'n, kaj kelk'foj'e mi ag'is kiel “spron'o”, por ili. “Spron'o” est'as proksim'um'a traduk'o de bazar'ul'a vort'o kiu signif'as iu'n, kiu per ekzempl'o instig'as la klient'o'j'n aĉet'i. Neces'as nur, ĉe la fin'o de bazar'ul'a parol'o, kiam li dir'as la prez'o'n, ke mi tuj aĉet'u. Tio komenc'ig'as la aĉet'ad'o'n. Post'e mi re'don'as kaŝ'e la aĉet'aĵ'o'n kaj re'ricev'as la mon'o'n.

Ĉe la voj'rand'o star'is vir'o, kiu vend'is fask'o'j'n da ment'o. Dum ni preter'pas'is, li ŝov'is fask'o'n al ni, kri'ant'e: “Ment'o po du penc'o'j por fask'o, ment'o po du penc'o'j por fask'o!”, re'ripet'e. Ĝust'e tiam, tern'o ne'atend'it'e sku'is Benjon, kaj ŝi tern'is rekt'e sur la etend'it'a'n fask'o'n. La ment'vend'ant'o ne paŭz'is nek mov'is eĉ palpebr'o'n, sed daŭr'ig'is: “Ment'o po unu penc'o por fask'o, ment'o po unu penc'o por fask'o...”

Ni puŝ'ir'is laŭ la strat'o'j. Benjo interes'iĝ'is pri vir'in'a'j vest'aĵ'o'j kaj far'is du-tri aĉet'o'j'n. Inter ili est'is par'o da silk'a'j ŝtrump'o'j, kiu'j est'is mal'alt'prez'a'j. La bazar'ist'o montr'is ili'n al ŝi, turn'ant'e ili'n en la man'o, por ke ŝi bon'e vid'u ili'n. Ŝi post'e rimark'is, ke la fortik'ig'it'a koton'a rand'o ĉe la supr'o de unu etend'iĝ'is preskaŭ ĝis la genu'o.

Ankoraŭ ŝi ne sci'as, kiel ili est'is manipul'it'a'j, ke ŝi ne vid'is la okul'frap'a'n difekt'o'n.

Subit'e Benjo dir'is: “Kio'n vend'as tiu hind'o?” Mi rigard'is. Li ne est'is hind'o. Tio est'is vid'ebl'a. Li est'is ŝmink'it'a. Ni al'proksim'iĝ'is. La “hind'o” port'is pseŭdo-orient'a'n vest'aĵ'o'n, sid'is sur tapiŝ'o kun la krur'o'j kruc'it'a'j kaj dir'is monoton'e per kvazaŭ'fremd'a fuŝ'parol'o: “Bon'ŝanc'a nigr'a fab'o, far'as bon'ŝanc'e, mult'e bon'ŝanc'e, nur po tri penc'o.” Li ten'is la rigard'o'n ter'e'n kaj apud li est'is cizel'it'a latun'a plet'o plen'a de nigr'a'j fab'o'j. Li vend'is unu-du tiam kaj tiam, precip'e al vir'in'o'j. Dum mi rigard'is, mi trov'is i'o'n kon'at'a'n ĉe li, kaj mi re'kon'is li'n. Est'is Bert, la “specimen'ist'o”, kiu'n mi renkont'is en la Edinburg'a foir'o. Post moment'o li lev'iĝ'is kaj aĉet'is tas'o'n da te'o ĉe la apud'a stand'o. Mi al'proksim'iĝ'is: “Kaisa hai, sahib*, grand'a ŝanĝ'o post la specimen'vend'o!”

* Kaisa hai, sahib — (hind'a) Salut'o'n, sinjor'o!

Jock!” li dir'is. “Kiel vi fart'as? Kio log'is vi'n al ĉi tiu ĝangal'o?”

“Ĉio ir'as glat'e ĉe mi. Kiel ĉe vi?”

Ho, kiel kutim'e, en'spez'o kaj el'spez'o.”

“Ĉu tio ĉi est'as vi'a nov'a entrepren'o?”

“Ne, mi labor'as ĉe foir'o dum la semajn'o, kaj se la veter'o est'as afabl'a dimanĉ'e maten'e, mi ven'as ĉi tie'n.”

“Ĉu vi mult'e en'spez'as per la fab'o'j?”

“Ne mult'e, sed la kost'o de la fab'o'j kaj iom da tinktur'o ne est'as mult'o.”

“Mi cert'e ne est'us kred'int'a, ke oni aĉet'us fab'o'j'n unu'op'e, kaj je tia skandal'a prez'o!”

Ho, la publik'o aĉet'as i'o'n ajn. Ju pli tromp'a la var'o, des pli oni aĉet'as. Tamen est'as io, kio ig'as la fab'o'j'n kar'a'j.”

“Kio?” mi demand'is.

“Mi'a plus'o”, li respond'is. “Kiam mi komenc'is, mi prov'is far'i parol'ad'o'n pri la fab'o'j, sed el'trov'is ke la publik'o ne kred'as mi'n. Ĝi est'is bon'a ‘fabel'o’, pri la de'ven'o de la mister'a'j nigr'a'j fab'o'j kaj cit'o'j pri la grand'a bon'ŝanc'o, kiu'n ili ven'ig'as, sed neni'o; do mi decid'is prov'i dir'i neni'o'n, krom fuŝ'dir'i kio ili est'as. Kaj la hom'o'j aĉet'as. Ebl'e ili iom hont'as, kiam ili est'as inter la amas'o, kiu'n mi'a parol'ad'o kolekt'is. Ĉu aŭ ĉu ne, ili aĉet'as unu'op'e.”

“Vi hav'as pli da kuraĝ'o ol mi. Mi ne kuraĝ'us tio'n far'i, precip'e se mi hav'us hel'blu'a'j'n okul'o'j'n.”

Benjo kaj mi plu promen'ad'is. Ni vid'is iu'n, kiu est'is laŭt'e deklam'ant'a. Sur si'a vend'o'benk'o li hav'is kap'o'n de moru'o, kaj sur ĝi est'is grand'et'a pilol'o disk'o'form'a.

“Ge'sinjor'o'j”, li deklam'is, “rigard'u la muŝ'o'j'n! Ili est'as ĉie sur la stand'o, sed neni'u — eĉ ne unu sol'a — al'proksim'iĝ'as la fiŝ'kap'o'n. Jen unu pund'o! Tio'n mi volont'e don'os al iu ajn, kiu unu'a vid'os muŝ'o'n rest'i sur la fiŝ'o. Ge'sinjor'o'j, tiu pilol'o ŝirm'os vi'a'n manĝ'aĵ'o'n kontraŭ muŝ'o'j kaj ĉiu'spec'a'j insekt'o'j. Nur met'u unu en vi'a'n kuir'ej'o'n aŭ manĝ'o'ŝrank'o'n, kaj vi for'ig'os la danĝer'o'n, kiu'n port'as muŝ'o'j. Muŝ'o'j infekt'as... ktp.”

Ni for'mov'iĝ'is. Neniam antaŭ'e mi vid'is tiu'n pilol'o'n, sed mi aŭd'is pri ĝi. Laŭ'dir'e oni simpl'e fand'as kandel'o'j'n kaj muld'as la fand'aĵ'o'n je pec'o'j de iu ajn form'o. Kelk'foj'e oni kolor'as la fand'aĵ'o'n per blu'a aŭ ruĝ'a ink'o. La muŝ'o'j ne proksim'iĝ'as al la fiŝ'o, sur kiu est'as la pilol'o, ĉar la fiŝ'o est'as... antaŭ'e tremp'it'a en petrol'o'n.

19. Unu Orient'e'n, Ali'a Okcident'e'n.

Est'is aŭgust'o. Mi labor'is en magazen'o en Manĉestr'o. La firma'o skrib'is al mi, ke la unu'a foir'o okaz'os en Aberdeen en septembr'o, kaj pet'is, ke mi bon'vol'u elekt'i taŭg'a'n lok'o'n por ni'a stand'o kaj ankaŭ far'u la stand'plan'o'n. Oni las'is al mi ankaŭ la elekt'o'n de la kun'labor'ant'o'j.

Anjo labor'is en Leeds, kiu ne est'as mal'proksim'e de Manĉestr'o. Mi tuj skrib'is al Anjo, sci'ig'ant'e ŝi'n pri la perspektiv'o'j kaj dir'ant'e al ŝi, ke mi intenc'as vizit'i ŝi'n dum la ven'ont'a merkred'o. Merkred'o est'is ja la du'on'tag'a feri'o en ambaŭ urb'o'j, do oportun'a por ni. Anjo respond'is ke ŝi ĝoj'as pri mi'a ven'ont'a vizit'o.

Anjo atend'is mi'n ĉe la staci'dom'o en Leeds. Ni kur'is unu al la ali'a laŭ la kaj'o, ĉirkaŭ'brak'is kaj kis'is. Kia'n ĝoj'o'n mi spert'is ĉe la renkont'o!

Ho, Vik”, ŝi dir'is. “Mi ĝoj'as de'nov'e vid'i vi'n.”

“Jes, mi'a kar'a, sed kia'j'n mizer'a'j'n skrib'et'o'j'n vi send'is al mi last'a'temp'e! Ĉu mank'is al vi skrib'paper'o?”

“Mi est'is tre okup'it'a kaj ceter'e mi ne em'is al la skrib'ad'o.”

“Tro okup'it'a por skrib'i leter'o'n?! Nu, Anjo, ne mensog'et'u.”

“Ĉu vi ven'is ĉi tie'n por riproĉ'i mi'n?” ŝi dir'is ofend'it'e.

“Ne, kar'a mi'a, sed vi ja ŝuld'as al mi i'a'n klar'ig'o'n. Nu, kie'n ni ir'u?”

“Est'as lul'e komfort'a kaf'ej'o ĉi-proksim'e. Ni ir'u tie'n.”

“Ĉu ne al vi'a loĝ'ej'o?”

“Ni pov'us... sed ĝi est'as mal'proksim'a, kaj vi ne dispon'as mult'e da temp'o, ĉu?”

“Ne, nur kelk'a'j'n hor'o'j'n, sed ni pov'us ja vetur'i per taksi'o.”

Ŝi evident'e embaras'iĝ'is, komenc'is parol'i kaj silent'is.

Anjo, kio est'as? Ĉu vi ne em'as, ke ni kun'est'u sol'a'j post tiel long'a temp'o? Dir'u klar'e: ĉu io ŝanĝ'iĝ'is inter ni?”

“N-ne”, ŝi balbut'is. “Vi est'as ĉiam... Ho, Vik — est'as nur, ke... ke est'as pli bon'e, ke ni ne ir'u tie'n... kaj ceter'e la dom'mastr'in'o ne ŝat'us, ke mi konduk'u vir'o'n en mi'a'n ĉambr'o'n. Ŝi est'as tia... tre suspekt'em'a... tre puritan'a.”

Anjo, kio est'as? Kial vi dir'is ‘ceter'e’? Kio est'as la ali'a afer'o, kiu mal'oportun'ig'as ni'a'n ir'o'n? Ĉu vi kun'viv'as kun iu?”

Ho Vik, ne antaŭ'juĝ'u. Ne est'u suspekt'em'a. Est'as nur, ke ne est'as oportun'e. Est'as... io.”

“Al mi ŝajn'as tut'e klar'e, ke est'as ne io, sed iu.”

Ŝi koler'et'is. “Brav'ul'o! Do vi jam konklud'is pri ĉio. Vi jam sci'as ĉio'n kaj kulp'ig'as mi'n. Vi est'as vir'o, do vi arog'as elekt'i vi'n juĝ'ist'o. Sed, Vik, rigard'u rekt'e en mi'a'j'n okul'o'j'n kaj deklar'u honest'e, ĉu vi mem rest'is ermit'o dum mi'a for'est'o. Ĉu vi pov'as tio'n dir'i?”

“Tio'n mi ne atend'is de vi, Anjo: ke vi uz'us tiu'n kutim'a'n vir'in'a'n ruz'o'n anstataŭ vi'n defend'i, re'bat'i per kontraŭ'akuz'o! Bon'eg'a taktik'o, sed uz'u ĝi'n kun iu ali'a, ne kun mi. Mi cert'e ne mal'ŝpar'us temp'o'n por for'puŝ'i vi'a'n akuz'o'n. Nun'temp'e pri vi tem'as, ne pri mi. Jes, jes, kar'ul'in'o kar'a, do vi vol'as, mi forges'u pri vi, dum mi barakt'as por mi'n mem sen'kulp'ig'i! Nu, Anjo, las'u mi'a'j'n afer'o'j'n flank'e'n. Ĉu aŭ ĉu ne vi hav'as kun'ul'o'n ĉi tie?”

“Kial mi respond'u?” ŝi dir'is. “Vi ja decid'is mem. Vi est'as ĉio'sci'a — vi kaj Di'o!”

“Ali'a taktik'o. Ofend'iĝ'em'o. Kio sekv'os tio'n? Mank'as nur nerv'o'kriz'o kaj sven'o. Daŭr'ig'u, daŭr'ig'u. Uz'u ĉiu'n artifik'o'n laŭ'vic'e kaj post'e ni pov'os parol'i raci'e.”

Ŝi tut'e silent'is. Ni ambaŭ paŝ'is al la kaf'ej'o. Mut'e ni en'ir'is. Dum la manĝ'o mi al'rigard'is ŝi'n esplor'e, sed ŝi evit'is mi'a'n rigard'o'n. Post iom da temp'o ŝi romp'is la silent'o'n. “Vik”, ŝi dir'is.

Mi ne respond'is.

Vik”, ŝi ripet'is, “mi pet'as pardon'o'n, sed ne kulp'as mi sol'a. Mi tre ŝat'as vi'n kaj...”

“Ŝat'as?!”

Moment'o'n ŝi rigard'is mi'n sen'mov'e; post'e ŝi mord'et'is la lip'o'j'n kaj hezit'e etend'is la man'o'n por tuŝ'i mi'a'n.

Vik”, ŝi dir'is mal'laŭt'e. “Ni ne kverel'u — mi vi'n pet'as. Atend'u, ĝis mi klar'ig'os. Kompren'u, kar'ul'o, ke ĝis nun'a moment'o vi ne don'is al mi la ebl'o'n klar'ig'i. Tuj kiam ni renkont'iĝ'is, vi komenc'is riproĉ'i mi'n. Mi ja intenc'is dir'i al vi ĉio'n. Mil'foj'e antaŭ vi'a ven'o mi pri'pens'is la afer'o'n. Pri'pens'is, kiel sci'ig'i vi'n sen vund'i vi'n, ĉar mi ja alt'e taks'as vi'a'n amik'ec'o'n. Ne rigard'u mi'n tiel, mi ja parol'as sincer'e. Nu, Vik, ne koler'iĝ'u. Est'as ja io, sed ne iu. Almenaŭ, ne en la senc'o kiu'n vi alud'is. Mi kun'viv'as kun neni'u. Sed... sed mi en'am'iĝ'is. Jes, Vik, tut'e kaj komplet'e. Tio'n mi ne pov'is evit'i. Li est'as bon'ul'o kaj tut'e ortodoks'a, eĉ mal'larĝ'mens'a. Kaj est'as mult'a'j kvalit'o'j li'a'j, kiu'j'n mi eĉ abomen'as, sed mi ne pov'as ne am'i li'n. Est'as strang'e. Mi ne vol'as mal'amik'iĝ'i kun vi. Mi prefer'us, ke ni rest'u ĉiam amik'o'j; sed i'o'n pli, Vik, mi ne pov'us. Mi ne pov'us perfid'i li'n. Ne, pen'u kompren'i. Dir'u, ke tio ne detru'os ni'a'n amik'ec'o'n.”

“Ĉu li est'as bazar'ul'o?” mi dir'is ne'konsekvenc'e.

“Ne, li labor'as en ofic'ej'o. Li ne kon'as la mond'o'n. Li ĉiam loĝ'is en ĉi tiu urb'o kun si'a vidv'a patr'in'o.”

“Ĝi est'as sku'o, sed vi'a elekt'o est'as vi'a elekt'o. Mi hav'as sufiĉ'e da prudent'o por ne de'admon'i vi'n de li. Pli bon'e, se mi atend'os, ĝis vi enu'os pri li. Vi'a kor'inklin'o ebl'e ne daŭr'os.”

“Vi erar'as, Vik, ni fianĉ'iĝ'is. Jen la ring'o”, kaj ŝi el'pren'is ĝi'n el si'a man'sak'et'o. “Ni ge'edz'iĝ'os je Krist'nask'o.”

Mi pens'is iom'et'e. “Do bon'e, Anjo, mi kontraŭ'raci'e esper'as, ke vi est'os feliĉ'a. La afer'o ne est'as facil'a por mi, sed almenaŭ vi'a amik'ec'o est'as io, kaj ceter'e mi ĉiam hav'os dolĉ'a'j'n re'memor'o'j'n.”

“Dank'o'n.”

“Ĉu vi ven'os al la ven'ont'a foir'o en Aberdeen?”

“Mi ne pov'as. Li ne vol'as, ke mi vojaĝ'u plu. Post la fin'o de la ekspon'ad'o ĉi tie mi intenc'as for'las'i mi'a'n labor'o'n.”

Post tio ni babil'is ĝeneral'e kaj iom gaj'iĝ'is; sed intern'e mi sent'is pez'o'n, kiu'n mi ne tut'e sukces'is kaŝ'i.

Iel la hor'o'j pas'is. Ŝi ven'is kun mi al la staci'dom'o kaj post reciprok'a'j adiaŭ'a'j kis'o'j kaj reciprok'a'j promes'o'j skrib'i la trajn'o mi'n for'port'is.

20. Kontraŭ Ĉiu Mal'facil'o Ekzist'as Konsil'o.

Post tio, de'nov'e foir'o'j. En Aberdeen mi tuj antaŭ'vid'is mal'facil'aĵ'o'j'n. Ne est'is mult'e da lok'o en la ale'o'j ĉirkaŭ ni, kaj unu-du kontraŭ'a'j stand'o'j vend'is per laŭt'a deklam'ad'o. Plen'ŝtop'o de la ale'o'j per hom'o'j kaj kri'batal'o ne pov'os ne okaz'i. Do mi'a unu'a labor'o est'is amik'iĝ'i kun mi'a'j kontraŭ'ul'o'j, por ke afer'o'j ir'u des pli glat'e. Post la mal'ferm'o de la foir'o mi donac'is rost'it'a'j'n kok'id'o'j'n al la kontraŭ'a'j bazar'ul'o'j, por help'i al la ĝeneral'a komplez'em'o, kiu'n mi cel'is. Ĉe unu flank'o est'is sinjor'in'o, kiu vend'is parfum'o'n. Ŝi kviet'e labor'is, asperg'ant'e preter'pas'ant'o'j'n per parfum'o, kaj ŝi ĝentil'manier'e vend'is al ili. Por ne montr'i elekt'em'o'n, mi donac'is kok'id'o'n ankaŭ al ŝi, kaj ni amik'iĝ'is. Ŝi'a stand'o est'is bel'e drapir'it'a, kaj la parfum'o est'is en bel'form'a'j flakon'o'j bon'gust'e pak'it'a'j en karton'a'j skatol'o'j. Parol'ant'e kun ŝi iu'n tag'o'n, mi rimark'is, ke ŝi hav'as nur unu kvalit'o'n de parfum'o; do mi dir'is:

“Ĉu ne est'us pli bon'e, se vi hav'us divers'a'j'n parfum'o'j'n? Vi vend'us pli, se vi prezent'us elekt'o'n al la klient'o'j, ĉu ne?”

“Mi ja hav'as divers'a'j'n”, ŝi dir'is.

Mi ĉirkaŭ'rigard'is.

“Sed mi vid'as nur la viol'a'n”, mi kontraŭ'is.

“Jes, hodiaŭ mi vend'as nur viol'a'n, morgaŭ mi vend'os roz'a'n, kaj tiel plu laŭ'vic'e tra la tut'a stok'o. La parfum'o'j ven'as al mi en sortiment'o'j; sed se mi el'met'us ĉiu'j'n sur la stand'o, la klient'o'j hav'us mal'facil'o'n decid'iĝ'i inter la divers'a'j odor'o'j. Do ili mal'ŝpar'us mi'a'n temp'o'n. La praktik'o instru'is mi'n, ke mi pli bon'e en'spez'as, se mi ne permes'as elekt'o'n.”

“Kiu'n el tiu'j parfum'o'j vi prefer'as por propr'a uz'o?”

“El tiu'j!” ŝi dir'is, kvazaŭ ŝok'it'e. “Neniu'n. La sol'a'j flor'o'j, kiu'j iel rilat'as kun tiu'j parfum'o'j, est'as tiu'j bild'ig'it'a'j sur la flakon'a'j etiked'o'j. Oni aĉet'as ĉi tiu'n parfum'o'n kvin'litr'e en benzin'skatol'o'j. La parfum'o ver'ŝajn'e kost'as al la po'grand'ist'o po naŭ penc'o'j por kvin'litr'o”, ŝi ŝerc'is.

Micky kaj ali'a ekspon'ist'o nom'it'a Jeff help'is mi'n. Ni tri glat'e labor'is kaj kun'ŝerc'is. Mi ŝat'is Micky. Li iom mal'dik'iĝ'is pro la ne'regul'a viv'ad'o. Sol'e pri unu afer'o mi dev'is li'n gard'i. Oft'e li mal'aper'is de la stand'o, kaj mi dev'is serĉ'i li'n. Ĉiam mi sci'is kie serĉ'i, ĉar preskaŭ sen'escept'e mi trov'is li'n parol'ant'a al iu bel'ul'in'o ĉe ŝi'a stand'o. “Micky, Micky”, mi ŝerc'admon'is, “nun mi sci'as kial vi ne em'is est'i pastr'o.” Ankaŭ Jeff al mi plaĉ'is. Li est'is kompetent'a kaj bon'e sci'is aranĝ'i aŭ manovr'i. Se okaz'e, post la butik'ferm'a hor'o, mank'is io bezon'at'a, mi ĉiam send'is li'n por serĉ'i ĝi'n. Iel li ĉiam aranĝ'is; nepr'e li re'ven'is kun la bezon'at'aĵ'o. Por don'i al vi ekzempl'o'n pri li'a iniciat'em'o, mi cit'os al vi, kio'n li rakont'is al mi:

“Mi foj'e dev'is far'i vojaĝ'o'n tra la land'o, for de la fer'voj'a'j ĉef'lini'o'j. La vagon'ar'a ir'o est'is tre enu'ig'a kaj mal'rapid'a. Ĉe unu staci'dom'o mi dev'is el'ir'i por atend'i plu'a'n vagon'ar'o'n. Est'is la du'a maten'e en februar'o. La staci'dom'o dorm'is, la apud'a urb'et'o dorm'eg'is. Mi inform'iĝ'is de la unu'nur'a port'ist'o, ke mi dev'as atend'i ĝis post la sep'a. Mi ir'is al la atend'ej'o por ripoz'i, ĉar mi est'is mort'e lac'a. Ne est'is fajr'o en la atend'ej'o, la gas'lum'o miop'e palpebr'um'is. Ĉe la mur'o star'is krud'lign'a benk'o. Mi stern'is mi'n sur la benk'o'n por en'dorm'iĝ'i; sed la mal'varm'o est'is tiom pik'a, ke mi ne pov'is dorm'i. Frost'o'trem'ant'e, mi el'ir'is por demand'i la port'ist'o'n, ĉu ne est'as lok'o pli komfort'a, sed mi ne pov'is trov'i li'n. Ŝajn'e li ir'is hejm'e'n. Mi paŝ'is tie'n kaj re'e'n laŭ la kaj'o, sving'ant'e la brak'o'j'n kaj bat'ant'e la pied'o'j'n por iom varm'iĝ'i. Mi sci'is, ke serĉ'i provizor'a'n ŝirm'o'n de iu en la urb'o est'as sen'esper'e je tiu hor'o.

Sur la kaj'o'n ven'is hund'o, kiu si'n okup'is per vizit'o'j al la divers'a'j spur'o'j de si'a'j amik'o'j. Mi ven'ig'is la hund'o'n al mi kaj kares'is ĝi'n, don'ant'e al ĝi pec'et'o'j'n de biskvit'o'j, kiu'j'n mi hav'is en la poŝ'o. Por vari'ig'i mi'a'n paŝ'ad'o'n, mi el'ir'is el la staci'dom'o, kaj la hund'o sekv'is mi'n. Ĉe strat'angul'o mi vid'is ali'a'n hund'o'n, kiu al'proksim'iĝ'is. Tio don'is al mi ide'o'n. Mi rapid'ig'is mi'a'j'n paŝ'o'j'n kaj ir'is serĉ'i hund'o'j'n. Mi trov'is du pli'a'j'n. Mi amik'iĝ'is kun la hund'o'j kaj ig'is ili'n sekv'i mi'n. Kun la kvar hund'o'j mi re'ir'is al la staci'dom'a atend'ej'o, kuŝ'iĝ'is sur la plank'o, kaj per dorlot'a'j vort'o'j kaj kares'o'j ating'is, ke unu hund'o si'n kuŝ'ig'is sur mi'n kaj la ali'a'j si'n lok'is ĉirkaŭ mi. Tiel mi dorm'is komfort'e varm'e.”

La supr'e cit'it'a rakont'o est'as iom rid'ind'a, sed ĝi ja montr'as si'n'help'o'n neces'a'n al ni'a meti'o.

Por don'i ali'a'n ekzempl'o'n, mi rakont'os kio okaz'is en ali'a foir'o. Tiu foir'o est'is tut'e fiask'a. Neni'u en'ven'is. Iu bazar'ul'o kaŝ'e aranĝ'is kun ali'ul'o, ke ili far'u jen'o'n:

La bazar'ul'o si'n brun'ig'is kaj si'n vest'is kiel hind'a raĝao, kaj en ekzotik'a'j vest'o'j kaj kun parad'a manier'o li ir'is en taksi'o de lok'o al lok'o tra la urb'o. Li en'ir'is butik'o'j'n kaj ag'is tiel, ke li tir'u atent'o'n al si kaj al si'a brun'a interpret'ist'o. Mal'rapid'e li vetur'is al la foir'o kaj sukces'is kre'i ĝeneral'a'n interes'o'n kaj sci'vol'em'o'n. Tiel traf'e li ali'aspekt'ig'is si'n, ke la estr'o de la foir'o kaj la ali'a'j bazar'ul'o'j ne re'kon'is li'n. Li ir'is de stand'o al stand'o kun si'a interpret'ist'o kaj mal'avar'eg'e don'is grand'a'j'n mend'o'j'n al la firma'o'j. La fars'a inter'babil'ad'o inter la raĝao kaj la interpret'ist'o daŭr'is, dum la foir'estr'o humil'e konduk'is li'n kaj grand'a ar'o da hom'o'j li'n sekv'is. Ĉe la lav'maŝin'a stand'o la raĝao mend'is dek-naŭ maŝin'o'j'n: “unu por ĉiu trib'o”. La vizit'o de la raĝao est'is menci'at'a en la urb'a gazet'o, kaj tiel la foir'o est'is reklam'at'a, kaj la negoc'o vigl'iĝ'is. La foir'estr'o ne dank'is la bazar'ul'o'n, kiam la ŝerc'o mal'kovr'iĝ'is, ĉar li tut'e ne ĝu'is sci'i, ke li est'is viktim'o de grand'a blag'o.

Po'grad'e mi dung'is kaj instru'is nov'a'j'n help'ant'o'j'n. Ĉe intervju'o kun ebl'a'j dung'ot'o'j, ne interes'is mi'n, se ili montr'is atest'il'o'j'n pri long'a kaj fidel'a serv'ad'o ĉe firma'o aŭ atest'il'o'j'n pri bon'a karakter'o skrib'it'a de iu pastr'o aŭ impon'ul'o. Sol'e interes'is mi'n sci'i, ĉu ili est'as inteligent'a'j kaj kapabl'as pri'trakt'i ne'atend'it'a'n okaz'aĵ'o'n. Foj'e ven'is al mi elektr'ist'o. Li'a'j atest'il'o'j est'is bon'a'j. Respond'e al mi'a'j demand'o'j li klar'ig'is, kiel li labor'is zorg'e, neniam ven'is mal'fru'e ktp. Sed tio nur mild'e interes'is mi'n. Mi demand'is: “Ĉu vi neniam far'is i'o'n ajn for de la propr'a labor'o?”

Li respond'is ne'e.

Mi plu enket'is: “Ĉu vi neniam est'is sen'labor'ul'o?”

Li dir'is: “Jes, dum iom da temp'o.”

“Do”, mi daŭr'ig'is, “kio'n vi far'is tiam?”

“Preskaŭ neni'o'n. Mi ja prov'is i'o'n, sed ĝi ne sukces'is. Ĝi est'is bagatel'o.”

“Ebl'e ne”, mi dir'is. “Bon'vol'u klar'ig'i.”

Ho, est'is neni'o. Nur ke, kiam mi ne sci'is kiel en'spez'i, mi vid'is spec'o'n de fajr'ig'il'o en butik'a fenestr'o. Mi aĉet'is unu. Ĝi est'is sorb'a brik'o, kiu'n oni tremp'as en petrol'o'n. Ĝi est'is tre simpl'e en'kaĝ'ig'it'a per du drat'o'j, kiu'j est'is spiral'e kun'tord'it'a'j ĉe unu fin'o por form'i ankaŭ ten'il'o'n. Nu, mi aĉet'is iom da sorb'a brik'o kaj drat'o kaj mem fabrik'is la artikl'o'n. Mi vend'is la fajr'ig'il'o'j'n ĉe pord'o'j. Mi ne sukces'is vend'i mult'a'j'n, kaj la entrepren'o tut'e ne valor'is kompar'e kun regul'a labor'o.”

“Tio sufiĉ'as”, mi dir'is. “La posten'o est'as vi'a.”

Tiu person'o far'iĝ'is unu el mi'a'j plej bon'a'j labor'ant'o'j. Malgraŭ ĉiu'j klopod'o'j mi'a'j la plen'ŝtop'o de la ale'o'j en la Aberdeena foir'o ne ŝajn'is evit'ebl'a. La foir'estr'o ven'is plur'foj'e al ni plend'ant'e kaj minac'is ke, se la ĝen'aĵ'o ne ĉes'os, li ferm'os la stand'o'n. Ni hav'is la kutim'a'n serv'o'tabl'o'n, sed ĉar la stand'o est'is mal'grand'a, la tabl'o situ'is ĉe la antaŭ'a lim'o de ni'a spac'o tiel, ke la rigard'ant'o'j dev'is star'i en la ale'o. Nu, por evit'i, ke la rigard'ant'o'j blok'u la ale'o'n, ni mov'is la tabl'o'n mal'antaŭ'e'n, por ke la publik'o pov'u ven'i en ni'a'n spac'o'n. Sed io ne'kompren'ebl'a okaz'is. Mi tut'e ne pov'is en'ig'i la hom'o'j'n sur la liber'a'n lok'o'n. Malgraŭ ĉiu'j klopod'o'j ili halt'is en la ale'o kiel antaŭ'e. Sed post iom da temp'o mi ek'vid'is la kaŭz'o'n. Sur la plank'o mi rimark'is, ke rest'is la mark'o tie, kie la tabl'o antaŭ'e star'is. Kred'u, ne kred'u: la hom'o'j halt'is aŭtomat'e ĉe tiu lini'o. Mi al'ir'is kaj per pied'o for'viŝ'is tiu'n strek'o'n, kaj ni'a problem'o solv'iĝ'is. Tia est'as la amas'o. Individu'o el amas'o est'as tut'e raci'a, sed la amas'o nur re'ag'as ŝaf'e, stult'e aŭ, minimum'e, sen'pens'e.

Post Aberdeen est'is la Glasgova oktobr'a foir'o, kaj post tio: de'nov'e la Edinburg'a novembr'a foir'o. Vic'o da angl'a'j foir'o'j sekv'is. La labor'o iĝ'is rutin'a. La plej grand'a ĝen'o est'is la bru'o, kontraŭ kiu oni dev'is lukt'i. Krom la bru'o de hom'amas'o'j kaj deklam'ant'a'j vend'ist'o'j est'is tiu de radi'o'j kaj orkestr'o'j. Mi kutim'e plend'is al la foir'estr'o'j pri muzik'bru'o, sed ĉiam la estr'o'j ag'is en la sam'a manier'o. Ili est'is afabl'a'j kaj promes'is help'i, sed neni'o okaz'is. Mi trov'is, ke la sol'a manier'o est'is unu'e protest'i ĝentil'e, kaj post'e far'i i'o'n konkret'a'n kaj decid'em'a'n por dev'ig'i ili'n al pli'bon'ig'o.

En unu foir'o est'is grand'eg'a megafon'o apud la stand'o. Ĝi tut'e dron'ig'is ni'a'j'n voĉ'o'j'n. Ripet'it'a'j plend'o'j ne efik'is. Mi fin'e dir'is al help'ant'o: “Ĉu vi pov'as iel difekt'i tiu'n aparat'o'n?” Li respond'is: “Las'u mi'n far'i.” Kun drat'tranĉ'il'o li for'ir'is de la stand'o, kaj iom post'e la megafon'o silent'iĝ'is. Post iom da temp'o iu ripar'is ĝi'n. Mi'a bazar'ul'o atend'is la ŝanc'o'n por kaŝ'e ir'i, kaj la aparat'o est'is de'nov'e silent'ig'it'a. Ĉi tiu romp'o kaj ripar'o daŭr'is kelk'a'j'n tag'o'j'n; fin'e oni enu'is pri la sen'fin'a ripar'ad'o, kaj ni pov'is labor'i sen'ĝen'e. Ali'a'n foj'o'n okaz'is, ke orkestr'o tre proksim'a al ni simil'e nul'ig'is ni'a'j'n klopod'o'j'n. De'nov'e plend'o'j ne util'is, malgraŭ promes'o'j de la foir'estr'o. Mi do aĉet'is buton'form'a'n mikrofon'o'n (tia'n, kia'n oni port'as en la buton'tru'o) kaj kaŝ'is megafon'o'n mal'antaŭ la nom'tabul'o de la stand'o. Dum la orkestr'o muzik'is, mi parol'is nur sufiĉ'e laŭt'e por est'i aŭd'at'a. Sed inter'temp'e la orkestr'o halt'is, kaj tenor'o kant'is. Kiam li komenc'is, mi laŭt'ig'is la voĉ'o'n ĝis plen'pov'o, kaj la efik'o est'is tut'e konfuz'ig'a al la kant'ist'o. Li kant'is pri am'o, kaj mi'a voĉ'o en'met'is; “Brasik'o'j, karot'o'j, ter'pom'o'j... ktp.” tiel, ke la kant'o fars'iĝ'is kaj la kant'ist'o dev'is halt'i. La foir'estr'o kur'is al mi en plen'a koler'o. “Vi sci'as ke megafon'o sur stand'o ne est'as permes'it'a!” li kri'is.

“Ni pag'is alt'e por la stand'o kaj postul'as la rajt'o'n est'i aŭd'at'a'j de ni'a'j klient'o'j”, mi respond'is. “Mal'laŭt'ig'u la bru'ist'o'j'n, ali'e mi daŭr'e uz'os la megafon'o'n!”

Post tio li ja dispon'is, ke la orkestr'o muzik'u iom mal'pli laŭt'e.

En unu foir'o est'is orkestr'o kaj ankaŭ milit'ist'a fanfar'o. Krom tio, la hal'a tegment'o est'is el ond'a lad'o, kiu re'eĥ'is la bru'o'n. La orkestr'o ne mult'e ĝen'is ni'n, ĉar ĝi est'is en pli'mal'pli son'rezist'a lign'a konstru'o, sed la milit'ist'a fanfar'o plen'e sufok'is ni'a'j'n voĉ'o'j'n. De'nov'e plend'o'j, de'nov'e neni'o help'a. Kun mi labor'is sinjor'in'o, kiu hav'is akr'a'n, penetr'a'n voĉ'o'n; do mi don'is al ŝi mi'a'n vic'o'n deklam'i. Mi mem ir'is ĝis la ekster'a rand'o de la aŭskult'ant'ar'o, sed mi pov'is aŭd'i neni'o'n. Mi pov'is nur vid'i ŝi'a'j'n lip'o'j'n mov'iĝ'i sen'son'e. Mi ek'koler'is. Vest'it'a en plen'a kuir'ist'a uniform'o, mi rapid'is rekt'e al la fanfar'o. Mi paŝ'is tra la nav'o kaj ir'is sen'per'e sur la estrad'o'n. La direkt'ist'o ven'is rekt'e al mi kun la fingr'o sur la lip'o'j silent'ig'e, sed mi est'is tro ekscit'it'a por atent'i.

“Ĉu vi halt'ig'os tiu'n damn'it'a'n bru'aĉ'o'n!” mi kri'is.

La direkt'ist'o si'n klin'is antaŭ'e'n, preskaŭ kaŭr'ant'e, kvazaŭ li tim'us. Mi ne kompren'is li'a'n si'n'ten'o'n. Li flustr'is: “La radi'o-dis'send'o.” Tio ŝajn'is al mi sen'hont'a pretekst'o: mi ja sci'is, ke la orkestr'o, kiu dis'send'as, tut'e ne ĝen'as ni'n, kaj la koler'o lev'iĝ'is en mi'a'n gorĝ'o'n. Mi eksplod'is:

“Damn'o al vi, kulp'as ne la orkestr'o sed vi'a furz'a muzik'aĉ'o!” — kaj tio'n kri'int'e, mi tuj ek'vid'is mikrofon'o'n, kiu pend'is antaŭ mi ĝust'e super la nivel'o de mi'a'j okul'o'j, apud mi'a frunt'o. Mi'a'j ne'dec'a'j vort'o'j est'is dis'send'it'a'j! Okaz'is grand'a skandal'o kaj riproĉ'ad'o pri tio, sed mi nur for'sku'is de mi'a'j ŝultr'o'j la respond'ec'o'n, kaj post ĉes'o de la vort'ŝtorm'o ĉio est'is aranĝ'at'a tiel, ke ni pov'is labor'i.

21. Anstataŭ'a Edz'in'o.

Ĉe foir'o en Bournemouth est'is bazar'ul'o nom'at'a Alec Nicol, kiu ekspon'is i'a'n nov'form'a'n vest'pend'ig'il'o'n. Li'a stand'o est'is tut'e apud la mi'a, kaj ĉe en'ven'o mi demand'is li'n, ĉu li sci'as ind'a'n loĝ'ej'o'n. Li respond'is, ke est'as lok'o por unu person'o en li'a loĝ'ej'o, do mi aranĝ'is loĝ'i tie. La dom'mastr'in'o est'is komplez'em'a kaj tre religi'em'a.

Unu tag'o'n en la foir'o mi vid'is Alec flirt'i kun iom tro ŝmink'it'a fraŭl'in'o. Post ŝi'a for'ir'o Alec dir'is al mi, ke li aranĝ'is, ke ŝi kun'loĝ'u kun li. Mi avert'is li'n, ke tio'n li ne pov'as far'i, ĉar la dom'mastr'in'o tio'n ne permes'us. Alec ne ĝen'is si'n kaj dir'is: “Ho, tio est'os facil'e aranĝ'ebl'a.”

Je la manĝ'o'hor'o ni ir'is hejm'e'n. Ni hav'is temp'o'n, ĉar la foir'o ne est'is tre sukces'a, kaj ceter'e la loĝ'ej'o est'is sufiĉ'e proksim'a. Alec dir'is al la dom'mastr'in'o: “Hodiaŭ mi ricev'is telegram'o'n de mi'a edz'in'o, ke ŝi ven'os vizit'i mi'n. Ĉu est'os oportun'e?” La dom'mastr'in'o respond'is komplez'em'e, ke est'as tut'e oportun'e kaj ke ŝi est'os kontent'a bon'ven'ig'i s-in'o'n Nicol.

Ĉio ir'is glat'e, kaj post du tag'o'j, s-in'o Nicol adiaŭ'is afabl'e kaj for'ir'is. Sed kelk'a'j'n tag'o'j'n post'e Alec dir'is al mi: “Mi far'is aranĝ'o'n kun'pren'i ali'a'n knab'in'o'n al la loĝ'ej'o.”

“Ĉu vi est'as frenez'a?” mi dir'is. “La dom'mastr'in'o cert'e el'ĵet'os vi'n, se vi eĉ sugest'os tia'n afer'o'n al ŝi.”

Li nur rid'is: “Kie est'as vol'o, tie est'as voj'o.”

Je la manĝ'o'hor'o Alec sid'is ĉe la tabl'o kun profund'e deprim'it'a aspekt'o. Est'is klar'e vid'ebl'e, ke grand'a mal'trankvil'o li'n posed'as. Li preskaŭ ne manĝ'is kaj inter'temp'e mord'is la lip'o'j'n pro anim'turment'o. La dom'mastr'in'o demand'is al li: “Ĉu okaz'is ia mal'feliĉ'o?” Sed Alec respond'is, ke est'as neni'o, kvankam li'a mien'o fort'e ne'is tiu'n asert'o'n. Fin'e la dom'mastr'in'o dir'is: “Mi sci'as, ke ne est'as mi'a afer'o, s-ro Nicol; sed vid'ebl'e io okaz'is al vi, kaj se mi pov'us iel help'i aŭ konsil'i, mi volont'e far'us.”

Alec el'ig'is spir'eg'o'n kaj dir'is: “Ho ve, mi far'is terur'a'n pek'o'n kaj nun mi est'as ruin'ig'ot'a. Mi dev'os pag'i por mi'a fi'far'o, kaj mi'a tut'a viv'o est'os frakas'it'a. Ho, mi bedaŭr'eg'as mi'a'n pek'o'n, sed neni'u pov'os help'i al mi. Mi'a tut'a est'ont'ec'o est'as sen'esper'a.”

“Ĉu la afer'o pov'as est'i tiom mal'bon'a? Ĉu neni'u pov'us help'i?”

“La afer'o est'as ja terur'a, kaj neni'u ajn pov'as help'i al mi... krom ebl'e vi sed mi ne pov'as eĉ esper'i, ke vi vol'us tio'n far'i. Vi ja est'us tiom ŝok'it'a!”

“Sed dir'u! Pri kio tem'as?”

“Mi ne pov'as dir'i. Vi el'ĵet'us mi'n tuj, kaj mi ne rajt'us plend'i kontraŭ tio. Kred'u mi'n, sinjor'in'o, mi est'as la plej mal'feliĉ'a hom'o sub la sun'o. Sed mi merit'as mi'a'n sort'o'n.”

La dom'mastr'in'o rigard'is li'n kompat'em'e.

“Dir'u al mi, pri kio tem'as, kaj mi pen'os help'i al vi.”

Alec rigard'is ŝi'n du'on'esper'e, atend'is iom'et'e kaj fin'e dir'is:

“Kiam mi en'konduk'is s-in'o'n Nicol, mi mensog'is al vi.”

“Ŝi... ŝi... ne est'as mi'a edz'in'o.”

Li paŭz'is, por ke li ŝok'it'a dom'mastr'in'o al'kutim'iĝ'u al la sci'ig'o, kaj plu'dir'is: “Sed hodiaŭ mi'a ver'a edz'in'o sci'ig'is mi'n per'leter'e, ke ŝi ven'os ĉi tie'n. Kiam ŝi el'trov'os, ke mi loĝ'is ĉi tie kun ali'a vir'in'o, ŝi tuj for'las'os mi'n.”

La dom'mastr'in'o rest'is sen'vort'e, sed post iom da temp'o ŝi dir'is:

“Vi far'is tre grand'a'n pek'o'n, sed la Bon'a Libr'o ankaŭ instru'as pardon'i al tiu, kiu sincer'e pent'as pri mal'bon'far'o. Do est'u trankvil'a. Mi dir'os neni'o'n, kaj mi esper'as, ke ĉi tio instru'os al vi dec'e kondut'i en la est'ont'ec'o.”

Alec dank'is ŝi'n tre kor'e, kaj li'a vizaĝ'o hel'iĝ'is. Li'a “edz'in'o” kun'loĝ'is kun li dum kelk'a'j tag'o'j. Ĉe la fin'o de la foir'o la dom'mastr'in'o pag'ig'is al Alec mult'e pli ol li atend'is por la loĝ'ad'o, kaj li asert'is, ke ŝi tromp'is li'n. Li ne vol'is pag'i la sum'o'n, kiu est'is ja eksces'a, kaj ili amar'e kverel'is. Nu, Alec dev'is pag'i; sed la kverel'o daŭr'is, ĝis li for'ir'is. La dom'mastr'in'o sekv'is li'n ĝis la peron'o kaj insult'is li'n. Alec star'is sur la trotuar'o kun la valiz'o en man'o kaj, si'n turn'ant'e al ŝi, li kri'is:

“Mi neniam re'ven'os al vi'a dom'o, kaj mi ĝoj'as, ke mi ne ven'ig'is al vi la ver'a'n s-in'o'n Nicol!”

La dom'mastr'in'o preskaŭ sven'is.

22. Per Lert'a Admon'o Al'flu'as La Mon'o.

Sur insul'o Jersey mi re'renkont'is Martin Vernon. Li labor'is propr'a'kont'e, vend'ant'e il'o'j'n por far'i vafl'o'j'n. Mi ĝoj'is pro la re'vid'o, ĉar distr'is mi'n babil'i kun li. Kun'est'is Micky, kiu egal'e ĝu'is la inter'babil'ad'o'n. Martin ĉiam est'is sorĉ'a parol'ant'o, kaj ne mank'is al li vari'o, ĉar li salt'is konstant'e de unu tem'o al ali'a. Se oni sci'is kribr'i li'a'j'n parol'o'j'n, oni pov'is mult'o'n lern'i. Distr'is mi'n ankaŭ li'a'j cinik'a'j dir'aĵ'o'j.

Li'a stand'o est'is iom mal'proksim'a de la mi'a, sed mi pov'is vid'i li'n labor'ant'a ĉe si'a stand'o. Unu tag'o'n dum mal'vigl'a hor'o en la foir'o mi aŭd'is ĝem'o'j'n. Mi ĉirkaŭ'rigard'is kaj vid'is Martin kuŝ'ant'a sur la plank'o antaŭ si'a stand'o. Li ĝem'is pro dolor'o. Mi tuj ek'kur'is al li, sed bazar'ul'o halt'ig'is mi'n per la man'o. “Las'u!” li dir'is.

“Sed vid'ebl'e li fort'e mal'san'as, kaj oni dev'as help'i al li!”

La bazar'ul'o nur rid'et'is. Tia'n mank'o'n de kompat'o mi ne kompren'is.

Mi for'ŝir'is mi'n de mi'a de'ten'ant'o kaj rapid'is por help'i Martin. Grup'o da person'o'j ar'iĝ'is ĉirkaŭ li, kaj ĝust'e kiam mi al'proksim'iĝ'is, Martin salt'e lev'iĝ'is sur'pied'e'n, rapid'is al la trans'a flank'o de la serv'o'tabl'o kaj komenc'is:

“Nu, ge'sinjor'o'j, jen la plej last'a, modern'a kaj aktual'a manier'o hejm'e kre'i vafl'o'j'n lud'facil'e kaj bagatel'kost'e! Neces'as nur iom'et'e da gras'o... ktp.”

Mi'a de'ten'int'o si'n turn'is al mi kaj dir'is: “Ni kon'as Martin jam de long'e. Se log'i la atent'o'n de hom'o'j est'as mal'facil'e, li oft'e uz'as tiu'n rimed'o'n.”

Dum la last'a tag'o (sabat'o) de la foir'o Martin ven'is al mi je la ses'a kaj dir'is, ke li hav'as neni'o'n por far'i, ĉar li'a stok'o for'vend'iĝ'is. “Mi do for'marŝ'os por profit'i la favor'prez'a'j'n glut'aĵ'o'j'n, kiu'j'n ĉi tiu insul'et'o regal'as al soif'ant'o'j. Mi fest'os mi'a'n bon'a'n rikolt'o'n per tra'lav'o de la gorĝ'o. Ha, sed mi trink'as nur je special'a'j okaz'o'j, kamrado. Se mi sukces'as, mi fest'as ĉe Baĥ'o; se mi mal'sukces'as, mi trink'as por dron'ig'i la zorg'o'j'n; kaj se neni'o okaz'as, mi glut'as por hel'ig'i la griz'ec'o'n de viv'o!”

“Do resum'e, Martin”, mi dir'is, “mi kompren'as, ke vi rigor'e vi'n de'ten'as de trink'o... dum vi dorm'as, ne ver'e?”

“Ne, ne tiel, Vik! Hont'u pri tia'j parol'o'j! Ne ĉiam mi trink'as. Mi hav'as skrupul'o'j'n: por mi ĉio dev'as est'i takt'a kaj konven'a. Ekzempl'e, la veter'o dev'as taŭg'i. Mi nom'e trink'as nur dum varm'a veter'o por sen'soif'iĝ'i; aŭ dum mal'varm'a veter'o por varm'iĝ'i; aŭ dum vent'a veter'o por mi'n balast'i kontraŭ for'blov'iĝ'o; aŭ dum pluv'a veter'o, por mi'n ŝirm'i en la trink'ej'o. Do ĝis re'vidersehen* kaj adios, amigo!”* Kaj li for'ir'is.

* ĝis re'vidersehen — bon'humor'a kun'miks'o de esperant'a “ĝis re'vid'o” kaj german'a “auf Wiedersehen
* adios, amigo — (hisp.) adiaŭ, amik'o

Kelk'a'j'n hor'o'j'n post'e mi vid'is Martin en'ir'i. Li est'is ebri'a. Mi ne hav'is temp'o'n por al'parol'i li'n, ĉar tiam mi est'is ekspon'ant'a. Post'e mi ir'is al li'a stand'o kaj trov'is li'n dorm'ant'a sub la serv'o'tabl'o.

Proksim'um'e je la naŭ'a kaj tri'dek kelk'a'j bazar'ul'o'j komenc'is pak'i si'a'j'n var'o'j'n. La vizit'ant'o'j komenc'is el'ir'i. Ĉe la el'ir'ej'o est'is grand'a stand'o de urb'a bak'ej'o, kaj mi rimark'is, ke tie est'as kolekt'iĝ'int'a grand'a amas'o da person'o'j. Tie est'is Martin: li star'is sur grand'a kest'o deklam'ant'e. Est'is nov'a afer'o vid'i la vend'o'n de kuk'aĵ'o'j per deklam'ad'o. Mi kompren'is, kio okaz'is. Al la bak'ist'o'j post'rest'is grand'a stok'o da kuk'o'j, pasteĉ'o'j, tort'o'j ktp., kaj tiu rest'aĵ'o signif'us mal'gajn'o'n al la firma'o, ĉar oni ne pov'os vend'i ili'n lund'e. Martin, hav'ant'e neni'o'n por far'i, entrepren'is for'vend'i ili'n.

Mi ir'is por aŭskult'i. Martin aŭkci'is la var'o'j'n, sed laŭ invers'a proced'o. Anstataŭ propon'i la var'o'j'n je mal'alt'a prez'o kaj las'i al la dezir'ant'o'j alt'ig'i la prez'o'n konkurenc'e, li komenc'is per alt'a prez'o kaj mem mal'alt'ig'is po'grad'e la prez'o'n, ĝis li trov'is aĉet'ant'o'n. Mi sci'is kial li far'as tio'n. Leĝ'a rajt'ig'il'o est'as neces'a por vend'i aŭkci'e; sed far'ant'e ĝi'n invers'e, li evit'is ofend'i kontraŭ la leĝ'o.

Martin blag'is la ĉe'est'ant'o'j'n, kaj ili rid'is. Est'is vid'ebl'e, ke ili interes'iĝ'is nur pri li'a parol'ad'o.

“Kie est'as vi'a'j cerb'o'j?” ŝerc'insult'is Martin. “Kia'j est'aĵ'o'j! Vi taŭg'as nur por est'i an'o'j de la reg'ist'ar'o. Vid'u, sorb'u per vi'a'j lamp'o'j, kio'n mi ofert'as”, li dir'is, ten'ant'e grand'a'n kuk'o'n en la man'o. “Ĉu iam ajn vi vid'is tia'n luks'a'n frand'aĵ'o'n? Kaj mi for'ĵet'as ĝi'n por dek ŝiling'o'j, nur dix* angl'a'j frank'o'j! Trezor'o, ornam'aĵ'o ĝi est'as. Naci'o'j lanĉ'is milit'o'n por mal'pli ol tiu trofe'o. Tia kuk'o est'us pov'int'a ŝanĝ'i la mond'histori'o'n. Kia kuk'o! Rigard'u ĝi'n — oni pov'as kvazaŭ vid'i la gust'o'n. Kaj mi ofert'as, for'don'as... ne, for'ofer'as ĝi'n por dek disk'o'j!”

* dix — (franc'e, pr.: dis) dek

Li rigard'is al la kuk'o am'em'e, ŝmac'is per la lip'o'j kaj, mal'laŭt'ig'ant'e la voĉ'o'n konfidenc'e, li daŭr'ig'is.

“Sci'u, se mi est'us glor'a art'ist'o, mi far'us neni'o'n krom pentr'i kuk'o'j'n ĉi tia'j'n! Se nur Rembrandt est'us vid'int'a ĉi tiu'n kuk'o'n, li pentr'us ĝi'n anstataŭ la Nokt'a'n Gvardi'o'n... Se Leon'ard'o est'us ĝi'n ek'vid'int'a, li pentr'us ĝi'n anstataŭ Mon'a Lis'a! Kaj la gust'o! La rav'o al la palat'o! Ver'a regal'o por Epikuro. Kia riĉ'o, kia nutr'o, kia di'a frand'o! Jes, mi vid'as, ke vi est'as skol'o de skeptik'ul'o'j; sed aŭskult'u pri la elit'a'j ingredienc'o'j: pur'a kan'suker'o du'obl'e rafin'it'a; or'a miel'o de special'e fleg'it'a'j reĝ'in'abel'o'j, kaj san'plen'a, sun'plen'a suk'o de citron'o'j rekt'e el luks'a Lisbon'o!”

La bak'ist'o'j ne pov'is en'ten'i la rid'o'n. La recept'o est'is tiu de bombon'o'j, kiu'j'n Martin foj'e far'is kaj vend'is en foir'o'j. Ne ĝen'is li'n, ke li eĉ ne menci'is farun'o'n.

Martin sku'is la kap'o'n kompat'em'e.

“Vi ne vol'as profit'i je mi'a donac'o?”

Li lev'is la man'o'j'n mal'esper'e.

“Kia gent'o vi est'as sur ĉi tiu insul'o! Ĉu vi ne hav'as hejm'o'j'n? Ĉu vi ne vol'as port'i unu kuk'o'n hejm'e'n — al vi'a Marian'a? Se vi ne aĉet'os, mi ĵur'as, ke mi glut'os ĉiu'j'n kuk'o'j'n mem'star'e. Aŭskult'u! Est'as la last'a hor'o de la foir'o, do mi far'os al vi avantaĝ'a'n propon'o'n. Kiu don'os al mi sep ŝiling'o'j'n kaj ses penc'o'j'n? Nu ven'u: sep-kaj-ses, nur sep-kaj-ses. Ĉu neni'u? Ĉi tio est'as kuk'o, jes, kuk'o. Ĉu vi kompren'as tio'n? Oni manĝ'as ĝi'n, ja en'buŝ'ig'as ĝi'n kaj glut'as ĝi'n. Manao el la ĉiel'o, ambrozi'o ĝi est'as. Nu do, mi'a last'a ofert'o, la bagatel'a prez'o de kvin ŝiling'o'j. Cinq* ŝiling'o'j por ĉi tiu elit'a frand'aĵ'o taŭg'a por reĝ'o'j. Neni'u? Bon'e, ni vid'os. Mi el'trov'os, ĉu vi ja viv'as, aŭ ĉu vi ĉiu'j for'las'is la tomb'ej'o'n por ven'i ĉi tie'n. Ni ne mal'ŝpar'u temp'o'n. Du ŝiling'o'j kaj ses penc'o'j, jen!”

* cinq — (franc'e, pr.: sank) kvin

Du-tri man'o'j alt'iĝ'is. Martin ŝajn'e koler'iĝ'is.

“Nur tri'o da aĉet'ont'o'j? Ne... absolut'e kaj definitiv'e ne.”

Li parad'e met'is la kuk'o'n flank'e'n.

“Mi rifuz'as vend'i ĝi'n, jen ĉio. Vi mok'as mi'n, sed vi pri'pent'os! Per la vort'o'j de Dant'e: ‘Ĉiu'n esper'o'n las'u, kiu rifuz'as ĉi tiu'n kuk'o'n!’ Fin'it'e. For de ĉi tie, ĉiu'j: genug davon*! Kia greg'o... Moment'o'n! Halt'u!”

* genug davon — (german'e) sufiĉ'e de tio

Martin lev'is alt'e li man'o'n.

“Moment'o'n! Mi vol'as pruv'i i'o'n al mi. Mi'a ag'o est'os frenez'a, sed mi vol'as sci'i, ĉu mi pov'os el'ig'i re'ag'o'j'n el vi... vid'i, ĉu vi posed'as et'a'n viver'o'n... vid'i, ĉu vi kapabl'as re'kon'i bon'ŝanc'o'n, kiam ĝi etend'as al vi ambaŭ man'o'j'n. Mi perd'os mi'a'n posten'o'n, sed ne grav'as. Mi nepr'e dev'as sond'i vi'n, ven'u kio ajn! Nun atent'u. Mi far'os nov'a'n ofert'o'n — rid'ind'a'n ofert'o'n. Ne est'as mult'a'j tia'j kuk'o'j, do mi don'os ili'n al la unu'a'j, kiu'j lev'os la man'o'n. — Ankoraŭ ne! mi dir'os al vi, kiam. Mi'a last'a ofert'o est'is du-kaj-ses, sed nun... sed nun... Ĉu vi est'as pret'a'j? Memor'u, nur al la unu'a'j! Tiu, kiu hezit'os, mal'gajn'os. Pret'a'j, nu, pret'a'j? Ĉi tiu ŝanc'o neniam re'ven'os. Pret'a'j? Mi kalkul'os ĝis tri, sed memor'u... ni plend'u, se vi ne est'os inter la unu'a'j. Ne kulp'ig'u mi'n. Kaj vi, bak'ist'o'j, ĉu pret'a'j por la tuj'a dis'don'o? Unu... du... tri — ek! Du'on'kron'o!”

Amas'o da man'o'j supr'e'n'fulm'is, antaŭ ol oni hav'is temp'o'n konstat'i, ke du'on'kron'o egal'valor'as al du ŝiling'o'j kaj ses penc'o'j. Rapid'eg'e Martin kaj la bak'ist'o'j al'puŝ'is la kuk'o'j'n al la pet'ant'o'j. Mult'a'j, kiu'j ne vol'is kuk'o'j'n, aĉet'is. Mi post'e vid'is tie kaj tie kuk'o'j'n for'las'it'a'j'n en la foir'ej'o. Martin vend'is ĉiu'n bak'aĵ'o'n en la stand'o antaŭ la ferm'a hor'o.

23. Kastel'o'j En Aer'o.

Iu'n vesper'o'n mi sid'is ĉe svis'a'j amik'o'j en Londono, kiam mi aŭd'is rimark'o'n, kiu sku'is mi'n el mi'a mem'kontent'o. La vort'o'j bat'ad'is en mi'a cerb'o, kvankam ili est'is dir'it'a'j tut'e preter'e en la kadr'o de ĝeneral'a konversaci'o. Mi jam ne memor'as, pri kio tem'is, kiam iu sinjor'in'o subit'e rimark'is:

“Se vir'o ne est'as sur la voj'o al material'a prosper'o je la aĝ'o de tri'dek, li'a'j ŝanc'o'j ne est'as grand'a'j.”

Tiu dir'o fort'e en'penetr'is mi'a'n anim'o'n. Mi komenc'is revizi'i mi'a'n nun'a'n pozici'o'n. Ĉu mi, jam pli ol tri'dek'jar'a, est'as nun sur tiu voj'o al sukces'o? Nu, la labor'o est'as simpati'a, mi stat'as bon'e kaj mi hav'as grup'o'n da labor'ant'o'j, pri kiu'j mi dispon'as kvazaŭ estr'o. Ver'e — sed mi mem diferenc'as de mi'a'j “dung'it'o'j” nur laŭ grad'o. Ĉar ankaŭ mi est'as dung'it'o: la ĉef'dung'it'o, cert'e, sed tamen dung'it'o. Mi ne pov'os jam pli'alt'ig'i mi'a'n pozici'o'n. Do kio star'as antaŭ mi? Kio'n la est'ont'ec'o al mi propon'os? Jar'o'j'n post jar'o'j da salajr'a labor'ad'o en foir'o'j? Ne mal'bon'a viv'o, ne mal'bon'a salajr'o, sed kie'n ĝi konduk'os? Neni'e'n. Se oni konsider'us ĉio'n: ĉu grav'as, ke mi est'as re'kon'at'a kiel bon'a ekspon-vend'ist'o, ke hom'o'j laŭd'as mi'n? Sed kiam mi'a verv'o ne el'ten'os, mi'a energi'o komenc'os mank'i kaj la ne'regul'a viv'ad'o komenc'os ted'i — do kio'n mi far'os tiam?

Ĉu mi far'iĝ'os kiel mult'a'j relativ'e jun'a'j bazar'ul'o'j, kiu'j vag'as de foir'o al foir'o, serĉ'ant'e labor'o'n? Kiu'j ja trov'as provizor'a'n labor'o'n tie kaj tie? Kiu'j viv'as en la pas'int'ec'o kaj parol'as pri la grand'a'j sukces'o'j, kiu'j'n ili hav'is? Pri la mon'o, kiu'n ili gajn'is? Kaj la bazar'ul'o'j, kiu'j aŭskult'as al tiu'j eks-ul'o'j, dir'as neni'o'n, sed rimark'as la “-is”. Ĉiu si'n'laŭd'a verb'o fin'iĝ'as per “-is” ĉe tiu'j el'ĉerp'it'ul'o'j. La “-as” est'as griz'kolor'a, la “-os” ebl'e nigr'a.

Mult'o'n da mon'o mi en'spez'ig'is al la firma'o dum tiu'j kvar jar'o'j. Mi ja ŝpar'is sum'et'o'n. Sed se mi est'us labor'ant'a propr'a'kont'e, mi jam est'us riĉ'et'a. Jes, sed kiel star'ig'i propr'a'n komerc'o'n? Neces'us grand'a kapital'o. Se mi hav'us nur et'a'n komerc'o'n propr'a'n, almenaŭ mi'a pied'o est'us sur la unu'a ŝtup'o de la ŝtup'ar'o al la sukces'o. La pied'o pov'us facil'e de'glit'i, sed almenaŭ mi hav'us ŝanc'o'n...

Mi dev'os for'las'i mi'a'n posten'o'n. Est'os grand'a risk'o; sed se mi ne risk'os, mi ne pov'os ating'i mi'a'n cel'o'n. Se mi ne for'las'os, mi daŭr'ig'os komfort'e... sed kiom long'e? Mi est'as ankoraŭ jun'a, sed est'os fatal'e atend'i mal'jun'ec'o'n en ĉi tiu meti'o. Oni el'ĉerp'iĝ'as, antaŭ ol oni mal'jun'iĝ'as. La labor'o est'as tiom streĉ'a, ke mal'pli ol plen'a, daŭr'a energi'o ne sufiĉ'as por konstant'e sukces'i. Ne, mi dev'as risk'i for'las'o'n. Ne est'as temp'o por komenc'i i'o'n ali'a'n antaŭ for'las'o. Mi dev'os for'las'i unu'e kaj post'e star'ig'i komerc'o'n. Ne grav'as, kiom mal'grand'a ĝi est'as, se nur ĝi est'as propr'a'kont'a. Tiel mi pens'is.

Tiu'temp'e mi est'is en Londona foir'o en hal'o “Olympia”. Mi decid'is serĉ'i bon'a'n vend'ebl'a'n var'o'n.

Ĉe unu stand'o est'is bazar'ul'o, kiu'n mi kon'is. Li vend'is lud'il'o'n por grand'a firma'o. La lud'il'o est'is nov'a, kaj ĝi al'tir'is mi'a'n atent'o'n. Ĝi est'is mal'grand'a paraŝut'o, bel'art'e far'it'a kaj teg'it'a per kolor'a silk'o, de kiu pend'is silk'a'j ŝnur'et'o'j, fiks'it'a'j mal'supr'e al centr'a stang'et'o. Oni fald'as la ombrel'a'n teg'aĵ'o'n ĉirkaŭ la stang'et'o kaj en'met'as la tut'o'n en tub'et'o'n, en kiu est'as risort'o. Per prem'buton'o oni liber'ig'as la risort'o'n, kaj la fal'ombrel'o est'as ĵet'at'a supr'e'n en la aer'o'n. Tie alt'e la ombrel'o mal'volv'iĝ'as, flug'ŝveb'as bel'eg'e en la aer'o kaj flos'as mild'e al la ter'o. Ĝi ja est'is rav'a lud'il'o. Sed kio pli interes'is mi'n, est'is vid'i kiel rapid'e ili vend'iĝ'as per la kvar-kvin vend'ist'o'j. Neces'is nur paf'i unu en la aer'o'n, kaj la hom'o'j aĉet'is. Ne neces'is mult'e parol'i.

Mi enket'is ĉe mi'a kon'at'o, la bazar'ul'o. “Jes”, li dir'is, “la var'o ja est'as bon'a kaj vend'iĝ'as rapid'eg'e.” La vend'o'prez'o est'is nur unu ŝiling'o. Mi konfidenc'is, ke mi em'as aĉet'i po'grand'e, kaj li dir'is, ke li pens'as ke la firma'o vend'us ili'n al mi. Li parol'is kun la stand'estr'o, kaj ni far'is aranĝ'o'n. Mi aĉet'is por kvar'dek pund'o'j da stok'o.

Je la antaŭ'fin'a semajn'o mi skrib'is al la V.I.K.-kompani'o sci'ig'ant'e, ke mi rezign'os la ofic'o'n, sed volont'e help'us al ili pret'ig'i iu'n ajn por daŭr'ig'i mi'a'n labor'o'n. La firma'o respond'is demand'ant'e, ĉu mi ebl'e ne re'konsider'us mi'a'n decid'o'n; sed ne, mi rest'is ĉe mi'a intenc'o. Kiam la sci'o pri mi'a ven'ont'a for'las'o far'iĝ'is ĝeneral'a, ali'a kuir'il'vend'a firma'o propon'is al mi pli alt'a'n salajr'o'n, sed mi rifuz'is.

Mi ekzamen'e pens'is mult'e pri mi'a ven'ont'a entrepren'o. Ne, mi ne erar'is. La var'o est'as bon'a, bel'a, mal'kar'a, kaj mi mem vid'is, ke la publik'o avid'as ĝi'n. Kiel mi pov'us mal'traf'i?

Nun est'as april'o. Ne est'as mult'a'j foir'o'j post april'o, sed tio tut'e ne grav'as. Anstataŭ vend'i ili'n en foir'o'j, mi ir'os al popular'a'j mar'bord'a'j urb'o'j. Pli oportun'a lok'o ol foir'o'j. Tie est'os famili'o'j, kiu'j liber'temp'as kun la infan'o'j, kaj neni'u domaĝ'os ŝiling'o'n por la infan'o'j dum liber'temp'o. Ankoraŭ ne est'as la liber'temp'a sezon'o, sed al Brighton, kiu est'as mal'pli ol cent kilo'metr'o'j'n for de Londono, plen'plen'a'j elektr'a'j vagon'ar'o'j port'as hom'o'j'n ĉiu'hor'e dum la semajn'fin'o. La voj'o'j al Brighton est'as plen'a'j de aŭtomobil'o'j, kiu'j port'as famili'o'j'n al la mar'bord'a urb'o. Ne neces'os pag'i alt'a'j'n prez'o'j'n por foir'a'j stand'o'j. Kun du karton'skatol'o'j da stok'o mi pov'as star'i ĉe la strand'o kaj vend'i, kaj kiam la proviz'o el'ĉerp'iĝ'is, mi pov'os kur'i al la loĝ'ej'o kaj re'plen'ig'i la skatol'o'j'n. Oni aĉet'os, la infan'o'j paf'os ili'n en la aer'o'n. Ankaŭ la ge'patr'o'j, ŝajn'e montr'ant'e al la infan'o'j la funkci'ad'o'n de la lud'il'o, kaŝ'e ĝu'os, paf'ant'e la paraŝut'o'j'n supr'e'n! Tiel mi'a'j var'o'j est'os reklam'at'a'j. Ĉiu'j vid'os ili'n en la aer'o, ĉiu'j kur'os por aĉet'i. La infan'o'j plend'os, ĝis la ge'patr'o'j aĉet'os ekzempler'o'n por ili. Ne, ne est'as ebl'e, ke mi erar'is.

Mi pov'is imag'e vid'i la strand'o'n kun mil'o'j da ruĝ'a'j, blu'a'j, verd'a'j, flav'a'j paraŝut'o'j ŝveb'ant'a'j en la aer'o. Neces'us pli da stok'o, sed mi pov'os facil'e ven'i al Londono por tio, kiam neces'os. Mi ja traf'is bon'ŝanc'e!

24. Per Flug'il'o'j De Facil'a Vent'o.

Est'is bel'e freŝ'et'a tag'o. Pret'a mi star'is ĉe la rand'o de la promen'ej'o en Brighton. Mult'a'j person'o'j promen'ad'is laŭ la mar'bord'o. Ne est'is mult'e da infan'o'j, sed tio ne grav'is. Mi lok'is la du karton'skatol'o'j'n ĉe mi'a flank'o, unu super la ali'a, por ke mi pov'u ating'i la supr'a'n sen perd'i temp'o'n klin'iĝ'ant'e. Kun la demonstr'a paraŝut'o en la man'o mi star'is pret'a. Ven'is vir'in'o man'en'man'e kun infan'o. Kiam ŝi ating'is mi'n, mi dir'is respekt'plen'e:

“Pardon'u, sinjor'in'o. Ĉu vi vid'is ĉi tiu'n bel'eg'a'n lud'il'o'n? Vid'u kiel preciz'e far'it'a kaj bel'eg'a ĝi est'as. Nun mi tuj montr'os, kiel la infan'o lud'os per ĝi. Tre simpl'e, neni'a komplik'aĵ'o. Jen mi met'as ĝi'n en tiu'n tub'et'o'n... tiel... prem'as la buton'o'n, kaj — ek!”

La paraŝut'o salt'is en la aer'o'n, ating'is si'a'n zenit'o'n, komenc'is fal'i, kaj la bel'a ombrel'o flos'is... flos'is... flos'is, sed ne re'turn'e. La vent'o blov'is ĝi'n alt'e'n super kaj laŭ la strand'o. Mi kur'is post ĝi...“Diabl'o pren'i ĝi'n — Di'o re'port'u ĝi'n!” Mi kur'eg'is, mi puŝ'iĝ'is inter hom'o'j, kiu'j bar'is la voj'o'n, mi kur'is, kur'ad'is...

“Damn'e, ĉu ĝi neniam mal'alt'iĝ'os?” Gaj'e, facil'flirt'e ĝi flos'is, flos'is plu. Spir'eg'ant'e mi kur'sekv'is ĝi'n. Mi vid'is ĝi'n mal'alt'iĝ'i. Mi akcel'is mi'a'n kur'o'n. Mi vid'is ĝi'n fal'i sur la sabl'o'n. Ekscit'it'e kaj sen'spir'e mi ating'is ĝi'n. Ge'jun'ul'a par'o hav'is ĝi'n kaj ekzamen'is ĝi'n. Nerv'o'taŭz'it'e mi kri'is: “Ĝi est'as mi'a — don'u ĝi'n al mi!”

La par'o rid'is. La jun'ul'o dir'is mok'kviet'ig'e: “Nu, nu, ne plor'et'u! Mi ne ŝtel'os vi'a'n ludilĉjon, bub'et'o; lud'u bel'e, kur'u al vi'a pa'nj'o!” Ruĝ'vizaĝ'e mi pren'is la lud'il'o'n, hont'em'e sub'voĉ'is “Dank'o'n!” kaj kur'is re'turn'e al la aĉet'ont'in'o. Ŝi ne plu est'is tie.

Mi'a mond'o fal'is. La vent'o! Mi ne eĉ pens'is pri ĝi. Kia katastrof'o! Tamen, dev'as est'i rimed'o. Ebl'e est'is hazard'a vent'o'blov'o tie alt'e. Mi prov'os de'nov'e. De'nov'e alt'e'n, de'nov'e ĝi for'blov'iĝ'is. Mi est'is ek'kur'ont'a post ĝi, sed mi eĉ ne start'is. La paraŝut'o ir'is rekt'e al la mar'o. La rigard'ant'a'j aĉet'ont'o'j rid'is kaj for'ir'is. Kio'n far'i? Ebl'e se mi paf'os ĝi'n oblikv'e mal'antaŭ'e'n, la vent'o re'blov'os ĝi'n al mi. Mi prov'is. La paraŝut'o ŝveb'is, apenaŭ evit'is dom'tegment'o'n kaj fal'is en la strat'o'n. Mi kur'is por re'pren'i ĝi'n kaj preskaŭ perd'is la viv'o'n, zigzag'ant'e inter aŭtomobil'o'j. Aŭt'ist'o fort'e brems'is kaj kri'is insult'o'j'n al mi. Person'o'j rigard'is mi'n kaj mok'e rikan'is. Mi re'paŝ'is mal'rapid'e al mi'a'j skatol'o'j. Kia fiask'o! Kial mi ne pens'is pri la vent'o? Kiel mi pov'is est'i tiel blind'a? Mi tiel detal'e pens'is pri la entrepren'o kaj ne rimark'is okul'frap'a'n, grav'a'n faktor'o'n.

Kun la du skatol'o'j mi ir'is hejm'e'n. Mi'a cerb'o est'is sen'sent'a. Mi ne pov'is pens'i pri io help'a, pri ia solv'o. Mi aŭtomat'e paŝ'paŝ'is kaj rigard'is nek dekstr'e'n nek mal'dekstr'e'n. Iel mi ating'is la loĝ'ej'o'n. Mi ir'is rekt'e al mi'a ĉambr'o kaj ĵet'is mi'n sur la lit'o'n. Se nur mi pov'us forges'i!

Est'as mi'a kulp'o, ke mi trov'iĝ'as en la nun'a kaĉ'o. Mi est'is tiom optimism'a, kaj pro tio ne est'is ŝirm'it'a kontraŭ la sku'a konstat'o de la fiask'iĝ'o. Kutim'e mi ne ag'as tiel: kutim'e mi est'as optimism'a, sed dev'ig'as mi'n atend'i mal'bon'o'n kaj tiel est'as prepar'it'a kontraŭ'star'i sen'rev'iĝ'o'n. Est'as dir'o pri optimism'o kiel la mi'a: “kalkul'i kok'id'o'j'n antaŭ la el'kov'o”, — nun en tiu'n mal'saĝ'aĵ'o'n mi mem salt'is.

Baldaŭ mi laŭ'grad'e komenc'is alt'iĝ'i spirit'e. Kial mi sen'esper'iĝ'as? mi demand'is al mi. Mult'a'j hav'as ver'a'j'n, kor'ŝir'a'j'n ĉagren'o'j'n, sed mi — mi hav'as iom da mon'o, stok'o'n, san'o'n. Ekzist'as proverb'o ke, kiam unu pord'o ferm'iĝ'as, ali'a mal'ferm'iĝ'as. Mi el'ir'is kaj promen'is laŭ la mar'bord'o, ir'is en kaf'ej'o'n, trink'is tas'o'n da te'o kaj manĝ'et'is kuk'o'j'n. Dum'e mi pens'is: est'as ja foir'o en Bristol. Ĉu ne ir'i tie'n? Est'as jam iom mal'fru'e, sed ebl'e trov'iĝ'os mal'grand'a stand'o. Tamen Bristol est'as sufiĉ'e mal'proksim'a, kaj ebl'e mi ir'us van'e. Ne: ne ind'as risk'i ir'o'n al Bristol.

Mi ek'memor'is pri la tiel'nom'at'a'j “amuz-arkad'o'j”, de Brighton. Tio est'as hal'o'j, kie'n vizit'ant'o'j ir'as por si'n distr'i per aŭtomat'a'j lud'maŝin'o'j aŭ paf'ant'e sur cel'tabul'o'j'n per aer'fusil'o'j, kaj tiel plu. Ebl'e est'as lok'o tie, mi pens'is. Mi ir'is kaj enket'is. La koncern'ul'o est'is for. Mi atend'is preskaŭ unu hor'o'n ĝis li'a re'ven'o. Mi demand'is. Jes, li pens'is, ke oni pov'os ebl'e aranĝ'i lok'et'o'n, sed est'as neces'e lu'pren'i la stand'o'n por la daŭr'o de la somer'o. Mi em'is pren'i ĝi'n. La kost'o est'is tre alt'a, sed mi hav'os temp'o'n por en'spez'i profit'e... Mi hezit'is. Mi dev'as est'i cert'a ne erar'i. Mi'a strand'o-spert'o ig'is mi'n si'n'gard'a. Mi decid'is ne konklud'i tuj, sed bon'e pri'pens'i la afer'o'n unu'e.

Mi el'ir'is kaj ĉirkaŭ'vag'is dum iom da temp'o. Post'e mi re'ir'is al la amuz'ej'o por pri'trakt'i la lu'o'n kaj ĝust'e dum mi al'proksim'iĝ'is, mi ek'vid'is la grand'a'n tuber'o'n en la afer'o. Ĉu mi tut'e stult'iĝ'is, ke mi ne unu'a'vid'e rimark'is la el'star'a'n obstakl'o'n? Grand'a Di'o! Se mi est'us pren'int'a ĝi'n, kia erar'eg'o! La plafon'o ne est'is sufiĉ'e alt'a!

Pli bon'e, ke mi ne plu prov'u hodiaŭ, mi pens'is. Mi est'as tut'e sen'cerb'a. Ebl'e mi tro pens'ad'is last'a'temp'e, ebl'e mi est'as mens'e lac'a. Kun griz'a sent'o mi tren'is mi'n al kin'o por mi'n volv'i en mal'lum'o'n, fal'i en mol'aĵ'o'n de fotel'o kaj sid'i apati'e, forges'ant'e ĉio'n. La sekv'int'a'n tag'o'n mi re'ir'is al Londono kun mi'a pez'a stok'o'balast'o. Dum plen'a semajn'o mi rest'is tie, ne sci'ant'e kio'n far'i. Unu dimanĉ'o'n mi el'ir'is el kaf'ej'o Lyons kaj aĉet'is gazet'o'n ĉe la strat'angul'o. Mi pren'is ĝi'n sen'elekt'e, ne atent'ant'e la nom'o'n. Mi rigard'is ĝi'n. Ĝi est'is la “Sunday Referee”. Nebul'e la nom'o tuŝ'is mi'a'n memor'o'n. Jes, ĉef'o de tiu gazet'o iam far'is al mi propon'o'n... Nu, mi memor'as. Li aŭd'is mi'a'n ekspon'ad'o'n kaj aĉet'is kuir'il'o'n. Li dir'is al mi ke, se iam ajn mi serĉ'os labor'o'n, mi ir'u al li, kaj li don'is al mi si'a'n vizit'kart'o'n. Nu, kie est'as tiu vizit'kart'o? Ĝi dev'as est'i ie inter mi'a'j posed'aĵ'o'j. Mi ir'is hejm'e'n kaj serĉ'is. Mi trov'is ĝi'n.

Lund'o'n mi ir'is al li'a ofic'ej'o kaj mi'n prezent'is. La ĉef'o est'is afabl'a kaj bon'ven'ig'is mi'n. Respond'e al mi'a demand'o li dir'is, ke li ja hav'as posten'o'n. Li klar'ig'is: “La posten'o est'as varb'i reklam'o'j'n de firma'o'j, kiu'j vend'as san'ig'a'j'n kaj diet'a'j'n nutr'aĵ'o'j'n. Vi dev'as konvink'i ili'n pri la grand'a gajn'o, kiu'n tiu'j reklam'o'j port'os. La reklam'o'j star'os sur special'a paĝ'o de la gazet'o, kaj en la mez'o aper'os artikol'o pri la util'o de bon'diet'a manĝ'ad'o. Tiu'n artikol'o'n vi mem verk'os.”

La reklam'ar'o en'spez'ig'os tri'cent pund'o'j'n, kaj mi'a salajr'o est'os dek'procent'a kurtaĝ'o, nom'e tri'dek pund'o'j. Alt'a pag'o sed mi sci'is, ke la akir'o de la reklam-mend'o'j ne est'os facil'a task'o. Mi akcept'is la posten'o'n, kaj ĉio est'is aranĝ'it'a.

“Nu, ĉu vi hav'as atest'il'o'n de vi'a last'a firma'o?” al'don'is la gazet'ĉef'o.

“Ne”, mi respond'is.

“Sed tio est'os facil'a afer'o. Bon'vol'u skrib'i al V.I.K.-kompani'o, kaj ili cert'e tuj don'os bon'a'n atest'il'o'n.”

Ni man'prem'is kaj ĝis'is, kaj li dir'is al mi, ke mi ne forges'u re'ven'i post du tag'o'j por pri'parol'i detal'o'j'n pri la labor'o.

Pas'is la du tag'o'j, kaj mi re'ir'is. Tuj ĉe en'ir'o mi sent'is ŝanĝ'o'n en la si'n'ten'o de la gazet'ĉef'o. Ĝentil'e sed iom mal'varm'e li pet'is mi'n sid'iĝ'i. Li foli'um'is kelk'a'j'n paper'o'j'n sur la skrib'o'tabl'o. Post iom da hezit'o li sci'ig'is mi'n, ke li bedaŭr'as, ke li ne pov'as don'i al mi la posten'o'n. Mi demand'is, ĉu li pov'us ebl'e don'i al mi i'a'n klar'ig'o'n pri si'a decid'o, sed li respond'is, ke tem'as pri privat'a afer'o, do li ne pov'as klar'ig'i.

Mi el'ir'is. Mi ne pov'is pens'i pri ia kial'o. Ĉu ebl'e la atest'il'o ne est'is favor'a? Tio'n mi preskaŭ ne pov'is kred'i, sed mi ne pov'is klar'ig'i al mi ali'manier'e la ŝanĝ'it'a'n si'n'ten'o'n. Mi decid'is, ke mi nepr'e dev'os el'trov'i, kio est'as skrib'it'a sur tiu atest'il'o, kvankam mi ne sci'is kiel ating'i tio'n. Post iom da temp'o mi traf'is solv'o'n, kaj mi efektiv'e el'trov'is la en'hav'o'n de la atest'a leter'o. Bedaŭr'ind'e mi ne pov'as mal'kaŝ'i, kiel mi manovr'is tio'n.

Mi ir'is rekt'e al la atest'il'skrib'int'o. Mi en'ir'is li'a'n privat'a'n kontor'o'n, kaj li afabl'e mien'is kaj pet'is mi'n sid'iĝ'i. Post reciprok'a'j ĝentil'aĵ'o'j mi dir'is:

“Est'is ja bel'a atest'il'o, kiu'n vi verk'is pri mi.”

“Kiel vi sci'iĝ'is pri la en'hav'o de tiu privat'a leter'o?”

“Tio est'as mi'a sekret'o; sed ne pens'u, ke mi bluf'as. Mi ja sci'as la en'hav'o'n kaj pov'as cit'i ĝi'n parker'e, se vi dezir'as. Ebl'e cit'o de kelk'a'j lini'o'j konvink'us vi'n: tio ne uz'us mult'a'n temp'o'n.”

“Ĉu mi skrib'is pri vi i'o'n mal'bon'a'n?”

“Tut'e ne, nek i'o'n bon'a'n. Kio'n tiu leter'o ne menci'is, est'is tut'e pere'ig'a. Vi ne dir'is, ĉu mi labor'is konscienc'e aŭ valor'e, ĉu mi est'as honest'a, ĉu vi rekomend'us dung'i mi'n, nek eĉ ĉu mi vi'n for'las'is aŭ est'is mal'dung'it'a. Tiu atest'il'o post'las'is la sent'o'n, ke mi far'is i'o'n tiel terur'a'n, ke vi ne risk'as eĉ skrib'i ĝi'n. Kial vi far'is tio'n? Ĉu est'as io kontraŭ mi?”

“Tut'e ne”, li respond'is. “Vi ja dir'is, ke mi skrib'is neni'o'n kontraŭ vi! Do, se vi vol'as imag'i, ke mi kulp'as pro io, kio'n mi ne skrib'is kaj ne eĉ imag'is, vi'a si'n'ten'o ŝajn'as al mi iom mal'logik'a. Ĉu ne?”

“Ne util'as la vort'skerm'ad'o, kiam ni ambaŭ bon'e kon'as la ver'o'n. Mi ne sent'as ofend'o'n, kvankam mi dev'us, sed mi vol'as dir'i al vi i'o'n tre sincer'a'n. Pardon'u, se mi parol'as rekt'e kaj ne serĉ'as bel'a'j'n fraz'o'j'n. Mi tut'e ne kompren'as, kial vi far'is tia'n ag'o'n; sed se vi pens'as ebl'e, ke per tia'j bojkot'o'j vi dev'ig'os mi'n re'ven'i al vi pet'eg'ant'e labor'o'n, vi fort'e erar'as. Vi'a ag'o est'is stult'a. Se mi hav'us la dev'o'n don'i atest'il'o'n al iu, kiu bon'e konstru'is kaj gvid'is mi'a'n kuir'il-komerc'o'n, mi don'us al li la plej'ebl'e bon'a'n atest'il'o'n por hav'ig'i al li i'a'n ajn posten'o'n, krom la kuir'il'a! Mi tut'e ne intenc'as entrepren'i kuir'il'a'n labor'o'n, ĉar mi enu'is pri ĝi, sed se cirkonstanc'o'j iam dev'ig'os mi'n, est'u avert'it'a, ke vi mal'bon'eg'e fart'os. Se mi kapabl'is star'ig'i vi'a'n kuir'il'a'n komerc'o'n kaj venk'i ĉiu'j'n konkurenc'a'j'n firma'o'j'n por vi'a gajn'o, mi cert'e pov'us ankaŭ vi'n bat'i, se hazard'e mi trov'iĝ'us en la kontraŭ'a tend'ar'o!”

Mi ja parol'is sincer'e kaj tut'e ne intenc'is re'ir'i al la kuir'il'a labor'o. Sed mi'a sort'o decid'is ali'e, kaj jar'o'j'n post'e mi ja konkurenc'is kontraŭ V.I.K. kaj perd'ig'is al ili la brit'a'n kuir'il'a'n merkat'o'n.

Mi'a mon'o komenc'is el'ĉerp'iĝ'i, kaj mi ne pov'is el'pens'i manier'o'n vend'i la paraŝut'o'j'n. Sen'esper'e mi decid'is prov'i vend'i ili'n tre mal'alt'prez'e al la firma'o laŭ'nom'e British Toy Co., kiu est'is font'o de la paraŝut'o'j. Mi jam prov'is re'vend'i ili'n al la firma'o Smart & Co., de kiu mi aĉet'is ili'n, sed tiu firma'o eĉ ne hav'is la ĝentil'ec'o'n respond'i. Mi ir'is al British Toy Co. kaj parol'is kun iu firma-ĉef'o. Li dir'is al mi, ke mi'a'j paraŝut'o'j ne pov'as est'i la sam'a mark'o kiel tiu'j de li'a firma'o, ĉar ĝi hav'as la ekskluziv'a'n po'grand'a'n vend'rajt'o'n en Brit'uj'o. Respond'e mi montr'is al li ekzempler'o'n. Li rigard'is ĝi'n kaj dir'is:

“Ĝi ja est'as ni'a mark'o. Mi ne kompren'as tio'n. De kiu vi aĉet'is ili'n?”

“Ĉu vi aĉet'os ili'n?” mi evit'is.

“Jes, se vi dir'os al mi la nom'o'n de la vend'int'o.”

“Sed kiom vi pag'os?”

“Se vi dir'os al mi la nom'o'n, mi pag'os al vi la plen'a'n aĉet'kost'o'n.”

“Konsent'it'e. Mi aĉet'is ili'n de Smart & Co.

“Al'port'u la stok'o'n, kaj post kontrol'o mi pag'os vi'n!”

Mi al'vetur'ig'is la stok'o'n per taksi'o, kaj la firm-ĉef'o pet'is mi'n re'ven'i post unu hor'o. Mi re'ven'is, kaj li pag'is al mi la plen'a'n kost'prez'o'n. Li ankaŭ klar'ig'is al mi, kio'n li el'trov'is pri Smart. La British Toy Co. hav'as la sol'a'n vend'rajt'o'n por Brit'uj'o, sed tiu rajt'o ne en'kalkul'is Irlandon. Smart aĉet'is ili'n en Irlando, kaj li'a firma'o ne pov'is tio'n mal'help'i. Mi konstat'is, ke rest'i en Londono ne port'os profit'o'n, kaj mi vol'is kiel ebl'e plej ŝpar'i mi'a'n mon'o'n por eventual'a entrepren'o. Mi decid'is ir'i al Blackpool. Blackpool est'as la plej fam'a mar'bord'a urb'o en Brit'uj'o, kaj oft'e mi aŭd'is pri la grand'eg'a mon'en'spez'o tie dum la somer'o.

25. Mult'e Da Spirit'o Sed Neniom Da Profit'o.

Blackpool’a staci'dom'o. Vagon'ar'o'j konstant'e en'ven'is kaj el'ŝut'is amas'o'j'n da hom'o'j, kiu'j ven'is tie'n por liber'temp'i. La vizit'ant'o'j est'as plej'part'e de labor'ist'a klas'o. Ĉie ili est'is, kun valiz'o'j, kun'tren'ant'e infan'o'j'n. Sed tiu klas'o liber'e el'spez'as. Mult'a'j el ili mon'ŝpar'as dum la tut'a jar'o por dis'ĵet'i la mon'o'n dum la liber'temp'o. Famili'o'j ven'as jar'o'n post jar'o al Blackpool kaj neniam enu'as. Tuj post liber'temp'o mult'a'j sen'prokrast'e komenc'as ŝpar'i mon'o'n por re'ven'i la sekv'ont'a'n jar'o'n. La ĵus en'ven'int'o'j est'as kutim'e pal'a'j pro fabrik'a labor'o en Lancashire aŭ ali'a'j provinc'o'j. Tiu'j, kiu'j est'as pret'a'j re'ir'i hejm'e'n, est'as san'aspekt'e brun'ig'it'a'j de la sun'o.

La strat'o'j de Blackpool est'as plen'plen'a'j de vizit'ant'o'j. Ĉiu butik'o vigl'e trafik'as. Ĉe la strand'o est'as ĉiu'spec'a'j stand'o'j kaj bud'o'j, kie oni pov'as aĉet'i manĝ'o'n, dolĉ'aĵ'o'j'n, glaci'aĵ'o'n kaj eĉ bol'ant'a'n akv'o'n por mem infuz'i te'o'n kun'port'it'a'n. Aŭgur'ist'in'o'j tie ne ĉiam labor'as propr'a'kont'e, kiel est'as kutim'e, sed est'as organiz'it'a'j dung'it'in'o'j de komerc'a'j firma'o'j, kiu'j hav'as bud'o'j'n dis'sem'it'a'j'n tra la urb'o. Ĉie tiu'j sort-diven'ist'in'o'j est'as pret'a'j rakont'i pri la est'ont'ec'o al tiu'j, kiu'j em'as kred'i. Amuz'aĵ'o'j, kurioz'aĵ'o'j kaj ĉio distr'a est'as pret'a'j por la milion'o'j da vizit'ant'o'j, kiu'j ven'as ĉiu'jar'e. Aŭkci'ist'o'j vend'as valor'a'j'n aŭ ŝajn'e valor'a'j'n objekt'o'j'n kaj mult'e profit'as. Ĉe la sud'a ekstrem'o de la mar'bord'o est'as grand'eg'a foir'o kermes'e ornam'it'a. La Blackpool’a Tur'o impon'e reg'as super la urb'o kun alt'ec'o de 165 metr'o'j. Lift'o'j port'as hom'o'j'n ĝis la supr'o. En la tur'a konstru'aĵ'o est'as cirk'o, menaĝeri'o, restoraci'o'j, danc'ej'o, teatr'o, kin'o, butik'o'j. Ĉiu'j est'as plen'a'j.

En sen'fasad'a'j butik'o'j sur la strat'o'j star'as vir'o'j kaj vir'in'o'j, kiu'j kant'as modern'a'j'n kanzon'o'j'n akompan'e de pian'o, kaj la ĉe'est'ant'ar'o kun'e kant'as la vort'o'j'n, kiu'j est'as grand'e liter'it'a'j sur mur'kart'o'j ĉe la fon'o. Post'e oni aĉet'as amas'e la muzik'foli'o'j'n de la nov'a'j kant'o'j. La tut'a urb'o est'as foir'o.

Sur la sabl'o la hom'o'j trov'iĝ'as ĉie. Kelk'a'j naĝ'as, kelk'a'j vad'as, kelk'a'j sun'ban'as; la infan'o'j konstru'as sabl'o'kastel'o'j'n aŭ rajd'as sur komplez'em'a'j azen'o'j. Tri long'a'j mar'pont'o'j si'n trud'as sur la mar'o'n, kaj en unu flank'o est'as grand'a sal'akv'a naĝ'ban'ej'o. Bel'a'j tram'o'j vetur'ig'as vizit'ant'o'j'n laŭ la dek'du-kilo'metr'a ĉe'mar'a promen'ej'o. Eĉ per pitoresk'a'j ĉeval'fiakr'o'j oni pov'as tra'vetur'i, laŭ mod'o de ni'a'j ge'av'o'j.

Mi las'is mi'a'n valiz'o'n ĉe la staci'dom'a pak'aĵ'ej'o kaj vag'is rigard'ant'e ĉio'n, dum mi cerb'um'is, kiel mi pov'os negoc'i. La stand'o'j ĉe la mar'bord'a promen'ej'o est'as alt'eg'e kost'a'j kaj lu'ebl'a'j nur por la daŭr'o de la somer'o. Mi laŭ'ir'is la ĉef'strat'o'n Bank Hey Street. Apud la tur'o mi vid'is grand'a'n hal'o'n, kiu front'as al la strat'o. Tie labor'is lign'aĵ'ist'o'j, konstru'ant'e bud'o'j'n ambaŭ'flank'e en la hal'o. Ĉe la mal'antaŭ'a fin'o de la hal'o est'is estrad'et'o. Mi en'ir'is sci'vol'em'e. Ĉe unu flank'o star'is grup'et'o da hom'o'j inter'parol'ant'e. Mi re'kon'is fraŭl'in'o'n inter ili.

Liza!” mi vok'is. “Kiel mi ĝoj'as renkont'i vi'n en ĉi tiu fremd'a land'o! Kio'n vi far'as ĉi tie?”

Vik! Kiu bon'ŝanc'a vent'o blov'is vi'n al ĉi tiu urb'o? Pardon'u mi'n”, ŝi dir'is kaj re'ir'is al la grup'et'o por adiaŭ'i. “Ni ir'u al la apud'a kaf'ej'o”, ŝi dir'is, “kie labor'as mi'a patr'in'o; ĉar mi vol'as parol'i al vi. Mi esper'as, ke vi hav'as la mon'o'n por tas'o da te'o, ĉar mi ne hav'as eĉ cend'o'n.”

“Vi ne ali'iĝ'is”, mi gaj'is. “Ĉiam pret'a tremp'i vi'n en te'o.”

Liza tiam kaj tiam labor'is kun mi ĉe la kuir'il'a vend'ad'o; sed ŝi est'is nur provizor'a labor'ant'in'o ĉe V.I.K., do rest'is sen okup'o, kiam la labor'o sufiĉ'is nur por la regul'a dung'it'ar'o. Ŝi est'is super'bon'a vend'ist'in'o, kvankam ŝi ne sci'is ekspon'deklam'i. Ŝi hav'is strang'a'n si'n'ten'o'n. Kiam ŝi cel'is vend'i al klient'o, ŝi ne aŭskult'is aŭ ne aŭd'is li'a'j'n kontraŭ'parol'o'j'n, sed daŭr'ig'is trud'vend'i, kvazaŭ la klient'o ne parol'is, aŭ parol'is favor'e al la artikl'o. Kiam ŝi al'kroĉ'is si'n al klient'o, ŝi est'is pli tenac'a ol buldog'o kaj eĉ sekv'is li'n long'e for de la stand'o; sed ĉiam ŝi re'ven'is kun la mend'o. Tiel bon'a'n vend'ist'in'o'n mi neniam vid'is.

En la kaf'ej'o ŝi sci'vol'em'is pri mi, kaj mi klar'ig'is, kiel mi for'las'is V.I.K. kaj parol'is pri mi'a mal'bon'a entrepren'o post tiam. Ŝi rid'is, kiam mi rakont'is pri la du ge'jun'ul'o'j, kiu'j kred'is, ke mi lud'as per infan'a lud'il'o en Brighton. Mi kun'rid'is, ĉar nur nun mi ek'vid'is retro'spekt'e la komik'ec'o'n de la okaz'int'aĵ'o.

“Mi forges'is, ke vi'a hejm'o est'as ĉi tie”, mi dir'is. “Ĉu vi pov'us iom orient'i mi'n pri ebl'o'j de negoc'ad'o ĉi tie?”

“Ĝust'e pro tio mi dezir'is parol'i kun vi apart'e. En tiu hal'o, kie ni renkont'iĝ'is, Sydney Cohen star'ig'as mal'grand'a'n foir'o'n, kaj mi opini'as, ke tie kuŝ'as bon'a ŝanc'o por vi. Syd labor'is por mi'a patr'o en tiu sam'a lok'o, aŭkci'ant'e horloĝ'o'j'n, arĝent'il'ar'o'n ktp., kaj ĝi est'is unu el la plej bon'a'j lok'o'j en Blackpool. Tio est'is dum la milit'o, kiam mi'a patr'o ankoraŭ viv'is. Bank Hey Street, kiel ĉef'strat'o, est'as ĉiam plen'a de hom'o'j. Cent'mil'o'j tie preter'pas'as ĉiu'tag'e. La foir'et'o ne pov'as ne est'i grand'a sukces'o. Nu, mi kon'as Syd jam de long'e, kaj se vi vol'as, mi pov'os hav'ig'i al vi stand'o'n. Neniam antaŭ'e est'is foir'o tie — sed juĝ'u mem pri la sukces'ebl'o'j!”

“Jes”, mi dir'is. “Mi ja ŝat'as tiu'n lok'o'n; sed mi tim'as, ke la stand'o est'os tro kost'a.”

“Las'u al mi aranĝ'i tio'n. Mi'a patr'o mult'e help'is al Syd dum la pas'int'ec'o, kaj Syd ced'os stand'o'n al mi tre favor'prez'e kaj ankaŭ las'os temp'o'n por el'pag'i, se vi est'as provizor'e iom ‘sek'a’. Se mi mem hav'us mon'o'n por aĉet'i var'o'j'n, mi en'ir'us tuj. Se la stand'o est'us por mi person'e, Syd don'us ĝi'n eĉ sen'pag'e; sed por vi mi pov'os hav'ig'i almenaŭ grand'a'n rabat'o'n. Mi est'as tut'e sen'mon'a, kaj mi iel tra'viv'as per la kelk'a'j ŝiling'o'j, kiu'j'n mi'a patr'in'o per'labor'as. Mi hav'as jun'a'j'n ge'frat'o'j'n, do la el'spez'o preter'kur'as la en'spez'o'n. Sed baldaŭ mi en'labor'iĝ'os...”

“Sed, Liza. Ĉu vi forges'is, ke mi hav'as neni'o'n por vend'i?”

“Ĉu vi hav'as iom da mon'o por aĉet'i?”

“Nu, jes, sed kio'n kaj kie aĉet'i?”

“Mi kon'as firma'o'n ĉi tie, kiu makler'as var'o'j'n al bazar'ul'o'j. La aĵ'o'j est'as mal'grand'a'j, kaj la kost'o est'as frivol'a. Ni pov'os ir'i far'i elekt'o'n. Io ajn vend'iĝ'us en tiu foir'o, mi kred'as.”

“Bon'e, parol'u al Syd! Domaĝ'e, ke mi ne pov'os dung'i vi'n, ĉar ĉe tiu'j mal'grand'a'j stand'o'j unu sufiĉ'as, sed, moment'o'n! Mi hav'as ide'o'n. Se vi pov'os ricev'i stand'o'n tre mal'alt'kost'e, kial ne pren'i du kaj trafik'i du spec'o'j'n de var'o'j? Vi pov'us labor'i ĉe unu stand'o, kaj mi ĉe la ali'a. Pri salajr'o ne tem'os: ni simpl'e du'on'ig'os la profit'o'n. Ĉu tio plaĉ'us al vi?”

“Plaĉ'us?? Ĉu urs'o rifuz'us miel'o'n? Kor'a'n dank'o'n — vi ofert'as mal'avar'e. Kie vi loĝ'as?” ŝi demand'is.

“Mi ankoraŭ ne aranĝ'is.”

“Do loĝ'u ĉe ni. La ŝirm'o kost'os neniom, sed vi dev'os aĉet'i propr'a'n manĝ'aĵ'o'n. Mi'a hejm'o est'as en tram'vetur'a distanc'o de ĉi tie; ĝi est'as komfort'a, kaj vi loĝ'os kiel en vi'a propr'a hejm'o.”

“Dank'o'n, kaj tre volont'e! Mi ja sci'as, ke loĝ'ad'o ĉi tie en somer'o est'as tre mult'e'kost'a.”

Ni kun'e ir'is al Syd. Li est'is bon'ul'o kaj postul'is tre mal'alt'a'n prez'o'n. Plu'e li dir'is, ke ne neces'os pag'i, ĝis ni en'spez'is en la foir'o. Ni lu'is du stand'o'j'n kaj ir'is al la po'grand'ist'o por mend'i i'o'n vend'ebl'a'n. Ni elekt'is aĵ'o'n por el'tir'i la suk'o'n el citron'o'j kaj ankaŭ plekt'it'a'n drat'a'n plet'o'n, kiu'n oni met'as en kuir'pot'o'n por ebl'ig'i rost'ad'o'n en la pot'o mem, sen uz'i grand'a'n bak'forn'o'n, kiu mal'ŝpar'us mult'e da kuir'gas'o. La unu'a artikl'o est'is mal'mult'e taŭg'a, sed la du'a est'is ja bon'a.

Est'is mard'o, kaj oni promes'is ke la foir'o est'os pret'a por mal'ferm'o je la ven'ont'a sabat'o. Dum du tag'o'j Liza kaj mi liber'temp'is. Mi puŝ'is komerc'a'j'n afer'o'j'n for el la mens'o. Mi supoz'is bon'a'n negoc'o'n ĉe la foir'o, sed mi evit'is antaŭ'kalkul'i aŭ atend'i tro mult'e. Mi ne pov'is imag'i, kiel la foir'o pov'us ne sukces'i, tamen kiu sci'as? En komerc'a afer'o plej strang'a'j kapric'o'j de la sort'o pov'as ja okaz'i, eĉ malgraŭ la plej seren'a aŭspici'o.

Vendred'o'n ni en'ir'is la foir'o'n kaj ord'ig'is la stand'o'j'n prepar'e je la morgaŭ'o. Ni aĉet'is citron'o'j'n, kok'in'o'n, legom'o'j'n ktp. En'tut'e est'is dek'du'o da stand'o'j. La ali'a'j bazar'ul'o'j est'is tre optimism'a'j, sed mi ne las'is mi'n for'port'i de ili'a entuziasm'o. Sur la estrad'o montr'iĝ'os la “Omar'a Vir'in'o”. Vendred'e vesper'e ŝi antaŭ'prov'is si'a'n prezent'aĵ'o'n. Ŝi ruĝ'ig'is la vizaĝ'o'n kaj ir'is sur la estrad'o'n, kie star'is tabl'o, kaj tie sur la tabl'o ni vid'is vir'in'a'n vizaĝ'o'n sen vir'in'a korp'o, sed de ŝi'a kol'o etend'iĝ'is omar'a'j gamb'o'j kun du tenajl'a'j ekstrem'aĵ'o'j. Kiel la iluzi'o est'is aranĝ'it'a, mi ne sci'as, sed mi konjekt'is, ke ĝi est'as iel kre'it'a per spegul'o'j. Mi dir'is al ŝi:

“Omar'o ne est'as ruĝ'a ĝis post bol'ig'o. Ĝi dev'us est'i nigr'a, se ĝi ja viv'as, kiel vi prezent'as.”

“Mi sci'as tio'n”, ŝi rid'is. “Sed bol'ig'it'a omar'o pli long'e rest'as freŝ'a, ol krud'a best'o ne'kuir'it'a, do mi ne bezon'as tiel oft'e aĉet'i nov'a'n, kaj ceter'e la ruĝ'a kolor'o est'as pli sensaci'a. La scienc'a preciz'o ne tre grav'as. Nur atend'u ĝis morgaŭ, kaj vi vid'os la hom'o'j'n en'ven'i amas'e por vid'i mi'n.”

“Kaj kio'n vi far'os, se oni vol'os vid'i vi'n manĝ'i ne'kuir'it'a'j'n fiŝ'o'j'n, kiel asert'as vi'a'j reklam'o'j?”

Ho, tut'e simpl'e. Mi manĝ'os ostr'o'j'n. Tiu'j est'as ne'kuir'it'a'j fiŝ'o'j, ĉu ne?” ŝi bon'humor'is.

Sabat'o'n la foir'o mal'ferm'iĝ'is je la naŭ'a maten'e. Neni'u en'ven'is. Ni ne zorg'is. “Ho, est'as fru'e”, dir'is la bazar'ul'o'j, “ni ne mal'pacienc'u, ni atend'u iom'et'e.” Ni atend'is dum la tut'a maten'o, sed ne eĉ unu person'o en'ven'is. Ŝajn'is ne'kred'ebl'e. Mi dir'is:

“La grand'a flu'o da hom'o'j, kiu'n mi antaŭ'e vid'is preter'pas'i la pord'o'n, est'is la faktor'o, kiu esper'ig'is mi'n; sed nun est'as ĝust'e tiu preter'flu'ad'o, kiu ĝen'as mi'n!” Sed oni respond'is, ke mi ne est'u pesimist'o. Mi komenc'is dub'i pri la grand'eg'a sukces'o, kiu'n ĉiu'j atend'is; sed la ĝeneral'a optimism'o vart'is ankoraŭ mi'a'n esper'o'n. Dum la sekv'int'a semajn'o en'ven'is nur man'plen'o da person'o'j; tamen la bazar'ul'o'j insist'is, ke tio neni'o'n signif'as, ĉar est'as ankoraŭ fru'e en somer'o kaj oni dev'as en'kalkul'i la bel'a'n veter'o'n, kiu log'as ĉiu'j'n rekt'e al la mal'bord'o. “Sed vi vid'os ĉi tiu'n semajn'fin'o'n. Est'os pentekost'o, la urb'o plen'iĝ'os de vizit'ant'o'j.” Ŝajn'is al mi, ke vizit'ant'o'j tut'e ne mank'as; se nur unu el cent en'ven'us, ni bon'eg'e negoc'us.”

Ven'is vendred'o antaŭ pentekost'o. Mil'o'j da hom'o'j en'flu'is la urb'o'n; sed al ni est'is sam'e, kiel se ni star'us en mez'o de la Sahara dezert'o. Tamen ankoraŭ la bazar'ul'o'j ne pov'is aŭ ne vol'is kred'i, ke la foir'o ne pli'bon'iĝ'os. Ili'a klar'ig'o nun est'is, ke la hom'o'j ĵus al'ven'is kaj est'as okup'it'a'j trov'i la loĝ'ej'o'j'n, el'pak'i valiz'o'j'n ktp., do ke ili ankoraŭ ne hav'is temp'o'n por orient'iĝ'i. Je tiu punkt'o mi fin'e perd'is ĉiu'j'n esper'o'j'n; sed mi ne for'las'is la foir'o'n, ĉar ali'e kie'n mi ir'u? Dum la pentekost'a semajn'fin'o — tio est'as vendred'o, sabat'o, dimanĉ'o kaj lund'o — ni'a'j du stand'o'j kun'e en'spez'is kvar ŝiling'o'j'n kaj ses penc'o'j'n, kaj tiu mizer'aĵ'o prezent'is la plej alt'a'n en'spez'o'n de la tut'a foir'o!

Fin'fin'e la bazar'ul'o'j ne pov'is ne'i al si, ke la foir'o si'n pruv'is ver'e fiask'a entrepren'o. La “Omar'a Vir'in'o”, ven'is al mi ĉagren'it'e. Ŝi nun est'is vir'in'o pli amar'a ol omar'a. Ŝi dir'is:

“Mi'a mon'o el'ĉerp'iĝ'is antaŭ kelk'a'j tag'o'j, kaj mi nun est'as preskaŭ pret'a manĝ'i iu'n ajn spec'o'n de ne'kuir'it'a fiŝ'o.” Kaj ŝi al'don'is mal'gaj'e: “Sed neni'u eĉ en'ven'is por propon'i tio'n.” La Omar'a Vir'in'o ne pov'is el'ten'i kaj ŝi for'las'is la foir'o'n. Unu-du ali'a'j vol'is for'las'i; sed la ĝeneral'a opini'o est'is, ke ne est'us dec'e for'las'i Syd, ĉar li est'as ja bon'ul'o, kaj ke ebl'e trov'iĝ'os manier'o sukces'ig'i la foir'o'n, se ni ne, per for'kur'o, dev'ig'os li'n ferm'i la hal'o'n. Syd pag'is grand'a'n sum'o'n por la lu'o de la hal'o, ĉar li dev'is lu'i ĝi'n por la daŭr'o de la somer'o. Li ag'is mal'avar'e al ni kaj ja prov'is el'pens'i rimed'o'j'n, do ni decid'is help'i al li almenaŭ per rest'ad'o.

Syd konklud'is, ke la omar'vir'in'a spektakl'o ne est'is sufiĉ'e al'log'a, kaj li decid'is ven'ig'i pilol'vend'ist'o'n. Tiu pilol'vend'ist'o labor'is en la jen'a manier'o. Li star'is ĉe la en'ir'ej'o kun grand'a serpent'o volv'it'a ĉirkaŭ la korp'o. Hom'o'j kolekt'iĝ'as kaj rigard'as sci'vol'em'e. Li parol'as pri la serpent'o kaj po iom paŝ'et'as mal'antaŭ'e'n, instig'ant'e la hom'o'j'n sekv'i li'n. Kiam li ating'as la estrad'o'n, li sur'ir'as, parol'ant'e pri serpent'a venen'o kaj kontraŭ'venen'a'j medikament'o'j, kaj de tiu punkt'o gvid'as si'a'n parol'o'n al la pilol'o'j, kiu'j'n li vend'as. Sed al la pilol'vend'ist'o mank'is serpent'o.

Syd kaj li ir'is al Liverpool per aŭtomobil'o kaj aŭ lu'is aŭ aĉet'is serpent'o'n. Ili re'ven'is kontent'e kun la best'o en lign'a kest'o, kaj ni'a'j esper'o'j komenc'is ek'flam'iĝ'i. La nov'a prov'o stimul'is kaj gaj'ig'is ni'n. Ni viv'e dezir'is vid'i la serpent'o'n kaj rigard'is de iom'a distanc'o, dum la pilol'ist'o komenc'is mal'ferm'i la kest'o'n. Kiam li lev'is la kovr'il'o'n, la serpent'o tim'ig'e sibl'is kaj fulm'e ĵet'is la kap'o'n mord'intenc'e al la vend'ist'o. Li apenaŭ sukces'is for'salt'i sufiĉ'e rapid'e. La serpent'o ramp'is rapid'e el la kest'o kaj kondut'is sovaĝ'e. La pilol'vend'ist'o kri'is avert'e al ni; sed tio ne est'is neces'a, ĉar ni jam for'kur'is ĉiu'direkt'e.

La serpent'o est'is en la mez'o de la hal'o. Kelk'a'j el ni ating'is la el'ir'ej'o'n, sed ali'a'j trov'iĝ'is mal'antaŭ'e kaj tim'is preter'pas'i la best'o'n por el'ir'i. Ĉe ĉiu mov'et'o de la serpent'o la kapt'it'a'j bazar'ul'o'j salt'is tie'n kaj tie'n, kaj la vend'ist'o dum'e prov'is per bala'il'o en'ig'i la serpent'o'n en ĝi'a'n kest'o'n. La vir'in'o'j kri'is panik'e, kaj amas'o da person'o'j kolekt'iĝ'is ĉe la pord'o, sed por la unu'a foj'o en si'a viv'o la bazar'ul'o'j ne prov'is profit'i la okaz'o'n por vend'i al la ĉe'est'ant'ar'o. Oni en'port'is divers'a'j'n il'o'j'n, inkluziv'e de long'a stang'o, fos'il'o kaj rast'il'o. Kelk'a'j vir'o'j kuraĝ'e help'is, kaj fin'e la serpent'o est'is en'ig'it'a en la kest'o'n kaj la kovr'il'o rigl'it'a. La pilol'ist'o blasfem'is: “Tiu bastard'a verm'o est'as sovaĝ'a, kaj oni eĉ ne venen'o'kastr'is ĝi'n! Je Krist'o, mi sen'haŭt'ig'os ili'n kiam mi re'port'os ĝi'n! Kia kanajl'aĵ'o, don'i al mi tia'n serpent'o'n!”

La pilol'ist'o kaj Syd re'port'is la serpent'o'n al Liverpool. Ili re'ven'is kun ali'a. “Ne tim'u”, dir'is la pilol'ist'o, “ĉi tiu est'as bon'a. Mi cert'iĝ'is pri tio.”

Sed ni star'is tre distanc'e, dum li el'pren'is ĝi'n el la kest'o. La pilol'ist'o volv'is la serpent'o'n ĉirkaŭ si'n kaj kares'is ĝi'n sen ia tim'o. Po'grad'e ni kuraĝ'iĝ'is kaj risk'is tuŝ'i kaj palp'i ĝi'n. Ni al'kutim'iĝ'is al la serpent'o kaj amik'iĝ'is.

Tiu serpent'o est'is la ĝust'a antitez'o de la unu'a. Ĝi rigard'is ni'n per mol'a'j okul'o'j, kaj ĝi'a tut'a vizaĝ'o esprim'is am'o'n. Ni tre ŝat'is ĝi'n, kaj ĝi iĝ'is ni'a dorlot'best'o. Ni pov'is far'i kun ĝi kio'n ajn, kaj ĝi ne protest'is, sed nur plaĉ'e glit'et'is silk'e. La pilol'ist'o sukces'is en'ig'i kelk'a'j'n klient'o'j'n, sed ne est'is sufiĉ'e da ili kaj la negoc'o daŭr'is mal'bon'e. Unu maten'o'n la serpent'o mort'is, kaj nur tiam ni konstat'is, ke ĝi est'is du'on'mort'a jam ĉe al'ven'o. Syd preskaŭ el'ŝir'is si'a'n har'ar'o'n. “Kia damn'it'a sort'o!” li dir'is. “Ĝi'o ir'as mal'bon'e. Kio'n mi far'u nun?”

Ni atend'is dum plur'a'j tag'o'j, kaj Syd dum'e klopod'is trov'i solv'o'n. Li serĉ'is i'o'n ali'a'n por interes'ig'i la hom'o'j'n. Unu bazar'ul'o ne pov'is el'ten'i la mal'alt'a'n en'spez'o'n, do pardon'pet'is kaj for'ir'is. Syd trov'is interes'il'o'n por la foir'o. Li aranĝ'is, ke profesi'a fast'ist'o en'ven'u. La fast'ist'o en'port'is munt'ebl'a'n kest'eg'o'n el lign'o kaj vitr'o kaj star'ig'is ĝi'n en la mez'o de la hal'o. Li aranĝ'is vand'o'n por part'e ŝirm'i ĝi'n de liber'a vid'o. Ekster la hal'o li fiks'is reklam'afiŝ'o'j'n, kiu'j anonc'is, ke li est'as mond'fam'a, ke li jam rezist'is kontraŭ ne'manĝ'o dum tiom da tag'o'j, kaj ke nun li rest'os en la kaĝ'o tag'e kaj nokt'e por prov'i super'i la ĝis'tiam'a'n rekord'o'n. Li plu anonc'is, ke la foir'o rest'os mal'ferm'it'a dum'nokt'e, tiel ke iu ajn pov'os en'ven'i kaj kontrol'i, ke li ne manĝ'as. La prez'o por vid'i li'n est'is ses penc'o'j.

Ni sci'is, ke fast'ant'a hom'o ordinar'e vek'as grand'a'n interes'o'n en Blackpool, precip'e post pas'o de iom da temp'o. Sed preskaŭ neni'u interes'iĝ'is. Post iom pli ol du semajn'o'j la fast'ist'o el'ven'is sakr'ant'e kaj plend'ant'e amar'e, ke li eĉ ne pov'as en'spez'i sufiĉ'e... por manĝ'i.

Post tio Syd las'is fal'i la man'o'j'n. Li dank'is ni'n pro ni'a kamarad'ec'a help'o. Li postul'is neni'a'n pag'o'n kaj konsil'is al ni ĉiu'j for'ir'i. Li mem sukces'is re'lu'ig'i la hal'o'n al iu aŭkci'ist'o, kaj re'hav'is iom de si'a mon'o.

Liza kaj mi hav'is la stok'o'n, sed ni'a mon'o plen'e el'ĉerp'iĝ'is.

26. Vort'o Am'em'a El Buŝ'o Blasfem'a.

Liza kaj mi tra'vag'is Blackpool por trov'i lok'o'n, kie ni pov'us dis'vend'i ni'a'n stok'o'n al la publik'o, sed ĉiu'j stand'o'j est'is jam okup'it'a'j. Ni manĝ'is mizer'e sed est'is sufiĉ'e kontent'a'j. Ni'a mal'bon'a sort'o ne ĝen'is ni'n kaj ni eĉ pov'is rid'i pri la mal'facil'aĵ'o'j, kiu'j'n ni spert'is. Inter'ali'e ni enket'is ĉe mez'aĝ'a par'o, kiu'n ni kon'is supr'aĵ'e, kaj ni oft'e babil'is kun ili ĉe ili'a stand'o en la Blackpool’a “Olympia”. Ĉiu'j nom'is ili'n per la nom'o'j Lottie kaj Foster. Mi neniam ek'sci'is la famili'a'n nom'o'n de Lottie nek la antaŭ'nom'o'n de Foster. Foster est'is krud'ul'o ne'eduk'it'a, kaj li oft'e pri'trakt'is tem'o'j'n tut'e erar'e kaj ofend'iĝ'is kaj eĉ mien'is minac'e, se oni kontraŭ'is li'a'j'n fuŝ'a'j'n asert'o'j'n. Lottie est'is simpati'a; sed ŝi'a elekt'o de emfaz'a'j vort'o'j est'is tre ŝok'a. Est'is vid'ebl'e, ke ŝi est'is iam tre bel'a jun'ul'in'o, malgraŭ la sign'o'j de aĝ'o kaj diboĉ'o, kiu'j reg'is sur ŝi'a vizaĝ'o. Ili ambaŭ fort'e drink'ad'is kaj oft'e est'is part'e ebri'a'j dum la labor'o. Laŭt'a'j kverel'o'j oft'e okaz'is inter ili, kaj dum tiu'j kverel'o'j la reciprok'a'j insult'o'j ne taŭg'is por delikat'a'j orel'o'j. Lottie kaj Foster est'is edz'iĝ'int'a'j... sed ne unu al la ali'a.

Ili oft'e invit'is ni'n al kun'drink'o; sed ni ne em'is, kaj ceter'e ni ne hav'is mon'o'n. Ili bon'e sci'is pri ni'a mal'riĉ'ec'o kaj insist'is pag'i la drink'el'spez'o'n, se nur ni akompan'us ili'n al la drink'ej'o. Sed al ili eĉ ne ven'is en la kap'o'n propon'i pag'i manĝ'o'n aŭ eĉ tas'o'n da te'o. Tia'n propon'o'n, ceter'e, ni ne pov'us akcept'i, ĉar ni ne pov'us reciprok'i; sed mi re'konstat'is i'o'n, kio'n mi oft'e rimark'is ĉe drink'ul'o'j. Se drink'ul'o'j dispon'as pri mon'o, ili ĉiam est'as pret'a'j liber'e regal'i per drink'aĵ'o'j kaj oft'e ofend'iĝ'us, se oni mal'akcept'us; sed se oni pet'as de ili kelk'a'j'n penc'o'j'n por aĉet'i sandviĉ'o'n aŭ ali'a'n simpl'a'n manĝ'aĵ'o'n, ili tuj komenc'as pretekst'i por evit'i tiu'n komplez'o'n.

Ili hav'is kelk'monat'a'n infan'o'n, kaj Lottie am'eg'is ĝi'n. Iu'n tag'o'n mi renkont'is ŝi'n, dum ŝi promen'is vetur'ig'ant'e la infan'o'n en ĉar'et'o.

Mi parol'is al ŝi, kaj ŝi fier'e montr'is al mi si'a'n infan'et'o'n. Est'is ver'a plezur'o vid'i, kiel ŝi'a vizaĝ'o radi'is pro am'o, kiam ŝi dorlot'e parol'is al ĝi. Sed ŝi al'parol'is la infan'o'n ne per la kutim'a'j am'vort'o'j. Ŝi uz'is la plej aĉ'a'j'n fi'vort'o'j'n, sed flustr'is ili'n tiel kor'am'em'e, ke mi ne sent'is naŭz'o'n. Mi aŭskult'is mir'ig'it'e, ĉar tiu'j mal'dec'a'j vort'o'j est'is tiom am'plen'e ŝarg'it'a'j kaj miel'dolĉ'e dir'it'a'j, dum ŝi dorlot'is, kares'is kaj kis'is la infan'o'n, ke iel ili'a krud'ec'o iĝ'is bel'a kaj tuŝ'is mi'n sen'fin'e pli agrabl'e ol la kutim'a'j bel'dir'aĵ'o'j por'infan'a'j. Est'is tre strang'a spert'o konstat'i, ke mi aprob'as kaj eĉ ĝu'as tia'n trivial'ec'o'n. Dum ŝi si'n okup'is pri la infan'o, ŝi'a vizaĝ'esprim'o hel'e bel'iĝ'is, ŝi'a'j okul'o'j iĝ'is mol'e kares'em'a'j, kaj mi vid'is tiu'n diboĉ'ul'in'o'n trans'form'iĝ'i al sankt'ul'in'o. Neniam antaŭ'e mi spert'is aŭ eĉ imag'is i'o'n tia'n.

27. Dekstr'a Man'o Ne Sci'u Kio'n Far'as La Mal'dekstr'a.

Liza aranĝ'is kun butik'ist'o vend'i en li'a butik'o la “Suk-spil'o'j'n” (por ĉerp'i suk'o'n el citron'o'j). La aranĝ'o kun la butik'ist'o est'is la kutim'a — nom'e, ke ŝi uz'u lok'o'n en la butik'o por montr'i kaj vend'i ili'n kaj ke li ricev'u tri'on'o'n de la tut'a en'spez'o. Mi help'is al ŝi lok'i tabl'o'n flank'e de la en'ir'ej'o kaj fiks'i tie kaj tie reklam'o'j'n. Ni stern'is vaks'tol'o'n sur la tabl'o tiel, ke ĝi pend'is kovr'ant'e la antaŭ'o'n de la tabl'o.

La “spil'o” est'is alumini'a tub'o iom pli dik'a ol krajon'o kaj sufiĉ'e long'a por tra'pik'i citron'o'n. Tiu tub'et'o est'is plen'a de tru'o'j. Lign'a baston'et'o konven'a al la tub'kalibr'o komplet'ig'is la spil'o'n. Laŭ la ekspon'o oni simpl'e puŝ'as la tub'et'o'n tra la citron'o laŭ'long'e kaj iom oblikv'e, en'ŝov'as intern'e la stang'et'o'n por sen'ig'i la tub'o'n de pulp'o kaj sem'o'j, post'e el'pren'as la stang'et'o'n. Post tio neces'as simpl'e ĉirkaŭ'prem'i la citron'o'n per la man'o kaj la suk'o el'flu'as aŭ gut'e aŭ fontan'e, konform'e al la daŭr'o de la prem'o. Do jen oni hav'as kran'o'n, el kiu facil'e ven'as suk'o sen'pulp'a kaj sens'em'a... klar'ig'as la ekspon'ist'o... kaj tiel facil'e oni pov'as regul'ig'i gut'e li suk'o'n, por delikat'e arom'i manĝ'aĵ'o'j'n aŭ asperg'i fiŝ'o'n aŭ eĉ dik'e flu'ig'i la suk'o'n, en iu ajn konven'a kvant'o. Post'e oni pov'as re'met'i la baston'et'o'n kaj tiel sigel'i la citron'o'n, ten'ant'e la rest'a'n suk'o'n freŝ'a dum long'a temp'o. Tiel facil'a ĝi est'as.

Liza uz'is plen'matur'a'j'n citron'o'j'n kaj fort'e rul'prem'is ili'n prepar'e, kned'ant'e ili'n, ĝis ili far'iĝ'is tut'e “kaŭĉuk'a'j”. Eĉ post tio ŝi dev'is fort'eg'e prem'i ili'n per la man'o, dum ŝi ekspon'is, kaj dev'is seren'e kaŝ'i de la klient'o, kiel energi'e ŝi prem'as.

La veter'o est'is favor'e pluv'a, kaj ŝi sufiĉ'e vend'is, sed la vend'o'prez'o est'is nur po ses penc'o'j, el kio du penc'o'j est'is por la butik'ist'o. Do mal'mult'o rest'is por aĉet'o de nov'a stok'o kaj por viv'ad'o. Krom'e oni dev'is uz'i mult'a'j'n citron'o'j'n, ĉar neces'is unu citron'o por ĉiu ekspon'o. Ĉiu'foj'e oni pov'as vend'i unu-du ĝis ses aŭ sep, sed pov'as okaz'i sufiĉ'e oft'e, ke ekspon'o neniom vend'ig'as. Liza kutim'e re'ven'is hejm'e'n post la tag'fin'o lac'a kaj kun man'o, kiu dolor'is pro streĉ'ad'o. La labor'o est'is monoton'a, kvankam unu tag'o'n Liza rakont'is amuz'a'n okaz'int'aĵ'o'n. Sinjor'in'o en'ven'is, atent'is la ekspon'o'n, kaj post'e postul'is dek'du spil'o'j'n. Liza demand'is: “Ĉu vi aĉet'as la dek'du'o'n por dis'donac'i ili'n al amik'o'j?”

Ho, ne”, ŝi respond'is naiv'e-sincer'e. “Mi mem hav'as hejm'e dek'du citron'o'j'n!” Dum Liza labor'is, mi serĉ'is manier'o'n star'ig'i komerc'et'o'n, sed mi ne sukces'is. La vend'ad'o de Liza pli'grand'iĝ'is, kaj kiam mi dir'is al ŝi laŭd'e, ke ŝi pli'spert'iĝ'as, ŝi respond'is nur per enigm'a rid'et'o. Unu maten'o'n, iom post la dek'a, Liza re'ven'is de la labor'o.

“Kio do?” mi demand'is. “Ĉu vi ne labor'as hodiaŭ?”

“Nek hodiaŭ nek morgaŭ nek iam plu en tiu butik'o. Oni ĝentil'e for'pel'is mi'n — afabl'e mi'n puŝ'is tra la pord'o!”

“Sed pro kio?”

“Pro tio, ke la butik'estr'o est'as stult'a. Kiel vi sci'as, mi mult'e pli'grand'ig'is la vend'ad'o'n last'a'temp'e, sed ĉi'maten'e li decid'is, ke tio ne plaĉ'as... jen pro kio!”

“Nu, nu, Liza, mi kon'as vi'n. Bon'vol'u rakont'i la cirkonstanc'o'j'n! Neni'u butik'ist'o est'as tiom stult'a, ke li for'pel'us vi'n tial, ke vi bon'e en'spez'as! Tio ne hav'as senc'o'n. Kio'n ali'a'n vi far'is? Ĉu vi ebl'e vend'is spil'o'n al li'a edz'in'o, aŭ ĉu vi asert'is ke vi pov'as per ĝi el'pren'i la suk'o'n el melon'o aŭ vin'ber'o?”

“Kia suspekt'em'a hom'o vi est'as! Vi ja sci'as, ke mi ne mal'ĝust'e raport'us! Okaz'is jen'e. Ĉi-maten'e mi al'ven'is iom fru'e al la labor'o, kaj antaŭ mi'a ven'o amik'o'j de la butik'estr'o vizit'is li'n. Li fanfaron'is pri la spil'o kaj fier'e montr'is ĝi'n al ili. Li pren'is ne'prepar'it'a'n citron'o'n, tra'pik'is ĝi'n per la spil'o kaj man'prem'is tiom fort'e, ke li preskaŭ frakas'is la pojn'o'n. Li sukces'is el'ig'i sufiĉ'e da suk'o por sat'trink'ig'i muŝ'o'n. Mi pov'as imag'i, ke li ruĝ'iĝ'is pro hont'o antaŭ si'a'j kon'at'o'j, kiam ili vid'is ke la kvant'o da suk'o ne super'is la kvant'o'n da ŝvit'o sur li'a frunt'o. Post tio li esplor'is kaj el'trov'is, kiel mi pli bon'e el'ig'is suk'o'n kaj pli bon'e vend'is last'a'temp'e.”

“Nur por facil'ig'i la labor'o'n, mi far'is tiel. Mi ŝraŭb'is hok'o'n al la sub'o de la tabl'o ĉe mi'a flank'o. Sur ĝi mi pend'ig'is sitel'o'n da akv'o. Mi pret'ig'is kiel kutim'e tri-kvar citron'o'j'n, tra'tru'is ili'n, post'e per la pint'o de la spil'o mi dis'romp'is intern'e la citron'a'n hist'o'n, ĝis ĝi est'is tut'e spong'simil'a. Tiu'j'n citron'o'j'n mi hav'is ĉiam en la akv'o. Kiam klient'o'j kolekt'iĝ'is, mi pov'is facil'e ating'i la citron'o'j'n sen klin'iĝ'i. Mi pren'is unu citron'o'n el la sitel'o sub la tabl'o kaj ŝajn'ig'is tra'bor'i ĝi'n per la spil'o. Mi dev'is ten'i la citron'o'n horizontal'e, dum mi mien'is tra'bor'i, ali'e la ‘suk'o’ el'flu'us tro fru'e. Post el'prem'o de la ‘suk'o’ mi montr'is per unu man'o al la kvant'o ŝpruc'ig'it'a en la glas'o'n kaj per la ali'a man'o mi anstataŭ'ig'is la dren'it'a'n citron'o'n per ali'a, dum la klient'o'j for'rigard'is. De'nov'e mi el'prem'is abund'a'n suk'o'n el la ‘sam'a’ citron'o. Nu, la butik'ist'o trov'is la sitel'o'n da akv'o, en kiu naĝ'is la citron'o'j, kaj li kompren'is ĝeneral'e, kio'n mi far'is. Sed anstataŭ est'i kontent'a, li koler'iĝ'is. Ĉu vi pov'as kred'i tio'n? Ĉu vi pov'as kred'i ke ekzist'as vir'o tiom stult'a? Kaj ĉu vi pov'as imag'i kio'n li mal'prudent'e dir'is? Li hav'is la impertinent'o'n dir'i, ke la vend'ad'o est'as tromp'a, jen kia vir'aĉ'o li est'as! Jen kiel li mi'n dank'as, ĉar mi nur iom facil'ig'is al mi la labor'o'n. Tia'j stult'ul'o'j ne permes'as, ke oni honest'e profit'u!”

“Est'as leter'o por vi”, mi dir'is al Liza, don'ant'e ĝi'n al ŝi. Ŝi pren'is ĝi'n, rigard'is la sur'stamp'o'n, turn'is ĝi'n en'man'e kaj dir'is: “Nu, kiu skrib'us al mi de Londono? Ebl'e la dom'mastr'in'o, kiu'n mi kon'as tie... Ne, ne pov'as est'i: ŝi ne hav'as skrib'maŝin'o'n.”

“Kial ne skrib'i al la send'int'o por el'trov'i kiu send'is ĝi'n? Aŭ ĉu vi pens'as ke est'us pli traf'e mal'ferm'i ĝi'n por el'trov'i?”

“Geni'a ide'o! Ebl'e est'as skrib'aĵ'o en la kovert'o.”

Ŝi leg'is kaj dir'is: “Ĝi est'as de V.I.K. Oni demand'as, ĉu mi vol'us ekspon'i ĉe foir'o en Caernarvon. Kie est'as Caernarvon?”

“Vi tiel mult'e vojaĝ'is kaj ne kon'as la geografi'o'n? Ĝi est'as en Kimr'uj'o, ne tro distanc'e de ĉi tie. Kiam okaz'os la foir'o?”

“Post du semajn'o'j. V.I.K. ne kutim'as vok'i la provizor'a'j'n labor'ant'o'j'n en la mez'o de la somer'o. Ŝajn'as, ke iom mank'as al ili labor'ant'o'j. Mi hav'as ide'o'n. Mi skrib'os al ili akcept'ant'e la labor'o'n kaj al'don'os, ke mi ebl'e pov'os hav'ig'i vi'n por ili. Tiel ne ŝajn'os, ke vi re'pet'as vi'a'n ofic'o'n kun ĉapel'o en man'o.”

“Ne, mi ne vol'as labor'i por ili. Ir'u vi!”

“Sed kio'n vi far'os, Vik? Kiel vi trov'os labor'o'n?”

Ho, labor'o? Tia'n mi pov'as facil'e ricev'i. Est'as kuir'il'a'j firma'o'j, kiu'j volont'e dung'us mi'n, sed mi ne vol'as labor'i por iu'j.”

“Vi ne vol'as labor'i? Kial?”

“Aŭskult'u, Liza! Mi est'as sen'mon'a kaj ne sci'as, kie'n mi'n turn'i; sed se mi akcept'os dung'labor'o'n, mi neniam hav'os ŝanc'o'n prosper'i. Ne! Malgraŭ mi'a mizer'a stat'o mi intenc'as el'ten'i, ĝis mi trov'os kio'n mi cel'as. Mi sci'as, ke obstin'i en mi'a ide'o pri propr'a komerc'o ŝajn'as mal'saĝ'e post mi'a'j last'a'temp'a'j spert'o'j, sed tiu ide'o fiks'iĝ'is en mi'a kap'o.”

“Do, mi el'ten'os kun vi”, dir'is Liza.

“Tut'e ne. Vi labor'u — mi serĉ'os. Mi far'as al vi ĉi tiu'n promes'o'n. Se mi fin'e sukces'os star'ig'i komerc'o'n, mi en'pren'os vi'n kiel part'o'pren'ant'in'o'n, kaj ni du'on'ig'os ĉio'n. Vi est'as bon'eg'a vend'ist'in'o kaj tre valor'us kiel asoci'an'o.”

“Prefer'e mi ne akcept'u la ofic'o'n ĉe V.I.K. sed ven'u kun vi, por ke ni pov'u help'i unu al la ali'a.”

“Ne, Liza, tio est'as mal'saĝ'a ide'o. Ne neces'as, ke ni ambaŭ risk'u mal'sat'o'n, kaj ceter'e vi hav'as la dev'o'n mon'help'i al vi'a famili'o. Vi labor'u, kaj mi rest'os ĉe mi'a decid'o kaj ankaŭ ĉe mi'a promes'o al vi. Mi hav'as la stok'o'n da rost'krad'o'j kaj mi klopod'os vend'i tiu'j'n komenc'e. Ver'o est'as, ke mi jam decid'is ir'i al Liverpool por trov'i vend'lok'o'n en magazen'o. Mi kon'as iu'n fak'estr'o'n en magazen'o tie, kaj ebl'e tio help'os.”

“Se vi nepr'e decid'is, Vik, nu, mi hav'as kelk'a'j'n ŝiling'o'j'n kiu'j'n mi volont'e don'os al vi. Ver'ŝajn'e sufiĉ'e por pag'i la vetur'o'n. Sed kiel vi super'os la mal'facil'aĵ'o'j'n en Liverpool? Eĉ se vi sukces'os trov'i vend'lok'o'n? La magazen'o ne pag'os vi'a'n part'o'n de la en'spez'o antaŭ la fin'o de la semajn'o; do, kiel vi sukces'os loĝ'i kaj manĝ'i inter'temp'e?”

“Nu, tiu'n problem'o'n mi solv'os si'a'temp'e. Dank'o'n pro la propon'o de la mon'help'o, sed mi ne vol'as ĝi'n. Ten'u ĝi'n, vi ĝi'n bezon'os.”

“Sed kiel vi pov'os ir'i al Liverpool?”

“Tre simpl'e, mi ir'os pied'e.”

“Pied'e? Sed tio ne est'as ebl'a. Ĝi est'as long'a voj'o.”

“Ne long'a, ĝi est'as 80 kilo'metr'o'j, kaj mi ja ir'os pied'e ... kiam mi ne vetur'os aŭtomobil'e!”

“Mi ne kompren'as”, dir'is Liza. “Per kies aŭtomobil'o?”

“Per ĉies. Ordinar'a vir'o uz'as unu aŭtomobil'o'n, sed mi uz'os mult'a'j'n. Ĉu vi kompren'as mi'n? Simpl'e dir'it'e, mi intenc'as pet'vetur'i.”

Liza kontraŭ'is la ide'o'n, sed mi obstin'is, kaj fin'e ni inter'konsent'is ke mi komenc'u mi'a'n pet'vetur'ad'o'n je la ven'ont'a lund'o.

28. Tut'e Liber'a Kiel Bird'o Aer'a.

Lund'o fru'maten'e. La tag'o vek'iĝ'is kun afabl'a rid'et'o, kaj la sun'o, rigard'ant'e el pur'blu'a ĉiel'o, aŭgur'is bel'a'n tag'o'n. Mi rigard'is al la ĉiel'o, riverenc'is gaj'e kaj dir'is: “Mil dank'o'j'n al vi, amik'o!” Tia est'is mi'a humor'o. Mi elekt'is mi'a'n plej'bon'a'n kostum'o'n kaj zorg'e tualet'is. Mi fier'is pri tiu kostum'o; ĝi ja est'is laŭ'mod'e bon'gust'a kaj plen'e valor'is la alt'a'n prez'o'n, kiu'n mi est'is pag'int'a por ĝi. Mi ne pren'is valiz'o'n, sed nur en'poŝ'ig'is raz'il'o'n kaj dent'o'bros'o'n. Mi eĉ ne vest'is pluv'surtut'o'n aŭ ĉapel'o'n. Ne ven'is al mi en la kap'o'n, ke pov'us pluv'i. Kun mal'pli ol du ŝiling'o'j en la poŝ'o mi el'ir'is, post adiaŭ'o'j, kun facil'a anim'o kaj sent'o de aventur'o. Mi ir'is bus'e ĝis la lim'o de la urb'o laŭ la Liverpool-voj'o. Sur la bus'o mi pri'pens'is la tuj'a'n problem'o'n: kiel rapid'e ating'i Liverpool.

“Nu”, mi pens'is, “mi hav'as divers'a'j'n mem'el'pens'it'a'j'n maksim'o'j'n, kiu'j ĉiam help'as al mi. Mi kontrol'u kaj esplor'u ili'n. Est'as: Kial tim'i ne'o'n? Tiu ig'as mi'n prov'i eĉ ŝajn'e mal'esper'a'n afer'o'n... sed ne, ĝi ne taŭg'as por la moment'o. Fid'u al la last'a mikroskop'a ŝanc'et'o! Ne, ankaŭ tiu ne serv'as. Ĝi serv'as nur, kiam mi serĉ'as voj'o'n por el'ir'i el embaras'o. Far'u kio'n ali'ul'o ne far'as!.. Nu jes, ebl'e tiu serv'os, al mi ĝis nun ĝi est'is la plej util'a maksim'o. Nu, kio'n far'us ali'ul'o, kiu sur'voj'e pet'as vetur'ig'o'n? Unu'e li komenc'as marŝ'i. Se li marŝ'as kvin kilo'metr'o'j'n, li nur lac'ig'as si'n, sed tiu distanc'o preskaŭ ne help'as ĉe tiel long'a voj'o. Kaj pli-mal'pli la sam'a'j aŭtomobil'o'j ating'as li'n, ĉu li est'as ĉe la komenc'punkt'o aŭ kelk'a'j'n kilo'metr'o'j'n plu. Jes, marŝ'i est'as stult'e, ĉar oni pov'as vetur'i la sam'a'n distanc'et'o'n, kiu'n oni marŝ'us. Sed se mi sid'as ĉe la voj'rand'o, mi dev'as konsider'i, kio'n pens'us la aŭtomobil'ist'o... jen, mi ek'forges'is pri tiu ali'a maksim'o mi'a: Konsider'u la vid'punkt'o'n de la ali'ul'o! Jes, la ali'ul'o cert'e pens'us, ke mi est'as inert'ul'o; do en'tut'e est'os plej bon'e, se mi atend'os, ĝis aŭtomobil'o vid'iĝ'os, kaj tiam komenc'os marŝ'i. Ŝarĝ'aŭt'ist'o'j est'os pli komplez'a'j... ne, pli ver'e ili est'os pli ted'at'a'j, ĉar ĉiu pet'ul'o cel'as ili'n. Mi dev'as ten'i mi'n al la maksim'o: Far'u kio'n la ali'ul'o ne far'us! Do mi elekt'os luks'a'j'n aŭt'o'j'n. Tiel mi ir'os pli rapid'e kaj ne halt'os tie kaj tie, kiel ebl'e far'os ŝarĝ'aŭt'o'j. Kaj se mi elekt'os mal'nov'a'n aŭt'o'n, ĝi pov'us pane'i, kaj mi dev'us halt'i kaj kun'help'i pro ĝentil'ec'o. Do mi man'signal'os nur al zorg'e elekt'it'a'j aŭt'o'j. Sed la signal'manier'o? Ankaŭ ĝi'n mi dev'as ŝanĝ'i. La kutim'a man'sving'ad'o kun la dik'fingr'o etend'it'a est'as tro almoz'pet'a. Mi dev'os ag'i postul'e, kvazaŭ io grav'a don'us al mi la rajt'o'n. Jes, jen mi'a plan'o.”

Ĉe la bus'halt'ej'o mi komenc'is promen'i ĝis preter la last'a'j urb'a'j dom'o'j. Tie mi atend'is aŭtomobil'o'j'n. Mi prov'is halt'ig'i du-tri sen sukces'o. Mi konstat'is kial mi mal'sukces'is. La voj'o est'as larĝ'a kaj eben'a, kaj la aŭt'o'j ir'as rapid'e kaj ne em'as tro abrupt'e brems'i, kiam mi man'signal'as. Se la voj'o est'us dekliv'a, mi pov'us atend'i ĉe la supr'o aŭ ie, kie la aŭt'o'j natur'e mal'akcel'as. Do mi ali'ig'u la signal'taktik'o'n. Mi signal'os al aŭt'o'j, kiam ili est'os ankoraŭ mal'proksim'a'j, por avert'i la aŭt'ist'o'n, post'e mi mal'lev'os la brak'o'n kaj ĉe proksim'iĝ'o mi don'os definitiv'a'n halt'signal'o'n. Tio'n mi prov'is; sed la aŭt'o daŭr'ig'is si'a'n voj'o'n, ĉar ĝi est'is plen'a de hom'o'j. Domaĝ'e. Kiel mi pov'us vid'i, ĉu aŭt'o est'as plen'a, kiam ĝi est'as mal'proksim'a? Tiu'n punkt'o'n mi ne pov'us solv'i, krom se mi uz'us teleskop'o'n. La ide'o, ke person'o pet'us kun teleskop'o ĉe la okul'o kaj (mi al'don'is) radi'o'send'il'o por parol'i al la aŭt'ist'o'j, bild'ig'is tiel fars'a'n spektakl'o'n, ke mi ne pov'is ne rid'i.

Ven'is ali'a aŭtomobil'o. Mi signal'is, atend'is kaj de'nov'e signal'is, kiam la aŭt'o est'is pli proksim'a. Ĉe la du'a signal'o mi ir'is iom en la voj'o'n kaj, kun brak'o plen'e etend'it'a antaŭ'e'n, mi ig'is la aŭt'o'n halt'i. Sen pet'i pardon'o'n, mi dir'is: “Ĉu vi ir'as al Preston?” Li jes'is, kaj mi dir'is: “Dank'o'n — ĉu vi komplez'us? Mi traf'is en embaras'o'n.” Kaj sen plu dir'i aŭ hezit'i, mi en'ir'is. Ni afabl'e parol'is dum la vetur'ad'o, kaj la aŭt'ist'o demand'is al mi, kie mi for'las'is la difekt'it'a'n aŭt'o'n? Mi klar'ig'is, ke mi ne hav'as aŭt'o'n. Mi konstat'is, ke mi'a'j bon'kvalit'a'j vest'o'j, mi'a natur'ŝajn'a aŭtoritat'ec'o kaj eĉ mi'a hazard'a elekt'o de vort'o'j supoz'ig'is al li, ke mi posed'as aŭt'o'n. Tia est'as la mond'o, mi medit'is. Oni volont'e help'as al hom'o, kiu ŝajn'as ne ekstrem'e bezon'i help'o'n. Mi vid'is ĉifon'ul'o'j'n kaj vir'o'j'n vid'ebl'e sen'labor'a'j'n humil'e pet'i vetur'ig'o'n kaj sci'is, ke ili dev'as mult'e klopod'i, por ke eĉ ŝarĝ'aŭtomobil'o atent'u ili'n.

En Preston mi facil'e “kroĉ'is”, aŭt'o'n, kiu port'is mi'n part'voj'e al Liverpool, kaj per tri'a mi ating'is Liverpool pli fru'e, ol se mi est'us ir'int'a bus'e. La tri'a aŭt'ist'o est'is tre afabl'a kaj invit'is mi'n al botel'o da bier'o kaj sandviĉ'o'j, kiu'j'n li aĉet'is en ĉe'voj'a trink'ej'o.

En Liverpool mi ir'is rekt'e al grand'a magazen'o kaj parol'is al la fak'estr'o, kiu'n mi kon'is tie. Li'a nom'o est'is Priestley. Mi foj'e ekspon'vend'is en li'a fak'o. Li est'is tip'o aŭ rid'ig'a aŭ naŭz'a, de'pend'e de la perspektiv'o de la observ'ant'o. Mi tre oft'e renkont'is simil'a'j'n tip'o'j'n, precip'e en magazen'o'j. Ordinar'e ili komenc'as labor'i kiel simpl'a'j komiz'o'j por kompat'ind'a pag'o, tuj kiam ili for'las'as la lern'ej'o'n. Post mult'a'j jar'o'j ili ating'as posten'o'n, kiu kun'hav'as iom da aŭtoritat'ec'o, kaj tio part'e kompens'as tio'n, ke ili ne ricev'as salajr'o'n adekvat'a'n al ili'a ofic'o. Ĉar est'as grand'a honor'o est'i part'et'o de potenc'a akci'a firma'o, ĉu ne? La sent'o de super'ec'o super la taĉment'o da pigme'o'j, kiu'n ili antaŭ'ne'long'e for'las'is, puf'ig'as ili'a'n mem'estim'o'n. Ili'a tut'a parol'ad'o cel'as impres'i ili'a'n grav'ec'o'n sur ĉiu'n, kiu pov'as aŭskult'i sen osced'i. Naiv'a aŭskult'ant'o kompren'us, ke la potenc'a kompani'o, kiu'n la impon'ul'o ĉiam nom'as per “ni”, bankrot'us sen la pri'zorg'o de la parol'ant'o. Ordinar'e tia impon'ul'o leg'as komerc'a'j'n gazet'o'j'n kaj eĉ parker'as komerc'a'j'n termin'o'j'n, kiu'j'n li nur nebul'e kompren'as, kaj ĉe ĉiu okaz'o li uz'as ili'n, ĝust'e aŭ mis'e, por ke la mond'o genu'fleks'u antaŭ tia komerc'a geni'ul'o.

Mi klar'ig'is al Priestley mi'a'n dezir'o'n ekspon'vend'i la rost'krad'o'j'n en li'a fak'o. “Ne est'as ebl'e”, li dir'is. “Ni aĉet'is por dek mil pund'o'j da var'o'j kaj ne est'as lok'o, kaj ceter'e mi decid'is far'i grand'a'n ŝanĝ'o'n en la fak'o kaj intenc'as trans'lok'i la lign'aĵ'a'n sekci'o'n al la ali'a flank'o. Mi dev'as konstant'e modern'ig'i laŭ la last'dat'a'j komerc'a'j postul'o'j, stimul'i, hm, la debit'o'n kaj ten'i alt'a'j la akci'o'j'n de ni'a firma'o. Ne, mi bedaŭr'as, ke mi ne pov'as ofer'i al vi el ni'a spac'o. Ĉiu kvadrat'a metr'o dev'as est'i raci'e ekspluat'at'a, kaj mi ne pov'as far'i favor'o'n, kiu mal'util'us ni'a'n interes'o'n. Mi hav'as grand'a'n respond'ec'o'n, sci'u.”

“Vi ja est'as grav'a person'o”, mi dir'is humil'e.

Ho, est'as mi'a labor'o”, li dir'is kun pseŭd'a modest'ec'o. “Kun la ofic'o ven'as la dev'o'j, sci'u.”

“Ĉu ebl'e vi, kun vi'a pozici'o, pov'us inform'i mi'n pri io?”

“Nu, cert'e, mi'a knab'o; se ĝi ne est'as komerc'a sekret'o.”

“Pri tio mi fid'as al vi'a juĝ'o”, mi dir'is, dum mi vid'is li'n ŝvel'i de moment'o al moment'o.

“Ne tim'u, demand'u liber'e!” li dir'is grand'anim'e.

“Dank'o'n. Est'as jen'o: Ĉu vi'a edz'in'o bat'as vi'n hejm'e?”

Kaj antaŭ ol li pov'is re'konsci'iĝ'i de mi'a sarkasm'a bat'o, mi abrupt'e for'las'is li'n. De tiu magazen'o mi ir'is al magazen'o Lewis, la plej grand'a en Liverpool. Sed ankaŭ tie mi mal'sukces'is. Mi ĉirkaŭ'vag'is en la magazen'o dum iom da temp'o, pens'ant'e kio'n far'i, kiam mi vid'is bazar'ul'in'o'n ven'i al mi salut'e. Mi juĝ'is, ke ŝi est'as proksim'um'e kvin'dek'jar'a.

Vik”, ŝi vok'is, “kiel vi fart'as? Kia feliĉ'o renkont'i vi'n! Vi ja promes'is, ke vi loĝ'os ĉe mi, se vi ven'os al mi'a hejm'urb'o.”

Ni man'prem'is, sed mi tut'e ne re'kon'is ŝi'n, kaj dum ŝi parol'is, mi klopod'is re'memor'i kie ni renkont'iĝ'is.

“Est'as long'a temp'o, de kiam mi last'e vid'is vi'n”, ŝi daŭr'ig'is. “Mi neniam forges'os la temp'o'n, kiam vi est'is kapt'it'a inter la fer'stang'o'j de la turn'iĝ'ant'a krad'pord'o en Birmingham, kaj oni dir'is, ke nur forĝ'ist'o pov'us liber'ig'i vi'n. Ĉu vi ne memor'as ke vi dir'is, ke nur dank’ al la last'a mikroskop'a ŝanc'et'o vi sukces'is el'tir'i vi'n?”

Nun mi memor'is pri ŝi tre nebul'e, sed mi est'is tro distr'it'a por em'i daŭr'ig'i la konversaci'o'n.

“Jes, jes”, mi dir'is. “Dank'o'n, mi cert'e ven'os al vi, sed moment'e mi est'as tro okup'it'a kaj hav'as grav'a'n rendevu'o'n, do vi dev'as pardon'i mi'n. Sed mi re'vid'os vi'n de'nov'e, antaŭ ol mi for'las'os Liverpool.”

Kaj mi ir'is rekt'e, kvazaŭ mi dev'us rapid'i al iu special'a cel'o.

En ali'a part'o de la magazen'o mi halt'is kaj pri'pens'is mi'a'n situaci'o'n. Mi decid'is, ke mi dev'os tuj trov'i regul'a'n labor'o'n, kiu las'os al mi temp'o'n por klopod'i la star'ig'o'n de propr'a komerc'o. Sed ordinar'a labor'o est'is preskaŭ ne'trov'ebl'a. Est'is milion'o'j da sen'labor'ul'o'j, kaj mult'a'j ne labor'is dum jar'o'j. Ĉu mi prov'u ĉe la firma'o Lewis? La afer'o est'as sen'esper'a. Est'as cent'o'j, ebl'e mil'o'j, kiu'j long'e atend'is tia'n labor'o'n. Kia'n ŝanc'o'n mi hav'us? Kaj krom'e mi bezon'as labor'o'n urĝ'e. Sed ebl'e, se mi prov'us akir'i ofic'o'n tre respond'ec'a'n, est'us ŝanc'o. Por la ofic'o'j, kiu'j ne postul'as grand'a'n spert'o'n, est'as mult'a'j kiu'j aspir'as, sed ebl'e ĉe la supr'o... ne, eĉ tie ne. Ceter'e mi ne posed'is antaŭ'a'n spert'o'n pri tia labor'o, nek atest'il'o'j'n. Prov'i est'us nur van'a klopod'o. Sed unu el mi'a'j maksim'o'j ven'is al mi'a help'o: Kial tim'i ne'o'n? Mi decid'is prov'i.

La super'a ĉef'o ĉe Lewis est'is s-ro Marquis, kiu est'as nun Lord'o Woolton, kaj mi ir'is rekt'e al li'a kontor'o. Sekretari'in'o bar'is la voj'o'n. Mi dir'is al ŝi, ke mi dezir'as al'parol'i s-ro'n Marquis; sed ŝi demand'is, pri kio tem'as mi'a afer'o. Mi hezit'is, ĉar per'a inter'rilat'o ne sukces'us; do mi demand'is, ĉu ŝi vol'us port'i skrib'a'n komunik'o'n de mi al li. Ŝi dir'is ke jes, do mi skrib'is ĝi'n. Mi memor'ig'is li'n, ke li parol'is iam tre laŭd'e pri mi al iu, kaj ke mi nun propon'as mi'a'n serv'o'n por estr'a ofic'o, sed ke tiu ofic'o dev'as est'i en Glasgovo. Mi star'ig'is la kondiĉ'o'n por don'i grav'ec'o'n al mi'a propon'o kaj, krom'e, mi em'is re'ir'i al Skot'land'o. Sed malgraŭ mi'a'j elekt'em'a'j postul'o'j mi est'is pret'a bala'i la kel'o'n, se nur mi pov'us en'spez'i.

La sekretari'in'o re'ven'is kaj dir'is, ke mi erar'is, turn'ant'e mi'n al s-ro Marquis, sed mi dev'as turn'i mi'n al s-ro Hooper, kiu pri'trakt'as tia'j'n afer'o'j'n.

“Mi cert'e ne far'os tio'n”, mi dir'is indign'et'e. “Oni mis'kompren'as. Mi ne serĉ'as labor'o'n, mi propon'as mi'a'n serv'o'n. Se mi ir'os al s-ro Hooper, mi est'os kiel vic'o'star'ant'o inter cent'o'j, kiu'j serĉ'as viv'rimed'o'n.”

“Ne”, ŝi dir'is. “Ne est'as tiel. Sinjor'o Hooper aŭdienc'as sol'e person'o'j'n por estr'a'j posten'o'j.”

Mi rol'is ne'decid'e, hezit'is iom konsider'ant'e, post'e mi dir'is ced'em'e: “Bon'e, mi ir'os al li. Bon'vol'u anonc'i mi'n.”

Sinjor'o Hooper ĝentil'e en'ven'ig'is mi'n en si'a'n kontor'o'n. Ni parol'is dum iom da temp'o, kaj li dir'is: “La sol'a ind'a ofic'o, kiu trov'iĝ'as en Glasgovo, est'as kiel estr'o de la nov'a restoraci'o, kiu'n ni inaŭgur'os tie. Ankaŭ vi'a kuir'ist'a spert'o util'os por tiu posten'o, kaj se vi ir'os al s-ro Leek, vi pov'os uz'i mi'a'n person'a'n rekomend'o'n.”

“Bon'e”, mi dir'is. “Mi vizit'os li'n kiam mi trov'iĝ'os en Glasgovo. Efektiv'e, mi baldaŭ dev'os ir'i tie'n pro komerc'a'j postul'o'j.”

Mi el'ir'is el la konstru'aĵ'o. La posten'o est'is est'ont'a, do tut'e ne help'is. Tiu mal'proksim'a “paser'o en aer'o”, hav'as neni'a'n grav'ec'o'n kompar'e al la urĝ'a'j problemoi de manĝ'o kaj tra'nokt'o. Ĝust'e kiam mi est'is el'ir'ant'a el la magazen'o, pens'o traf'is mi'n. “Pied'bat'ind'a stult'ul'o! Plej dik'kap'a idiot'o en ĉi tiu mond'o!” mi insult'is mi'n. “Blind'a bov'o mi, kiu ne rimark'is i'o'n pli okul'frap'a'n ol la magazen'o mem. Ĉu do esting'iĝ'is la kandel'o en mi kap'o? Tiu bazar'ul'in'o... ŝi propon'is loĝ'ej'o'n; sed mi'a'j okul'o'j rigard'is tiel alt'e en la nub'o'j'n, ke mi ne vid'is kio pend'is rekt'e antaŭ mi'a naz'o!”

Mi re'ir'is en la magazen'o'n, vetur'is per lift'o al la koncern'a etaĝ'o kaj dir'is al la bazar'ul'in'o:

“Mi trov'as, ke mi dispon'as temp'o'n, do ĉu est'os oportun'e, se mi akcept'os ĉi-vesper'e vi'a'n invit'o'n?”

“Nu cert'e, cert'e”, ŝi respond'is varm'e. “Mi ĝoj'as, ke vi pov'as ven'i.”

Je ŝi'a labor'fin'a hor'o mi renkont'is ŝi'n, kaj ŝi konduk'is mi'n al si'a hejm'o. Ŝi regal'is mi'n gast'am'e, mi dorm'is en komfort'a lit'o kaj bon'e maten'manĝ'is. Malgraŭ mi'a'j protest'o'j ŝi rifuz'is akcept'i pag'o'n rekompenc'e. Kompren'ebl'e mi'a financ'a stat'o ankaŭ ne permes'is, ke mi tro fort'e insist'ad'u.

Mard'e maten'e mi adiaŭ'is al la bon'kor'a bazar'ul'in'o kaj for'las'is ŝi'n post la dek'a. Mi pet'vetur'is ĝis Manĉestr'o, distanc'o de 55 kilo'metr'o'j, kaj ir'is al la hejm'o de bazar'ul'o, kiu'n mi kon'is jam de long'e. Oni krom'nom'is li'n Blackie, ĉar li ĉiam vend'as nigr'a'n lak'o'n por forn'o'j. Mi oft'e mon'help'is li'n, do mi ne hont'is pet'i nokt'a'n rest'ad'o'n kaj manĝ'o'n de li. Li est'is gast'am'a, kaj mi ne kaŝ'is mi'a'n mal'riĉ'a'n stat'o'n de li. La post'a'n maten'o'n mi for'las'is li'n inform'int'e, ke mi cel'as la Manĉestr'a'n fili'o'n de Lewis. Li'a hejm'o situ'is ok kilo'metr'o'j'n for de la urb'o'mez'o. Blackie dir'is, ke li mem ir'os post'e al la centr'o de la urb'o, do mi aranĝ'is renkont'i li'n ĉe la arkad'o en la Lewis-konstru'aĵ'o je tag'mez'o.

Mi ir'is rekt'e al la sub'ter'a etaĝ'o de Lewis kaj demand'is al la bazar'ul'o'j tie labor'ant'a'j, ĉu laŭ ili'a opini'o est'as ŝanc'o en'ven'i kun la rost'krad'o'j.

“Ŝanc'o?” unu dir'is. “Vi hav'as tiom da ŝanc'o kiel neĝ'er'o en infer'o. La magazen'o komenc'os grand'a'n rabat'vend'ad'o'n, kaj oni bezon'os ĉiu'n metr'o'n. Por las'i al ili lok'o'n, ni mem dev'as for'ir'i, do vi pov'as taks'i vi'a'n ŝanc'o'n en'iĝ'i. Eĉ la vir'o, kiu prov'is ir'i en Paradiz'o'n, hav'is pli da ŝanc'o ol vi. Vi ja aŭd'is la rakont'o'n?”

“Ne”, mi dir'is.

“Ne? Ĉiu embri'a bazar'ul'o dev'us lern'i ĝi'n en la lern'ej'o.” La esprim'o sur la vizaĝ'o'j de la ali'a'j bazar'ul'o'j avert'is mi'n atend'i blag'o'n.

“Est'is vir'o, kiu frap'is sur la or'a pord'eg'o de Paradiz'o. Sankt'a Petro mal'ferm'is la pord'o'n.

‘Kio est'as vi'a nom'o?’

Karlo Rap'o.’

‘Atend'u moment'o'n!’ dir'is Petro. Li re'ir'is en Paradiz'o'n kaj ferm'is post si la pord'eg'o'n. Petro rigard'is sur list'o kelk'a'j'n kilo'metr'o'j'n long'a. Post kvin'dek jar'o'j Petro re'ven'is, dum anĝel'a voĉ'o aŭd'iĝ'is plend'ant'e, ke Petro ne ferm'ad'u kaj mal'ferm'ad'u konstant'e la pord'o'n, ĉar tio far'as tra'blov'o'n. Sed Petro ne atent'is al la anĝel'o, sed dir'is al la vir'o:

‘Jes, mi trov'is vi'a'n nom'o'n, bon'ŝanc'e ĝi star'is ĉe la komenc'o de la list'o; sed est'as skrib'it'e, ke vi mult'e pek'is, do vi ne pov'as en'ir'i.’

La en'ir'pet'ant'o kri'is: ‘Ho, vi dev'as mi'n en'las'i! Mi far'os volont'e i'a'n ajn pent'o'far'o'n; sed mi nepr'e dev'as en'ven'i, ĉar en la Infer'o atend'as mi'n mi'a bo'patr'in'o. Ĉu ne est'as io, kio'n mi pov'as far'i por pur'ig'i mi'a'n anim'o'n? Mi est'as pret'a far'i i'o'n ajn; mi eĉ promes'as vizit'i mi'a'n bo'patr'in'o'n ĉiu'cent'jar'e dum du'on'hor'o!’

‘Tio est'as ja grand'eg'a ofer'o’, aprob'is Petro. ‘Sed ĝi ne est'as en la oficial'a list'o de pent'a'j ag'o'j.’

‘Ĉu do ekzist'as ebl'o?’ demand'is la pek'ul'o kun iom da esper'o en la voĉ'o.

‘Jes...’ dir'is Petro, ‘sed la task'o por for'viŝ'i vi'a'j'n pek'o'j'n est'as ni'a plej mal'facil'a. Ĝi est'as en'tut'e tri task'o'j, sed neni'u iam ajn sukces'is far'i ili'n. Mi dub'as, ĉu la Ĉef'o mem pov'us far'i la last'a'n, do tut'e ne util'as.’

‘Sed mi prov'os, mi prov'os, nur don'u al mi la ŝanc'o'n!’

‘Sed mi dir'as al vi, ke ne est'as ebl'e plen'um'i la kondiĉ'o'j'n’, dir'is Petro sen'pacienc'e. ‘Vi nur perd'os la temp'o'n.’

Post long'a diskut'o kaj plend'a pet'ad'o, Petro dir'is:

‘Mi neniam spert'is tiom obstin'a'n hom'o'n; vi est'as pli mal'ced'em'a, ol ni'a'j mal'jun'a'j fraŭl'in'o'j, kiu'j vol'as permes'o'n edz'iĝ'i en Paradiz'o! Do, jen la unu'a task'o: ir'u sur la ter'o'n kaj el'fos'u la Himalaj'a'j'n mont'eg'o'j'n per ĉi tiu te-kuler'et'o!’

La pek'ul'o for'ir'is kaj post cent jar'o'j li re'ven'is. La kuler'et'o, kiu pend'is de li'a lac'a brak'o, est'is preskaŭ el'uz'it'a. Li dir'is al Sankt'a Petro: ‘Mi plen'um'is la task'o'n.’

‘Mir'ind'e’, dir'is Petro. ‘Nu, jen la du'a task'o: re'ir'u al la mond'o kaj el'ĉerp'u la Atlantik'a'n Ocean'o'n per ĉi tiu kudr'a fingr'ing'o.’

La pek'ul'o for'ir'is. Post kvin'cent jar'o'j li re'ven'is. Li est'is iom klin'it'a, kaj en la har'o'j li hav'is mar'herb'o'n kaj kelk'a'j'n krab'o'j'n, sed li rekt'ig'is si'n kaj dir'is fier'e:

‘Mi far'is. Nun don'u al mi la tri'a'n task'o'n!’

Petro balanc'is la kap'o'n kompat'em'e kaj dir'is:

‘Vi bon'e far'is. Eĉ, oni pov'as dir'i, tre bon'e. Sed ne util'as. La tri'a task'o est'as mal'ebl'a. Est'as van'e. Mi ne don'os!’

‘Sed vi dev'as don'i ĝi'n al mi’, plor'is la pek'ul'o. ‘Vi dev'as!’

‘Do bon'e’, ced'is Petro, ‘sed mi avert'as, ke ĝi est'as tut'e ne'far'ebl'a. Jen la tri'a task'o: ir'u al la mond'o kaj aĉet'u de Vik Rossetti kuir'il'o'n. Post'e re'don'u la kuir'il'o'n kaj re'ricev'u sukces'e vi'a'n mon'o'n!’

Kun mal'esper'a kri'o la vir'o si'n ĵet'is el la peron'o de Paradiz'o en la abism'o'n.”

29. Sort'o Flat'as, Sort'o Bat'as.

“Nu, resum'e, est'os ne'ebl'e penetr'i ĉe Lewis”, mi medit'is amar'e. “De'nov'e mi'a esper'o est'as detru'it'a. Ĉu mi'a sort'o neniam ŝanĝ'iĝ'os? Ŝajn'as al mi, ke mi pek'is eĉ pli ol la vir'o en la rakont'o, se mi merit'is tia'n sort'o'n! Eĉ mi'a maksim'o: Kial tim'i ne'o'n? jam ne help'as. La sort'o ŝanĝ'is ĝi'n al: Kial esper'i jes'o'n? Ne ĝen'u vi'n, kar'a maksim'o, ne est'as vi'a kulp'o: la sort'o mal'am'as ni'n ambaŭ. Nur por est'i fidel'a al vi, mi prov'os ankoraŭ unu foj'o'n. Mi ja hav'as temp'o'n por for'uz'i, ĝis mi renkont'os Blackie.”

Mi demand'is la bazar'ul'o'j'n, kun kiu oni aranĝ'as ekspon'vend'ad'o'n. Ili sci'ig'is, ke est'as s-ro Robinson, kies kontor'o est'as supr'e, sed ili de'nov'e konsil'is al mi, ne prov'i.

Mi ir'is serĉ'i la kontor'o'n kaj trov'is ĝi'n en angul'o de la tri'a etaĝ'o. La kontor'o hav'is mal'dik'a'j'n vand'o'j'n, kaj mi klar'e aŭd'is iu'n parol'i intern'e. Li parol'is laŭt'e, kaj mi atend'is ekster'e, ĝis li liber'iĝ'os de la intervju'o, kiu'n li ŝajn'e hav'as. Mi ne atent'is la parol'ad'o'n, sed mi ne pov'is ne aŭd'i. Mi konstat'is, ke li ne parol'as al iu en la kontor'o, sed ke li uz'as la telefon'o'n.

Mi aŭd'is: “Pretekst'o'j ne interes'as mi'n: tio kaj tio est'as vi'a afer'o. Mi sci'as nur, ke ni dev'as ricev'i liver'o'n; neni'o ali'a mi'n tuŝ'as. Neces'as dek mil por Manĉestr'o, sep mil por Liverpool, ali'a'j dek mil por Leeds kaj la ceter'a kvant'o por la ali'a'j fili'o'j — kaj mi vol'as ili'n tuj. Ĉu vi kompren'as: tuj! Mi ne pov'as vend'i pretekst'o'j'n, mi vend'as var'o'j'n. Se ili ne est'os liver'at'a'j sen'prokrast'e, mi aĉet'os ali'lok'e... Jes, jes, mi sci'as, ke vi'a'j viŝ'tuk'o'j est'as la plej bon'a'j, kaj tiel plu, sed tio neni'o'n signif'as, se ni ne hav'as ili'n!”

Kaj tiel li daŭr'ig'is, dum mi du'on'e atent'is.

Subit'e mi pens'is: “Li vol'as mil'o'j'n da viŝ'tuk'o'j, kaj Manĉestr'o est'as la centr'o de la koton'a kaj tol'aĵ'a industri'o? Ebl'e mi pov'os trov'i ili'n por li. Est'as ja ŝanc'o, se mi rapid'os.”

Mi for'kur'is, ir'is rekt'e al Hughes, magazen'o kontraŭ'e en Market Street, kaj demand'is kiu pri'zorg'as la aĉet'ad'o'n de var'o'j. Oni direkt'is mi'n al la koncern'ul'o. Mi demand'is al li: “Kie vi aĉet'as vi'a'j'n viŝ'tuk'o'j'n?” Li rigard'is mi'n kvazaŭ por dir'i: “Kia impertinent'ul'o!”, sed li dir'is: “Ni mend'as ĉio'n per'e de ni'a Londona ofic'ej'o.” Mi for'kur'is kaj ir'is rekt'e al la poŝt'ofic'ej'o kaj en'rigard'is la registr'o'n de urb'a'j komerc'a'j adres'o'j. Mi elekt'is divers'a'j'n nom'o'j'n kaj adres'o'j'n de firma'o'j, kiu'j ŝajn'e komerc'as per tol'aĵ'o'j. Mi rapid'e skrib'is la nom'o'j'n sur la dors'a flank'o de leter'kovert'o kaj el'kur'is. Est'is ĝust'e la dek'du'a hor'o. Mi rapid'is al la rendevu-lok'o kaj tie trov'is Blackie.

Blackie, ĉu vi kon'as Manĉestr'o'n? Kie trov'iĝ'as tiu'j adres'o'j? Ĉu est'as proksim'a'j inter ili?”

Li rigard'is la list'o'n. “Jes, tiu est'as tut'e apud'e en Mosley Street, kaj tiu est'as...”

“Tio sufiĉ'as, dank'o'n; mank'as temp'o, ĉar Lewis ferm'os je la unu'a. Montr'u al mi la voj'o'n. Mi klar'ig'os, dum ni ir'os. Mi vol'as aĉet'i mil'o'j'n da viŝ'tuk'o'j. Ven'u!”

“Sed, aĉet'i sen'mon'e?” li balbut'is.

“Jes, jes”, mi respond'is. “Mi ankoraŭ ne sci'as kiel, tio est'as el'pens'ot'a detal'o. Ni rapid'u.”

Mi ir'is en la unu'a'n ofic'ej'o'n, klar'ig'is ke mi vol'as mil'o'j'n da viŝ'tuk'o'j por grand'a po'detal'a firma'o, sed dir'is ke ili dev'as est'i tre moder'prez'a'j kaj bon'kvalit'a'j.

“Jen la situaci'o”, mi klar'ig'is: “Tiu firma'o vol'as viŝ'tuk'o'j'n, kaj est'as ŝanc'o por vi akir'i la liver'rajt'o'n, ĉar la firma'o ne est'as kontent'a pri si'a liver'ant'o. Sed ne est'as mi, kiu decid'os pri la aĉet'o, do vi'a prez'o dev'as est'i mal'alt'ig'it'a ĝis la last'a on'o. Nu, kompren'u, ke mi mem sci'as neni'o'n pri viŝ'tuk'o'j, sed la prez'o kaj kvalit'o dev'as est'i taŭg'a'j por spert'ul'o'j, kiu'j sci'as aĉet'i avantaĝ'e kaj grand'kvant'e. Don'u al mi ekzempler'o'n kaj okaz'e de sukces'o las'u al mi mal'grand'a'n kurtaĝ'o'n!”

“Mi bedaŭr'as, ke ni ne pov'as salt'i al propon'o tiel sen'pri'pens'e; neces'as temp'o por konsider'i, kaj...”

“Sed ne est'as temp'o! Aŭ vi trans'salt'os formal'aĵ'o'j'n, aŭ vi perd'os la okaz'o'n. Vi...” sed mi vid'is, ke mi ni pov'as sku'i li'n en li'a rutin'a procedur'o, do mi for'rapid'is.

Mi vizit'is unu-du ali'a'j'n firma'o'j'n kun sam'a rezult'o. Ĉe proksim'um'e la kvar'a ofic'ej'o oni aŭskult'is al mi.

“Sed kia'n grand'ec'o'n kaj kia'n kvalit'o'n vi dezir'as?” oni demand'is.

“Mi'a Di'o, mi ne sci'as. Vi sci'as! Vi kon'as ĉi tiu'n komerc'o'n, vi sci'as kiu kvalit'o kaj ampleks'o est'as sufiĉ'e popular'a por est'i vend'ebl'a grand'kvant'e po'detal'e. Kompren'ebl'e oni ne dezir'as ban'tuk'o'j'n...”

Li don'is al mi vizaĝ-viŝ'tuk'o'n volv'it'a'n en brun'a paper'o.

“Nu”, mi dir'is, “dir'u al mi i'o'n pri tiu tuk'o! Ĉu ĝi est'as kroĉ'trik'it'a aŭ special'e sorb'a aŭ... kio? Not'u la grand'o'n kaj prez'o'n.”

Li rid'is kaj don'is al mi ĉiu'j'n detal'o'j'n.

“Nun don'u al mi vi'a'n vizit'kart'o'n. Dank'o'n! Do est'as kompren'it'e, ke mi reprezent'as vi'a'n firma'o'n. Bon'e.”

Kaj mi el'kur'is, rapid'is rekt'e al la kontor'o de s-ro Robinson kaj dir'is al li:

“Ĉu viŝ'tuk'o de tia format'o kaj tia kvalit'o util'as al vi por tiu prez'o?”

“Ne”, li dir'is.

“Do kio mank'as? Ĉu la prez'o est'as tro alt'a?”

“Jes”, dir'is s-ro Robinson.

“Bon'e, do ne neces'as mal'volv'i mi'a'n ekzempler'o'n. Nu, dir'u al mi, kiu kvant'o, kvalit'o kaj prez'o taŭg'as al vi, kaj mi trov'os ili'n.”

“Sed dir'u: kio supoz'ig'is vi'n, ke ni bezon'as viŝ'tuk'o'j'n?”

Mi hezit'is, post'e dir'is: “Mi dev'as konfes'i, ke antaŭ ne'long'e mi est'is ekster vi'a kontor'o, atend'ant'e vi'n pri ali'a afer'o, kaj mi ne pov'is ne aŭd'i vi'a'n parol'ad'o'n ĉe la telefon'o.”

Hm, mi ja intenc'is aranĝ'i pri ĉi tiu provizor'a kontor'o”, li dir'is, kvazaŭ al si mem; kaj turn'ant'e si'n al mi, li al'don'is: “Ver'o est'as, ke ni efektiv'e ne bezon'as de ali'a firma'o viŝ'tuk'o'j'n! Kiam mi tio'n minac'is ĉe la telefon'o, mi nur bluf'is. Oni dev'as tio'n far'i por stimul'i la sen'prokrast'a'n liver'o'n.”

Mi'a spirit'o fal'is.

“Do, ĉio fin'it'a”, mi dir'is. “Rest'as nur dezir'i al vi bon'a'n tag'o'n kaj esprim'i la esper'o'n, ke mi ne tro mal'ŝpar'is vi'a'n temp'o'n.”

“Tut'e ne”, li dir'is. “Ne ir'u. Bon'vol'u sid'iĝ'i. Tre tikl'as mi'n la ide'o, ke vi ven'is ĉi tie'n, aŭd'is kio'n mi dir'is, kaj re'ven'is kiel reprezent'ant'o de firma'o kun la var'o en mal'pli ol unu hor'o! Jes, tio plaĉ'as al mi. Vi prosper'os, tio'n mi sci'as. Kun kiu firma'o vi inter'rilat'is?”

“Jen la vizit'kart'o.”

Li rigard'is ĝi'n. “Jes, mi kon'as tiu'n firma'o'n, ĝi est'as bon'a kompani'o. Nu, rakont'u al mi pri vi mem; tio tre interes'os mi'n.”

Mi rakont'is sen'kaŝ'e.

“Tre interes'e, mi ŝat'as vi'a'n si'n'ten'o'n kaj energi'o'n. Ordinar'e mi hav'as posten'o'n flank'e en kaŝ'o, sed ĝust'e nun tio mank'as al mi... sed moment'o'n!”

Kaj li telefon'is al unu-du fak'o'j demand'ant'e, ĉu est'as liber'a posten'o.

“Domaĝ'e”, li dir'is, re'met'ant'e la aŭd'il'o'n. “Mi bedaŭr'as, ke mi hav'as neni'o'n por vi, sed jen konsil'o. Skrib'u al la firma'o Japlac; ĝi est'as bon'a kompani'o kaj uz'u mi'a'n nom'o'n. Ĉu vi far'os tio'n?”

“Jes, mi ja far'os.”

“Ĉu vi hav'as taŭg'a'n leter'paper'o'n?”

“Ne special'a'n.”

“Do, jen paper'o kaj kovert'o. Nun dir'u al mi, ĉu vi tag'manĝ'is?”

“Mi maten'manĝ'is.”

“Sed ne tag'manĝ'is, ĉu?”

“Ne, sed tio ne grav'as, tut'e ne, ne klopod'u pri tio sed dank'o'n pro vi'a ĝentil'a interes'o!”

Ho, tio est'as neni'o. Mi bedaŭr'as nur, ke mi ne hav'as posten'o'n por vi. Sed promes'u al mi unu afer'o'n: post unu jar'o skrib'u al mi, ĉu vi prosper'as aŭ ne. Mi mult'e interes'iĝ'as pri vi.”

Mi promes'is kaj adiaŭ'is. Mi re'port'is la viŝ'tuk'o'n al la fabrik'a firma'o. Mi dorm'is ĉe Blackie tiu'n nokt'o'n. Post en'lit'iĝ'o mi spert'is mal'facil'o'n dorm'i. Pens'o'j kirl'iĝ'is en mi'a mens'o. Kio'n plu far'i? mi pens'is. Mi ne pov'as kulp'ig'i mi'n, mi ja pen'is — diabl'o sci'as. Kio plu? La pens'ad'o el'kov'is neni'o'n, sed mi ne pov'is halt'ig'i ĝi'n. Daŭr'e kaj daŭr'e la pens'o'j si'n trud'is, karusel'e ili ripet'ad'is si'n. Mi dev'as dorm'i: ĉi tio est'as stult'a! Mi re'aranĝ'is la kusen'o'j'n kaj dev'ig'is mi'n ne pens'i. Sed van'e: de'nov'e mi'a mens'o bild'ig'is la ĵus'a'n pas'int'ec'o'n kaj mi'a cerb'o agit'iĝ'is. Mi sakr'is, bon'e, plen'sent'e kaj suk'e. Trivial'a'j est'is la vort'o'j, sed mi'a brust'o sen'pez'iĝ'is; jes, fi'a'j, aĉ'a'j, ŝok'a'j vort'o'j, sed ili util'is, jes, pli ol preĝ'o. Mi tim'is, ke la dorm'detru'a'j pens'o'j re'ven'os. Do, se mi ne pov'os evit'i ili'n, mi ruz'os. Mi pens'os pri plaĉ'a'j afer'o'j, mi fantazi'os...

Jen, mi est'as ekster'ordinar'e kapabl'a komerc'ist'o. Tut'e facil'e mi sukces'as. Per la nur'a vol'o mi kapabl'as vend'i. Antaŭ mi est'as grand'a hom'amas'o. Mi dir'as preskaŭ neni'o'n. Plej'part'e mi nur rigard'as ili'n. Mi'a vol'o dev'ig'as ili'n aĉet'i. Ĉiu'j vol'as aĉet'i. Ne est'as temp'o por en'skrib'i mend'o'j'n, do mi ĵet'as amas'o'n da mend'o'kajer'o'j al ili kaj trankvil'e dir'as al ili:

“En'skrib'u mem la mend'o'j'n, el'ŝir'u la sur'skrib'it'a'n foli'o'n kaj en'volv'u en ĝi la ĝust'a'n sum'o'n: mi ne hav'as temp'o'n por re'don'i tro'aĵ'o'n!”

Mi riĉ'iĝ'is. Kiel uz'i la mon'o'n? Jes, al tiu mi donac'os grand'a'n sum'o'n: li ĉiam barakt'is por per'labor'i sufiĉ'o'n. Kaj al tiu mi donac'os vest'o'j'n, dom'o'n. La ĝoj'o sur la vizaĝ'o'j de la ricev'int'o'j pli ol rekompenc'os mi'n. Kaj al tiu ali'a, kiu ĉiam mal'san'is, mi aranĝ'os ke la plej fam'a'j kurac'ist'o'j fleg'u li'n ĝis plen'a re'san'iĝ'o... kaj... mi dorm'is.

30. La Voj’ Elekt'it'a.

La sekv'int'a'n tag'o'n mi re'ir'is al Blackpool per pet'vetur'o. Tie mi sukces'is vend'i part'o'n de mi'a rost'krad'a stok'o al iu bazar'ul'o. Mi vend'is ili'n sub'kost'e, ĉar la mon'o tre neces'is al mi. Tiu'n mon'o'n mi don'is al Liza por ŝi'a'j el'spez'o'j en Caernarvon, re'ten'ant'e iom pli ol unu pund'o'n por propr'a uz'o.

Post du-tri tag'o'j en Blackpool mi decid'is pet'vetur'i al Skot'land'o: distanc'o de proksim'um'e 350 kilo'metr'o'j. Ĉio ir'is glat'e, ĝis mi ating'is distanc'o'n de iom pli ol du'on'voj'o. Tie mi'a last'a help'o-aŭt'o de'iĝ'is de la rekt'a voj'o kaj las'is mi'n ie en kamp'ar'o, long'e for de iu urb'o. Est'is jam krepusk'o, kaj mi spert'is mal'facil'o'n sukces'ig'i mi'a'j'n pet'o'j'n, ĉar aŭtomobil'ist'o'j ne em'as obe'i halt'o'pet'o'j'n kiam nokt'iĝ'as. Tiu'n mal'em'o'n mi pov'is kompren'i kaj eĉ aprob'i, ĉar kelk'foj'e okaz'is, ke aŭtomobil'ist'o'j est'is tiel pri'rab'it'a'j. Kvankam tia'j bandit'aĵ'o'j est'is mal'oft'a'j, tamen raport'ad'o en la gazet'o'j atent'ig'is ĉiu'j'n kaj tim'ig'is mult'a'j'n.

Nun'a'hor'e la aŭt'ist'o'j ne est'is tiel mult'nombr'a'j kiel en lum'a tag'o, kaj mi sci'is ke, ju pli mal'hel'iĝ'os, des pli mal'fort'a far'iĝ'os mi'a ŝanc'o el'pet'i vetur'o'n. La perspektiv'o dorm'i sur kamp'o aŭ long'e pied'ir'i al urb'o, ne est'is laŭ mi'a gust'o, do mi komenc'is pet'i sen'elekt'e al ĉiu'j aŭt'o'j. Unu aŭt'o halt'is pro mi'a man'signal'o. Ĝi ne est'is ŝik'a, kaj ĝi'a posed'ant'o est'is sen'ĝen'e vest'it'a per komfort'a'j, liber'temp'a'j vest'o'j. Li ek'plaĉ'is al mi. Li hav'is facil'a'n si'n'ten'o'n kaj (kiel mi tuj konstat'is) ankaŭ humor'o'n. Li est'is tip'e angl'a. Li mal'ferm'is la pord'o'n de la aŭtomobil'o kaj pip-en-man'e gest'is al mi, ke mi en'ir'u.

“Ĉu vi ir'as nord'e'n?” mi ĝentil'e demand'is.

Li'a'j okul'o'j rid'et'is. “Per strang'a koincid'o”, li dir'is, “mi ir'as en la sam'a direkt'o, kie'n ir'as la aŭtomobil'o.”

Ni ambaŭ rid'is. “Mi ja parol'is stult'e”, mi konfes'is, en'ramp'ant'e en la aŭt'o'n. “Efektiv'e, mi cel'as Edinburg'o'n.”

“Koincid'o'j abund'as: mi ankaŭ ir'as tie'n... kaj ankaŭ la aŭtomobil'o.”

La aŭt'o laŭ'ir'is la iom tord'iĝ'ant'a'n voj'o'n komfort'e kaj ne tro rapid'e. La bel'a'n pejzaĝ'o'n kovr'is mal'hel'a vual'o, plaĉ'a al la okul'o'j, post la akr'a sun'bril'eg'o. Ni ramp'is alt'e'n, kaj freŝ'a vent'o blov'is. Mi dum'e parol'is pri mi'a'j tra'viv'aĵ'o'j, kaj li dir'is:

“Renkont'ant'e vi'n, oni ne pens'us, ke vi hav'as mon'zorg'o'j'n. Mi ja pens'is, ke vi elekt'is vojaĝ'i per pet'vetur'o pro la prefer'o.”

“La mank'o de mon'o est'as sen'dub'e ĝen'a afer'o, sed mi pen'as ne don'i grav'ec'o'n al ĝi, kaj plej'oft'e mi sukces'as. Sed la kial'o de mi'a relativ'a sen'zorg'ec'o pri ĝi est'as, ke mi sent'as ke ĝi est'as nur provizor'a stat'o. Est'as tut'e ali'a afer'o, kiam oni batal'as dum jar'o'j kontraŭ mal'sukces'o sen vid'i el'ir'voj'o'n. Nun'temp'e mi hav'as kelk'e da ŝiling'o'j pro la vend'o de stok'o, kiel mi jam dir'is; sed ĝust'e antaŭ tio, en Blackpool, mi hav'is neniom. Mi ir'is al la lombard'ist'o por lombard'i aŭ vend'i ĉi tiu'n kostum'o'n, sed oni ne aĉet'is, eĉ kiam mi ofert'is ĝi'n tre mal'kar'e. La industri'a kriz'o dev'ig'is hom'o'j'n vend'i vest'o'j'n kaj mebl'o'j'n, sed pro la sam'a mizer'o ven'is punkt'o, kiam la hom'o'j eĉ ne aĉet'as de brokant'ist'o'j. Konsekvenc'e, brokant'ist'o'j sufok'iĝ'as sub grand'a tro'o da ne'vend'ebl'a'j var'o'j. Tut'e natur'e est'as, ke ili ĉes'as aĉet'i eĉ, se la postulat'a prez'o est'as rid'ind'e mal'alt'a.”

Post iom da temp'o li halt'ig'is la aŭt'o'n kaj dir'is: “Sci'u, ĉi tiu pejzaĝ'o est'as tiom bel'a, ke mi sent'as dev'o'n far'i al ĝi omaĝ'o'n. Pardon'u mi'n, sed mi vol'as el'ir'i por solen'e asperg'i la herb'a'n rand'o'n!”

“Bon'e”, mi kun'ŝerc'is. “Kaj ĉar ankaŭ mi est'as ĝentil'a hom'o, mi help'os vi'a'n celebr'o'n.” Ce la voj'rand'o mi iom for'turn'is mi'n de li, sed bedaŭr'ind'e ĉe tio mi ne atent'is la vent'direkt'o'n. “Damn'e!” mi subit'is, kiam la vent'o re'blov'is al mi mi'a'n ofer'aĵ'o'n. Li rid'is. “Nun mi kompren'as, kial la lombard'ist'o ne vol'is aĉet'i vi'a'n kostum'o'n!” Tiel ni ŝerc'is dum'voj'e.

Post plu'a vetur'ad'o li halt'is ĉe hotel'o kaj invit'is mi'n al kun'manĝ'o. Mi ne vol'is tro profit'i li'a'n komplez'em'o'n; sed li insist'is, ke mi'a akompan'o est'os al li agrabl'a, do mi ced'is al li'a ĝentil'a invit'o.

Ni bon'e manĝ'is kaj trink'is, dum ni distr'e inter'parol'is; sed mi rimark'is, ke li don'is neni'a'n spur'o'n pri kiu li est'as aŭ kio'n li far'as.

Ni ating'is Edinburg'o'n, kaj li vetur'is rekt'e al George-Hotel'o, kie li intenc'is loĝ'i; sed antaŭ la adiaŭ'o li esprim'is la dezir'o'n renkont'i mi'n dum la post'a tag'o, do ni tio'n aranĝ'is. Tiu'n vesper'o'n mi lu'is ĉambr'et'o'n, kie mi hav'is la rajt'o'n uz'i la dom'a'n kuir'ej'o'n kaj pri'zorg'i pri mi mem.

La post'a'n tag'o'n mi renkont'is la sinjor'o'n ĉe la hotel'o, kaj ni kun'e el'ir'is. Mi est'is kontent'a iom'et'e reciprok'i li'a'n bon'ec'o'n, konduk'ant'e li'n al la vid'ind'aĵ'o'j de Edinburg'o, kiu'j'n mi bon'e kon'as. Ni komenc'e laŭ'ir'is Princes-strat'o'n. Princes-strat'o est'as konsider'at'a kiel unu el la plej bel'a'j ĉef'strat'o'j en la mond'o. Bel'a'j ĝarden'o'j plen'e laŭ'long'as unu flank'o'n de la rekt'a strat'o, kaj la okul'o est'as konduk'at'a, trans la ĝarden'o'j'n kaj val'a'n park'o'n, al la majest'a Edinburg'a kastel'o, kiu alt'e reg'as sur pitoresk'a'j, krut'a'j rok'o'j. Post tio ni vizit'is mult'a'j'n interes'a'j'n lok'o'j'n en la histori-riĉ'a urb'o. Ni sat'e manĝ'is kaj je vesper'o ni ir'is al teatr'o. Li insist'is pag'i por ĉio, eĉ kiam mi vol'is pag'i bagatel'a'j'n sum'o'j'n. Je fin'o de la tag'o li sci'ig'is mi'n, ke li for'vojaĝ'os la morgaŭ'a'n maten'o'n, kaj li ne'atend'it'e ŝov'is i'o'n en mi'a'n man'o'n. Mi rigard'is kaj trov'is, ke est'as kvin'pund'a mon'bilet'o. Mi prov'is re'don'i ĝi'n al li, sed li ne vol'is re'pren'i ĝi'n. Mi ne pov'is ne hont'i, kaj tut'e rifuz'is la donac'o'n. Post long'a insist'o kaj kontraŭ'insist'o, mi dir'is al li:

“Ŝajn'e mi ne pov'as dev'ig'i vi'n re'pren'i la mon'o'n; do mi ten'os ĝi'n, se vi akcept'os mi'a'n propon'o'n. La propon'o est'as, ke vi pren'u de mi ĉek'o'n por kvin pund'o'j. Mi hav'as kont'o'n en la bank'o Westminster, sed est'as nur kvin ŝiling'o'j kredit'e tie. Mi ne el'pren'is tiu'j'n ŝiling'o'j'n, ĉar mi ne vol'is likvid'i la kont'o'n. Sur la propon'it'a ĉek'o mi ne skrib'os dat'o'n, por ke ĝi ne el'dat'iĝ'u. Ten'u la ĉek'o'n dum proksim'um'e unu jar'o kaj tiam dat'u ĝi'n kaj prezent'u ĝi'n al la bank'o. Se la ĉek'o est'os re'don'at'a al vi, ten'u ĝi'n dum iom mal'pli ol ses monat'o'j kaj prezent'u ĝi'n de'nov'e en la bank'o. Mi cert'as ke, antaŭ ol tiu temp'o pas'os, nepr'e trov'iĝ'os mon'o en la kont'o.”

Li kontent'e akcept'is la kondiĉ'o'n. Mi dev'is pet'i li'a'n nom'o'n por difin'i la ĉek'o'n. Li'a nom'o est'as Ralph Martin, kaj krom tio mi sci'as nur, ke li'a hejm'o est'is ie proksim'e al la urb'o Bournemouth. Post'e, kiam ja est'is mon'o en mi'a bank-kont'o, mi tra'rigard'is mi'a'n tri'monat'a'n detal'raport'o'n, sed li neniam postul'is la re'pag'o'n. Mi ĉi tie skrib'is li'a'n ver'a'n nom'o'n, hav'ant'e la esper'et'o'n, ke iu leg'ant'o ebl'e kon'os li'n kaj bon'vol'os sci'ig'i li'a'n adres'o'n al mi, por ke mi pov'u minimum'e kvit'ig'i la ŝuld'o'n.

31. Ricev'is Bandit'o Laŭ Si'a Merit'o.

Mi manĝ'is sat'e sed viv'is ŝpar'em'e. Mi decid'is serĉ'i provizor'a'n labor'o'n i'a'n, ĝis la foir'sezon'o, kiu komenc'iĝ'os en aŭtun'o. Sed mi ne pov'is trov'i labor'o'n. Liza inter'temp'e send'is al mi jen dek ŝiling'o'j'n jen unu pund'o'n el si'a salajr'o.

Oft'e dum hejm'ir'o mi elekt'is tra'pas'i tre mal'alt'klas'a'n part'o'n de la urb'o por evit'i pli long'a'n ĉirkaŭ'ir'o'n. En la dens'o de tiu kvartal'aĉ'o est'is butik'o, kie oni vend'is frit'it'a'j'n fiŝ'o'j'n kaj ter'pom'o'j'n. Tia'j butik'o'j trov'iĝ'as, laŭ mi'a sci'o, nur en Brit'uj'o, kaj en Skot'land'o plej'part'e ital'o'j posed'as ili'n. Ili mal'ferm'iĝ'as proksim'um'e je la ses'a vesper'e kaj ferm'iĝ'as je la plej mal'fru'a permes'at'a hor'o, ordinar'e je la dek'unu'a. Tie vend'iĝ'as nur frit'it'a'j eglefin'o'j kaj frit'it'a'j ter'pom'fingr'o'j. Oni aŭ manĝ'as tio'n en la butik'o, aŭ oni port'as ĝi'n hejm'e'n aŭ eĉ manĝ'as ĝi'n el paper'sak'et'o sur'voj'e.

Kelk'a'foj'e mi en'ir'is kaj aĉet'is porci'o'n, ĉar la manĝ'o est'as bon'a kaj moder'kost'a, kaj mi al'parol'is la posed'ant'o'n ital'e. Mi sci'ig'is li'n, ke mi bon'e kon'as la meti'o'n, kaj li demand'is, ĉu mi ŝat'us help'i li'n, por ke li pov'u liber'ig'i si'a'n edz'in'o'n de la labor'o, ĉar ŝi dev'as pri'zorg'i la kvar jun'a'j'n infan'o'j'n. Li al'don'is, ke li ne pov'os pag'i mult'o'n, sed ke mi pov'us manĝ'i ĉe ili. Mi volont'e akcept'is. Li'a nom'o est'is Luigi Grimaldi kaj li est'is indiĝen'o de provinc'o apud Napolo. Li est'is mal'hel'haŭt'a, mal'alt'a fortik'ul'o, kaj li kaj li'a edz'in'o est'is analfabet'a'j. Ili parol'is sud'ital'a'n dialekt'o'n, kaj kiam ili prov'is parol'i ver'a'n ital'a'n, ili fuŝ'is la lingv'o'n. Kiam ili parol'is inter si dialekt'e, mi kompren'is nur kelk'a'j'n vort'o'j'n sporad'e.

Luigi hav'is bon'eg'a'n memor'o'n kaj, kvankam li ne bon'e sci'is kalkul'i, li kutim'e memor'is, ke tiom da var'o je cert'a prez'o kost'as tiom. Se li est'is dev'ig'at'a far'i kalkul'o'n, li uz'is propr'a'n metod'o'n. Dum kalkul'ad'o li de'pren'is ĝen'a'j'n frakci'o'j'n, kaj post'e al'don'is iom kompens'e, kaj tiel per de'pren'o'j kaj al'don'o'j li ten'is si'n al la ĉef'a kern'a sum'o. Est'is surpriz'e, kiel proksim'e li ating'is la ĝust'a'n rezult'o'n per tia strang'a, arbitr'a metod'o. Malgraŭ la popular'a ide'o, ke ne'instru'it'ul'o est'as facil'e tromp'ebl'a, mi trov'is, ke la mal'o est'as ver'a. Konsci'o pri si'a mank'o ig'as analfabet'o'n est'i tre si'n'gard'a. Facil'a flu'o de vort'o'j kaj rezon'o'j ne influ'as li'n, kaj li rekt'e rezon'as sen implik'iĝ'i en tromp'cel'a maŝ'ar'o de vort'o'j.

Ali'a'n afer'o'n mi konstat'is. Tio est'is ke la kutim'a ide'o, ke mank'o de lern'ej'a sci'o signif'as mal'saĝ'ec'o'n, est'as tut'e erar'a. Mi konstat'is, ke Luigi est'as tre sagac'a kaj pov'as facil'e super'ruz'i ruz'ul'o'j'n.

Mi oft'e aŭd'is pri la mal'alt'a klas'o de hom'o'j, kiu'j trov'iĝ'as en la kvartal'aĉ'o'j de cert'a'j skot'a'j urb'o'j, precip'e en Glasgovo; sed mi neniam konsci'is, kiel diboĉ'a'j ili ja est'as. La precip'a kaŭz'o de la degener'ad'o est'as la fort'a drink'ad'o. Se viski'o mank'as, ili drink'as eĉ metil-alkohol'o'n, kaj mi aŭd'is ke eĉ polur'krem'o, en'hav'ant'a alkohol'o'n kaj uz'at'a por polur'i latun'o'n ktp., est'as trink'at'a. Tia'j venen'o'j frenez'ig'as ili'n, kaj kverel'o'j kaj sovaĝ'a'j batal'o'j okaz'as tre oft'e. Est'is bon'ŝanc'e, ke la uz'o de arm'il'o'j ne est'is tre kutim'a, kaj sekv'e batal'o'j est'is plej'part'e pugn'a'j. Sed oft'e ĉe'man'a'j arm'il'o'j, kiel botel'o'j, est'is uz'at'a'j. La batal'o'j tut'e ne obe'as la regul'o'j'n de la boks'art'o, kaj kap'o'j kaj pied'o'j est'as kutim'a'j rimed'o'j. Est'is unu-du band'o'j da fi'ul'o'j, kiu'j ĉiam serĉ'is pretekst'o'j'n atak'i iu'n ajn. Ili'a'j taktik'o'j est'is tre aĉ'a'j. Ĉe komenc'o de batal'o ili kapt'as la jak'o'n de kontraŭ'ul'o ĉe la re'fald'o kaj rapid'e de'pren'as ĝi'n ĝis la kubut'o'j, tiel lig'ant'e la brak'o'j'n, kaj post'e pist'bat'as la sen'pov'ig'it'o'n. Ali'a taktik'o est'is kapt'i la kontraŭ'ul'a'n jak'o'n ambaŭ'flank'e ĉe la kol'o kaj, fort'e tir'ant'e la vir'o'n al si, puŝ'i li'n plen'fort'e en la vizaĝ'o'n per mal'alt'ig'it'a kap'o. Tia kolizi'o est'as terur'e efik'a. Puŝ'o per genu'o tre mal'alt'e en la ventr'o'n ankaŭ est'as sen'pov'ig'a rimed'o. Sed la plej aĉ'a far'o est'as pren'i botel'o'n ĉe la kol'o kaj de'romp'i ĝi'n ĉe la baz'o, tiel ke rest'as zigzag'a vitr'a ekstrem'aĵ'o. Puŝ'o per ĝi en la vizaĝ'o'n post'las'as terur'e krud'ŝir'a'n vund'aĉ'o'n.

La plej danĝer'a temp'o est'as ĉiam sabat'a vesper'o, kiam grand'a procent'o de la klient'ar'o est'as ebri'a. Tiam batal'o'j abund'as. Unu foj'o'n mi vid'is batal'o'n inter du vir'in'aĉ'o'j. Ĝi okaz'is en la strat'o apud la butik'o. Unu kulp'ig'is la ali'a'n pri ŝtel'o de ŝi'a vir'o. Ring'o da vir'o'j ĉirkaŭ'is la du vir'in'o'j'n, sed ili ne en'miks'iĝ'is. Ili star'is, ĝu'ant'e la spektakl'o'n, kaj per'vort'e incit'is la batal'ant'in'o'j'n. La vir'in'aĉ'o'j ung'e ŝir'eg'is vest'o'j'n kaj har'o'j'n unu al la ali'a. Kiel rabi'a'j kat'o'j ili est'is. Unu vir'in'o est'is ŝir'e preskaŭ sen'vest'ig'it'a de la ali'a, kaj unu velk'a mam'o el'pend'is. Neniam mi aŭd'is tiel fi'a'j'n kaj mal'dec'a'j'n vort'o'j'n, kia'j'n ili kri'aĉ'is, dum ili atak'is per ung'o'j kaj dent'o'j. Fin'e unu kapt'is la ali'a'n ĉe la har'o'j kaj ripet'e bat'is ŝi'a'n kap'o'n kontraŭ la mur'o'n.

Tuj kiam start'is kverel'o en li'a butik'o, Luigi met'is la ŝovel'il'o'n en la fajr'o'n kaj ĉe kriz'o defend'is si'n per tiu ard'ant'a ŝovel'il'o. La fenestr'o'j de la butik'o est'is oft'e frakas'it'a'j kaj la pord'o difekt'it'a per pied'bat'o'j, kiam oni postul'is en'ven'i post la leĝ'a ferm'hor'o. Du-tri foj'o'j'n tabl'o'j est'is renvers'it'a'j, spegul'o'j romp'it'a'j kaj gas'lum'a'j brak'o'j tut'e el'ŝir'it'a'j, las'ant'e la butik'o'n aspekt'e simil'a al batal'kamp'o. Ni oft'e hav'is kontuz'o'j'n, kaj Luigi lam'is pro efik'o de sovaĝ'a pied'bat'o, kiu'n li ricev'is antaŭ jar'o'j. Iom tro regul'e la polic'an'o'j mank'is, kiam tiu'j kverel'o'j okaz'is, kaj foj'e, kiam mi send'is knab'o'n por vok'i help'o'n, li re'ven'is kaj dir'is, ke la du sur'strat'a'j polic'an'o'j rid'et'is kaj for'ir'is en kontraŭ'a direkt'o.

Unu vesper'o'n mi rimark'is ke ebri'ul'o, kiu sid'is kviet'e ĉe tabl'o, pren'is glas'o'n da likv'aĵ'o de sub la tabl'o kaj met'is ĝi'n sur la tabl'o'n. “Strang'e”, mi pens'is, kaj ĝust'e kiam mi est'is de'turn'ant'a mi'n, mi ek'konstat'is kun ŝok'o, ke la likv'aĵ'o el'ig'as vapor'o'n. Preskaŭ ne'kred'e mi ŝton'iĝ'is antaŭ tia pork'aĉ'a mal'pur'aĵ'o. Hont'em'o sen'pov'ig'is mi'n, kaj tie mi star'is stult'e en la vid'o de ali'ul'o'j, kiu'j bon'e kompren'is kio okaz'is. Post iom da hezit'o mi kur'is al Luigi kaj sci'ig'is li'n, ke iu urin'is en glas'o'n. Luigi ne dir'is vort'o'n. Tuj'decid'e li ir'is rekt'e al la ebri'ul'o per rapid'a'j paŝ'o'j. Li ne halt'is ĉe li, sed preter'pas'is li'n. Dum moment'o mi pens'is, ke Luigi mis'kompren'is mi'n. Sed ne. Li ating'is la mal'antaŭ'a'n fenestr'o'n kaj per unu mov'o ĵet'eg'is ĝi'n vast'e mal'ferm'a. Sen halt'o li si'n turn'is, re'ven'is al la ebri'ul'o, ek'pren'is la ofend'a'n glas'o'n kaj parad'e ĵet'is ĝi'n tra la fenestr'o, kie ĝi frakas'iĝ'is ĉe kontraŭ'a mur'o. Per kelk'a'j paŝ'o'j li re'ating'is la ebri'ul'o'n, kapt'is li'n net'e sub la brak'o'j, el'tren'is li'n el la sid'lok'o kaj ĝis la pord'o kaj ĵet'eg'is li'n sur la strat'o'n. Ankoraŭ mut'e Luigi re'ir'is al si'a kuir'ej'o, lav'is la man'o'j'n sub fort'e mal'ferm'it'a kran'o, kaj komenc'is plu okup'iĝ'i pri si'a kuir'a labor'o, kvazaŭ neni'o okaz'is. Mi admir'is la tuj'a'n decid'em'o'n kaj la efik'a'n manier'o'n, per kiu Luigi trakt'is la ne'atend'it'a'n okaz'aĵ'o'n.

Tiu'j klient'aĉ'o'j posed'is unu bon'a'n kvalit'o'n. Ili ne gard'is venĝ'em'o'n, kaj la manier'o gajn'i ili'a'n estim'o'n est'is bon'e kaj decid'e venk'i ili'n en konflikt'o. Oft'e okaz'is, ke fort'e bat'it'a vir'o ven'is kaj man'prem'is. Kelk'a'j eĉ amik'iĝ'is daŭr'e kaj help'is al Luigi super'reg'i ali'a'j'n. Mi ne pov'is ne pens'i pri sovaĝ'a'j best'o'j, kiu'j respekt'as la vip'o'n de la dres'ist'o.

Luigi kaj li'a edz'in'o est'is tre ŝpar'em'a'j, sed bon'e kaj sat'e manĝ'is. Ili'a tut'a mond'o est'is la negoc'o, kaj ili neniam el'ir'is aŭ si'n okup'is per distr'aĵ'o'j. Luigi mult'e parol'is pri si'a hejm'land'o, kiu'n li ne vid'is, de kiam li ven'is al Brit'uj'o antaŭ preskaŭ du'dek-kvin jar'o'j, kiam li est'is dek'kvin'jar'a knab'o. Li re'memor'e parol'is dolĉ'e pri si'a hejm'land'o, kaj vid'ebl'e la pas'o de temp'o don'is al ĝi pli'bel'ig'a'n vual'o'n. La sol'a ambici'o, kiu'n la ital'a'j ge'edz'o'j hav'is, est'is ŝpar'i mon'o'n sufiĉ'e por konstru'i dom'o'n kaj pac'e kaj ripoz'e ĝu'i la viv'o'n en si'a kar'a kaj am'at'a Ital'uj'o.

Unu okaz'int'aĵ'o el'star'as klar'e en mi'a memor'o. Mi oft'e rakont'is ĝi'n kun plen'a intern'a ĝu'o. Eĉ ĉe la re'memor'o tra'flu'as plaĉ'a, varm'a sent'o mi'a'n korp'o'n. La afer'o est'as simpl'a, sed al mi ĝi est'as kor'tuŝ'a radi'et'o, kiu sukces'is penetr'i la nigr'a'n medi'o'n de tiu kvartal'aĉ'o. Ia'foj'e okaz'as just'ec'o en la ver'a viv'o, sam'e kiel en la imag'a viv'o de popular'a'j roman'o'j.

Est'is preskaŭ la dek-unu'a nokt'e. Ekster'e nebul'o kovr'is la dezert'a'n strat'o'n kiel mort'o'tuk'o, kaj la plej proksim'a'j strat'lantern'o'j flagr'et'is kiel funebr'a'j kandel'o'j. Pluv'et'is. Mizer'a hund'aĉ'o naz'um'is melankoli'e inter la paper'ĉifon'o'j kaj rub'aĵ'o, kiu'j rest'is dis'ĵet'it'e ĉie sur la strat'o. La nokt'o est'is morn'e silent'a, kaj la satur'it'a hund'o fantom'e emfaz'is tiu'n silent'o'n.

“Nu, nu”, el'spir'is Luigi rezign'e, “mank'as kelk'a'j minut'o'j ĝis la dek-unu'a, ni ferm'u. Jam eĉ kat'o ne en'ven'os.”

Kaj li komenc'is el'ŝovel'i la ard'ant'a'n karb'o'cindr'o'n el la fajr'uj'o.

“Jes”, mi respond'is, “est'as ekster'ordinar'e kviet'e ĉi-vesper'e. Al ni'a estim'ind'a klient'ar'o mank'as mon'o ĝis la pag'o'tag'o morgaŭ. Almenaŭ unu tag'o'n en la semajn'o ili ne diboĉ'as.”

Mi iom ord'ig'is la paper'sak'et'o'j'n sur la tabl'o, kaj ir'is por ferm'i la pord'o'n, kiam al'ven'is du flug'arme'an'o'j. Ili est'is afabl'a'j jun'a'j soldat'o'j, nur'a'j knab'o'j.

“Kia nokt'aĉ'o!” ili salut'is.

“Jes, ver'e”, mi respond'is. “Vi ven'is ĝust'e antaŭ la ferm'o, sed ankoraŭ rest'as porci'o'j. Vi'a dezir'o?”

Ili mend'is, kaj mi en'paper'ig'is kaj don'is al ili la porci'o'j'n. Ili star'is ĉe la serv'o'tabl'o manĝ'ant'e, kaj dum'e parol'is temp'o'pas'ig'e. Dum ili babil'is, en'ven'is ses'o da ul'o'j. Mi bon'e kon'is ili'n. Jam mi bedaŭr'is, ke mi ne ferm'is la pord'o'n post la soldat'o'j. Tiu'j koleg'o'j ĉiam ĉirkaŭ'vag'is kun'e kaj si'n glor'is pri si'a sol'a distr'o: kverel'o'j kaj batal'o'j. Ili'a gvid'ant'o nom'iĝ'is Grant Kelly. Li est'is por mi apart'e naŭz'a karakter'o. Li est'is fortik'a, iom pli ol mez'alt'a, kaj ne tiel ĉifon'a aŭ diboĉ'aspekt'a kiel li'a'j kun'ul'o'j. Sed li ĉiam iniciat'is kverel'o'j'n per pseŭd'a'j argument'o'j, turn'ant'e si'n al si'a'j kun'ul'o'j por flat'o kaj aprob'o post ĉiu si'a dir'o. Kaj li'a band'o nepr'e ĉiam el'vom'is al li la atend'at'a'j'n laŭd'o'j'n. Kial eĉ tiu band'o ne naŭz'iĝ'is de la logik'o de si'a korife'o, mi ne sci'as.

Kelly si'n turn'is al la du soldat'o'j kaj dir'is per sufiĉ'e afabl'a ton'o:

“Terur'e mal'sek'e ĉi-vesper'e, ĉu ne?”

“Jes, bel'a veter'o por anas'o'j!” afabl'e respond'is unu soldat'o.

“Ĉu vi nom'is ni'n anas'o'j?” subit'e minac'is Kelly.

“Ne, mi nur ŝerc'et'is. Est'as sufiĉ'e kutim'a dir'aĵ'o, tiu.”

“Do vi ŝerc'as pri ni”, kaj turn'ant'e si'n al la band'o, li dir'is: “Ĉu vi aŭd'is? Ili ŝerc'as pri ni; ni est'as sen'taŭg'ul'o'j.”

“Frakas'u ili'n, Kelly!”

Kaj unu el la kanajl'o'j ven'is kun du fingr'o'j etend'it'a'j kaj gest'minac'is puŝ'i ili'n en la okul'o'j'n de la parol'int'a soldat'o.

“Do dir'u!” kri'is Kelly al la soldat'o. “Vi pens'as, ke ni est'as ne'taŭg'ul'o'j, ĉu?”

“Ne, mi...”

Kelly si'n turn'is al la band'o.

“Ĉu vi aŭd'is? Li dir'is: ‘Ne’, do ni ne taŭg'as. Li insult'as ni'n. Tiu'j angl'o'j ven'as ĉi tie'n inter dec'a'j skot'o'j kaj sci'as nur insult'i ni'n. Ili sent'as si'n super'a'j.”

La klik'o jes'is kun tuj'a fi'flat'a aprob'o.

“Vi mis'kompren'is”, dir'is la soldat'o. “Mi ne intenc'is ofend'i. Mi pet'as pardon'o'n, se mi dir'is i'o'n ne'plaĉ'a'n.”

“Vid'u”, dir'is Kelly al ĉiu'j. “Ĉiam sam'e far'as tiu'j fremd'ul'o'j. Ili ven'as en ni'a'n land'o'n, insult'aĉ'as kaj arog'as al si super'ec'o'n kaj post'e prov'as el'glit'i per hipokrit'a'j pardon'pet'o'j. Ĉiam sam'e. En la danc'ej'o ili ŝtel'as ni'a'j'n vir'in'o'j'n per mensog'a ĝentil'ec'o; sed kiam oni kulp'ig'as ili'n, tiu'j mal'kuraĝ'ul'o'j ĉiam el'glit'as per ŝlim'a'j vort'o'j.”

“Vi prav'as, Kelly. Ni pied'bat'u ili'n je pulp'o.”

Luigi met'is la drat'a'j'n kuler'eg'o'j'n en la bol'ant'a'n gras'o'n kontraŭ eventual'o.

“Nu, mi rest'as raci'a hom'o”, dir'is Kelly. “Sed tiu'j du fek'lek'ul'o'j gard'u si'a'j'n lang'o'j'n, aŭ mi kripl'ig'os ili'n, je Krist'o, — mi dis'ŝir'os ili'n, eĉ se est'os batalion'o da ili. Neni'u insult'os mi'n kaj rest'os san'a.”

Ali'a ĉirkaŭ'rigard'o por sorb'i la aprob'a'j'n rigard'o'j'n de la koteri'o.

“Don'u al mi la sal'uj'o'n!” subit'e kri'is Kelly al la soldat'o'j. “Tuj, pork'aĉ'o! Ĉu vi pens'as, ke ĝi aparten'as al vi?”

Tim'ig'it'e la soldat'o ek'kapt'is la sal'uj'o'n, sed pro li'a nervoz'o kaj ankaŭ pro la ŝvit'gras'a surfac'o ĝi glit'is el li'a'j man'o'j kaj fal'is ter'e'n. La soldat'o star'is sen'vort'e, konstern'it'e.

“Ĉu vi vid'is? Li prov'is ĵet'i la sal'uj'o'n kontraŭ mi.”

“Jes, Kelly”, dir'is rat'vizaĝ'ul'o el la band'o. “Ni mort'bat'u ili'n.”

“Pro kio vi far'is tio'n, angl'aĉ'o?” plu'pik'is Kelly. La soldat'o ne respond'is.

“Do, vi est'as tro alt'klas'a por respond'i al ni, he? Vi pens'as, ke vi pov'as atenc'i mi'n kaj eskap'i, ĉu? Nur atend'u kaj vi vid'os. Nur atend'u, ĝis ni kapt'os vi'n sur la strat'o, kie ne est'os atest'ant'o'j. Ni regal'os vi'n bon'e. Eĉ vi'a'j patr'in'o'j ne re'kon'os vi'n post ni'a pri'labor'o.”

Mi kor'e kompat'is la du soldat'o'j'n sed dir'is neni'o'n. Ili for'ir'is el la butik'o, kaj la kanajl'ar'o sekv'is ili'n. Luigi kaj mi ir'is ĝis la pord'o. La soldat'o'j halt'is iom flank'e ĉe la fenestr'o, tro tim'ig'it'e por for'las'i la lum'o'n. Luigi kaj mi rest'is ĉe la pord'o, kaj la band'o atend'is kelk'a'j'n metr'o'j'n for, apud la mur'o, atend'ant'e ke la du jun'ul'o'j mov'iĝ'u. Ni ĉiu'j star'is silent'e, kaj mi streĉ'is la okul'o'j'n jen en unu direkt'o, jen en ali'a, serĉ'ant'e polic'an'o'n. Mi bor'is la nebul'o'n sen'util'e; neni'u vid'iĝ'is. Ĉiu'j atend'is... atend'is.

Jen, ŝajn'is ke mi kvazaŭ i'o'n aŭd'as. Po'grad'e la son'o pli'klar'iĝ'is. Bru'et'o... bru'o... son'o de mal'rapid'a'j paŝ'o'j. Mi streĉ'is la aŭd'pov'o'n. Jes, jes, al'proksim'iĝ'as. El la nebul'o ven'is du hom'o'j... du vir'o'j. Unu est'i grand'a, fort'aspekt'a, la ali'a mal'alt'a sed fortik'a. Ili est'is vest'it'a'j en el'uz'it'a'j prolet'a'j vest'o'j. Ŝajn'e sen'labor'ul'o'j, kiu'j pied'ir'is de mal'proksim'e. Tiu du'o ven'is al mi, kaj la pli grand'a demand'is, ĉu mi sci'as, kie trov'iĝ'as la popol'loĝ'dom'o. Mi bon'e sci'is kie est'as tiu mizer'a, cim'plen'a dom'eg'aĉ'o, kie oni pov'as dorm'i en unu el la vic'ig'it'a'j lit'aĉ'o'j por kelk'penc'a pag'o. Mi sci'ig'is li'n pri la voj'o kaj al'don'is mal'laŭt'e:

“Est'as kompat'ind'e. Hont'ind'a afer'o — jen tiu band'o atend'as por kapt'i tiu'j'n du soldat'o'j'n.”

Dum'e mi pens'is: se mi nur pov'os vek'i la kompat'o'n de tiu'j du labor'ist'o'j, mi ebl'e pov'os varb'i ili'a'n help'o'n, kaj ni kun'e pov'os sav'i la soldat'o'j'n el la man'o'j de la band'o. Mi daŭr'ig'is:

“La du soldat'o'j est'as tut'e ne'ofend'em'a'j hom'o'j kaj ne dolor'ig'us eĉ muŝ'o'n, sed tiu band'o du'on'mort'ig'os ili'n. Est'as grand'a domaĝ'o; la du jun'ul'o'j est'as ja terur'it'a'j kaj tim'as for'las'i la lum'o'n de la fenestr'o.”

Kor'tuŝ'o en'ŝtel'iĝ'is en mi'a'n voĉ'o'n: “Mi tre kompat'as ili'n, ĉar mi bon'e kon'as ili'a'n sort'o'n. Antaŭ kelk'a'j semajn'o'j tiu kanajl'ar'o kapt'is du soldat'o'j'n en dezert'a strat'et'o kaj difekt'is ili'n tiom, ke ili est'is vetur'ig'at'a'j al hospital'o. Oni dir'as, ke unu mort'is.”

La du nov'ven'int'o'j dir'is neni'o'n, sed la grand'ul'o ir'is mal'rapid'e al la band'o kaj per preskaŭ dorm'em'a voĉ'o dir'is:

“Kiu est'as la ĉef'ul'o ĉi tie?”

“Mi”, si'n'asert'e dir'is Kelly.

Pak! la krak'o eĥ'is en la silent'o. Neniam mi vid'is tia'n pugn'o'bat'eg'o'n. Kelly fal'is kiel buĉ'it'a bov'o kaj kuŝ'is mort'e sen'mov'e. Sent'ebl'a silent'o. Ĝoj'o tra'flu'is mi'n. La grand'ul'o rigard'is la ceter'o'n de la band'o kaj flegm'e dir'is:

“Ĉu iu el vi hav'as i'o'n por dir'i?”

Neni'a respond'o. Neni'a mov'o. Turn'ant'e si'n al la du soldat'o'j, la grand'ul'o dir'is: “Vi pov'as ir'i hejm'e'n sen'danĝer'e.”

Li de'nov'e rigard'is per trankvil'a, esplor'a mien'o al la ŝton'ig'it'a band'o, atend'is iom'et'e kaj re'ven'is al si'a kun'ul'o, kiu ankoraŭ star'is apud mi kaj Luigi. “Bon'a'n nokt'o'n”, li dir'is al ni, kaj li kaj li'a kun'ul'o mal'rapid'e ir'is en la direkt'o al la popol'loĝ'ej'o. Mi ne est'as venĝ'em'a hom'o... tut'e mal'e, sed la son'o de tiu pugn'o'bat'o est'is dolĉ'a muzik'o al mi. Ke la grand'ul'o iam est'is boks'ist'o, mi ne dub'as.

La kun'ul'o'j de Kelly ek'viv'iĝ'is, kaj ĉiu'j prov'is vek'i si'a'n sen'konsci'a'n ĉef'o'n. Ili tren'is li'n en la butik'o'n kaj per akv'o kaj vinagr'o uz'is ĉiu'j'n rimed'o'j'n por re'viv'ig'i li'n, sed van'e. Malgraŭ masaĝ'o kaj kned'ad'o de la puls'o'j ktp. Kelly rest'is en mort'a sven'o. Li'a'j okul'o'j est'is nigr'e ŝvel'int'a'j, la naz'o difekt'it'a, kaj grand'a sang'a kontuz'o el'star'is inter li'a'j okul'o'j. Post plen'a'j dek minut'o'j Kelly montr'is la unu'a'j'n viv'o'sign'o'j'n. La rat'vizaĝ'ul'o dir'is: “Kia fi'ag'o! Li atak'is Kelly surpriz'e kaj for'kur'is, antaŭ ol ni pov'is kapt'i li'n.”

“Jes”, respond'is strab'ul'o, “sed li ne eskap'os. Mi tord'os la kol'o'n de tiu bastard'o. Li nur ven'u en mi'a'j'n man'o'j'n!”

“Mi ir'os kapt'i tiu'n ŝlim'a'n feĉ'ul'o'n”, dir'is la rat'vizaĝ'ul'o. “Vi ali'a'j pri'zorg'u Kelly.” Kaj li el'kur'is por serĉ'i la grand'ul'o'n, sed kur'is en la mal'a direkt'o. Kun la re'ven'ant'a kuraĝ'o kaj la reciprok'a apog'o kaj aprob'o, la fi'a koteri'o de Kelly pli detal'ig'is la “surpriz'a'n atak'o'n kaj for'kur'o'n”.

Strang'e est'is, ke ili ne vid'is, kio ŝajn'us klar'e vid'ebl'a, nom'e ke dev'is est'i mi, kiu instig'is la grand'ul'o'n, ĉar li parol'is al neni'u ali'a.

32. Lup'o Sopir'as, Al Arb'ar'o Si'n Tir'as.

Oktobr'o. Leter'o de Liza sci'ig'is mi'n ke ŝi est'os en la Glasgova foir'o en la Kelvin-hal'o. Mi decid'is for'las'i la labor'o'n kaj ir'i al la foir'o. Kiam ven'is la temp'o for'ir'i, mi spert'is iom'a'n kor'prem'o'n, ĉar mi tre amik'iĝ'is kun Luigi kaj li'a famili'o. La infan'o'j, kiu'j nom'is mi'n “onkl'o Vik”, ne vol'is ke mi ir'u. Por kontent'ig'i ili'n, mi sid'is inter ili kun unu sur mi'a genu'o kaj fabrik'is fantazi'a'j'n rakont'o'j'n, kiu'j'n mi ĝu'is eĉ pli ol ili. Precip'e mi ŝat'is Jolandan, kiu est'is ok'jar'a infan'in'o kaj est'is tiu, kiu hav'is lok'o'n sur mi'a genu'o. Ŝi serioz'mien'e demand'is, kial mi dev'as for'ir'i, kaj sugest'is, ke iu ali'a pov'us ir'i por spert'i la grand'a'j'n aventur'o'j'n en strang'eg'a'j land'o'j, pri kiu'j mi jam rakont'is al ŝi. De'nov'e mi dev'is al'vok'i mi'a'n imag'o'n por trov'i pretekst'o'n kontent'ig'a'n al ŝi.

“Nu, ĉi tio est'as grand'a sekret'o”, mi dir'is. “Do ne dir'u al iu; sed mi nepr'e dev'as ir'i al for'for'a'j land'o'j por serĉ'i mi'a'n edz'in'o'n, kiu perd'iĝ'is, ĉar ŝi ne vol'is lern'i la geografi'o'n en la lern'ej'o. Sed kiam mi re'ven'os, mi port'os donac'o'n al vi. Ĉu bon'e? Nu, kio'n vi vol'us hav'i?”

“Mi sci'as, mi sci'as!” ŝi ripet'is, ĝoj'e kun'frap'ant'e la man'et'o'j'n. “Mi vol'us kok'in'o'n, kiu met'as mult'a'j'n, mult'a'j'n ov'o'j'n”, kaj ŝi larĝ'e mal'ferm'is la esprim'plen'a'j'n, profund'e brun'a'j'n okul'o'j'n.

“Nur tio'n? Ho, tio ne est'os sufiĉ'e; mi port'os mult'e pli ol tio'n al vi.”

“Port'u grand'eg'a'n kok'in'o'n, do.”

“Bon'e, bon'e”, mi dir'is. “Mi port'os la plej grand'a'n kok'in'o'n en la mond'o kaj ĝi far'os ov'o'j'n tiel grand'a'j'n kiel vi'a kap'o. Ĝi est'as tiom grand'a, ke oni don'is special'a'n nom'o'n al ĝi. Ĝi nom'iĝ'as strut'o. Ĝi dev'as ja est'i grand'a por hav'i tut'e special'a'n nom'o'n, ĉu ne?”

“Jes, jes, port'u grand'a'n ‘sturton’, treee grand'a'n ‘sturton’... tiom grand'a'n!” kaj ŝi ten'is la brak'o'j'n streĉ'alt'e super la kap'o.

Ni ĉiu'j rid'is, kaj post reciprok'a'j bon'dezir'o'j mi for'ir'is kun salut'o'j kaj adiaŭ'o'j re'eĥ'ant'a'j en mi'a'j orel'o'j.

Kiam mi al'ven'is en Glasgovo, neĝ'pluv'is, kaj est'is kaĉ'e kaj mal'agrabl'e sub la pied'o'j. Per tram'o mi ir'is al la foir'o. Ĉe la en'ir'o mi flar'is la odor'et'o'n, kiu'n mi bon'e kon'is, kaj sent'is i'a'n ekscit'o'n ŝvel'i en mi'a brust'o. La sum'o de varm'o, parol'ad'o, muzik'o, de tiu medi'o tiel intim'e kon'at'a, agrabl'e tuŝ'is mi'a'j'n sens'o'j'n.

La renkont'o kun Liza est'is ĝoj'a, kaj ŝi tuj for'las'is la stand'o'n, por ke ni pov'u ir'i al la foir'a restoraci'o por te'manĝ'o kaj babil'ad'o pri okaz'int'aĵ'o'j. Kiam ŝi re'ir'is al si'a stand'o, mi ĉirkaŭ'ir'is en la foir'o kaj tie kaj tie re'kon'is kon'at'o'j'n.

Ĉe unu kuir'il'a stand'o mi vid'is Premon kun trup'o da bazar'ul'o'j.

“Kia greg'o!” mi pens'is. “Li ver'e elekt'is bel'a'n band'o'n da tromp'ist'o'j por help'i li'n. Mi kompat'as la klient'o'j'n, kiu'j fal'as inter ili'a'j'n ung'o'j'n.”

La kuir'il'o'n, kiu'n ili vend'is, mi bon'e kon'is. Ĝi est'is arĥaik'a prem'kuir'il'o, kiu est'is el'pren'it'a el la merkat'o antaŭ jar'o'j, ĉar ĝi est'is tut'e ne ind'a kaj eĉ danĝer'a. Mi rimark'is, ke ĝi'a mark'nom'o est'as ŝanĝ'it'a kaj la prez'o alt'ig'it'a. Mi al'parol'is unu el la help'ant'o'j de Premo.

“Kiel, Stan?”

“Nu, tiel, Vik.”

“Ŝanĝ'o vend'i kuir'il'o'j'n, ĉu ne?”

Stanley lev'is la ŝultr'o'j'n.

“Ĉu grav'as? Vend'i est'as vend'i. Sed vend'i al tiu'j skot'o'j est'as diabl'a pen'o. Ili for'ĵet'as mon'o'n kvazaŭ... hom'o'j sen brak'o'j. Est'as pli facil'e prem'i sang'o'n el ŝton'o, ol tra'penetr'i la arane'aĵ'o'n, kiu sigel'as ili'a'j'n poŝ'o'j'n.”

“Ebl'e tiu'j skot'o'j est'as tro sagac'a'j por aĉet'i ili'n. La kuir'il'o est'as iom danĝer'a, ĉu ne?”

Hm — la sol'a danĝer'o est'as, ke Premo for'kur'os sen pag'i ni'a'n kurtaĝ'o'n.”

“Kia dir'o!” mok'is ali'a kun'labor'ant'o, kiu ni'n aŭskult'is. “Est'os temp'o pens'i pri kurtaĝ'o, kiam ni sukces'is tra'viv'i ĉi tiu'n foir'o'n. Hieraŭ tiu bomb'o preskaŭ eksped'is ni'n tie'n, kie mon'o ne grav'as.”

Ts”, silent'ig'is Stanley. “Vi'a buŝ'aĉ'o cert'e pend'ig'os vi'n!”

“Kio okaz'is?” mi demand'is. “Ĉu eksplod'o?”

“Io tia”, respond'is Stanley. “Sed ĉu mi pov'as fid'i, ke vi silent'os pri la afer'o?”

Ho, mi dir'os neni'o'n; tio'n mi ĵur'as per la honor'a promes'vort'o de bazar'ul'o.”

“Jes, jes”, Stanley sen'pacienc'is. “Sed ĉu vi risk'us vet'i ses penc'o'j'n pri vi'a silent'o?”

“Eĉ tio'n mi far'us.”

“Okaz'is tiel”, komenc'is Stanley. “Kiam Premo ekspon'as, li ĉiam fabel'as per la sam'a'j vort'o'j, kaj kiam li ating'is cert'a'n fraz'o'n, la fajf'il'o fajf'as kaj li ferm'as la gas'o'n. Sed tiu'foj'e ni rimark'is, ke la fajf'il'o silent'as kaj ke Premo daŭr'ig'as la parol'ad'o'n. Tio mal'kviet'ig'is ni'n. Premo de'nov'e parol'is pri la fajf'il'o kaj per tiu pretekst'o tuŝ'is kaj iom sku'is la fajf'il'o'n. Ni sci'is, ke ĝi difekt'iĝ'is kaj ke la vapor'prem'o danĝer'e alt'iĝ'as. Sed la publik'o pens'is, ke ĉio est'as en ord'o. Okul'sign'o'j flug'is inter ni, kaj ni komenc'is mal'proksim'iĝ'i de la kuir'il'o. Tamen Premo daŭr'ig'is la parol'ad'o'n tut'e trankvil'e, sed ni vid'is, ke li inter'temp'e paf'is ek'rigard'o'j'n al la pot'o.”

“Est'is ja nerv'o'streĉ'e”, en'met'is Bernard. “Mi vol'is ŝtop'i la fingr'o'j'n en mi'a'j'n aŭd'il'o'j'n.”

“Do jen mi star'is, mord'ant'e la lip'o'j'n”, daŭr'ig'is Stanley. “Subit'e Premo panik'is kaj, ĵet'ant'e: ‘Pardon'u mi'n!’, li kur'is de la stand'o sen avert'i la publik'o'n. La amas'o ebl'e pens'is, ke la ekspon'ist'o ek'kur'is pro vok'o aŭ io... Ĉu kred'i, ke hom'o pov'as tiel panik'i, ke li ne ferm'as la gas'o'n? Mi sent'is mi'a'j'n har'o'j'n hirt'iĝ'i. Ne est'is elekt'o. Mi dev'is ir'i sur la stand'o'n kaj tuj ferm'i tiu'n gas'o'n. Mi ne pov'is kur'i, ali'e mi atent'ig'us ĉiu'j'n pri la danĝer'o. Mi sufer'is por ĉiu'j mi'a'j pek'o'j dum tiu al'ir'o. Mi sent'is la ŝvit'o'n flu'i laŭ mi'a'j krur'o'j.”

“Ĉu ŝvit'o'n?” ŝerc'is Bernard.

Stanley daŭr'ig'is, ne atent'int'e Bernard: “Bon'ŝanc'e neni'o okaz'is; sed se la foir'estr'o sci'us, ni est'us ĉiu'j for'pel'it'a'j. Kio'n ni post'e dir'is al Premo, ne est'as trov'ebl'a en vort'ar'o'j.”

Je la fin'hor'o mi akompan'is Lizan, kiu jam lu'is ĉambr'o'n por mi ĉe si'a loĝ'ej'o en proksim'a strat'o. La post'a'n tag'o'n mi serĉ'is labor'o'n, sed trov'i tio'n est'is iom ne'facil'e, ĉar ĉiu stand'o est'is jam proviz'it'a de labor'ant'o'j. Oni dir'is al mi, ke bazar'ul'o for'las'is labor'o'n ĉe stand'o, ĉar li ne sukces'is vend'i la var'o'n. Mi ir'is al tiu stand'o kaj parol'is al la stand'posed'ant'o. Li est'is mal'grand'a, dik'a hom'o, nom'it'a Lipman. Li estr'is grand'a'n stand'o'n por la vend'o de valiz'o'j, sed ĉe unu angul'et'o li vend'is i'a'n vest'pur'ig'a'n likv'aĵ'o'n, kies mark'nom'o est'is “Shiftit”. Tem'is do pri tio, vend'i tiu'n “Shiftit”, sed la pag'o est'is sol'e kurtaĝ'a. Mi akcept'is la labor'o'n, ĉar ne mult'e grav'is kio'n mi far'is, ĉar ankoraŭ mi obstin'is entrepren'i neni'o'n serioz'e, ĝis mi pov'os ek'komerc'i propr'a'kont'e.

Mi ord'ig'is mi'a'n angul'o'n de la stand'o, aranĝ'is pret'e mi'a'j'n divers'a'j'n pec'o'j'n da ŝtof'o kaj botel'o'n da dens'a maŝin'ole'o, kaj komenc'is montr'i kiel facil'e Shiftit for'ig'as ole'o'makul'o'j'n de silk'o, lin'tol'o, katun'o ktp. Mi for'ig'is la ŝvit'a'j'n kaj har'ole'a'j'n makul'o'j'n de vir'a'j ĉapel'o'j. Mi prov'is divers'a'j'n klar'ig-rakont'o'j'n. Mi parol'is jen dekret'e, jen konfidenc'e, jen serioz'e, jen ŝerc'al'log'e. Mi prov'is trud'i la aĉet'o'n kaj mi prov'is ŝajn'ig'i ke la vend'o ne grav'as, ĉar la bon'kvalit'a Shiftit kvazaŭ vend'iĝ'as sen tia'j taktik'o'j. Sed malgraŭ ĉiu'j ruz'o'j kaj klopod'o'j la var'o mizer'e vend'iĝ'is.

Malgraŭ mal'sukces'o mi sent'is mi'n en bon'a humor'o kaj tut'e ne zorg'is. Est'is plur'a'j vend'ist'in'o'j en la valiz'a part'o de la stand'o, kaj ni kun'ŝerc'is, dum ni labor'is; do la temp'o pas'is agrabl'e.

“Kiom vi vend'is?” ili pik'is.

“Apenaŭ sufiĉ'e por for'ig'i la makul'o'j'n de mi'a anim'o.”

“Do vi bon'e vend'is.”

Sinjor'o Lipman laŭd'is mi'n, dir'ant'e ke mi mult'e pli bon'e vend'is ol mi'a antaŭ'ul'o; sed li'a'n si'n'ten'o'n mi ne kompren'is, ĉar mi'a vend'o'kvant'o est'is terur'e mal'grand'a. Nur unu foj'o'n mi perd'is la pacienc'o'n. Du vir'in'o'j ĉe'est'is mi'a'n ekspon'ad'o'n kaj montr'is grand'a'n interes'o'n; sed je la fin'o ili ne aĉet'is, nur interes'it'e rigard'ad'is. Mi re'komenc'is, kaj ili vid'is kaj aŭd'is ĉio'n la du'a'n foj'o'n. Post la fin'o de la du'a klar'ig'ad'o ili komenc'is enket'i pri la var'o, kaj mi pacienc'e klar'ig'is plu.

“Ĉu Shiftit for'ig'as gudr'o'n?” ili demand'is.

“Facil'eg'e”, kaj mi pren'is gudr'o'n de sub la serv'o'tabl'o, makul'is ŝtof'o'n kaj pur'ig'is ĝi'n.

“Ĉu ĝi for'ig'as farb'o'n?”

Mi pren'is farb'o'n de sub la tabl'o kaj don'is special'a'n demonstr'o'n.

“Ĉu ĝi for'ig'us mal'freŝ'a'n farb'o'n?”

Mi de'pren'is farb'o'n de antaŭ'long'e pentr'it'a pec'o da fer'o. Sekv'is plu'a'j demand'o'j, respond'o'j kaj montr'o'j, kaj mi jam supoz'is, ke la enket'ant'o'j ebl'e intenc'as aĉet'i grand'a'n kvant'o'n. Imag'u mi'a'n surpriz'o'n kaj ĉagren'o'n, kiam la vir'in'o'j komenc'is for'ir'i!

Urĝ'e mi dir'is: “Nu, vi pren'os botel'o'n, ĉu ne? Ĝi kost'as nur unu ŝiling'o'n, kaj vi vid'is, kiel bon'a kaj util'a ĝi est'as kaj...”

“Ne, dank'o'n”, ili respond'is. Preskaŭ mank'is al mi la spir'o ĉe tiu facil'anim'a for'las'o, post kiam ili kaŭz'is tiel grand'a'n mal'ŝpar'o'n de temp'o.

“Sed... sed... ĝi ja dev'as util'i. Vi ja special'e pet'is mi'n montr'i ĉio'n... vi ja dir'is, ke la var'o est'as bon'a, do...”

“Ĝi tut'e ne util'as al ni, ni neniam hav'as makul'o'j'n.”

“Sed ĉu ne okaz'as foj'e ke, post manĝ'o, vi trov'as ke...”

“Cert'e ne, ne est'u krud'a! Ni port'as tuk'o'j'n.”

Glim'bril'o ven'is en mi'a'j'n okul'o'j'n. “Ĉu ver'e, ke vi port'as tuk'o'j'n? Tre interes'e. Kia domaĝ'o, ke vi'a'j patr'in'o'j ne sci'ig'is vi'n, ke kalson'o'j pli taŭg'as por grand'ul'in'o'j. Fi, ke vi parol'as al vir'o pri tia'j vest'o'j. Dec'us est'i pli modest'a'j! Bon'a'n tag'o'n.”

33. Plej Bon'e Rid'as Kiu Last'e Rid'as.

Dum la manĝ'o'hor'o la bazar'ul'o'j kutim'e kolekt'iĝ'is en la foir'a restoraci'o kaj sen'ĉes'e babil'ad'is. La tem'o est'is preskaŭ ekskluziv'e pri ili'a negoc'o. La negoc'o kaj foir'o'j kaj ĉio rilat'a est'is la ĉiam'a tem'o. Oni pens'us, ke for de la labor'o, kiu konsist'as plej'part'e el uz'o de la voĉ'o, bazar'ul'o'j em'us ripoz'i per silent'o, sed tut'e mal'e. Ju pli ili parol'as, des pli ili em'as parol'i, eĉ kiam ili est'as raŭk'a'j. Ĉe la manĝ'o'tabl'o oni demand'is al mi, ĉu mi kon'as Benzo’n.

“Jes”, mi respond'is. “Mi kon'as li'n, sed nur supr'aĵ'e.”

Ho”, respond'is la bazar'ul'o, “li est'is en ver'a kaĉ'o antaŭ ne'long'e. Neniam mi vid'is vir'o'n pli turment'at'a'n ol li. Tiu kompat'ind'a bov'o preskaŭ frenez'iĝ'is! Strang'e, ke vi ne aŭd'is pri li.”

“Sed kio okaz'is al li?”

“Kio okaz'is? Ĉiu'j rid'is pri li. Jen kio okaz'is.”

La bazar'ul'o ĉirkaŭ'rigard'is esprim'plen'e, tus'et'is kaj komenc'is rakont'i. (Mi post'e konfirm'iĝ'is, ke la rakont'o, kiu'n la bazar'ul'o rakont'is, est'as ja baz'e ver'a; sed ĝis kia grad'o li ornam'is ĝi'n per el'pens'it'a'j detal'o'j, mi ne sci'as. Mi cit'as li'a'n rakont'o'n komplet'e, kiel li dir'is ĝi'n, kun la tro'ig'o'j.)

— Vi ĉiu'j kon'as tiu'n pseŭd'a'n lert'ul'o'n, ĉu ne? Do la kaĉ'o start'is tre simpl'e. Kiam Benzo sklav'um'is ĉe cirk'a bud'o, li prunt'is ’om da pund'o'j* al ul'o, kiu labor'is en la sam'a cirk'o. Tiu cirk'ist'o promes'is tuj re'don'i la prunt'aĵ'o'n; sed temp'o pas'is, kaj la cirk'ist'o ĉiam el'pens'is nov'a'j'n turn'o'j'n por evit'i la re'pag'o'n. Tiu lud'o daŭr'is kaj daŭr'is, kaj Benzo pli kaj pli mal'pacienc'iĝ'is. La afer'o ted'is li'n, ne sol'e ĉar li ne em'is rol'i kiel filantrop'o, sed ankaŭ ĉar ali'a'j vid'os, kiel facil'e tromp'ebl'a li est'as. Kompren'u, ke neni'o pli frakas'as la mem'estim'o'n de tromp'ist'o, ol est'i mem tromp'at'a antaŭ atest'ant'o'j. Fin'e Benzo komenc'is fort'e minac'i la ŝuld'ant'o'n. La ŝuld'ant'o mult'e protest'is kaj fin'e konvink'is Benzo’n, ke li ja vol'as re'pag'i, sed ke li ver'e ne hav'as la gelt’on. Sed Benzo persist'is kaj dir'is ke, se li ne pov'as re'pag'i per mon'o, do li nepr'e dev'as re'pag'i per io egal'valor'a. Post long'a disput'o la cirk'ist'o dir'is al Benzo: “La sol'a ofert'o, kiu'n mi pov'as far'i, est'as re'pag'i vi'n per leon'id'o. Ĝi valor'as mult'e pli ol la ŝuld'at'a sum'aĉ'o, sed por en'kap'ig'i al vi, ke mi ja est'as honest'a, kaj por ŝtop'i vi'a'n kvak'ant'a'n faŭk'o'n, mi far'as tiu'n ofert'o'n.”

* ’om da pund'o'j — (dialekt'a imit'o) tiom da pund'o'j

“Je la turment'it'a Krist'o”, eksplod'is Benzo. “Kio'n mi far'u per leon'id'o? Kia bril'a ide'o! Ver'a geni'aĵ'o! Kial ne ofert'i elefant'o'n? Jen ide'o: ofert'u elefant'o'n, fask'o'n da elefant'o'j, mi ja am'eg'as ili'n, jes, jes, mi am'eg'as ili'n; fakt'e mi avid'e kolekt'as ili'n, elefant'o'j'n de ĉiu'j format'o'j kaj kolor'o'j, mil'o'j'n da ili — efektiv'e mi aĉet'is du'dek'o'n da ili ĉi-maten'e antaŭ la maten'manĝ'o!” pez'e sarkasm'is Benzo.

“Do sarkasm'u, sarkasm'u, idiot'o! Ĉu vi demand'as, kio'n far'i per valor'a leon'id'o? Vi, kies meti'o est'as vend'i! For de mi'a vid'o, mi perd'as pacienc'o'n pri vi. Jen vi aper'as en ĝust'a lum'o! Vi, kiu fanfaron'as ĝis'naŭz'e, ke vi pov'as vend'i kio'n ajn! Kaj ni aŭskult'is, dum vi puf'ig'is vi'n per mem'laŭd'o'j; sed nun, kiam mi ofert'as al vi trezor'a'n var'o'n, vi ek'ŝrump'as kiel pik'it'a balon'et'o! La leon'id'o valor'as pli ol du'obl'e la ŝuld'o'n, eĉ kreten'a vend'ist'o sci'as tio'n. Ĉu tiu fakt'o ankoraŭ ne en'penetr'is la spong'o'n en vi'a kap'o? Kio'n vi pens'as? Ĉu vi pens'as, ke oni pov'as aĉet'i leon'id'o'j'n tiel facil'e kiel kunikl'o'j'n? Leon'o'j ne petol'as sur la kamp'o'j ĉi tie, sci'u. Oni ne kapt'as ili'n per papili'a ret'o. Se vi est'as tro stult'a por akcept'i la leon'id'o'n, nu, mi est'as kontent'a, ĉar mi cert'e ne vol'as for'don'i ĝi'n. Sed ne plu ĝen'u mi'n. La afer'o fin'iĝ'u tiel. Neni'u pov'os dir'i, ke mi ne far'is mal'avar'eg'a'n ofert'o'n.”

Tiel daŭr'is la reciprok'a'j insult'o'j, kaj post mult'e da argument'o'j Benzo akcept'is la leon'id'o'n. Tuj li klopod'is vend'i ĝi'n, sed ne sukces'is. Diabl'o! tio'n li ne atend'is. La leon'id'o embaras'is li'n, ĉar est'is tre mal'oportun'e kun'tren'i ĝi'n ĉie. Li for'las'is la cirk'o'labor'o'n kaj re'ir'is al foir'o'j; sed ĝen'a'j mal'facil'aĵ'o'j komenc'iĝ'is, kiam li prov'is en'loĝ'iĝ'i. Li konstat'is, ke dom'mastr'in'o'j tut'e ne ŝat'as hav'i leon'id'o'n en la ĉambr'o'j.”

La rakont'ant'o rigard'is al ni ĉiu'j kaj iom tro serioz'e ripet'is:

“Jes, amik'o'j. Kred'u, ne kred'u, sed dom'mastr'in'o'j — ceter'e tut'e normal'a'j hom'o'j — hav'as tiu'n strang'a'n kapric'o'n, tiu'n ne'kompren'ebl'a'n mank'o'n, ke ili ne ŝat'as hav'i leon'id'o'j'n en la ĉambr'o'j.”

La rakont'ant'o ek'brul'ig'is cigared'o'n kaj daŭr'ig'is:

“Post mult'a'j ĝen'a'j prov'o'j Benzo komenc'is ruz'i por akcept'iĝ'i en loĝ'ej'o'n. Li las'is la leon'id'o'n provizor'e ĉe iu, lu'pren'is ĉambr'o'n, kaj post la mal'lum'iĝ'o en'port'is la leon'id'o'n. Ĉiu'tag'e li dev'is ŝtel'ir'i, por aĉet'i viand'o'n por la best'o, kaj re'ven'i mister'e kun volv'aĵ'o sub la brak'o. Sed tiu damn'it'a leon'id'o manĝ'is sen'fin'e. Benzo pli kaj pli zorg'um'is. La kost'o de la viand'o iĝ'is pez'a ŝarĝ'o. Kiam la dom'mastr'in'o vol'is en'ven'i por ord'ig'i la ĉambr'o'n, ŝi trov'is ke la pord'o est'as ŝlos'it'a kontraŭ ŝi, kaj ŝi komenc'is est'i suspekt'em'a. La en'port'o de la mister'a'j pak'aĵ'o'j kaj la el'port'o de la neces'a'j sed sam'e mister'a'j pak'aĵ'o'j pli'ig'is ŝi'a'n suspekt'o'n. Ŝi imag'is, ke io terur'e strang'a okaz'as en la ĉambr'o, kaj kverel'o'j rezult'iĝ'is, dum kiu'j ŝi far'is amar'a'j'n alud'o'j'n al magi'a'j rit'o'j kaj nigr'a sorĉ'o, sed Benzo ne ced'is en'ir'o'n al ŝi. Fin'e li ricev'is de ŝi for'las-aviz'o'n kaj li dev'is atend'i oportun'a'n moment'o'n por ŝtel'e el'ir'i kun si'a leon'id'o.

De'nov'e li serĉ'is ĉambr'o'n kaj de'nov'e li dev'is ruz'i. En la nov'a loĝ'ej'o la fars'o re'komenc'iĝ'is. La leon'id'o ŝajn'e vol'is ĉiam glut'i, kaj se Benzo ne pret'hav'is sufiĉ'e da viand'o, ĝi komenc'is muĝ'i; do, por sen'bru'ig'i ĝi'n, li est'is dev'ig'at'a plen'ŝtop'i ĝi'n per manĝ'aĵ'o. Kaj la labor'o, kaj la pri'zorg'o de la best'o, kaj la ĝen'o, kaj la sen'mon'ec'o: ĉio kun'e redukt'is Benzo’n al kompat'ind'a stat'o. La leon'id'o pli kaj pli gras'iĝ'is, dum Benzo pli kaj pli mal'dik'iĝ'is. Dum'temp'e la best'o kresk'is kaj komenc'is ag'i iom minac'e, kaj sam'ritm'e kun la kresk'o de la best'o kresk'is la prem'zorg'o de Benzo. Unu vesper'o'n li re'ven'is en la ĉambr'o'n kaj trov'is la leon'o'n sur la lit'o; sed kiam li prov'is mal'supr'e'n'ig'i ĝi'n, ĝi murmur'is terur'ig'e, do Benzo dev'is dorm'i sur la plank'o. Ni, kun'labor'ant'o'j de Benzo, mult'e ŝerc'o'pik'is li'n pri la okaz'aĵ'o, kaj li furioz'iĝ'is. Ĉiu'j rid'is pri li kaj dir'is, ke li est'as pli sovaĝ'a ol la best'o. La kompat'ind'a Benzo far'iĝ'is mal'bon'humor'a, mal'gras'a kaj diboĉ'aspekt'a pro ne'sufiĉ'a dorm'o, dum oni pov'is imag'i glat'a'n, gras'rond'a'n leon'o'n trankvil'e ripoz'ant'a'n sur la lit'o kun rid'et'o, kiu streĉ'iĝ'is de orel'o al orel'o. Benzo sovaĝ'e boj'is kontraŭ ni'a'j ŝerc'o'pik'o'j, kaj mank'is nur temp'o, por ke la hom'o best'iĝ'u kaj la best'o hom'iĝ'u. Kompat'o komenc'is tuŝ'i ni'n, ĉar li ja est'is en terur'a stat'o; sed ni'a'j bon'intenc'a'j konsil'o'j nur pli koler'ig'is li'n, ĉar li taks'is ili'n kiel blag'o'j'n. Li nun perd'is ĉi'a'n iniciativ'o'n kaj ne pov'is pens'i kio'n far'i.

Sed unu tag'o'n ven'is la kriz'o. Dum li'a for'est'o el la ĉambr'o la dom'mastr'in'o hav'ig'is al si krom'a'n ŝlos'il'o'n kaj mal'ŝlos'is li'a'n ĉambr'o'pord'o'n. Ŝi tre suspekt'em'e ŝtel'rigard'is en li'a'n ĉambr'o'n, atend'ant'e vid'i mi-ne-sci'as-kio'n. Kio ajn est'is ŝi'a atend'o, ŝi cert'e ne est'is pret'a ricev'i tia'n ŝok'o'n. Ŝi ŝov'is la kap'o'n en la ĉambr'o'n, kaj ŝi'a'j okul'o'j glu'iĝ'is sur la best'o. La leon'o subit'e antaŭ'e'n'mov'iĝ'is, kaj la dom'mastr'in'o tuj'tuj ferm'tir'is la pord'o'n kaj re'ŝlos'is ĝi'n. Ŝi star'is frost'ig'it'a dum moment'o kaj, post konsci'iĝ'o, el'ig'is kriĉ'o'n kiel lokomotiv'a fajf'il'o kaj for'kur'eg'is laŭ la koridor'o ĝis du'on'voj'e, kie ŝi fal'is en plen'a sven'o. Alarm'it'e, hom'o'j kur'is el la ĉambr'o'j kaj komenc'is re'viv'ig'i la dom'mastr'in'o'n. Ŝi re'konsci'iĝ'is, mal'ferm'is la okul'o'j'n kaj ĉe la re'memor'o larĝ'ig'is la okul'o'j'n kaj komenc'is histeri'e kri'eg'i:

“Leon'o'j, terur'a'j leon'o'j en la ĉambr'o! Ho Di'o, sav'u mi'n! Ho Di'o, ili salt'is al mi, grand'a'j, sovaĝ'a'j leon'o'j! Tiu diabl'o, tiu vampir'o kaj li'a sorĉ'art'o, tiu monstr'o el infer'o!”

“Sed kio est'as, kio est'as?” voĉ'o'j demand'is al ŝi.

“En tiu ĉambr'o, tie, leon'o atak'is mi'n. Ĝi est'as leon'a monstr'o. Ne en'ir'u, pro la sankt'ul'o'j ne en'ir'u: ĝi est'as terur'a monstr'o, ĝi preskaŭ dis'ŝir'is mi'n per la ung'eg'o'j... pli ol unu fut'o'n long'a'j! Ĝi salt'eg'is al mi, ĝi hav'as korn'o'j'n, — je Di'o, ne mal'ferm'u la pord'o'n — est'as ĉiu'spec'a'j monstr'o'j tie!”

“Trankvil'iĝ'u, ne trem'u, ni help'os!” dir'is la voĉ'o'j; sed la dom'mastr'in'o nur kri'ad'is el la tut'a gorĝ'o panik'a'n galimati'o'n da kontraŭ'dir'o'j.

Iu vok'is polic'an'o'j'n.

“Nu”, dir'is unu el la polic'an'o'j, “reg'u vi'n kaj dir'u al ni, pri kio tem'as.”

“En tiu ĉambr'o, numer'o ok, est'as terur'a'j best'form'a'j monstr'o'j. Apenaŭ mi eskap'is viv'a.”

“Nu, nu, ne ekscit'iĝ'u, ni protekt'os vi'n”, dir'is la polic'an'o, per ton'o, kiu'n oni uz'as por pac'ig'i frenez'ul'o'n. “Ĉu la best'o'j hav'is gaj'a'j'n kolor'o'j'n?” Kompren'ebl'e la polic'an'o'j pens'is, ke ŝi est'as aŭ frenez'a aŭ ebri'a. “Est'u nur trankvil'a, ni for'ig'os la best'o'j'n, ne ĝen'u vi'n, las'u al ni!”

“Jes, jes, for'ig'u ili'n tuj — est'u si'n'gard'a, en'ir'u arm'it'e — vok'u pastr'o'n, ke li ekzorc'u la diabl'o'j'n!”

“Don'u al ni la ŝlos'il'o'n!” dir'is la polic'an'o tut'e trankvil'e, kaj du'on'rid'et'e li kaj li'a koleg'o al'proksim'iĝ'is al la pord'o, sed ĝust'e tiam aŭd'iĝ'is muĝ'o el la ĉambr'o.

“Jen, jen”, kri'is la dom'mastr'in'o. “Ĉu mi ne dir'is?”

La grup'et'o da hom'o'j tuj for'kur'is for de la pord'o, kaj la du polic'an'o'j rest'is sen'mov'e. Post hezit'o unu dir'is al la ali'a: “Ni ne rajt'as en'ir'i privat'a'n ĉambr'o'n sen serĉ'mandat'o.”

Esprim'o de mal'ŝarĝ'o hel'ig'is la vizaĝ'o'j'n de la polic'an'o'j ĉe tiu el'turn'o. Ili si'n turn'is al la dom'mastr'in'o:

“Kie trov'iĝ'as la lu'ant'o de la ĉambr'o?”

“En la foir'o, ĉe stand'o 13. Li'a nom'o est'as Samuel Rogers.”

La du polic'an'o'j ir'is al la stand'o kaj flustr'e parol'is al Benzo. Li kviet'e for'ir'is kun ili.

Pas'is tri tag'o'j, dum kiu'j ni'n juk'is la sci'vol'o. Ĵaŭd'e maten'e li re'ven'is, paŝ'ant'e tra la ale'o'j kun iom de la mal'nov'a aplomb'o.

Ni kur'is al li. “Kio okaz'is?” ni demand'is.

“Aranĝ'it'e, knab'o'j!” dir'is Benzo. “Nu kio? Iom da tondr'o kaj hajl'o en la polic'ej'o, sed tio tuŝ'is mi'n kiel akv'o anser'o'n. Nun ja ili trans'pren'is la zorg'o'n, kaj ĝi don'is al ili urtik'o'n en la kalson'o'n! Kio'n far'i? Ili dev'is el'tir'i la leon'o'n kun help'o de cirk'a'j dres'ist'o'j, kaj ili loĝ'ig'is ĝi'n ĉe la cirk'o. Tamen la best'o ja rest'is mi'a! Tio'n ili ne pov'is ŝanĝ'i. Ili akuz'is mi'n pri romp'o de la pac'o; mi kontraŭ'akuz'is, ke ili sen'rajt'e for'pren'is mi'a'n propr'aĵ'o'n. Diabl'e, tio mut'ig'is ili'n! Ili est'is inter martel'o kaj ambos'o — ne sci'is kio'n far'i. Mi vid'is ili'n danc'et'i kiel kat'o sur forn'o'plat'o. Fin'e mi konsent'is inter'trakt'i, kaj ili vend'is la leon'id'o'n al la zo’o* — kred'u, mi bon'e rembur'is la prez'o'n! Jes, knab'o'j, las'u mi'n far'i: mi sci'as mi'n aranĝ'i. En mi'a cerb'o ne kresk'as herb'o. Kiu mi'n tuŝ'as, mi'n sent'as!”

* zo’o — zoologi'a ĝarden'o

Tio'n rakont'is Benzo; sed pri tiu part'o de la rakont'o mi ne garanti'as. Mi mem rakont'as nur la pur'a'n ver'o'n, kiel bon'pi'a bazar'ul'o; sed vi ĉiu'j sci'as, ke Benzo mensog'as kiel funebr'a parol'o!

34. Grand'a Parol'ist'o Est'as Dub'a Far'ist'o.

Ĉe la fin'o de la semajn'o s-ro Lipman parol'is al mi:

“Vi est'as bon'a vend'ist'o, absolut'e bon'a; sed ĉi-semajn'e, ĉar vi labor'is nur du'on'a'n semajn'o'n, vi'a pag'o est'as nur naŭ'ŝiling'o'j-ok'penc'o'j. Mi sci'as, ke vi bezon'as pli ol tio'n por viv'i, ej? Sed ne zorg'u, ne zorg'u, amik'o, mi regal'os vi'n ord'e. Mi ĉiam help'as al la hom'o, kiu labor'as, pen'as, far'as konscienc'e. Ne tim'u, ne far'u al vi zorg'o'j'n, mi ne rigard'os rigor'e, mi ced'os, mi don'os pli, iom pli, ĉar vi est'as bon'a labor'ant'o kaj ĉar tia mi est'as: am'as help'i, ha jes, help'i hom'e la hom'o'n. Ne far'u al vi zorg'o'j'n — kaj nun ven'u: ni ja trink'os kun'e tas'o'n da kaka'o. Ej?”

Mi dank'is li'n, kaj ni kun'e ir'is al stand'o, kie tas'o da kaka'o est'is aĉet'ebl'a tre mal'kar'e, ĉar la firma'o vend'as por si'n reklam'i. Tie ni sid'is, kaj dum la tut'a temp'o Lipman parol'is pri la etik'o de si'a viv'o.

“Jes”, li dir'is, “mi ŝat'as bon'a'n labor'ist'o'n kaj mi far'as mult'o'n por help'i li'n, sed unu afer'o'n mi ne pov'as toler'i. Ne, absolut'e ne! La labor'ist'o dev'as est'i honest'a, jes ja, la mal'honest'ec'o'n mi ne toler'os, eĉ se la ŝtel'o est'as bagatel'a.”

Mi rigard'is li'n iom dub'em'e, ne'sci'ant'e, ĉu li cel'as al mi, sed li tut'e sen'ĝen'e daŭr'ig'is si'a'n parol'ad'o'n mal'objektiv'e.

“Ver'e tia mi est'as. Se iu ŝtel'as i'o'n ajn, li est'as fin'it'a, tut'e fin'it'a. Se iu ajn... Ĉu ali'a'n tas'o'n da kaka'o kaj ali'a'n kuk'o'n?”

“Jes, dank'o'n.”

“Kelner'in'o! De'nov'e kaka'o'n kaj kuk'o'j'n.”

Kaj turn'ant'e si'n de'nov'e al mi, li daŭr'ig'is:

“Do, kiel mi dir'is, se mank'as unu mon'er'o, eĉ du'on'penc'o ĉe mi'a stand'o, mi ne ripoz'as, ĝis ĝi est'as trov'it'a, eĉ se neces'us hor'o'j por serĉ'i. Kompren'u, amik'o, ke ne est'as la valor'o, est'as la princip'o. Jes, tia est'as mi'a natur'o. Nu, se labor'ist'o mi'a ver'e trov'as si'n en mizer'a stat'o aŭ embaras'o, kaj mon'help'o est'as neces'a — do li ven'u al mi sincer'e, jes, tut'e sincer'e, kaj mi ebl'e help'os li'n per mon'o; jes, eĉ se neces'us kvin pund'o'j, sed li ne tuŝ'u eĉ cend'o'n, al kiu li ne rajt'as, nenia'okaz'e...”

Kaj s-ro Lipman daŭr'ig'is si'a'n preleg'o'n long'e kaj enu'ig'e, ad'e ripet'ant'e pri mal'honest'ec'o kaj si'a em'o help'i al honest'ul'o, dum ni trink'is po tri tas'o'j da kaka'o kaj manĝ'is plur'a'j'n kuk'o'j'n. Li fin'e dir'is: “Ni ir'u al la stand'o kaj mi don'os al vi vi'a'n salajr'o'n.” Ni lev'iĝ'is, kaj li ir'is unu'a al la kas'a giĉet'o por pag'i. Mi li'n sekv'is. Tut'e trankvil'e Lipman met'is ses'penc'o'n antaŭ la kas'ist'in'o'n kaj dir'is: “Unu kaka'o kaj unu kuk'o.”

Tiu sen'hont'a tromp'o post li'a moral'a admon'ad'o mir'ig'is mi'n. Ĉe la stand'o Lipman re'e laŭd'is mi'n kaj don'is al mi mi'a'n du'on'semajn'a'n kurtaĝ'o'n. Kiam mi ŝir'is la kovert'et'o'n por kontrol'i la mon'o'n, mi trov'is, ke en'est'as ĝust'e dek ŝiling'o'j. Mi ne pov'is ne rid'i pri la donac'o de kvar pli'a'j penc'o'j post li'a grandioz'a parol'ad'o. Liza mon'help'is al mi, por ke mi pov'u el'ten'i.

Post la Glasgova foir'o mi ir'is al la novembr'a Edinburg'a foir'o. Tie mi ekspon'is ov'o'kirl'il'o'n kaj en'spez'is sufiĉ'e por viv'ten'i mi'n. Liza labor'is ĉe la stand'o de V.I.K.-kompani'o.

Dimanĉ'o'n Liza kaj mi ir'is vizit'i Luigi kaj famili'o'n. Ili est'is tre'eg'e gast'am'a'j, kaj ni spert'is tre ĝu'a'n tag'o'n. Jolanda kur'is al mi kaj dir'is: “Kie est'as mi'a ‘sturto’?”

Mi tut'e forges'is pri la ŝerc'promes'o kaj konsci'is kiel mi erar'is, promes'int'e i'o'n ne'plen'um'ebl'a'n al la et'ul'in'o, kiu tut'e serioz'e fid'is je mi'a'j vort'o'j.

Ha, Jolanda”, mi dir'is mal'gaj'e, “okaz'is mal'feliĉ'o pri vi'a strut'o! Mi ir'is al Afrik'o kaj, post tri'tag'a rajd'o en la dezert'o sur ĉas'kamel'o, mi kapt'is la strut'o'n per laz'o. Mi nutr'is ĝi'n per bombon'o'j kaj klar'ig'is al ĝi, ke Jolanda dezir'as hav'i ĝi'n kiel amik'o'n, ĉar ĝi far'os por ŝi mult'e da grand'a'j ov'o'j grand'a'j kiel vi'a kap'o, ĉu ne? Tio al ĝi plaĉ'is kaj ĝi konsent'is ven'i. Sed sur la ŝip'o ĝi komenc'is far'i ov'o'j'n, grand'a'j'n ov'o'j'n, pli kaj pli. Ĝi ne halt'is. La ov'o'j komenc'is plen'ig'i la ŝip'o'n, la ŝip'o mal'lev'iĝ'is en la akv'o, kaj est'is danĝer'o, ke la ŝip'o dron'os. Ho ve! Mi parol'is al mi'a strut'o.

“Ĉes'u”, mi dir'is, “ĉes'u far'i la ov'o'j'n!”

Sed ne; ĝi respond'is al mi: Jolanda dezir'as ov'o'j'n, ŝi est'as bon'a knab'in'o, kaj mi far'os por ŝi mult'a'j'n ov'o'j'n.”

Kaj tuj ĝi far'is nov'a'n ov'o'n en la lit'o de la kapitan'o! Stult'a bird'o! La kapitan'o mal'trankvil'is, la ŝip'an'o'j tim'is, kaj fin'e ni dev'is el'met'i la strut'o'n kun ĝi'a'j ov'o'j sur palm'a'n insul'o'n.”

Ho”, dir'is Jolanda, “kia mal'saĝ'a ‘sturto’!”

“Sed jen, Jolanda”, mi dir'is, “kio'n mi al'port'is al vi! Vid'u, kia bel'a pup'et'o! Kaj jen aŭtomobil'et'o por vi, Antoĉjo, kaj por vi, Gina...”

Sed Jolanda preskaŭ ne rigard'is la pup'o'n, sed plend'is du'on'larm'e:

“Mi vol'as ‘sturton’! Kial vi for'las'is ĝi'n sur la insul'o? Ĉu la ‘sturto’ volont'e rest'is sur la insul'o?”

Ho ne, ĝi tre bedaŭr'is, ke ĝi ne pov'as ven'i al vi. Sed ĝi instru'is al mi magi'a'j'n lud'o'j'n. ‘Montr'u al Jolanda la magi'a'j'n lud'o'j'n!’, ĝi dir'is. Ĉu mi montr'u al vi nun?” mi demand'is.

“Jes, jes, jes!” kri'is Jolanda ĝoj'e, inter'frap'ant'e la man'o'j'n. Mi ek'spir'is liber'e kaj komenc'is distr'i la infan'o'j'n per divers'a'j ĵongl'aĵ'o'j.

Post'e ni kun'e manĝ'is vermiĉel'o'n, salam'o'n kaj bon'a'n fromaĝ'o'n kaj trink'is bon'a'n ital'a'n vin'o'n, dum ni inter'parol'is ĝu'e. Ni parol'is angl'e, ĉar Liza kompren'is nur la propr'a'n lingv'o'n. Kvankam Luigi kaj li'a edz'in'o loĝ'is en Brit'uj'o jam mult'a'j'n jar'o'j'n, ili neniam lern'is prononc'i ĝust'e la lingv'o'n, kaj kutim'e al'don'is vokal'o'j'n ĉe la fin'o de mult'a'j vort'o'j kiel en la ital'a lingv'o, kun komik'a efekt'o.

35. Se Io Ven'as Al Buŝ'o, Buŝ'o'n Ne Ferm'u!

Vik! Ĉu vi pov'as ven'i moment'o'n?” dir'is Liza. “Jen est'as skot'o, kiu hav'as sen'akv'a'j'n kuir'il'o'j'n kaj serĉ'as iu'n por vend'i ili'n. Li prononc'as strang'e, kaj mi preskaŭ ne kompren'as, kio'n li dir'as. Li atend'as ĉe mi'a stand'o.”

Mi renkont'is la skot'o'n, kiu nom'iĝ'is Birrell. Li est'is sufiĉ'e impon'a, bon'statur'a vir'o, ruĝ'et'har'a, kun sam'kolor'a'j lip'har'o'j. Li sever'e mien'is kaj rigard'is mi'n fiks'e de sub la vil'a'j brov'o'j. Pli farm'ist'o li aspekt'is, ol komerc'ist'o. Mi juĝ'is, ke li est'as el puritan'a famili'o. Li parol'is tre dialekt'e, kaj post prezent'iĝ'o li dir'is rekt'e:

“Ĉu vi pov’s vend'i kojrilojn?”

“Jes, cert'e.”

“Kiom vi pov’s vend'i s’majn'e?”

“Ne ĝen'u vi'n pri tio. Ne util'as, ke mi fanfaron'e cit'u grand'a'j'n nombr'o'j'n; sed est'u cert'a, ke mi pov'as vend'i sufiĉ'e. Ĉu vi pov'as montr'i al mi ekzempler'o'n?”

“Mi hav'as bild'o'n de ĝi”, li dir'is, kaj li abrupt'e puŝ'is la man'o'n en la intern'a'n brust'poŝ'o'n kaj el'pren'is flug'foli'o'n.

“Jen, rigard'u sur tio'n! Ĝi est'as brav'a kojrilo, reĥte el Amerik'o.”

Mi rigard'is la ilustr'aĵ'o'n:

“Jes, ĝi taŭg'as, kvankam ĝi est'as ankaŭ pli'bon'ig'ebl'a — sed tio post'e.”

Oh, tio ne grav’s, mi pov’s ja far'i ŝanĝ'o'j'n.”

“Ĉu vi vend'is mult'a'j'n ĝis nun?”

“Ne, ĝis nun mi vend'is preskaŭ nul, ĉar mi ne hav'is bon'a'n vend'ist'o'n. Mi lu'is hal'o'n kaj reklam'is montr'o'j'n du'foj'e tag'e, je la tri'a post'tag'mez'e kaj la oĥa noĥte, sed la dung'it'o est'is la ple’ stult'a, al kiu la bon'a Di'o jam en'blov'is la viv'o'n. Nu, se vi bon'e vend'os por mi, vi gajn'os brav'a'n pag'o'n.”

“Ne”, mi respond'is. “Mi ne labor'os por vi.”

, kial ne? Mi traĥtos vi'n bon'e. Ĉu vi nor frivol'as?”

“Ne, mi ne ŝerc'as; pri pag'o ne tem'as. Mi labor'os por neni'u. Mi vol'as aĉet'i la kuir'il'o'j'n de vi kaj mem vend'i ili'n. Tiel vi profit'os sen risk'i mal'gajn'o'n pro la alt'a'j kost'o'j en foir'o'j. Absolut'e ne util'as parol'i pri salajr'o. Montr'u al mi la po'grand'a'j'n prez'o'j'n, kaj se ili est'as avantaĝ'a'j, ni pov'os plu diskut'i.”

Li montr'is al mi la list'o'n de prez'o'j, kaj mi tra'rigard'is ĝi'n.

“Jes, la aĉet'prez'o'j ind'as. Nu, kio'n vi dir'as? Ĉu vi koncesi'os al mi la sol'a'n vend'rajt'o'n por Brit'uj'o?”

“Nu, ebl'e ni pov’s ven'i al aranĝ'o”, li dir'is si'n'gard'e.

Ni iom pli diskut'is detal'o'j'n, kaj mi al'don'is:

“Nun ĉio est'as aranĝ'it'a, escept'e de unu afer'o. Mi ne hav'as mon'o'n por aĉet'i la kuir'il'o'j'n.”

“Kio?”

“Jes, ĝust'e tio. Mi vol'as, ke vi don'u al mi kredit'e la stok'o'n por la unu'a foir'o. Vi ne kon'as mi'n, kaj mi konsci'as, ke mi pretend'as mult'o'n, sed mi ne tromp'os vi'n. Mi pag'os vi'n por la tut'a stok'o post la unu'a foir'o. Vi ne bedaŭr'os vi'a'n fid'em'o'n, se vi tio'n far'os. Mi ja est'as honest'a kaj mi ja sukces'os, kaj vi ja profit'os kun'e kun mi. Est'us facil'a afer'o bluf'i kaj ŝajn'ig'i, ke mi posed'as la neces'a'n sum'o'n kaj post'e prokrast'i la pag'o'n; sed mi dezir'as, ke ni ag'u kun'e kaj sincer'e. Nu, kio'n vi dir'as?”

Post iom da medit'o li etend'is la man'o'n.

“Bon'e, mi fid'os je vi, ĉar mi'n plaĉ'as vi'a rekt'a parol'manier'o. Mi akcept'as. Tiel est'u. Post du semajn'o'j est'os et'a foir'o en Peterhead, kaj mi pov’s facil'e aranĝ'i, ĉar mi kon’s la gvid'ant'o'n.”

En Peterhead est'is tranĉ'e mal'varm'e. La mal'grand'a urb'o kutim'e en'spez'as per fiŝ'kapt'ad'o, sed la ŝip'o'j vid'iĝ'is sen'okup'a'j en la haven'o pro la ĝeneral'a industri'a kriz'o. Ĉie sur la strat'o'j est'is sen'labor'a'j fiŝ'kapt'ist'o'j, kiu'j inter'parol'is. Strang'e est'is vid'i, kiel ili ag'is. Anstataŭ star'i kaj parol'i, kiel kutim'as ali'ul'o'j, ili du'op'e marŝ'is antaŭ'e'n ĝis la sam'a distanc'o, kiom long'as ŝip'ferdek'o, abrupt'e kaj kun'e turn'iĝ'is kaj marŝ'is re'ven'e. Tie'n kaj re'e'n ili daŭr'ig'is la marŝ'o'n dum inter'parol'ad'o.

Dum mi rigard'is al la mar'bord'a urb'o, la mank'o de vigl'ec'o kaj la sign'o'j de mal'prosper'o nask'is en mi fort'a'j'n dub'o'j'n pri sukces'a negoc'ad'o. Mi aranĝ'is pension'o'n kaj evit'is antaŭ'pag'i. Mi ankaŭ aranĝ'is kredit'a'n liver'o'n de manĝ'aĵ'o'j por la kuir'ekspon'o'j. Post tio mi pres'ig'is kvin'cent reklam'a'j'n flug'foli'o'j'n kaj aĉet'is kvin'cent en'ir'bilet'o'j'n, kiu'j'n mi en'fald'is en la flug'foli'o'j'n kaj dis'don'is tra la urb'o. Ĉar mi aĉet'is stand'o'n, stok'o'n, manĝ'aĵ'o'n kaj ĉio'n ali'a'n kredit'e, mi ne'ĝoj'e pens'is pri la rezult'o, se la vend'ad'o fiask'os. Ĉu mi pov'us el'ŝuld'iĝ'i? Mi pens'is pri la grand'a, fam'kon'at'a mal'liber'ej'o de Peterhead, kaj amar-ŝerc'e konstat'is ke, se mi ne en'spez'os, almenaŭ la ŝtat'o ne dev'os el'spez'i por mi'a transport'o al la ŝtat'a gast'ej'o!

Hom'o'j ven'is bon'nombr'e en la foir'o'n, sed ili ne mult'e el'spez'is. Mi ne hav'is normal'a'n stand'o'n, sed dev'is ekspon'i sur la scen'ej'o. La unu'a prezent'aĵ'o est'is parad'o de laŭ'mod'a'j rob'o'j; post tio sekv'is mi'a vic'o, kaj post mi ven'is variete'a spektakl'o. La variete'o est'is reg'at'a de komik'ul'o nom'at'a Gus Stratton. Gus tre plaĉ'is al mi. Li est'is vigl'a hom'o preskaŭ kvin'dek'jar'a kaj, ĉar la foir'estr'o est'is si'n're'tir'em'a hom'o, Gus komplez'em'e pri'zorg'is ĉio'n rilat'e al la tri scen'ej'a'j prezent'aĵ'o'j. Al mi li don'is la ofic'o'n far'i ĉiu'j'n publik'a'j'n anonc'o'j'n. La plej ĝen'a dev'o, kiu'n Gus entrepren'is, est'is pri'zorg'i ke ĉio flu'u kronometr'e ekzakt'e. La mal'facil'o est'is, ke la maneken'o'j ĉiam ĝen'is ĉiu'j'n per si'a prokrast'em'o, kiu tro mal'fru'ig'is la prezent'o'n de la variete'o. Gus mult'e koler'iĝ'is pri ili, sed la maneken'o'j ne atent'is li'a'j'n admon'o'j'n.

Unu vesper'o'n mi vid'is Gus mal'pacienc'e rigard'i si'a'n horloĝ'o'n. Li ven'is al mi kaj dir'is:

“De'nov'e ili mal'fru'as, kaj ĉi-vesper'e ili hav'as eĉ plu'a'n montr'o'n: la montr'o'n de piĵam'o'j. Damn'u tiu'j'n sen'cerb'a'j'n pup'o'j'n! El'ĉerp'iĝ'is mi'a pacienc'o — mi ir'os en ili'a'n vest'ej'o'n kaj far'os al ili taŭg'a'n regal'o'n.”

Kaj Gus koler'e marŝ'is en la vest'o'ŝanĝ'a'n ĉambr'o'n.

“Kio'n vi far'aĉ'as?” li kri'is. “Rapid'u! La publik'o ja ne atend'os ĝis nokt'o'mez'o. Mov'u vi'n, ĝi ne est'as en'ter'ig'o — tuj ir'u sur la scen'ej'o'n! Vi detru'os ĉio'n per vi'a prokrast'o.”

“Ir'u for!” ili respond'is per super'a ton'o. “Vi ne est'as ni'a estr'o. Ni ne agnosk'as vi'n. Ne dec'as, ke vi ven'u inter sinjor'in'o'j'n dum sen'vest'iĝ'o.”

“Sinjor'in'o'j? Vi arog'as al vi alt'a'j'n titol'o'j'n. Ĉu vi pens'as, ke grav'as al mi est'i inter ar'o da vest'pend'ig'il'o'j?”

“Huŝ! For kaj pend'ig'u vi'n — vi nur enu'ig'as ni'n. Mal'aper'u!”

“Bon'e. Do mi don'os al vi absolut'a'n ordon'o'n. La piĵam'a montr'o est'as mal'permes'at'a. Vi prezent'os nur la ge'edz'iĝ'a'n procesi'o'n, kaj punkt'o!”

Kaj li el'marŝ'is koler'e.

Rossetti!” li vok'is. “Ir'u sur la scen'ej'o'n kaj anonc'u, ke nun sekv'os la ge'edz'iĝ'a procesi'o.” Mi ir'is sur la scen'ej'o'n kaj anonc'is jen'e: “Ge'sinjor'o'j, nun ni'a'j maneken'o'j prezent'os al vi la plej mod'a'j'n kaj last'dat'a'j'n vir'in'a'j'n nupt'a'j'n rob'o'j'n. Mi fier'as anonc'i, ke tiu'j ĉarm'a'j kaj konven'a'j vest'o'j vid'iĝ'as nun la unu'a'n foj'o'n en ĉi tiu distrikt'o.”

Imag'u la ŝok'o'n, kiam la maneken'o'j paŝ'et'is sur la scen'ej'o'n en piĵam'o'j! La ĉe'est'ant'ar'o laŭt'e kaj long'e rid'is kaj pens'is, ke mi ŝerc'is fi'et'e.

36. Sort'o Oft'e Al'send'as Kio'n Ni Ne Atend'as.

Unu tag'o'n en Edinburg'o mi sid'is en fort'a embaras'o.

Kio'n far'i? Kio'n far'i? La demand'o ripet'iĝ'is en mi'a cerb'o. Mi ja sci'is kio'n far'i, se mi atent'us nur la komerc'a'n flank'o'n de la problem'o; sed est'is ali'a'j konsider'o'j, kiu'j'n mi ne pov'is ignor'i sen sent'i kor'a'n mal'trankvil'iĝ'o'n. De'nov'e mi pri'pens'is la afer'o'n de'komenc'e. Mac, la entrepren'ist'o, kiu organiz'is la foir'o'n en Peterhead, post'e star'ig'is foir'o'n en Nairn. En Peterhead mi neni'o'n profit'is. Rest'is al mi ekzakt'e sufiĉ'e por el'ŝuld'iĝ'i. Sed en Nairn mi bon'e gajn'is. Per part'o de tiu gajn'o mi pag'is kaŭci'o'n pri stand'o en Edinburg'a foir'o organiz'ot'a de ali'a vir'o kaj okaz'ont'a en mart'o. Mac ven'is al mi kaj sci'ig'is, ke li aranĝ'os foir'o'n en Buckie. La foir'a'j dat'o'j oportun'e akord'iĝ'is tiel, ke mi pov'os labor'i en Buckie kaj tuj post'e komenc'i en Edinburg'o. Ver'dir'e mi ne ŝat'is la ide'o'n negoc'i en Buckie, ĉar ankaŭ Buckie est'as fiŝ'kapt'ist'a urb'et'o, kaj mi tre tim'is mal'gajn'i tie; sed Mac est'is tiel bon'a kaj komplez'em'a hom'o, ke mi ne pov'is rifuz'i. Mac alt'e taks'is la valor'o'n de mi'a ekspon'ad'o sur la scen'ej'o, kaj li juĝ'is ĝi'n neces'a por la sukces'o de la foir'o. Do, mi pens'is: mi ebl'e mal'gajn'os en Buckie, sed mi bon'e en'spez'os en Edinburg'o. Ĝis tiu punkt'o ne est'is mal'facil'e decid'i.

Sed nun io okaz'is. Pro ia kial'o la hal'o en Buckie ne est'is lu'ebl'a ĝis unu semajn'o post la antaŭ'aranĝ'it'a dat'o, kaj tio kaŭz'is, ke la du foir'o'j part'e sam'temp'os. Jen la problem'o. Ĉu perfid'i Mac aŭ ĉu risk'i la fiask'iĝ'o'n de mi'a nov'e komenc'it'a komerc'o? Mi est'is sol'a kaj ne pov'is ĉe'est'i ambaŭ foir'o'j'n. Mi pens'is pri Liza, kiu volont'e ven'us respond'e al mi'a al'vok'o; sed ankoraŭ mi ne sci'is, ĉu mi'a entrepren'o sukces'os, kaj mi ne vol'is ig'i ŝi'n for'las'i si'a'n sekur'a'n labor'o'n favor'e al la hazard'o de mi'a entrepren'o...

Sid'ant'e en mi'a Edinburg'a loĝ'ej'o, mi re'e kaj re'e pri'pens'is la afer'o'n, sed solv'o si'n ne prezent'is. Rest'is simpl'e decid'i, ĉu risk'i perd'o'n en Buckie kun for'ĵet'o de nepr'a gajn'o en Edinburg'o, aŭ ĉu perfid'i Mac. Se mi nur hav'us kapital'o'n por el'ten'i kontraŭ eventual'a perd'o, la decid'o est'us facil'a. Mi kon'is neniu'n hav'ebl'a'n, kiu pov'us taŭg'e ekspon'i la kuir'il'o'n en unu foir'o, dum mi pri'zorg'os la ali'a'n. Sed malgraŭ la kriz'a stat'o de mi'a komerc'o mi ne pov'is ŝarĝ'i mi'a'n konscienc'o'n per rifuz'o al Mac, kiu jam reklam'is mi'a'n prezent'aĵ'o'n. Jam de du tag'o'j agit'iĝ'is mi'a kor'o. Kio'n far'i... kaj de'nov'e... Kio'n far'i?

Mi klar'e memor'as tiu'n tag'o'n. Mi sid'is en brak'seĝ'o, kaj mi'a kap'o zum'is. Mi'a problem'o ne eĉ paŝ'et'is al solv'o. La sam'a'j tut'e ne'util'a'j pens'o'j kirl'iĝ'is en mi'a kap'o.

Subit'e aŭd'iĝ'is frap'o sur la pord'o. Kiu pov'as est'i? mi pens'is — eĉ impost'a kolekt'ist'o est'us bon'ven'a, se nur li distr'us mi'n iom'et'e! Enu'e mi ir'is al la pord'o kaj mal'ferm'is ĝi'n. Tie star'is mez'aĝ'a vir'o kun el'uz'it'a valiz'et'o ĉirkaŭ'lig'it'a per ŝnur'o.

Li komenc'is parol'i. Mi kompren'is, ke li est'as kolport'ist'o, kaj mi nur du'on'e aŭskult'is li'n, dum mi rigard'is li'n esplor'e. Li port'is mal'nov'a'j'n kostum'o'n kaj kasked'o'n. Li'a kasked'o hav'is difekt'it'a'n ŝirm'il'o'n, kaj cikatr'o etend'iĝ'is de sub la ŝirm'il'o ĝis flank'e de unu okul'o. Li'a'j bot'o'j est'is preskaŭ el'uz'it'a'j, sed bril'e polur'it'a'j. Mi komenc'is don'i pli da atent'o al li'a'j parol'o'j. Li vend'ofert'is i'o'n, sed nek klar'ig'is kio ĝi est'as nek montr'is ĝi'n al mi. Li'a'j vort'o'j el'rul'iĝ'is iom lac'e sed kvazaŭ pro'rutin'e flu'e, dum li star'is tie kun tre rekt'a ten'iĝ'o.

“Nu, kial ne montr'i vi'a'n vend'aĵ'o'n?” mi dir'is.

“Cert'e, sinjor'o”, li respond'is kaj komenc'is mal'nod'i la ŝnur'o'n, kiu ĉirkaŭ'is la valiz'et'o'n. Mi pacienc'e atend'is, dum li lukt'is kontraŭ tro rigid'a nod'o. “Mal'bon'a vend'ist'o”, mi pens'is. “Li tro difuz'e parol'as kaj nun mal'ŝpar'as temp'o'n. Oni pov'us bat'ferm'i la pord'o'n cent'foj'e, dum li fuŝ'palp'as tiu'n ŝnur'o'n.”

Fin'fin'e li el'pren'is la artikl'o'n el fask'o de ok aŭ naŭ. Est'is post'tag'mez'e, kaj ŝajn'e li est'is vend'int'a nur tri-kvar el dek'du'o. Mi rigard'is al la artikl'o, kiu'n li etend'is al mi'a rigard'o. Se mi ne est'us spert'int'a iom da kompat'o por li, mi voĉ'ig'us rid'inklin'o'n. La artikl'o est'is rost'krad'o: la sam'a, kiu'n mi hav'as kvant'e en Blackpool!

“Jes, bon'a il'o ĝi est'as; sed bedaŭr'ind'e mi hav'as mult'a'j'n, ĉar mi foj'e komerc'et'is per tiu'j”, mi dir'is.

Li plu parol'is vend'o'cel'e.

“Tut'e ne util'as prov'i vend'i al mi, mi ja posed'as mult'a'j'n. Sed bon'vol'u en'ven'i. Ebl'e vi volont'e trink'us tas'o'n da te'o kaj iom manĝ'et'us kun mi? Mi est'as iom sol'ec'a, kaj se vi dispon'as la temp'o'n...”

“Dank'o'n, sinjor'o”, li respond'is, dum li sekv'is mi'n al la ĉambr'o. Li'a nom'o est'is Joe, sed mi forges'is li'a'n famili'a'n nom'o'n. Ni kun'manĝ'is kaj parol'is ĝeneral'e. Mi el'trov'is, ke li est'as eks'soldat'o, kiu ne regul'e labor'is dum jar'o'j kaj iel en'spez'is iom da mon'o tie kaj tie por suplement'i la pensi'o'n, kiu'n li ricev'as de la reg'ist'ar'o pro dum'milit'a'j vund'o'j. Dum ni inter'parol'is, ven'is al mi ide'o, kiel solv'i mi'a'n problem'o'n. La ide'o ne tre plaĉ'is al mi, sed almenaŭ ĝi est'is el'ir'voj'o. Mi'a pens'o est'is simpl'e, ke anstataŭ uz'i la stand'o'n en la Edinburg'a foir'o por vend'i kuir'il'o'j'n, mi uz'u ĝi'n por vend'i rost'krad'o'j'n. Se Joe akcept'us ofic'o'n ĉe mi, li probabl'e en'spez'us sufiĉ'e por kovr'i la el'spez'o'j'n kaj, kun instru'o de mi, li ebl'e eĉ profit'us. Dum'e mi pov'us labor'i en Buckie kaj pen'i profit'i tie. Ĉar la Buckie-foir'o daŭr'os nur unu semajn'o'n kaj la Edinburg'a daŭr'os iom pli ol du, mi pov'us ven'i dum la last'a semajn'o kaj help'i al Joe.

La rost'krad'o est'as tre simpl'a var'o kaj facil'e ekspon'ebl'a. Ĝi est'as rond'a plet'o el drat'o kun mal'long'a'j pied'o'j, form'it'a tiel, ke oni pov'as larĝ'ig'i aŭ mal'larĝ'ig'i ĝi'n konform'e al la ampleks'o de iu ajn pot'o. Oni fand'as iom da gras'o en pot'o kaj en'met'as rost'ot'a'n viand'o'n, brun'ig'ant'e ĝi'n laŭ'plaĉ'e. Post la per'gras'a brun'ig'ad'o oni el'pren'as la viand'o'n, en'met'as la krad'o'n kaj star'ig'as la viand'o'n sur ĝi, met'ant'e legom'o'j'n ĉirkaŭ'e. Tiel la pot'o, kovr'it'a per la kovr'il'o, kuir'as ĉio'n per tre mal'alt'a gas'flam'o kun minimum'a risk'o de brul'o. La ŝpar'o de gas'o kompar'e kun gas'forn'o est'as grand'a. La viand'o rezult'iĝ'as mol'e kuir'it'a pro la en'kapt'it'a suk'vapor'o, kaj la legom'o'j en'ten'as si'a'j'n nutr'a'j'n element'o'j'n kiel ĉe stuf'ad'o.

“Nu, Joe, mi far'as al vi propon'o'n. Ĉu al vi plaĉ'us labor'i por mi dum dek'kvin tag'o'j ĉe foir'o en Waverley Market ĉi tie? Se vi ekspon'os rost'krad'o'j'n tie, mi pag'os al vi tri pund'o'j'n semajn'e plus kurtaĝ'o. Kompren'ebl'e ĉiu'j el'spez'o'j est'os pag'at'a'j, kaj mi pov'as prunt'i al vi kuir'ist'a'n uniform'o'n.”

“Cert'e, sinjor'o, mi bon'e sci'as vend'i ili'n kaj mi mult'e en'spez'os por vi, ĉar mi sci'as, ke mi pov'as vend'i...”

“Jes, jes, mi kompren'as, sed atend'u moment'o'n. Mi dev'as iom instru'i al vi, ĉar est'as ali'e vend'i ĉe pord'o'j ol ekspon'i en foir'o'j. Nu, permes'u al mi, ke mi klar'ig'u. Ekzempl'e, se oni komenc'as tuj parol'i, tio oft'e ne efik'as, kaj se oni komenc'as parol'i tro laŭt'e, tio preskaŭ ĉiam mal'bon'e efik'as. Se oni tuj laŭt'e parol'as, la hom'o'j oft'e ne halt'as, ĉar ili sent'as, ke vi tro rekt'e cel'as al ili, aŭ se ili ja halt'as, ili star'as du-tri metr'o'j'n for de la stand'o, kaj est'as tre mal'facil'e vend'i trans spac'o'n. Plej bon'a metod'o est'as ne rigard'i al la preter'pas'ant'o'j komenc'e, sed ŝajn'ig'i grand'a'n okup'it'ec'o'n, el'pren'ant'e kaj en'met'ant'e manĝ'aĵ'o'j'n je la pot'o ne'parad'e. Tiel la sci'vol'em'o ven'ig'os unu-du person'o'j'n tre proksim'e'n. Oni ne rigard'as ili'n, kaj dum'e ali'a'j ven'as por rigard'i, kio'n la unu'a'j rigard'as. Kiam kolekt'iĝ'as ar'et'o da person'o'j, oni komenc'as per intim'a ton'o klar'ig'i kaj po'grad'e laŭt'ig'as la voĉ'o'n konform'e al la grand'ec'o de la aŭd'ant'ar'o. Tiel oni ven'as al plen'a deklam'o kun konvink'a'j gest'o'j kaj entuziasm'o.”

Mi long'e instru'is li'n kaj far'is ĉiu'j'n aranĝ'o'j'n komerc'a'j'n. Mi spert'is kontent'o'n, ke la problem'o fin'e est'as pli-mal'pli bon'e aranĝ'it'a.

Grand'a surpriz'o! En Buckie mend'o'j al'svarm'is. Mi ne kompren'is la kial'o'n, sed mi pli ol tri'obl'ig'is la mend'o'j'n de Nairn. Kaj ankaŭ en Edinburg'o mend'o'j est'is sufiĉ'e bon'a'j tiel, ke ankaŭ de tie mi rikolt'os profit'o'n. Fin'fin'e mi sent'is mi'n sekur'a en mi'a entrepren'o. De Buckie mi telegraf'is al ge'kon'at'o'j, ke ili ven'u kaj help'u mi'n provizor'e, ĉar mi ne kapabl'as pri'atent'i ĉio'n. Ni kun'e labor'is ĝis mal'fru'nokt'e, pret'ig'ant'e kuir'il'o'j'n por liver'o. Ĉe la fin'o de la Buckie-foir'o mi telefon'is al Liza, ke ŝi for'las'u si'a'n labor'o'n ĉe V.I.K. en Olympia, Londono, kaj renkont'u mi'n en Edinburg'o. Mi propon'is al ŝi du'on'o'n de la profit'o far'it'a kaj far'ot'a, se ŝi konsent'os est'i egal'rajt'a asoci'an'in'o. Ŝi tuj akcept'is. En Edinburg'o mi renkont'is Liza’n, kaj ni kun'e ir'is al la foir'o por help'i al Joe. Ating'ant'e la stand'o'n, ni aŭskult'is al li.

“Mi'a Di'o”, mi ek'mir'is, “kio'n li babil'aĉ'as?” Ni aŭskult'is plu. Li'a monoton'a voĉ'o daŭr'ig'is ŝajn'e sen'fin'e. Grand'a amas'o star'is antaŭ li kaj gap'is. Kelk'a'j de temp'o al temp'o aĉet'is, kaj li serv'is ili'n sen paŭz'ig'i si'a'n vort'flu'o'n. Dum la tut'a temp'o person'o'j for'mov'iĝ'is unu-du'op'e kaj ali'a'j al'iĝ'is.

“Ĉu vi pov'as kapt'i i'a'n senc'o'n en li'a'j vort'o'j, Liza?”

“Tut'e ne, ĉu vi?”

Ni daŭr'e aŭskult'is. Li'a monoton'o funebr'is: “Vid'i dir'it'a'n krad'o'n... sur dir'it'a'n krad'o'n met'u dir'it'a'n viand'o'n, legom'o'j'n bon'e kuir'it'a'j'n... Ĉe mi'a dekstr'o” (kaj li etend'is la mal'dekstr'a'n man'o'n) “est'as pot'o, met'u dir'it'a'n krad'o'n en pot'o'n” (kaj li sving'is la man'o'n, akcident'e frap'ant'e la pot'o'n sur'ter'e'n, ek'kapt'is ĝi'n kaj en'met'is la mal'pur'a'j'n manĝ'aĵ'o'j'n, dum li tut'e flegm'e daŭr'ig'is) “kaj en'met'u dir'it'a'j'n legom'o'j'n...”

Li ja labor'eg'is, li ne paŭz'is.

“Ĉu li est'as ebri'a?” mi demand'is al Liza.

“Ŝajn'as al mi, ke li est'as frenez'et'a. Li ja hav'as en la kap'o arĝent'a'n plat'et'o'n — vid'u!”

“Mi ne rimark'is tio'n”, mi dir'is. “Tamen li ne mal'bon'e vend'is. Dev'as est'i, ke la krad'o est'as tiel facil'e vend'ebl'a ĉi tie, ke malgraŭ... sed imag'u kiom pov'us vend'i ĉi tie bon'a vend'ist'o!”

La plat'a, sen'kolor'a voĉ'o de Joe dum'temp'e rul'iĝ'is sen cel'i al ia fin'o. Mi mal'pacienc'is kaj halt'ig'is Joe.

Joe”, mi dir'is, “vi tro fort'e labor'as. Nu, ir'u al restoraci'o kaj ĝu'u trink'aĵ'o'n kaj iom ripoz'u. Mi labor'os dum vi'a for'est'o.”

Joe ir'is, kaj mi rapid'e sur'met'is kuir'ist'a'n uniform'o'n, ord'ig'is kaj pur'ig'is la serv'o'tabl'o'n kaj komenc'is ekspon'i. Ar'o da person'o'j po'grad'e kolekt'iĝ'is, kaj komenc'ant'e per mi'a plej bon'a kaj klar'a stil'o, mi konciz'e instru'is de la komenc'o ĝis la fin'o kaj ven'is al la vend'ofert'o. Nur du-tri aĉet'is, la ceter'a'j for'ir'is. Iom ne'kompren'e, mi re'e ekspon'is, sed la vend'o sam'e rezult'iĝ'is. Liza rigard'is al mi demand'e.

“Mi sci'as, ke mi ne est'as tre bon'a vend'ist'o de mal'kar'a'j aĵ'o'j, sed mi tut'e ne kompren'as”, mi dir'is al ŝi respond'e al ŝi'a mien'o. “Vi prov'u, Liza.”

Liza ekspon'is plur'foj'e. Ŝi vend'is iom pli ol mi, sed ankoraŭ ne tiom, kiom Joe, kaj ceter'e ni ambaŭ mal'ŝpar'is temp'o'n per vend'o'paŭz'o ĉe la fin'o kaj ankaŭ per kolekt'ad'o de nov'a hom'amas'o por la sekv'ont'a ekspon'o.

Liza”, mi dir'is, “en ĉi tiu meti'o oni ĉiam lern'as, tamen ĉi tio'n mi tut'e ne kompren'as. Ĉu vi?”

Liza sku'is la kap'o'n.

“Ne. Joe far'as ĉio'n, kio'n oni dev'as ne far'i, kaj tamen li vend'as.”

Joe re'ven'is kaj re'komenc'is. Liza kaj mi star'is ĉe li'a dors'o sen'pov'ig'it'e. Mi ne pov'is el'ten'ad'i la babil'ad'o'n de Joe, kaj mi'a sen'pov'ec'o mal'pacienc'ig'is mi'n. Mi for'ir'is de la stand'o kaj star'is iom for'e en la ale'o. Post moment'o mi man'sign'is Liza’n al mi.

Liza, mi ne sci'as kio'n far'i. Se mi prov'us help'i, mi mal'alt'ig'us la vend'o'n, tamen star'i ĉi tie sen'pov'e mi ne pov'as. Mi'a plej reg'a sent'o est'as for'kur'i.”

“Ne, ne, ni dev'as iel help'i”, dir'is Liza.

“Sed kiel?”

Liza ŝultr'um'is.

“Ebl'e...” mi komenc'is, “...sed ne”, mi fin'is.

“Kio est'as?”

“Est'is ide'o, sed ĝi ne taŭg'as.”

“Sed kio'n vi pens'is?”

“Mi pens'is, ke ni ebl'e vend'u flank'e de li; sed mi tuj konstat'is ke, se ni far'us tio'n, ni inter'romp'us li'a'n parol'ad'o'n.”

“Ĉu vi pens'as, ke grav'us, se ni inter'romp'us tiu'n fuŝ'parol'ad'o'n?”

“Ebl'e ne, sed la vort'o'j de unu tut'e nul'ig'as tiu'j'n de ali'a. Vi bon'e sci'as ke, kiam oni ekspon'ad'as, la help'ant'o eĉ re'ten'as la spir'o'n por ne distr'i la atent'o'n de la ‘greg'o’.”

“Ni tamen prov'u. Se la ide'o ne prosper'os, do ni for'las'os ĝi'n.”

“Sed... sed Joe cert'e furioz'iĝ'os, se ni inter'romp'os, kaj ceter'e la ide'o ne pov'as util'i. Ĝi ne nur est'as kon'at'a mal'bon'a taktik'o, ĝi est'as ankaŭ kontraŭ'logik'a.”

“Vi kaj vi'a logik'o kaj rezon'ad'o! Ĉu vi pov'as klar'ig'i per ili, kiel tiu fuŝ'ant'o pov'as vend'i eĉ unu krad'o'n? Nu, klar'ig'u tio'n, se vi pov'as! Jen — ni ir'u po unu ĉiu'flank'e tiom mal'proksim'e'n, kiom ni pov'as, kaj ni prov'u vend'i flustr'e. Nu ven'u — ne star'u tie: ven'u!”

Tre dub'em'e mi ced'is. Ni komenc'is flustr'e parol'i, kaj dum'e mi flank'e'n'rigard'is al Joe, sed Joe ŝajn'e eĉ ne konsci'is pri ni'a ĉe'est'o. Po'grad'e ni laŭt'ig'is la voĉ'o'j'n, sed la obtuz'a voĉ'o de Joe daŭr'e muĝ'ad'is. Kaj ni vend'is. Tut'e ne atent'ant'e Joe, ni daŭr'ig'is plen'voĉ'e: “Unu por vi, sinjor'in'o?... dank'o'n... unu ŝiling'o'n... dank'o'n... kaj vi?.. dank'o'n... ĝi est'as mir'ind'a... kio ĝi est'as?... ho, tre bon'a... preskaŭ ne est'as... dank'o'n... kaj por vi?.. jes, jes, ĉiu aĉet'as... ali'a'n?... cert'e — la plej bon'a... du ŝiling'o'j... jes, ĉio klar'ig'it'a en la flug'foli'o, jen la foli'o... ĝi est'as tri simpl'a, jen... fraŭl'in'o Liza — unu al tiu sinjor'in'o... kaj al la ali'a... dank'o'n... aĉet'u rapid'e, la stok'o el'ĉerp'iĝ'as... tia mir'ind'aĵ'o... dank'o'n... dank'o'n...nur po unu ŝiling'o.”

Kaj tiel ni daŭr'ig'is, puŝ'ant'e krad'o'j'n en la man'o'j'n de ĉiu'j kaj ne don'ant'e al ili la temp'o'n pens'i; kaj la hom'o'j streĉ'is la man'o'j'n avid'e al ni, sub la influ'o de la rapid'a aĉet'o de ali'a'j, dum ni per vort'o'j kaj gest'o'j instig'is la furor'o'n. Kaj en la fon'o sen'ĉes'is la murmur'ad'o de Joe, kiu al'log'is la hom'amas'o'n. La Edinburg'a foir'o rezult'iĝ'is grand'sukces'e; sed klar'ig'i, kiel tia vend'manier'o sukces'is, mi tut'e ne pov'as.

37. Ĉiu “Li” Hav'as Si'a'n “Ŝi”.

Liza kaj mi ge'edz'iĝ'is.

38. Du Bot'o'j Far'as Par'o'n.

Post la Edinburg'a foir'o la komerc'o sen'inter'romp'e sukces'is. Ĉe ĉiu foir'o ni bon'e profit'is. La kombin'o de Liza kaj mi est'is ideal'a. Ni'a'j ec'o'j est'is komplet'ig'a'j unu al la ali'a. Mi posed'is la imag'pov'o'n kaj bon'e sci'is manovr'i, kaj Liza, tre spert'a vend'ist'in'o, hav'is plu'e grand'a'n persist'o'n. Kiam ŝi kapt'is klient'o'n, tiu pli facil'e liber'iĝ'us el la ok'brak'a ĉirkaŭ'pren'o de polip'o ol de ŝi'a obstin'a kroĉ'o. Ŝi'a'j dir'o'j kaj pretekst'o'j est'is oft'e tut'e kontraŭ'raci'a'j, sed ŝi'a insist'o triumf'is spit'e ĉio'n. Tiu persist'o est'is tre valor'a ankaŭ al mi, kiam la konstant'a muel'ad'o kaj daŭr'a barakt'ad'o fal'ig'is al mi la brak'o'j'n. Tiam ŝi instig'is mi'n al plu'ir'o. Mi'a natur'o est'as tia, ke daŭr'a sam'ec'o ted'as mi'n, kaj ĝust'e kiam tio okaz'is, ĉiam ven'is Liza al mi'a help'o; sed se ven'is ver'a obstakl'o, io mal'bon'a sed tamen nov'a tiam mi vek'iĝ'is kaj pren'is la rimen'o'j'n en ambaŭ man'o'j'n kaj gvid'is la komerc'o'n al sukces'o.

Por don'i al vi ide'o'n, kiel ni'a'j ec'o'j kombin'iĝ'is, mi dev'as komenc'e re'ir'i al temp'o, antaŭ ol mi renkont'is Liza’n.

Tiam mi labor'is por V.I.K.-kompani'o. Je tiu temp'o unu firma'o ĉiam kopi'is ni'a'n kuir'il'o'n kaj fabrik'is ĝi'n en Brit'uj'o: ni'a est'is fabrik'it'a en Uson'o. Dank’ al tio la konkurenc'a firma'o pov'is vend'i mult'e pli mal'kar'e, kaj kvankam ili'a artikl'o est'is mult'e pli mal'bon'a kvalit'e, la publik'o mal'oft'e rimark'is tio'n.

La taktik'o de tiu firma'o est'is lu'i stand'o'n apud ni'a kaj, anstataŭ ekspon'ad'i, oni simpl'e kapt'is la hom'o'j'n, kiu'j'n ni interes'ig'is, kaj per la simpl'a dir'o, ke ili'a var'o est'as simil'a al ni'a sed mal'pli kost'a, ĉar ĝi est'as far'it'a en Brit'uj'o, ili rab'is ni'a'j'n klient'o'j'n.

Natur'e, mi fort'e batal'is kontraŭ tiu parazit'a vend'manier'o. La plej traf'a manier'o batal'i kontraŭ tiu konkurenc'o est'is ŝanĝ'i kelk'a'j'n detal'o'j'n en la form'o de ni'a kuir'il'o tiel, ke ili ne plu pov'is dir'i, ke ili'a kuir'il'o est'as sam'a. Sam'temp'e en ni'a'j ekspon'o'j ni don'is grand'a'n valor'o'n al la koncern'a ali'form'ig'o. Tiu firma'o kopi'is la ŝanĝ'it'a'n part'o'n, kaj ni de'nov'e ŝanĝ'is. Do ĉiu'jar'e mi hav'is pret'a nov'a'n tip'o'n, kiu'n mi ek'montr'is ĉe la grand'a foir'o en Olympia, Londono. Mi'a unu'a ŝanĝ'o est'is de'pren'i la ferm'o'kramp'o'j'n de la kovr'il'o tiel, ke ni pov'u parol'i pri ni'a nov'a tip'o sen komplik'aĵ'o'j. Post'e sekv'is ali'a'j ŝanĝ'o'j, sed ĝis post mi'a for'las'o de V.I.K. ties kuir'il'o'j rest'is sen kramp'o'j. Nu, kiam mi komenc'is vend'i propr'a'kont'e, mi ne plu sci'is kio'n ŝanĝ'i ĉe mi'a kuir'il'o, sed mi antaŭ'vid'is eventual'a'n konkurenc'o'n kontraŭ mi'a iam'a firma'o, V.I.K. Kvankam mi sci'is, ke V.I.K. ne pov'us vend'i pli mal'kar'e ol mi, tamen mal'sam'ec'o de var'o est'as grand'a avantaĝ'o, se ekspon'ist'o est'as sufiĉ'e lert'a por konvink'i la publik'o'n, ke la ŝanĝ'it'a part'o est'as pli'bon'ig'o. Ver'e, la kontraŭ'a'j ekspon'ist'o'j hav'as si'a'flank'e la sam'a'n avantaĝ'o'n, sed mi tut'e ne tim'is ili'a'n konvink'a'n kapabl'o'n.

Nu, kiam Liza kaj mi ir'is al la nord'a'j Orkadaj Insul'o'j (Orkney) por ekspon'i ni'a'j'n kuir'il'o'j'n en mal'grand'a foir'o, ni trov'is, ke la firma'o V.I.K. per'e de si'a'j agent'o'j lok'is grand'a'n el'montr'o'n de kuir'il'o'j en la fenestr'o de magazen'o tie por sabot'i ni'a'n entrepren'o'n. Liza tim'is, ke tiu konkurenc'o kaŭz'os al ni grand'a'n perd'o'n, ĉar la el'spez'o'j vojaĝ'i tiel distanc'e, kun'vetur'ig'ant'e var'o'j'n, est'is alt'a'j. Sed mi ne tim'is, ke V.I.K. rikolt'os la frukt'o'n de ni'a labor'o, ĉar mi fid'is, ke ni pov'os al'rast'i ni'a'n propr'a'n rikolt'aĵ'o'n. Ni'a vend'o'prez'o est'is iom pli mal'alt'a ol tiu de V.I.K., do kiam ni ekspon'is sur la scen'ej'o, ni tamtam'is ni'a'n mal'alt'a'n prez'o'n. Kiel mi antaŭ'vid'is, la magazen'o mal'alt'ig'is la prez'o'n de si'a'j kuir'il'o'j ĝis la nivel'o de ni'a'j, do mi lud'is mi'a'n du'a'n atut'o'n. Ni nun komenc'is tamtam'i la grand'a'n avantaĝ'o'n de la kramp'o'j sur ni'a kuir'il'o (la kuir'il'o de V.I.K. est'is ankoraŭ sen'kramp'a). Per tiu taktik'o mi nul'ig'is la opozici'o'n, kaj ni'a vend'ad'o est'is ver'e rekord'a. Ĉe la fin'o de la foir'o ni for'vend'is ni'a'n tut'a'n stok'o'n.

Pro la el'ĉerp'o de stok'o ni dev'is rest'i en Orkney dum tri semajn'o'j por atend'i nov'a'n kontingent'o'n kaj dum'e ni ekspon'ad'is en hal'o'j en ali'a'j part'o'j de la insul'o. Kaj ni ek'sci'is i'o'n. La magazen'o kiu dum la foir'o vend'is neni'o'n, nun komenc'is vend'i kuir'il'o'j'n. Mi bon'e kompren'is la kial'o'n. Person'o'j, kiu'j ne vizit'is la foir'o'n kaj tamen aŭd'is pri ni'a'j kuir'il'o'j, aĉet'is ĉe la magazen'o pens'ant'e, ke ili aĉet'as simil'a'n kuir'il'o'n.

“Ne”, mi pens'is, “eĉ tiu'j'n vend'o'j'n la magazen'o ne hav'u!”

Do mi met'is la jen'a'n anonc'o'n en la urb'a gazet'o:

Ni dank'as la log'ant'o'j'n de Orkney pro ili'a komplez'em'o kaj ili'a interes'at'a ĉe'est'o ĉe ni'a'j ekspon'ad'o'j. Est'is ver'a plezur'o ekspon'i al tia inteligent'a kaj ĝentil'a aŭskult'ant'ar'o.

Not'u bon'e: Ni erar'e liver'is unu el ni'a'j mal'nov'a'j, sen'kramp'a'j kuir'il'o'j. La ricev'int'o bon'vol'u tuj re'port'i ĝi'n al ni, ĉar tiu tip'o est'as arĥaik'a.

(Kompren'ebl'e la “avert'o” est'is nur pur'a “komerc'a artifik'o”.)

La vend'o'j en la magazen'o tuj ĉes'is.

Parentez'e mi al'don'u ke, kvankam la supr'a reklam'o est'is sol'e komerc'e motiv'it'a, ni ver'e trov'is, ke la loĝ'ant'o'j de Orkney est'as bon'a'j, honest'a'j, fid'em'a'j kaj komplez'em'a'j. Ni trov'is ili'n ankaŭ kler'a'j, sed surpriz'e ni konstat'is, ke ili ne konsider'as si'n skot'o'j, sed fier'as pri si'a norveg'a de'ven'o.

La sekv'ant'a foir'o okaz'is ankoraŭ pli nord'e en la for'a'j insul'o'j Shetland. Kiam ni al'ven'is tie, oni dir'is al ni, ke est'as grand'a montr'o de kuir'il'o'j en urb'a butik'o, sed mi'n ne ĝen'is la V.I.K.-konkurenc'o, ĉar mi sci'is kiel kontraŭ'star'i ĝi'n.

Est'is lund'e ĉirkaŭ tag'mez'o. La foir'o est'is pret'a mal'ferm'iĝ'i je la du'a. Liza kaj mi ĉirkaŭ'vag'is la urb'o'n, kaj mi vid'is la butik'a'n fenestr'o'n, en kiu pomp'is la bel'a kuir'il'a el'montr'o. Mi sen'ĝen'e en'rigard'is, kaj subit'e mi'a'j okul'o'j al'glu'iĝ'is al la fenestr'o.

“Kio est'as al vi?” dir'is Liza.

“Rigard'u!” mi dir'is per konstern'it'a voĉ'o. “Rigard'i tiu'n kuir'il'o'n en la fenestr'o. Ĉi'foj'e V.I.K. ver'e mort'bat'is ni'n.”

“Mi'a Di'o!” sub'voĉ'is Liza.

Kaj la kaŭz'o de ni'a konstern'iĝ'o?

La fenestr'o est'is plen'a de V.I.K.-kuir'il'o'j; sed en la mez'o sur drapir'it'a sokl'o est'is mal'grand'a kuir'il'o, vid'ebl'e mal'nov'a kaj ek'rust'iĝ'int'a. Kaj ĝi est'is garn'it'a per kramp'o'j. Ne est'is prez'o sur ĝi; sed long'a, kolor'it'a paper'sag'o etend'iĝ'is de la for'a, supr'a angul'o de la fenestr'o ĝis tiu kuir'il'o, kaj sur la kuir'il'o est'is etiked'o kun la jen'a'j vort'o'j:

Ĉi tiu tip'o est'as arĥaik'a.

“Mi'a'j propr'a'j vort'o'j”, mi el'spir'is tra la dent'o'j.

Kvankam la kramp'o'j sur la kuir'il'o est'is la mal'nov'a'j de V.I.K. kaj ne tiel bon'a'j kiel ni'a'j, tamen ili aspekt'is preskaŭ sam'e, kaj la publik'o cert'e pens'os, ke la montr'it'a kuir'il'o est'as la sam'a, kiu'n ni vend'as. Zorg'o'plen'e mi turn'is mi'n al Liza.

“Ni est'as pere'ig'it'a'j, ne est'as el'ir'voj'o. Ĉiu'j pens'os, ke ni vend'as arĥaik'a'n kuir'il'o'n, kaj ceter'e vi sci'as, kiel la insul'an'o'j prefer'e aĉet'as de sam'insul'an'o, se ni ne pov'os pruv'i, ke ni'a kuir'il'o est'as pli bon'a kaj pli modern'a. Sen tio la rezult'o simpl'e est'os, ke ni labor'os kaj V.I.K. gajn'os.”

Ni ir'is al la foir'o. Mi parol'is al la foir'estr'o pri la okaz'int'aĵ'o, sed li dir'is: “Ne zorg'u. Vi est'as du super'a'j ekspon'ist'o'j kaj vi pov'os facil'e venk'i kontraŭ tio.”

Sed tiu'j vort'o'j ne kviet'ig'is mi'n, ĉar mi bon'e sci'is, ke malgraŭ ĉiu'j klopod'o'j ni'a'j ni ir'as rekt'e al fiask'o. La perd'o est'os grand'a, ĉar por ni la el'spez'o'j, ven'i tiel mal'proksim'e'n, est'is tre grav'a'j. Liza pen'is trankvil'ig'i mi'n dir'ant'e, ke ni ebl'e pov'os el'tir'i ni'n sen grand'a perd'o, per labor'eg'o ktp. Sed mi ne konvink'iĝ'is.

“Dev'as est'i el'ir'voj'o”, mi re'e kaj re'e dir'is al mi. Sed el'ir'voj'o evit'is mi'n. Dum preskaŭ du hor'o'j mi cerb'um'ad'is. Subit'e mi dir'is al Liza: “Mi hav'as ide'o'n. Preskaŭ cert'e ĝi ne sukces'os, sed ni dev'as prov'i, ekzist'as ŝanc'o... la ŝanc'o est'as mal'grand'a, sed ni nepr'e dev'as prov'i. Ven'u al la loĝ'ej'o kun mi tuj!”

“Sed la foir'o est'as pret'a mal'ferm'iĝ'i”, protest'is Liza.

“La foir'o al infer'o!” mi respond'is. “Unu'e ni dev'as nul'ig'i la opozici'o'n. Ven'u tuj al la loĝ'ej'o.”

Ni ir'is rapid'e, kaj mi neni'o'n klar'ig'is dum'voj'e. En ni'a ĉambr'o mi dir'is al Liza: “Nun ŝanĝ'u vi'a'n rob'o'n, ali'friz'u vi'a'n har'ar'o'n, ŝanĝ'u vi'a'n aspekt'o'n tiel, ke iu en ĉi tiu urb'et'o, kiu hazard'e kon'as vi'n, ne facil'e re'kon'us vi'n.”

Liza obe'is.

“Jen bon'e. Nun sur'met'u vi'a'j'n kolor'it'a'j'n sun'okul'vitr'o'j'n. Bon'eg'e. Nu aŭskult'u atent'e, kio'n mi dir'os al vi, ĉar mi vol'as, ke vi sekv'u laŭ'vort'e mi'a'j'n instrukci'o'j'n.”

Detal'e mi klar'ig'is al ŝi.

“Ĉu vi pens'as, ke tiu plan'o sukces'os?” ŝi dir'is.

“Ĝi dev'os, ĝi est'as ni'a sol'a ŝanc'o”, mi respond'is.

“Ĉu vi mem ne est'os pli kapabl'a sukces'ig'i ĝi'n ol mi, Vik?”

“Ne, vi est'as pli insist'em'a ol mi. Se vi ne pov'os sukces'ig'i ĝi'n, mi cert'e ne pov'os.”

“Ĉu vi est'as pret'a, Liza?” mi al'don'is. “Bon'e, nun ni ir'u al la kuir'il'a butik'o.”

Ni ating'is la butik'o'n. Mi atend'is flank'e, kaj Liza en'ir'is, pret'a lud'i si'a'n rol'o'n. En la butik'o ŝi aĉet'is ŝnur'o'n. Ŝi babil'is dum'e al la butik'ist'o dir'ant'e, ke ŝi est'as vizit'ant'in'o, kaj ke ŝi bezon'as la ŝnur'o'n por lig'i si'a'n kofr'o'n, ĉar ŝi for'las'os la insul'o'n per la proksim'a ŝip'o. Konversaci'e ŝi daŭr'ig'is iom'et'e, kaj jen ŝi kvazaŭ hazard'e rimark'is kuir'il'o'n en la butik'o.

“Kio est'as tio?” ŝi demand'is.

La butik'ist'o tuj montr'is ĝi'n al ŝi kaj vend'o'cel'e klar'ig'is ĉio'n pri ĝi. Liza pacienc'e aŭskult'is. Post'e ŝi dir'is:

“Ĝi ja ŝajn'as bon'a util'aĵ'o, tre help'a ĉe kuir'ad'o, ĉu ne?”

Ho jes! Nur pens'u pri la ŝpar'o de temp'o kaj gas'o kaj la bon'a kuir'ad'o”, daŭr'ig'is li, varm'iĝ'ant'e ĉe vid'o de tuj'a vend'o. Liza demand'is iom pli'e kaj dir'is: “Jes, mi pens'as, ke mi aĉet'os kaj kun'pren'os ĝi'n. Kiom ĝi kost'as?”

“Kvar'dek-kvin ŝiling'o'j'n, sinjor'in'o.”

“Ĝi est'as moder'kost'a, jes, mi pren'os ĝi'n.”

Kontent'a, la butik'ist'o ek'ir'is por al'port'i karton'a'n pak'skatol'o'n por la kuir'il'o (kvankam tiu kuir'il'o tut'e ne util'us al ni), kaj ĝust'e tiam Liza dir'is: “Kiom da manĝ'o oni pov'as kuir'i en tiu kuir'il'o?”

“Sufiĉ'e por ses person'o'j”, li respond'is.

Ho domaĝ'e: mi est'as sol'a. Ĉu vi ne hav'as mal'pli grand'a'n?”

“Ne, mi tre bedaŭr'as, ke mi tut'e ne hav'as mal'grand'a'n.”

Hm, kia domaĝ'o: mi ja ŝat'us unu... Moment'o'n: ĉu mi ne vid'is unu mal'grand'a'n en la fenestr'o?”

Kaj Liza el'ir'is kaj rigard'is en la fenestr'o'n. Ŝi re'ven'is kaj dir'is: “Jes, vi hav'as unu tie.”

Ho, tiu'n ni ne vend'as! Ĝi est'as nur mal'nov'a tip'o por montr'a cel'o.”

“Sed ĉu vi ne hav'as ali'a'n?” (Mi diven'is, ke li hav'as nur tiu'n sol'a'n.)

“Ne, bedaŭr'ind'e ne.”

“Kiel long'e neces'us por hav'ig'i ali'a'n simil'a'n?”

“Neces'us minimum'e kvin tag'o'j.” (La foir'o daŭr'os nur ses tag'o'j'n.)

“Mi tre vol'us vid'i tiu'n mal'grand'a'n. Ĉu vi komplez'us montr'i ĝi'n al mi?” dir'is Liza.

“Sed tut'e ne util'as, sinjor'in'o; ni ne vend'as ĝi'n, kaj ceter'e ĝi est'as en mal'bon'a stat'o.”

“Jes, mi kompren'as, sed mi vol'us vid'i la diferenc'o'n. Ĉu vi komplez'us? Mi ne pov'as decid'iĝ'i pri la grand'a.”

Post iom da insist'ad'o la butik'ist'o kontraŭ'vol'e pren'is la mal'grand'a'n el la fenestr'o. Kiam Liza ĝi'n vid'is, ŝi dir'is: “Ho, ĝi tut'e ne taŭg'as — ĝi est'as en terur'a stat'o: mi pren'os la grand'a'n.”

(Tio est'is dir'it'a por de'turn'i i'a'n suspekt'o'n, kiu'n la butik'ist'o ebl'e ek'hav'is.)

“Dank'o'n, sinjor'in'o, mi pret'ig'os ĝi'n por for'port'o.”

“Ĉu est'as grand'a diferenc'o inter la prez'o'j de la du?” demand'is Liza, kvazaŭ sen'cel'e.

“La mal'grand'a kost'us... hm, eh, tri... ne, du'dek-kvin ŝiling'o'j'n.”

“Tut'e ne grav'as, mi pren'os la grand'a'n”, kaj ŝi dum'e kaŝ'e kalkul'is du'dek-kvin ŝiling'o'j'n en la man'o. (Mi don'is al ŝi pret'a'j'n mon'er'o'j'n, por ke ŝi pov'u pag'i ekzakt'e iu'n ajn prez'o'n ĝis last'a ses'penc'o.)

La butik'ist'o si'n turn'is por trov'i la volv'material'o'n, kaj Liza tuj met'is la du'dek-kvin ŝiling'o'j'n sur la serv'tabl'o'n, ek'kapt'is la mal'grand'a'n kuir'il'o'n kaj, dir'ant'e rapid'e: “Mi decid'is aĉet'i la mal'grand'a'n”, rapid'is al la pord'o. Surpriz'it'e la butik'ist'o balbut'is: “Sed, sed, sinjor'in'o, moment'o'n...”

“Ne grav'as pri la volv'aĵ'o”, rapid'e respond'is Liza. “Mi'a aŭtomobil'o atend'as ekster'e!” kaj ŝi for'kur'is kun la aĉet'aĵ'o. ŝi ven'is al mi kaj mi tuj volv'is la kuir'il'o'n en brun'a'n paper'o'n, kiu'n mi kun'hav'is pret'a, kaj ni kun'e kur'is al la foir'o. Sen la atest'a kuir'il'o la butik'ist'o rest'is sen'arm'il'ig'it'a, kaj ni'a foir'a vend'ad'o est'is sukces'a.

Ĉe la Shetlandan'o'j mi trov'is la sam'a'j'n kvalit'o'j'n kiel ĉe la Orkney’an'o'j. Est'is somer'o kaj reg'is plen'a tag'lum'o dum la tut'a'j du'dek-kvar hor'o'j. Mi ne pov'is al'kutim'iĝ'i al tiu ekster'ordinar'a ĉiam'a tag'hel'o, kaj dum mal'fru'a nokt'o mi foj'e promen'is tra la urb'o kaj kamp'ar'o. Strang'a'n sent'o'n mi spert'is, kiam mi vag'ad'is tra la nud'a, tut'e sen'arb'a kamp'ar'o, sol'a kun mi'a'j pens'o'j. Ŝajn'is al mi, ke mi promen'as en mort'a mond'o tut'e sen'hom'a, kie eĉ bird'et'o ne pep'as, kaj mi dev'is memor'ig'i al mi ke hom'o'j kaj best'o'j ja ekzist'as, ke ili ĉiu'j dorm'as kaj ke li tag'o kaj mi est'as la du sol'a'j, kiu'j ne en'lit'iĝ'is.

39. Ni Fort'o'n Pli Freŝ'a'n Akir'as.

Est'is dimanĉ'o post'tag'mez'e. Liza kaj mi est'is en la pension'a sid'ĉambr'o. La pension'a serv'ist'in'o ord'ig'is la tabl'o'n post ni'a tag'manĝ'o kaj for'ir'is. Tra la fenestr'o vid'iĝ'is pluv'o'duŝ'at'a'j dom'o'j kaj pluv'o'lav'at'a'j strat'o'j. Dis'a'j hom'o'j de temp'o al temp'o rapid'e preter'pas'is kun mal'lev'it'a'j kap'o'j por pov'i pli bon'e si'n ŝirm'i kontraŭ vent'o kaj pluv'o. Liza sid'is komfort'e en brak'seĝ'o apud gaj'a fajr'o, leg'ant'e dimanĉ'a'n gazet'o'n, kaj mi sid'is kontraŭ ŝi, nervoz'e fum'ant'e unu cigared'o'n post ali'a.

Liza”, mi komenc'is.

Liza mal'lev'is la gazet'o'n, rid'et'is al mi kaj dir'is: “Nu, nu, ne ĝen'u vi'n. Est'as kriz'o: do kio? Jam cent'foj'e vi dir'is tio'n; sed hodiaŭ est'as dimanĉ'o, do forges'u la komerc'o'n kaj ĝi'a'j'n problem'o'j'n! Hodiaŭ ni ripoz'u. Jam de'long'e ni ne est'is liber'a'j de komerc'a'j pens'o'j... eĉ dum dimanĉ'o'j. Mi bon'e sci'as, ke la afer'o brul'as. Do ĝi brul'u ankoraŭ dum unu tag'o... vi trov'os solv'o'n, tio'n mi sci'as. Jen — leg'u unu el tiu'j gazet'o'j kaj est'u dank'em'a, ke vi ne est'as unu el la murd'it'o'j tie raport'it'a'j!”

Kaj kun plu'a rid'et'o ŝi re'profund'iĝ'is en si'a'n gazet'o'n.

Mi silent'is. Ŝi'a hodiaŭ'a bon'humor'a flegm'o est'is tut'e ne kutim'a ĉe ŝi, kaj ŝi'a cert'ec'o, ke mi trov'os solv'o'n, ne tuŝ'is mi'n flat'e, sed nur agac'is mi'a'j'n nerv'o'j'n.

Jam de'long'e mi vid'is faktor'o'n, kiu pov'us detru'i ni'a'n komerc'o'n, sed mi ne antaŭ'vid'is, ke ĝi frap'os ni'n tiel subit'e kaj fort'e. La mal'help'a faktor'o, kiu'n mi vid'is, est'is simpl'e tio, ke est'is inter unu skot'a foir'o kaj ali'a long'a'j inter'spac'o'j, kaj dum la atend'ad'o ni'a ŝpar'it'a mon'o el'uz'iĝ'as. Tiu mank'o de kapital'o de'long'e ĝen'is mi'n, ĉar mi tim'is, ke eventual'a'j mal'sukces'a'j foir'o'j aŭ daŭr'a fort'a konkurenc'o pov'us pere'ig'i ni'a'n entrepren'o'n. La grand'a'j angl'a'j foir'o'j est'as ja mult'nombr'a'j, kaj tie long'a atend'ad'o ne neces'as, sed ili est'as tre alt'kost'a'j kaj oft'e salt'as de unu ekstrem'o al ali'a: tio est'as, ili pov'as est'i aŭ grand'a'j sukces'o'j aŭ plen'a'j fiask'o'j. Part'o'pren'i tiu'j'n per ni'a lim'ig'it'a kapital'o est'us tro risk'e.

Ni ja prov'is la ŝanc'o'n, en'ir'int'e en grand'a'n foir'o'n en Ayr. Ĝi est'is tro grand'a por est'i lok'it'a eĉ en grand'a hal'o, do la organiz'ant'o'j star'ig'is ar'o'n da tend-pavilon'o'j. Mi antaŭ'taks'is ĝi'n sukces'a kaj mi lu'is unu stand'o'n por la kuir'il'o'j kaj tri ali'a'j'n por divers'a'j artikl'o'j. La Ayra foir'o tut'e fiask'is. Ĉar Ayr est'as mar'bord'a urb'o kaj la veter'o est'is bel'eg'a, la hom'o'j simpl'e ne en'ven'is. Ni'a el'spez'o por la kvar stand'o'j, la stok'o kaj plur'a'j help'ant'o'j preskaŭ nud'ig'is ni'a'n bank'kont'o'n. Kaj nun rest'as long'a atend'o ĝis la sekv'ant'a foir'o. Jen la nun'temp'a kriz'o.

Ni jam prov'is util'ig'i la inter'foir'a'n temp'o'n per lu'o de hal'o'j en urb'et'o'j, por tie montr'i la kuir'il'o'j'n, sed malgraŭ reklam'ad'o hom'o'j ne en'ven'is en sufiĉ'a nombr'o. Ili ja en'ven'is bon'nombr'e kiam la fam'o de ni'a'j ekspon'ad'o'j vast'iĝ'is, sed tio okaz'is nur dum la last'a'j unu-du tag'o'j, kaj ne rest'is sufiĉ'e da temp'o por bon'e negoc'i.

Liza.”

“Jes, kio?”

“Las'u la gazet'o'n por moment'o.”

Ho do”, ŝi dir'is rezign'e. “Ĝust'e kiam mi leg'as juĝ'ej'a'n raport'o'n pri du vir'o'j, kiu'j konsent'is inter'ŝanĝ'i edz'in'o'j'n!”

“Je la am'o de Di'o, don'u iom da atent'o! Mi sci'as, ke la solv'o trov'iĝ'as en la sukces'ig'o de ĉe'hal'a'j ekspon'o'j, kaj mi vol'as parol'i al vi pri tio. Eĉ se vi ne pov'as help'i, aŭskult'u. La vort'ig'o de mi'a'j pens'o'j help'os al mi klar'e pens'i. Nu, la kost'o de hal'o'j est'as mal'alt'a, kaj tio dispon'ig'as mon'o'n por bon'a reklam'ad'o, sed reklam'i nur kuir'il'a'n ekspon'ad'o'n ne sufiĉ'as. Neces'os io ali'a. Mi jam pens'is pri parad'o de mod'a'j vir'in'a'j vest'o'j, sed la kost'o de transport'o de vest'o'j, la neces'a'j drapir'aĵ'o'j ktp., la salajr'o de tri-kvar maneken'o'j plus spert'a vir'in'o por estr'i la montr'ad'o'n, est'as tro alt'a'j. Kaj ceter'e est'as inter'sezon'a'j temp'o'j, kiam la montr'o de last'sezon'a'j rob'o'j est'as tro mal'fru'a kaj la temp'o est'as tro fru'a por tiu'j de la ven'ont'a sezon'o. Mi ankaŭ pens'is pri ia spektakl'o, ekzempl'e ĵongl'ad'o, sed tia'j afer'o'j interes'as nur vir'o'j'n kaj jun'ul'o'j'n, kaj precip'e la jun'ul'o'j est'as ne'util'a'j al ni, eĉ mal'util'a'j. Nu, Liza, vi est'as vir'in'o; do kio interes'as vi'a'n seks'o'n?”

“Vir'o'j, ŝi dir'is.

“Damn'e, est'u serioz'a!”

“Tre serioz'a afer'o est'as vir'o'j por vir'in'o'j.”

“Se vi ne serioz'iĝ'os, ankaŭ mi serĉ'os edz'o'n por aranĝ'i inter'ŝanĝ'o'n de edz'in'o'j! Sed ŝerc'o'j flank'e'n! Mi ja mult'e pri'pens'is ĉi tiu'n problem'o'n kaj mi dev'as trov'i solv'o'n. Mi ne ŝat'us re'ir'i al dung'it'ec'o post mi'a long'a klopod'ad'o komerc'i propr'a'kont'e.”

“Kar'a, kar'a, kar'a”, admon'et'is Liza. “Se ĉio fiask'iĝ'os, la mond'o pro tio ne fin'iĝ'os! Ni hav'as unu la ali'a'n, do ne est'u tiel pesimism'a.”

“Am'o sen pan'o est'as mal'bon'a plan'o”, mi dir'is cinik'e. “Tamen malgraŭ mi'a'j vort'o'j mi ne est'as ver'e pesimism'a intern'e, sed mi ja dev'as sci'i i'o'n pri la est'ont'ec'o.”

“Nur tio? Bon'e, kar'a Vik, mi pov'as dir'i al vi pri vi'a est'ont'ec'o.”

“Ĉu vi efektiv'e hav'as pret'a'n ide'o'n? Ĉu est'as pro tio ke vi ne ĝen'is vi'n?” mi dir'is esper'plen'e.

“Cert'e, mi pov'as detal'e dir'i al vi pri vi'a est'ont'ec'o. Jen ĝi est'as en la gazet'o... moment'o'n... jes, jen vi'a nask'iĝ'dat'o, la dek-ok'a de oktobr'o. Vi nask'iĝ'is sub la zodiak'a sign'o de Libra (pes'il'o). Aŭskult'u: Dum ĉi tiu semajn'o vi dev'as est'i tre si'n'gard'a, sed se vi sukces'os evit'i mal'facil'aĵ'o'j'n, vi hav'os grand'a'n sukces'o'n kaĵ ĉio bon'a ve'n...

Sen'pacienc'e mi eksplod'is: “Tiu'j mal'ben'it'a'j sen'senc'aĵ'o'j! Tiu'j stult'a'j frenez'aĵ'o'j! Mi ne kompren'as, kiel la vir'in'o'j pov'as interes'iĝ'i — moment'o'n! Ebl'e tio est'as la solv'o... hm, jes — vir'in'o'j ja interes'iĝ'as sci'i pri la est'ont'ec'o per'e de astr'ologi'o, aŭ per'e de man'aŭgur'ad'o aŭ aŭgur'ad'o per te'tas'o'j aŭ lud'kart'o'j aŭ mi-ne-sci'as-kio...! Nu”, mi daŭr'ig'is, ekscit'it'e, “se ni pov'us en'konduk'i i'o'n tia'n en ni'a'n afer'o'n, se vi pov'us poz'i kiel aŭgur'ist'in'o...”

Liza rigard'is mi'n okul'streĉ'e.

“Ĉu vi intenc'as, ke mi diven'u la est'ont'ec'o'n de person'o'j per la lini'o'j sur ili'a'j man'plat'o'j?”

“Jes, cert'e... Ne, la ide'o ne taŭg'as. Ĝi est'as tre mal'kler'e vulgar'a kaj mal'alt'ig'os la serioz'ec'o'n de ni'a kuir'il'o... Mi... jes!.. Jen la ide'o: ke vi diven'u ili'a'j'n pens'o'j'n — jes, telepati'o. Jen la ide'o, telepati'o! Kaj vi pov'os al'don'i resum'o'n de ili'a pas'int'ec'o kaj est'ont'ec'o.”

“Ĉu vi vol'as serioz'e dir'i, ke mi ag'u kiel Madame Zingra? Sed tio est'as absurd'a. Vi sci'as, ke mi tut'e ne posed'as tiu'n kapabl'o'n. Mi ne pov'as telepati'e ricev'i iu'n ajn pens'o'n. Vi blag'as, ĉu ne?”

“Mi ne blag'as, mi est'as tut'e serioz'a. Mi sci'as, ke Zingra kaj ali'a'j posed'as i'a'n natur'a'n dot'o'n, kapabl'o'n kiu'n ni eĉ ne kompren'as, sed dev'as est'i manier'o artifik'i tia'n prezent'aĵ'o'n. Neces'as nur, ke mi ek'sci'u, kio'n la hom'o'j vol'as sci'i kaj ke mi komunik'u ĝi'n al vi per ia kod'o.”

“Kod'o?” dir'is Liza ne'kompren'e.

“Jes, mi klar'ig'os. Mi dev'as trov'i vort'o'j'n, kiu'j'n mi pov'as met'i natur'e en fraz'o'j'n. Ni antaŭ'aranĝ'os, ke tiu'j vort'o'j hav'u special'a'n signif'o'n. Vi pri'atent'os nur tiu'j'n vort'o'j'n kaj per tiu'j vi kompren'os. Ekzempl'e se ni aranĝ'os, ke la vort'o Ĉu signif'as januar'o, tiam neces'os nur, ke mi dir'u al vi i'o'n en'hav'ant'a'n la vort'o'n Ĉu, kaj vi sci'os, ke la respond'o est'as januar'o.”

Ho, sed neces'us tiom da vort'o'j por sign'i ĉio'n! Ne, ne est'as ebl'e”, dir'is Liza.

“Ne neces'e, ĉar se mi demand'us al vi pri nombr'o, ĉu pov'us signif'i la nombr'o'n unu. Se mi pri'trakt'us mon'o'n, la sam'a ĉu pov'us signif'i unu antaŭ'aranĝ'it'a'n mon'er'o'n — aŭ unu lud'kart'o'n ktp. Mi sci'as, ke tio ne sufiĉ'as, sed mi pov'os evolu'ig'i la sistem'o'n, ĝis ni pov'os pri'skrib'i kio'n ajn. Mi cert'as, ke mi pov'os el'pens'i taŭg'a'n kod'o'n — jes, tio'n mi ja pov'os far'i. Ankoraŭ mi ne sci'as ĝust'e kia'manier'e — sed mi kre'os, mi tuj kre'os kod'o'n!” mi al'don'is, entuziasm'iĝ'ant'e.

“Don'u al mi paper'o'n, kaj mi el'trov'os, jes, mi el'labor'os kod'o'n!”

Dum plen'a semajn'o mi klopod'is far'i kaj perfekt'ig'i kod'o'j'n. Mi verk'is unu, Liza lern'is ĝi'n, kaj ni ekzerc'is. Sed en la praktik'o ĉiam montr'iĝ'is mal'bon'aĵ'o'j, do mi verk'is ali'a'n. Liza preskaŭ frenez'iĝ'is, ĉar la daŭr'a lern'o kaj mal'lern'o de unu kod'o post ali'a est'is grand'a mens'a streĉ'o. Sed mi ne lac'iĝ'is. Kiam unu kod'o montr'is i'a'n ne'taŭg'ec'o'n, mi modif'is aŭ nov'verk'is ĝi'n. Fin'fin'e mi el'labor'is kod'o'n, kiu ŝajn'is praktik'a.

Ĉio est'is prepar'it'a. Hal'o est'is lu'it'a, afiŝ'o'j, bilet'o'j kaj cirkuler'o'j pres'it'a'j kaj gazet'reklam'o'j aper'ig'it'a'j. Per simpl'a anagram'o de la nom'o Liza mi nom'ig'is ŝi'n Zila, kiu est'as ne'ordinar'a nom'o en'hav'ant'a ec'o'j'n de fremd'ec'o kaj mister'o. La reklam'o'j pri'skrib'is ŝi'n “telepati'a fenomen'o, kiu pov'as diven'i la pens'o'j'n”, ktp. Kiom ebl'e ni reklam'is la Zila-prezent'o'n kaj la kuir'il'a'n prezent'o'n apart'e, tiel ke ĉiu pens'u, ke est'as pli ol du person'o'j, kiu'j rol'as en la hal'o. Ekzempl'e unu mur'afiŝ'o fanfaron'e reklam'is, ke C. Rossetti (ĉef'kuir'ist'o) kaj f-in'o Adamson (fam'a ekspon'ist'in'o el Olympia, Londono) ekspon'as la sen'akv'a'n kuir'il'o'n, kaj la ali'a afiŝ'o reklam'is, ke Madame Zila, la telepati'a mir'ind'ul'in'o, est'as ven'ig'it'a je grand'a kost'o ktp. La lu'it'a hal'o est'is en urb'et'o ekster Glasgovo.

Ven'is la temp'o por la unu'a prezent'o de Zila. Liza est'is nervoz'a. La hal'o est'is iom pli ol du'on'plen'a de hom'o'j. “Ne ekscit'iĝ'u”, mi dir'is al ŝi. “Fid'u al mi. Se ne ir'os ĉio laŭ la plan'o, mi sci'os manovr'i, kaj ceter'e, se la prezent'o est'os eĉ mal'bon'a, ne grav'as. Ni dev'as komenc'i; post'e ni pli'spert'iĝ'os. Ĉu vi vol'as, ke mi ekspon'u, por ke vi pov'u dum'e trankvil'iĝ'i?”

“Ne”, ŝi dir'is. “Ju pli mi pens'os pri la afer'o, des pli mi nervoz'iĝ'os. Pli bon'e, se mi merg'os mi'n en la ekspon'labor'o.”

“Bon'e”, mi dir'is. “Mi re'kontrol'os la lud'kart'o'j'n kaj la not'libr'o'n.”

La ekspon'ad'o fin'iĝ'is kaj la mend'o'j bon'e en'ven'is. Rapid'e ni kur'is al la mal'antaŭ'a ĉambr'et'o kaj de'pren'is ni'a'j'n kuir'ist'a'j'n uniform'o'j'n. Mi tuj est'is pret'e vest'it'a en frak'o.

“Nu, est'u pret'a en'ven'i tuj post mi'a en'konduk'a parol'ad'o”, mi admon'is Liza’n kaj, kontrol'int'e de'nov'e, ke mi'a blank'a kravat'o sid'as dec'e, mi rapid'is sur la scen'ej'o'n. Mi lok'is lign'a'n brak'seĝ'o'n sur la mez'o'n de la scen'ej'o, mal'ŝpar'is du-tri minut'o'j'n per ŝajn'a okup'iĝ'o por don'i temp'o'n al Liza, post'e mi rekt'iĝ'is antaŭ la ĉe'est'ant'ar'o kaj komenc'is:

“Ge'sinjor'o'j”, — vir'o'j en la hal'o est'is nur du — “mi fier'as anonc'i al vi la mir'ind'a'n Madame Zila, kiu posed'as tiu'n rar'a'n dot'a'n kapabl'o'n, kiu ebl'ig'as al ŝi diven'i vi'a'j'n pens'o'j'n kaj vid'i la est'ont'ec'o'n. Laŭ mi'a sci'o, ŝi est'as la sol'a vir'in'o, kiu kapabl'as don'i prezent'o'n tia'spec'a'n. Dum ŝi'a fam'a karier'o ŝi help'is al mil'o'j per si'a konsil'o. Ni pov'as konsider'i ni'n efektiv'e bon'ŝanc'a'j, ke la potenc'a firma'o, kiu'n mi reprezent'as, ven'ig'is Zila per grand'a kost'o, ke ŝi prezent'u si'n al vi sen'pag'e. Kelk'a'j el vi ebl'e demand'as al si: kia rilat'o trov'iĝ'as inter la kuir'art'o kaj la prezent'o de Zila? En unu vort'o — neni'a. Mi'a firma'o ven'ig'is Zila’n sol'e por reklam'i, tio est'as, por fokus'i atent'o'n sur ni'a'n sen'akv'a'n kuir'il'o'n. Nun, kun grand'a plezur'o, mi prezent'as al vi Madame Zila.”

(La leg'ant'o kompren'os, ke en la prezent'aĵ'o, kiu sekv'as, mi uz'as tro simpl'a'n, element'a'n kod'o'n, por ke mi pov'u klar'e demonstr'i ni'a'n proced'o'n. Tiu'n simpl'a'n kod'o'n la leg'ant'o, se li dezir'as, pov'os ekstrakt'i el la dialog'o — la kod'vort'o'j star'as kursiv'e. La pri'skrib'o pri la efik'o sur la ĉe'est'ant'o'j'n est'as aŭtent'a.)

Liza en'ven'is vest'it'a en nigr'a vesper'tualet'o arĝent'e ornamentita kaj riverenc'is. Obtuz'a murmur'et'o tra'ir'is la hal'o'n kiam la an'ar'o re'kon'is, ke ŝi est'as f-in'o Adamson, kiu ĵus ekspon'is. Mi konduk'is ŝi'n ceremoni'e al la brak'seĝ'o kaj per nigr'a bandaĝ'o mi vind'is ŝi'a'j'n okul'o'j'n, evit'ant'e kovr'i la orel'o'j'n. Mi re'ir'is al la mez'o de la scen'ej'o, pren'is el la poŝ'o komplet'o'n de lud'kart'o'j, kaj anonc'is:

“Unu'e por montr'i al vi la ĝeneral'a'n kapabl'o'n de Madame Zila, mi ven'os inter vi'n. Mi dezir'as, ke person'o'j elekt'u kart'o'j'n el ĉi tiu kart'ar'o kaj ke la elekt'ant'o'j est'u tre zorg'a'j, ke mi ne ek'vid'u la pren'it'a'j'n kart'o'j'n.”

Mi ir'is al unu sinjor'in'o, kaj ŝi pren'is kart'o'n el la fask'o. Mi turn'is mi'n al Liza kaj dir'is:

Madame Zila, dir'u rapid'e do la nom'o'n de la kart'o.”

“La kvin de pik'o”, respond'is Liza.

“Dank'o'n”, mi respond'is kaj, ir'ant'e al ali'a elekt'ant'o, mi dir'is: “Bon'vol'u nun dir'i la du'a'n kart'o'n.”

“La sep de karo'o.”

“Koncentr'iĝ'u”, mi rapid'e dir'is.

Liza met'is la man'o'n al si'a frunt'o kaj dir'is: “Ne, nun mi vid'as ĝi'n pli klar'e. Ĝi est'as la sep de ker'o.”

“Dank'o'n.”

Mi nun pren'is el la poŝ'o ordinar'a'n not'libr'o'n kaj anonc'is: “Mi nun dezir'us, ke kelk'a'j sinjor'in'o'j skrib'u en ĉi tiu not'libr'o iu'j'n ajn nombr'o'j'n, kaj Madame Zila, kiu sid'as tut'e blind'um'it'a, sum'ig'os ili'n.”

Mi ir'is al unu sinjor'in'o kaj flustr'is al ŝi: “Skrib'u kvar cifer'o'j'n sur ĉi tiu paĝ'o.” Ŝi far'is tio'n, kaj mi sam'e pet'is al tri ali'a'j apud'a'j sinjor'in'o'j. Mi re'pren'is la not'libr'o'n, kaj je tiu ekzakt'a moment'o Liza dir'is: “La sum'o de tiu'j nombr'o'j est'as 22.719.”

Mi tiam ir'is al ali'a vir'in'o, kiu sid'is ĉe la ali'a flank'o de la hal'o kaj pet'is ŝi'n adici'i, kaj kiam ŝi tio'n far'is, la rezultat'o est'is tiu, kiu'n Liza dir'is. (“Dank’ al Di'o, ke neni'u vid'is mi'n turn'i la paĝ'o'j'n!” mi dir'is al mi.)

Mi post'e ir'is al ali'a vir'in'o kaj flustr'is: “Kiu est'as vi'a nask'iĝ'tag'o?” Kaj post la respond'o mi turn'is mi'n al Liza kaj dir'is: “Ĉu vi sci'as tuj la nask'iĝ'tag'o'n de la sinjor'in'o?”

“La ses'a de aŭgust'o. Vi nask'iĝ'is sub la sign'o de Le'o (leon'o). Vi hav'is zorg'o'j'n dum vi'a viv'o, sed per vi'a natur'a kuraĝ'o vi ne permes'is ke tiu'j zorg'o'j mal'esper'ig'u vi'n. Vi est'as bon'a, si'n'don'em'a amik'in'o por vi'a'j amik'o'j, sed vi ne... ne... eh... ne... ŝat'as vi'a'j'n mal'amik'o'j'n.”

Mi'a stomak'o kirl'iĝ'is ĉe aŭd'o de tiu lam'a banal'aĵ'o kaj mi rapid'e ĵet'is flank'a'n rigard'o'n al la aŭd'ant'ar'o, sed ĉiu rigard'o montr'is nur streĉ'a'n interes'o'n al Liza. “Dank’ al Di'o pro la mal'avar'a dis'sem'o de stult'ul'o'j en ĉi tiu mond'o”, mi spir'is.

Post mal'long'a hezit'o Liza daŭr'ig'is: “Est'as iu, kiu kaŝ'e ag'as kontraŭ vi. Mi ne vol'as dir'i ŝi'a'n nom'o'n publik'e, sed vi facil'e pov'os diven'i, kiu'n mi alud'as. Est'u si'n'gard'a. Vi'a est'ont'ec'o est'as ĝeneral'e roz'kolor'a, kaj mi vid'as konsider'ind'a'n mon'sum'o'n, kiu ven'os al vi. Entrepren'u i'o'n mal'facil'a'n je ĵaŭd'o, ĉar tiu tag'o est'as por vi feliĉ'o'port'a.”

“Dank'o'n”, mi dir'is. Post demand'o al ali'a sinjor'in'o mi rapid'e dir'is al Liza: “Mi vol'as, ke vi don'u al mi klar'e la nask'iĝ'dat'o'n de la sinjor'in'o.” Ĉe tiu kompleks'a komunik'o, Liza ek'erar'is:

“Vi'a nask'iĝ'tag'o est'as la naŭ'a de novembr'o, kaj...”

“Ne!” kri'is la koncern'a vir'in'o, antaŭ ol mi pov'is i'o'n dir'i al Liza, “mi'a dat're'ven'o est'as la dek'naŭ'a de oktobr'o!”

Liza met'is la man'o'n al si'a frunt'o, sed antaŭ ol ŝi pov'is parol'i, sinjor'in'o, kiu sid'is du vic'o'j'n mal'antaŭ la plend'ant'in'o, dir'is: “Sed mi'a nask'iĝ'tag'o est'as la naŭ'a de novembr'o.”

Tuj mi kapt'is la okaz'o'n. Mi lev'is la man'o'n kaj kri'is: “Ĉiu halt'ig'u la pens'ad'o'n, tio ne don'as ŝanc'o'n al Madame Zila, ĉar ŝi ricev'as ĉies impres'o'j'n — jen ŝi ricev'is la pens'o'n de ali'a sinjor'in'o!”

“Mi ja pens'is pri mi'a dat're'ven'o”, jes'is la du'a sinjor'in'o.

Ni serv'is du-tri ali'a'j'n vir'in'o'j'n per dir'o de ili'a'j nask'iĝ'dat'o'j kaj la sekv'a konsil'o, kaj antaŭ ol mi pov'is ir'i al plu'a, unu el la vir'o'j, kiu'j star'is apog'it'e ĉe la mal'antaŭ'a mur'o, man'sign'is al mi. Iom suspekt'em'e, mi ir'is al li.

Li dir'is al mi: “Mi'a dat're'ven'o est'as la 24-a de mart'o.” Mi dir'is al Liza: “Ĉu vi pov'as do dir'i nun la nask'iĝ'tag'o'n de ĉi tiu sinjor'o?” Sed kiam Liza respond'is per: “Ĝi est'as la du'dek-kvar'a de mart'o”, la vir'o kontraŭ'star'is per:

Madame Zila erar'is. Mi dir'is tiu'n dat'o'n al la sinjor'o ĉi tie, sci'ant'e, ke Zila dir'os sam'e, sed mi'a ver'a dat'o est'as la du'dek-kvin'a de juni'o!” — kaj li mien'is mok'a'n, sci'plen'a'n rid'et'o'n.

Mi turn'is mi'n al li kaj dir'is: “Sinjor'o, vi ofend'as Madame Zila, kiu komplez'is ven'i de la ĉef'a'j urb'o'j por konsil'i al vi. Tut'e natur'e, se vi dir'is, la du'dek-kvar'a'n de mart'o, vi ankaŭ pens'is la du'dek-kvar'a'n de mart'o, kaj Madame Zila diven'is vi'a'n pens'o'n.”

“Kiel hont'e!” dir'is kelk'a'j sinjor'in'o'j, kaj sekv'is indign'a murmur'et'o tra la hal'o.

Ven'is la fin'o. La last'a person'o for'ir'is el la hal'o. Mi met'is la man'o'n kamarad'ec'e sur la ŝultr'o'n de Liza kaj dir'is: “Don'u al mi vi'a'n man'o'n, koleg'in'o, ni venk'is la unu'a'n bar'o'n.”

“La naŭ'a de januar'o”, ŝi respond'is, kaj ni ambaŭ rid'is.

“Do la hom'o'j ne ŝat'as si'a'j'n mal'amik'o'j'n!” mi ŝerc'e mok'is.

“Mi sci'as”, Liza respond'is. “Mi est'is ekscit'it'a. Mi vid'is la ven'ont'a'n banal'aĵ'o'n, sed mi ne pov'is de'turn'i mi'n de ĝi sed ceter'e, ankaŭ vi ne est'is perfekt'a. Imag'u: vi dir'is al la an'ar'o, ke ili halt'ig'u la pens'o'j'n!”

“Jes”, mi konsent'is. “Eĉ diktator'o ne pov'us tio'n dev'ig'i. Tamen mi ne pens'as, ke mi postul'is mal'facil'a'n task'o'n al ni'a kler'ul'ar'o!”

“Mi est'as kontent'a, ke la unu'a prov'o ne tut'e fiask'is. Mi ŝvit'is, dum mi sid'is en tiu seĝ'o. Ĉu vi pens'as, ke ni far'is bon'a'n impres'o'n per tiu kripl'a prezent'o?”

“Mi cert'as, ke jes. Mi atent'is ili'n, kaj mi ne rimark'is skeptik'a'j'n mien'o'j'n, tut'e mal'e, kaj mi ankaŭ aŭd'is dis'a'j'n fraz'o'j'n dir'it'a'j'n inter ili, dum ili for'las'is la hal'o'n, kaj oni laŭd'is.”

“Mi est'as tre kontent'a”, spir'is Liza.

“Kaj mi ne est'as kontent'a”, mi dir'is. “La kod'o ne est'as taŭg'a. Oni ebl'e ne diven'as la kod'o'n; sed oni pov'as facil'e suspekt'i, ke mi iel vort'e kod'as al vi. Ne, mi dev'as trov'i i'o'n pli lert'a'n. Ni uz'u la nun'a'n kod'o'n provizor'e, sed mi dev'as far'i ali'a'n.”

Kioooooooo?!”

40. Kaj Rapid'e Kresk'as La Afer'o.

Pas'is jar'o'j. Nun est'as tri Zilaoj kaj tri Rossettioj. Ĉiu el la tri par'o'j star'as sur scen'ej'o en mal'sam'a'j part'o'j de la land'o je la sam'a hor'o, kaj ĉiu Rossetti anonc'as:

“...Laŭ mi'a sci'o, ŝi est'as la sol'a vir'in'o, kiu kapabl'as don'i prezent'o'n tia'spec'a'n.”

Sed la fenomen'o ne est'as tiom strang'a, kiom ĝi ŝajn'as. Ni evolu'is kaj pli entrepren'is, kaj nun hav'as tri sam'a'j'n kuir'a'j'n ekspon'ad'o'j'n kaj tri Zila-prezent'o'j'n; tio est'as, tri trup'o'j kun po kvar labor'ant'o'j. Ni renom'is ĉiu'n ĉef'a'n par'o'n de la du ali'a'j trup'o'j per ni'a'j nom'o'j, ĉar tiel ni ŝpar'is mon'o'n per grand'kvant'a pres'ig'o de unu'ec'a reklam'material'o. La afiŝ'o'j est'is pret'e pres'it'a'j, kaj help'ant'o en si'a hejm'o sur'penik'is la nom'o'j'n de la urb'o, hal'o kaj la dat'o'j'n en tiu'cel'a spac'o ĉe la supr'o de la afiŝ'o'j. Tiu'j pret'ig'it'a'j afiŝ'o'j est'is send'at'a'j ĉiu'semajn'e al la tri urb'o'j, kie okaz'os la prezent'o'j.

Post la unu'a prezent'o de Zila, mi pli'bon'ig'is la kod'o'n, por ke ĝi serv'u pli larĝ'e per minimum'o da parol'ad'o, kaj kelk'a'j'n semajn'o'j'n post'e ni for'las'is tiu'n kod'o'n tut'e kaj en'konduk'is sistem'o'n, laŭ kiu mi tut'e ne bezon'is parol'i. Post mi'a sur'scen'ej'a anonc'o mi silent'is, krom anonc'i de temp'o al temp'o la sekv'ont'aĵ'o'n. Zila rest'is ĉiam blind'um'it'a per bandaĝ'o. Ni'a matur'a sistem'o, efektiv'e, en'hav'is tri silent'a'j'n kod'o'j'n, kiu'j'n ni uz'is si'n'sekv'e, flu'e kaj ne'rimark'ebl'e ŝanĝ'ant'e de unu al la ali'a. La avantaĝ'o de la ŝanĝ'a sistem'o est'as, ke ĝi konfuz'as iu'n lert'ul'o'n, kiu ek'percept'us unu el la uz'at'a'j kod'o'j. Ni nun kapabl'is respond'i ankaŭ al skrib'it'a'j demand'o'j, kaj tiu part'o de la prezent'o iĝ'is la plej al'log'a. Vir'in'o'j svarm'is en la hal'o'n, por ke Zila respond'u al ili'a'j demand'o'j kaj konsil'u al ili pri problem'o'j. Ni ankaŭ vend'is talisman'o'j'n kun horoskop'o'j en bel'e kolor'it'a'j kovert'o'j — po unu ŝiling'o, kvankam la po'grand'a prez'o est'is mal'pli ol dek'on'o de tiu sum'o. Ni nun ankaŭ en'spez'is pli per la postul'o de en'ir'pag'o.

Mi'a parol'o pri silent'a komunik'ad'o ebl'e vek'os ĉe la leg'ant'o ne'kred'em'o'n aŭ almenaŭ mir'o'n kaj sci'vol'o'n. Kaj nun mi dev'as efektiv'e mal'kontent'ig'i vi'n, ĉar mi ne intenc'as klar'ig'i la nov'a'n teĥnik'o'n, kiu'n ni iom post iom el'labor'is. La ne'kred'em'ul'o pov'os daŭr'e ne kred'i, la sci'vol'ul'o sci'vol'os van'e. Pardon'u, sed tio est'as mi'a sekret'o, kiu'n mi ne mal'kaŝ'os. Si'a'lok'e mi pri'skrib'os detal'e kaj tut'e sen'blag'e ni'a'n nov'a'n prezent'aĵ'o'n, kiel ĝi'n vid'is la publik'o, kaj post'e... oni konjekt'u laŭ'plaĉ'e aŭ sid'u en sen'kompren'a mistifik'o.

Al la kuir'il'a ekspon'o ni al'don'is kvar ekspon'et'o'j'n de mal'grand'a'j kuir'ej'a'j artikl'o'j. La hal'a en'ir'pag'o sufiĉ'is por pag'i ni'a'j'n el'spez'o'j'n, do la mal'net'a profit'o ĉe la kuir'il'o'j far'iĝ'is net'a profit'o. Ne plu ni transport'is ni'a'j'n var'o'j'n kaj rekvizit'o'j'n al staci'dom'o per bus'o aŭ prunt'it'a man'ĉar'et'o. Ni hav'is tri aŭtomobil'o'j'n, unu por ĉiu trup'o. La dis'don'o'n de cirkuler'o'j kaj afiŝ'o'j ni ĉiam far'is person'e, por ke ili est'u traf'e lok'it'a'j. Al la reklam'ad'o ni don'is grand'a'n atent'o'n. En ĉia veter'o, eĉ pluv'a aŭ neĝ'a, ni el'ir'is kaj konscienc'e met'is cirkuler'o'n en ĉiu'n pordoi kaj met'is ĉiu'n afiŝ'o'n kie ebl'e kaj kie permes'it'e... aŭ ne'permes'it'e.

Mi ĉiam re'memor'as tiu'j'n tag'o'j'n kun apart'a plezur'o. Ni nom'as ili'n “la tag'o'j de la tri trup'o'j”. Liza, mi kaj la dung'it'o'j labor'is fort'eg'e, sed la labor'o est'is lud'o. Ver'e, streĉ'a lud'o, sed tamen lud'o. Ni est'is famili'o en la plej bon'a aplik'o de la vort'o. La labor'o far'end'a est'is ĉiam volont'e far'at'a. Ne grav'is, se mi, la estr'o, dev'is lav'i la plank'o'n, aŭ se far'iĝ'is neces'e, ke ni ĉiu'j labor'u dum la tut'a nokt'o pak'ant'e kaj transport'ant'e la var'o'j'n. Kun'e ni labor'eg'is, kun'e ni klopod'is, kun'e ni ŝerc'is, kun'e ni ruz'is. Mi ne pov'as memor'i eĉ unu foj'o'n, kiam okaz'is mal'akord'iĝ'o. Por la dung'it'o'j ni est'is “Liza”, aŭ “Vik”, kaj por ni ili est'is Joĉjo aŭ Manj'o. Se nom'o de nov'a labor'ant'o ne ven'is agrabl'e aŭ flu'e al la lang'o, ni arbitr'e ŝanĝ'is ĝi'n; se ven'is labor'i ĉe ni edz'in'o, ni tuj titol'is ŝi'n fraŭl'in'o. Ni kun'loĝ'is, kun'manĝ'is, kun'ŝerc'is, kun'lud'is, sed antaŭ la publik'o est'is tut'e ali'e. Ĉiu respekt'plen'e titol'is la ali'a'n per “sinjor'o”, aŭ “fraŭl'in'o”. Sur la strat'o'j ni afabl'e sed dign'e mien'is al ĉiu'j. Anstataŭ aĉet'i du'dek cigared'o'j'n en unu butik'o, ni aĉet'is po dek en du butik'o'j, por kon'at'iĝ'i kun kiel ebl'e plej mult'e da butik'ist'o'j kaj tia'manier'e reklam'i pli vast'e ni'a'n afer'o'n.

Por reklam'a cel'o ni uz'is ĉiu'j'n artifik'o'j'n. Kelk'a'j'n el tiu'j artifik'o'j oni pov'us nom'i dec'a'j nur en la kadr'o de komerc'a'j mor'o'j. Inter ni est'is akr'a, sen'premi'a konkurs'ad'o. Ĉiu streb'is trov'i nov'a'j'n, traf'a'j'n manier'o'j'n reklam'i. Unu trup'o per sub'aĉet'o manovr'is, ke la urb'et'a anonc'ist'o kri'u pri ni'a prezent'aĵ'o tra ĉiu strat'o, kaj pli'e ating'is, ke li anonc'u la oficial'a'j'n sci'ig'o'j'n preskaŭ flustr'e, sed plen'voĉ'e kri'u ni'a'n. La ali'a trup'o super'is tio'n. Ili si'n mask'is kaj ir'is tra la strat'o'j port'ant'e afiŝ'tabul'o'j'n front'e kaj dors'e, kaj sving'ant'e sonor'il'o'j'n por al'tir'i atent'o'n. La tri'a trup'o nepr'e dev'is super'i la ali'a'j'n, do ĝi lu'is azen'o'n kaj ĉar'o'n. Ili fiks'is tabul'o'j'n al ĉiu'j flank'o'j de la ĉar'o kaj met'is reklam'o'j'n sur ili'n. Sur la antaŭ'a'n tabul'o'n ili met'is grand'liter'e la jen'a'j'n vort'o'j'n:

Nun iu ajn pov'as kuir'i perfekt'e

kaj por emfaz'i, ke iu ajn ja pov'as perfekt'e kuir'i, ili vest'is la azen'o'n per kuir'ist'a uniform'o kun la alt'a ĉap'o! Ali'a'j rimed'o'j est'is manovr'i permes'o'n ir'i sur kin'o'scen'ej'o'n kuir'ist'e vest'it'a kaj anonc'i ni'a'n prezent'o'n (kiu mal'plen'ig'os la kin'o'n la post'a'n semajn'o'n); manovr'i ke gazet'reklam'o'j est'u pres'it'a'j kap-al-ter'e, manovr'i ke leter'port'ist'o'j liver'u ni'a'j'n cirkuler'o'j'n al for'a'j kamp'ar'a'j dom'o'j — kaj en unu urb'o ni eĉ aranĝ'is kun la poŝt'ofic'ej'o, ke oni sonor'ig'u si'n'sekv'e ĉiu'n telefon'o'n en la urb'o, por ke ni pov'u person'e invit'i la telefon'at'o'j'n al ni'a hal'o.

Foj'e okaz'is, ke ni prezent'is en unu urb'o kaj intenc'is ir'i al ali'a proksim'a urb'o la post'a'n semajn'o'n. Ni nom'u la unu'a'n urb'o'n A kaj la du'a'n urb'o'n B. Nu, la distrikt'a semajn'a gazet'o liver'iĝ'is en ambaŭ urb'o'j vendred'e. Vendred'o est'is la last'a vesper'o de ni'a prezent'aĵ'o en la urb'o A. Ni'a kutim'a komerc'a taktik'o est'is kred'ig'i al la publik'o, ke oni ne pov'as aĉet'i ni'a'j'n kuir'il'o'j'n post ni'a for'ir'o, kaj tiu taktik'o ĉiam en'ven'ig'is mend'o'j'n grand'nombr'e dum la last'a vesper'o. Sed ni dev'is reklam'i ni'a'n ven'o'n al urb'o B en la distrikt'a gazet'o, kaj se la loĝ'ant'ar'o de A sci'os per la reklam'o, ke ili hav'os ali'a'n ebl'o'n aĉet'i en B dum la sekv'ant'a semajn'o, ili ne aĉet'os panik'e dum la last'a vesper'o en A. Est'is do neces'e, ke la urb'o B sci'u per gazet'reklam'o ke ni ven'os, kaj est'is sam'e neces'e, ke la urb'o A ne sci'u, kie'n ni ir'os!

Ni do ir'is al la gazet'ofic'ej'o, kaj per insist'eg'o, per promes'o'j de grand'a'j est'ont'a'j reklam'o'j kaj per ĉi'a'j argument'o'j ni sukces'e ating'is, ke tiu'n semajn'o'n la gazet'o liver'iĝ'u en A unu tag'o'n mal'fru'e! Ĉio'n ajn ni prov'is kaj, kvankam ne ĉiam, tamen oft'e ni sukces'is. Mi memor'as, ke foj'e mi direkt'is la aŭt'o'n kaj kun'hav'is unu el mi'a'j help'ant'o'j, George. Ni tra'vetur'is la urb'o'n, serĉ'ant'e lok'o'j'n por afiŝ'i. Ni vid'is du'fenestr'a'n butik'o'n. La rul'kurten'o'j pend'is, la pord'o est'is ferm'it'a, kaj ni cert'is, ke la butik'o est'as provizor'e ferm'it'a aŭ tut'e vak'a.

“Glu'u afiŝ'o'n sur tiu'n fenestr'o'n”, mi dir'is al George.

George komenc'is, jen el'ven'is la butik'ist'o kaj komenc'is insult'i ni'n. “For de ĉi tie!” li kri'is.

“Kia aŭdac'o! Tuj halt'u! Ne met'u tiu'n glu'aĵ'o'n sur mi'a'n fenestr'o'n!”

“Vi prav'as, sinjor'o”, mi dir'is al la butik'ist'o kaj, turn'ant'e mi'n al George, mi dir'is: “Kio'n vi far'as? Ne met'u glu'o'n sur la fenestr'o'n, met'u ĝi'n sur la dors'o'n de la afiŝ'o!” La butik'ist'o pli laŭt'e protest'is: “Ne, ne, ne, tiu afiŝ'o mal'bel'ig'as mi'a'n fenestr'o'n!”

“Tut'e prav'a vi est'as”, mi respond'is al la butik'ist'o, kaj al George mi kri'is: “Stult'ul'o, ni ne pov'as las'i tiu'n kuir'il'a'n afiŝ'o'n tiel'e sur la fenestr'o de la sinjor'o, ĝi aspekt'as mal'bel'e. Met'u Zila-afiŝ'o'n sur la ali'a'n fenestr'o'n!”

“Jen”, mi dir'is al la butik'ist'o, “tio nun est'as bel'a. La du afiŝ'o'j par'iĝ'as bel'eg'e kaj simetri'e kaj log'os atent'o'n al vi'a butik'o. Dank'o'n, kaj est'u cert'a, ke ni aĉet'os ĉe vi ni'a'j'n spic'aĵ'o'j'n — kaj pli'e, jen kelk'a'j sen'pag'a'j en'ir'bilet'o'j por vi kaj vi'a'j favor'at'a'j klient'o'j.”

Kaj, rid'et'ant'e al li afabl'e, ni for'ir'is, antaŭ ol li pov'is konklud'i, ĉu ni komplez'is li'n aŭ mal'e. Mi ne sci'as, ĉu li de'pren'is la al'glu'it'a'j'n afiŝ'o'j'n aŭ ne, sed almenaŭ ni rest'is ĉe ni'a deviz'o prov'i ĉio'n. En unu urb'o ni lu'is hal'o'n; sed oni ne permes'is al ni uz'i la hal'o'n dum la merkred'a post'tag'mez'o, ĉar okaz'os bel'ec-konkurs'o de urb'a'j infan'et'o'j. Do mard'e vesper'e ni dev'is for'ig'i ni'a'j'n aĵ'o'j'n for de la scen'ej'o. Merkred'e post'tag'mez'e Zila kaj mi atend'is en la hotel'o ĝis la temp'o, kiam ni pov'os ir'i al la hal'o por re'aranĝ'i la scen'ej'o'n por ni'a prezent'ad'o. Est'is antaŭ la kvar'a, kiam mi dir'is al ŝi: “Est'as konsil'ind'e, ke ni nun ir'u al la hal'o por tuj komenc'i la ord'ig'ad'o'n post la beb-konkurs'o.”

Ni ir'is al la hal'o kaj tuj konstat'is, ke daŭr'os ankoraŭ sufiĉ'e long'e ĝis la fin'o de la infan'juĝ'ad'o. Mi ek'hav'is ide'o'n. Mi don'is al Zila sigel'it'a'n kovert'o'n kaj dir'is al ŝi: “Don'u ĉi tiu'n kovert'o'n al la hal-zorg'ant'in'o kaj pet'u ŝi'n afabl'e ten'i ĝi'n por vi, kaj post'e demand'u ŝi'n, kiom'a hor'o est'as.” Zila far'is tio'n. Proksim'um'e unu hor'o'n post'e la juĝ'ant'o'j ven'is al decid'o pri la plej bel'a infan'et'o kaj anonc'is ĝi'a'n nom'o'n. Mi tuj pet'is kaj ricev'is permes'o'n far'i anonc'o'n de la scen'ej'o. Mi salt'is sur la scen'ej'o'n kaj anonc'is la kuir'il'a'n ekspon'ad'o'n kaj la Zila-prezent'o'n. Post tio mi vok'is la hal'estr'in'o'n.

“Nu”, mi dir'is al ŝi, “vi hav'as kovert'o'n, ĉu ne?”

“Jes, sinjor'o.”

“Ĉu ĝi est'as sigel'it'a?”

“Jes.”

“Kiu don'is ĝi'n al vi?”

Madame Zila.”

“Post kiam vi ricev'is ĝi'n de Madame Zila, ĉu ĝi est'is for de vi'a posed'o eĉ dum minut'o?”

“Ne, mi hav'is ĝi'n dum la tut'a temp'o.”

“Ĉu vi ebl'e sci'as, je kiom'a hor'o vi ricev'is ĝi'n?”

“Jes, est'is dek minut'o'j antaŭ la kvar'a.”

“Dank'o'n, sinjor'in'o.”

Mi turn'is mi'n al la ĉe'est'ant'ar'o kaj dir'is: “Nun est'as la kvin'a hor'o. Ĝis la nun'a moment'o neni'u, eĉ ne la juĝ'ant'o'j mem, sci'is, kiu infan'et'o venk'os la konkurs'o'n. Mi nun pet'as, ke la hal'estr'in'o komplez'e dis'ŝir'u la kovert'o'n kaj laŭt'leg'u, kio est'as skrib'it'a sur la paper'o en la kovert'o, kiu'n Madame Zila don'is al ŝi antaŭ unu hor'o!”

La hal'estr'in'o laŭt'leg'is... la nom'o'n de la ĵus venk'int'a infan'o. La klar'ig'o est'as tut'e simpl'a. Kiam ven'is al mi la ide'o, mi ĉirkaŭ'rigard'is la hal'o'n por vid'i, ĉu mi pov'os diven'i la venk'ont'o'n. Mi vid'is tre grand'a'n, gras'a'n infan'et'o'n. Mi sci'is, ke kutim'e ĉe tiu'j konkurs'o'j oni juĝ'as infan'et'o'j'n kiel oni juĝ'as bov'o'j'n laŭ la pez'o kaj karn'o'dik'o pli ol laŭ la bel'o kaj san'ec'o. Mi decid'is elekt'i tiu'n puf'a'n specimen'o'n kaj ir'is al ĝi. Mi parol'is per kares'a'j vort'o'j al ĝi kaj laŭd'is ĝi'n al la fier'a patr'in'o. Mi petol'e demand'is al la infan'et'o ĝi'a'n nom'o'n, kaj la patr'in'o kontent'e traduk'is ĝi'a'n glugl'o'n. Mi skrib'is la nom'o'n sur paper'o'n kaj met'is ĝi'n en kovert'o'n. La ceter'o'n vi sci'as. Se okaz'e mi est'us mal'traf'int'a, mi nur pet'us al Zila, ke ŝi re'postul'u, sen klar'ig'o, la kovert'o'n de la hal'estr'in'o... Jen ĉio.

41. Ali'a'j'n Gvid'as Kaj Mem Ne Vid'as.

Kiel mi dir'is, ni evolu'is, kaj ni'a firma'o, kiu komenc'e ne hav'is eĉ kontor'o'n, nun hav'is ofic'ej'o'n kaj po'detal'a'n butik'o'n. Ĉe ni'a centr'ej'o ni star'ig'is du komerc'a'j'n asoci'o'j'n: unu po'detal'a'n kaj unu po'grand'a'n. Inter'konsent'e ni nun en'ig'is s-ro'n Birrel (de kiu ni komenc'e aĉet'is la kuir'il'o'j'n) kiel asoci'an'o'n. Li, Zila kaj mi nun posed'is po tri'on'o de la akci'o'j, kaj ni aĉet'is la kuir'il'o'j'n jam sen'per'e de Amerik'o. S-ro Birrel pri'zorg'is la kontor'o'n kaj la butik'o'n. Ankaŭ ni'a Zila-prezent'o evolu'is. Ni'a'j unu'a'j prov'o'j kaj la kod'o'j de la unu'a temp'o ŝajn'is en retro'spekt'o tut'e infan'a'j. La unu'a part'o de la Zila-prezent'o est'is form'e sam'a kiel komenc'e, kvankam ĝi est'is jam silent'a; sed ni spert'iĝ'is tiel, ke Zila rapid'e nom'is la kart'o'j'n en sen'inter'romp'a vic'o. Ver'dir'e ŝi iĝ'is tro spert'a, kaj tio don'is al la prezent'o iom da meĥanik'a ne'natur'ec'o; do ni en'met'is unu-du erar'o'j'n intenc'e. Mi don'os ekzempl'o'n.

Ĉe unu elekt'it'a kart'o Zila el'dir'as la ĝust'a'n nom'o'n, sed mi, star'ant'e rekt'e antaŭ la elekt'int'o, dir'as: “Ne!” Zila ripet'as la nom'o'n, sed mi ripet'as emfaz'a'n: “Ne, vi erar'as.” Dum'e la elekt'int'o pen'as al'tir'i mi'a'n atent'o'n por sci'ig'i mi'n, ke Zila ja prav'as, sed mi rigard'is en la aer'o'n kaj persist'as per mi'a “ne”. Kiam fin'e el'trov'iĝ'as, ke Zila prav'as kaj mi erar'as, mi mien'as tre hont'e, konfuz'it'e kaj stult'e, kaj eĉ sukces'as ruĝ'iĝ'i. Tiu incident'o est'as laŭd'a al Zila kaj nul'ig'as suspekt'o'n, ke mi komunik'as al ŝi.

Post tio sekv'as la dat're'ven'a part'o. Ĉe ĉi tiu part'o mi jam hav'as en la mens'o divers'a'j'n dat're'ven'o'j'n, kiu'j'n mi flank'e el'demand'is kiam mi pri'trakt'is la lud'kart'o'j'n; do la plej'mult'o pens'as, ke Zila diven'as la dat're'ven'o'j'n, sen ke mi demand'is al la koncern'at'o'j.

La sekv'ant'a part'o prezent'iĝ'as jen'e: mi hav'as mult'a'j'n mal'grand'a'j'n not'libr'o'j'n kaj krajon'o'j'n, kiu'j'n mi dis'don'as liber'e al la ĉe'est'ant'ar'o. Sur iu ajn paĝ'o oni skrib'as si'a'n demand'o'n, el'ŝir'as la paĝ'o'n kaj fald'as ĝi'n. Kiam tio est'as far'it'a, mi ir'as inter ili kaj kolekt'as la paĝ'o'j'n kun la demand'o'j en karton'a skatol'o. Mi ir'as sur la scen'ej'o'n, evit'ant'e est'i for de la vid'o de la ĉe'est'ant'ar'o dum eĉ moment'o. Mi ŝut'as la paper'slip'o'j'n sur la kuir'il'a'n baz'o'n, kiu sid'as ruĝ'ard'a sur la gas'flam'o, kaj for'brul'ig'as ili'n. Tuj kiam la slip'o'j ek'brul'as, Zila komenc'as ripet'i ĉiu'j'n demand'o'j'n laŭ'vort'e, inkluziv'e de la sub'skrib'it'a nom'o, kaj respond'as ili'n. Post la fin'o de la respond'ad'o mi publik'e pet'as, ke ĉiu'j, kiu'j ricev'is respond'o'n je si'a demand'o, atest'u per man'lev'o. Amas'o da man'o'j lev'iĝ'as.

Kiam ni est'as for de la hal'o, ni ĉiam aŭskult'as per gap-orel'o'j, ĉu oni kritik'as aŭ hav'as i'a'n ide'o'n pri artifik'o, kaj foj'foj'e aŭd'as oni'dir'o'n pri ia solv'o. Ekzempl'e, kelk'foj'e est'is dir'it'e, ke mi komunik'as al Zila la demand'o'j'n en la fald'it'a'j slip'o'j (kvankam mi ne hav'as la ebl'o'n rigard'i ili'n). Do post la brul'ig'o de la slip'o'j mi iom ŝanĝ'is mi'a'n proced'o'n. Mi tuj for'las'is la hal'o'n kaj atend'e fum'is cigared'o'n ĉe la en'ir'ej'o, sed la prezent'o kur'is sam'e. Ali'foj'e la oni'dir'o est'is, ke la karton'a skatol'o hav'as du'obl'a'n fund'o'n, do por likvid'i tiu'n supoz'o'n mi brul'ig'is la skatol'o'n kun'e kun la paper'o'j, kaj ankaŭ ir'is for el la hal'o — kaj la prezent'o sam'e daŭr'is!

Post tio mi mal'vind'as la okul'o'j'n de Zila kaj ŝajn'ig'as vek'i ŝi'n el tranc'o per natur'a'j sku'et'o'j. Se la aŭd'ant'ar'o est'as tre sorb'em'a, mi spert'as mal'facil'o'n vek'i ŝi'n, kaj sen i'o'n dir'i mi kvazaŭ kaŝ'e ekscit'iĝ'as kaj zorg'o'plen'e don'as akv'o'n al ŝi. La rigard'ant'ar'o tre ekscit'iĝ'as dum tia ŝajn'ig'o pens'ant'e, ke io grav'a okaz'is al Zila pro ŝi'a grand'a mens'a streĉ'o. Baldaŭ ŝi lev'iĝ'as kaj ven'as iom ŝancel'iĝ'e al la flank'o de la scen'ej'o, kaj la ali'a'j du help'ant'o'j, vest'it'a'j en smoking'o, ven'as en la hal'o'n. Ni tri ir'as inter la publik'o kaj rapid'e demand'as al hom'o'j la nask'iĝ'dat'o'j'n, kaj Zila el'dir'as ili'n rapid'e. Al ĉiu demand'ant'o ni don'as la koncern'a'n horoskop'o'n kontraŭ unu ŝiling'o. Tiu last'a part'o vend'ig'as grand'a'n kvant'o'n da horoskop'o'j, ĉar ĉiu'j vol'as, ke Zila diven'u ili'a'j'n nask'iĝ'dat'o'j'n.

Por kre'i pli da interes'o, ni iniciat'is dis'don'o'n de donac'o'j je la fin'o de la prezent'aĵ'o. Po'grand'e ni aĉet'is komplet'o'j'n da bon'kvalit'a manĝ'il'ar'o en skatol'o'j, kaj ni dis'don'is ili'n al lote elekt'it'a'j ĉe'est'ant'o'j. La manĝ'il'ar'o est'is bon'a, sed ni'a'j reklam'a'j flug'foli'o'j pri'skrib'is la donac'o'j'n per la plej pomp'e laŭd'a'j vort'o'j. Foj'e ni ek'bezon'is urĝ'e pli'a'n stok'o'n da manĝ'il'ar'o. Mank'is al mi temp'o por skrib'i mend'leter'o'n al la firma'o, de kiu ni aĉet'is, do mi uz'is flug'foli'o'n kaj sur'skrib'is la dezir'at'a'n kvant'o'n apud la flug'foli'a pri'skrib'o de ĉiu spec'o. Ven'is respond'leter'o de la firma'o, klar'ig'ant'a ke ĝi ne hav'as tiom alt'grad'a'n kvalit'o'n, sed ke oni pov'as send'i la kutim'a'j'n! La firma'o ne pov'is re'kon'i si'a'j'n propr'a'j'n var'o'j'n per ni'a pri'skrib'o sur la flug'foli'o.

Ĉe pag'a en'ir'o en la hal'o'n, ĉiu person'o ricev'is la kutim'a'n numer'it'a'n bilet'o'n, de kiu ni de'ŝir'is kaj re'ten'is la faksimil'a'n du'on'o'n. Tiu'j'n du'on'o'j'n ni ĉif'is en bul'et'o'j'n kaj met'is en skatol'o'n, kaj kiam ni est'is pret'a'j donac'i, iu el la publik'o elekt'is lote kelk'a'j'n bul'ig'it'a'j'n bilet'o'j'n, kaj la posed'ant'o'j de la respektiv'a'j du'on'o'j ricev'is la premi'o'j'n. La dis'don'o de la donac'o'j est'is tut'e sen'parti'a, kaj se hazard'e gajn'as iu, kiu rilat'as al la hal'ofic'ist'o'j, ni tuj don'as plu'a'n simil'a'n donac'o'n lote al ali'ul'o, por ke neni'u pens'u, ke kon'at'o tromp'e ricev'is donac'o'n.

Iu'n tag'o'n George ven'is al ni. Ni vid'is, ke li est'as ekscit'it'a.

“Kio est'as, George?” mi demand'is.

“Ni ĉiu'j est'os en'karcer'ig'at'a'j”, li dir'is.

“Pro kio?” mi rid'et'is.

“Pro tio, ke ni ag'as kontraŭ'leĝ'e kaj la polic'o en'ven'os ĉi-vesper'e por arest'i ni'n. Iu dir'is tio'n al mi konfidenc'e, kaj li est'as serioz'a person'o: li ne blag'as. Est'as jen'e: la donac'o'j, kiu'j'n ni dis'don'as, romp'as la kontraŭ'loteri'a'n leĝ'o'n.” (En Brit'uj'o privat'a'j loteri'o'j est'as leĝ'e mal'permes'it'a'j.)

“Sed tio est'as rid'ind'a”, mi dir'is. “Oni ja ne pag'as. Efektiv'e, oni pag'as ĉe en'ir'o, sed tio est'as por la Zila-aĵ'o. Oni ja pag'is sam'e, antaŭ ol ni iniciat'is la donac'o'j'n. Oni ne pov'as ni'n arest'i kaj en'karcer'ig'i pro tio, kvankam oni ebl'e pov'us halt'ig'i la dis'don'o'n kaj proces'i kontraŭ ni.”

Sed George respond'is: “Mi klar'ig'is al mi'a inform'ant'o, ke la dis'don'o ne est'as loteri'o; sed li dir'is, ke laŭ la leĝ'o tio ja est'as loteri'o, ke ni est'as kulp'a'j — kaj punkt'o!”

“Strang'e, ke oni pens'is pri tio nur ĉi tie en Taytown”, mi dir'is. “La polic'o en ali'a'j urb'o'j ne mal'permes'is, kaj en unu urb'o ni'a hal'o kaj la polic'ej'o est'is en la sam'a konstru'aĵ'o!”

“Do kio'n far'i?” dir'is Liza. “Mi ne sci'as, sed se ni ĉes'ig'us la donac'ad'o'n, tio est'us mal'bon'a afer'o.”

“Est'as absurd'e! La edz'in'o de la polic'estr'o mem regul'e ven'as al ni'a'j prezent'o'j!” dir'is Liza.

Ho, ĉu?” mi dir'is.

“Bon'eg'e. Ŝi iel gajn'os donac'o'n kaj iĝ'os part'o'pren'ant'o en la delikt'o. Ni vid'os, ĉu ŝi'a edz'o el'paŝ'os, kiam li sci'as tio'n! Ni trov'os manier'o'n ig'i ŝi'n gajn'i hodiaŭ post'tag'mez'e. Nu, George, vi pren'as la mon'o'n ĉe la pord'o. Ĉu vi kon'as sinjor'in'o'n Polic'estr'o?”

“Jes, mi kon'as ŝi'n”

“Bon'e, ten'u apart'e la du'on'o'n de ŝi'a en'ir'bilet'o.”

Tiu'n post'tag'mez'o'n, je la temp'o por prezent'i la donac'o'j'n, mi ven'is sur la scen'ej'o'n kun la bul'ig'it'a'j bilet'o'j en skatol'o. Per la man'o mi fort'e kirl'is la bilet'bul'o'j'n per vigl'a turn'ad'o tiel, ke neni'u pov'os dub'i, ke ili est'as bon'e miks'it'a'j. Post tio mi al'vok'is knab'in'et'o'n kaj etend'is la skatol'o'n al ŝi. Ŝi elekt'is paper'bul'o'n, mal'volv'is ĝi'n kaj montr'is la numer'o'n, kiu'n ŝi laŭt'leg'is. Mi tut'e ne tuŝ'is la paper'o'n. La edz'in'o de la polic'estr'o gajn'is — kaj ŝi'a edz'o ne vizit'is ni'n. La manovr'o est'is simpl'a. Kiam mi kirl'is la paper'et'o'j'n, tiu de la polic'estr'edz'in'o est'is en mi'a man'o. La fort'a kirl'ad'o ĵet'is la paper'et'o'j'n al la flank'o'j de la skatol'o per centrifug'a fort'o. Tio las'is mal'plen'a'n lok'o'n en la mez'o de la skatol'o. Antaŭ ol el'pren'i la man'o'n el la skatol'o, mi fal'ig'is la paper'et'o'n de la polic'estr'edz'in'o en la mal'plen'a'n lok'o'n. Nu, la knab'in'et'o natur'e met'is la man'et'o'n en la mez'o'n de la mal'grand'a skatol'o, kaj mi mov'is la skatol'o'n iom'et'e tiel, ke ŝi'a'j fingr'o'j traf'is la dezir'at'a'n bilet'o'n.

Sed en la sekv'ant'a urb'o la polic'an'o'j en'ven'is tuj kiam ni unu'e al'ven'is al la hal'o, kaj ili avert'is ni'n, ke la donac'o'j konsist'ig'as loteri'o'n, kaj sekv'e est'as mal'permes'it'a'j. Ebl'e la polic'estr'o de Taytown kompren'is, kio'n ni far'is, kaj antaŭ'avert'is la ĉi-tie'a'n polic'o'n.

“Sed”, mi protest'is, “la dis'don'o ja ne est'as loteri'o, ni ne gajn'as, kaj la en'ir'pag'o est'as nur por ni'a prezent'aĵ'o: tio'n mi facil'e pov'as pruv'i.”

“Ne grav'as”, respond'is la polic'ist'o. “Vi gajn'as per reklam'o kaj la elekt'o de la gajn'ant'o'j est'as tut'e ŝanc'a, do laŭ leĝ'o tio est'as loteri'o.”

Ni diskut'is la afer'o'n post la for'ir'o de la polic'an'o'j.

“Ŝajn'as, ke ne est'as el'ir'voj'o”, mi dir'is, “sed almenaŭ mi hav'as ide'o'n, kiu help'os.”

Ni dis'don'is la flug'foli'o'j'n kaj reklam'is la don'o'n de donac'o'j kiel kutim'e.

Ĉe la unu'a prezent'o du polic'an'o'j est'is en la hal'o. La publik'o atend'is la dis'don'o'n, kiu'n ni vast'e reklam'is. Kiam ven'is la temp'o dis'don'i, mi ir'is sur la scen'ej'o'n kaj far'is la jen'a'n parol'ad'o'n:

“Ge'sinjor'o'j! Kiel vi sci'as per ni'a reklam'ad'o, ni dis'don'as valor'a'j'n donac'o'j'n. Tiu'j tre kost'a'j donac'o'j est'as ja hav'ind'a'j, kaj ni'a firma'o don'as ili'n sen'pag'e por reklam'i ni'a'j'n var'o'j'n. Jam de'long'e ni dis'don'as tiu'j'n bon'eg'a'j'n donac'o'j'n ĉie tra Skot'land'o. Tamen en ĉi tiu urb'o la polic'o mal'permes'is, ke ni dis'don'u, ĉar laŭ ili la dis'don'o est'as loteri'o. Tio est'as sci'ig'o, kiu tre surpriz'as ni'n. Oni ja neni'o'n pag'as por la donac'o'j, ili est'as don'at'a'j tut'e sen pag'o kaj sen dev'ig'o. La pag'o ĉe en'ir'o koncern'as nur la Zila-prezent'o'n, kiu valor'as mult'e pli ol la postulat'a'n sum'o'n. Tiu'n en'ir'pag'o'n ni hav'is long'e, antaŭ ol ni komenc'is far'i la donac'ad'o'n. En ĉiu urb'o ni sam'e donac'is, kaj la polic'o ne mal'aprob'is. En unu urb'o la hal'o, kie ni prezent'is, est'is en la sam'a hal'o kiel la polic'ej'o, kaj polic'an'o'j regul'e ĝu'is ni'a'n prezent'aĵ'o'n kaj vid'is la dis'don'o'n. En la last'a urb'o la edz'in'o de la polic'estr'o est'is la fier'a ricev'ant'o de unu el ni'a'j donac'o'j. Sed mi ne vol'as kontraŭ'star'i aŭ kritik'i la si'n'ten'o'n de vi'a polic'o — tut'e ne, do mi kor'e bedaŭr'as, ke ni ne pov'as etend'i al vi la avantaĝ'o'n, kiu'n ĝu'is ali'a'j urb'o'j.”

Koler'a murmur'o kontraŭ la polic'o aŭd'iĝ'is. Mi lev'is la man'o'n por pet'i silent'o'n kaj daŭr'ig'is:

“Tamen ni'a firma'o ne dezir'as gajn'i per tiu polic'a dekret'o. Tut'e ne. Nu, en ĉi tiu urb'o vi hav'as laŭd'ind'a'j'n bon'far'a'j'n societ'o'j'n kaj institut'o'j'n, kiu'j help'as al invalid'o'j, mal'jun'ul'o'j, orf'o'j ktp. Ni mem ne kon'as ili'n preciz'e. Ĉu do vi komplez'us sci'ig'i al tiu'j bon'far'a'j societ'o'j vi'a'j, ke ili skrib'u al ni, kaj ni send'os al ili la premi'o'j'n. Ĉu vi bon'vol'us far'i tio'n?”

La publik'o aplaŭd'is la parol'ad'o'n, kiu fin'iĝ'is kun patos'a ton'o.

La rezult'ant'a reklam'o est'is kolos'a. La tut'a urb'o parol'is pri ni. La loĝ'ant'o'j ĝu'is parol'i kontraŭ la propr'a polic'o, kaj la okaz'int'aĵ'o est'is tem'o sur ĉies lip'o'j. Bon'far'a'j societ'o'j kaj klub'o'j pri'diskut'is la afer'o'n en mult'membr'a'j kun'ven'o'j, kaj ties komitat'o'j skrib'is al ni solen'a'j'n leter'o'j'n, rekomend'ant'e si'a'n organiz'o'n kiel ricev'ont'o'n de donac'o. Ni du'obl'ig'is la nombr'o'n da donac'o'j kaj dis'send'is ili'n. Per la distrikt'a gazet'o ni dis'kon'ig'is tiu'n pli'a'n don'o'n kun nom'o'j de la organiz'o'j, kiu'j ricev'is donac'o'j'n, kaj ankaŭ emfaz'is, ke ni tiel dis'don'is por ne profit'i de la polic'a mal'permes'o. Ni tamen profit'is mult'eg'e. La sekv'ant'a'j tri urb'o'j est'is pri'serv'at'a'j de la sam'a distrikt'a gazet'o. Ĉiu'j sci'is pri ni antaŭ ni'a al'ven'o, kaj la komerc'o zum'is. Ni ne don'is donac'o'j'n en tiu'j tri urb'o'j, do ni ankaŭ ŝpar'is la du'on'o'n de la donac'o'j destin'it'a'j por la kvar urb'o'j.

Kaj ankoraŭ'foj'e polic'an'o'j ven'is en ni'a'n medi'o'n. Est'is en Sandhaven. Sandhaven est'as fiŝ'kapt'ist'a urb'o. La afer'o komenc'iĝ'is per la sur'slip'a'j demand'o'j ĉe la Zila-prezent'ad'o. Nu, ĉar la publik'o ne posed'as imag'pov'o'n, mult'a'j demand'o'j ripet'iĝ'is ted'e oft'e, rutin'e oni demand'ad'is: “Ĉu mi riĉ'iĝ'os?”, “Al kiu mi edz'iĝ'os?” ktp. — kaj tiu ripet'ad'o monoton'ig'as tiu'n part'o'n de la prezent'o. Por vari'ig'i la demand'o'j'n, ni mem el'pens'is kaj en'ŝov'is kelk'a'j'n demand'o'j'n por distr'i, aŭ per humor'o aŭ per sensaci'o, ĉar en la fin'o la demand'int'o'j kun'e atest'as la ricev'o'n de respond'o'j, neni'u pov'is sci'i, ĉu ĉiu demand'o est'as efektiv'e demand'it'a. Do unu vesper'o'n antaŭ la komenc'o de la Zila-numer'o, Liza demand'is al mi:

“Kiu'j'n demand'o'j'n mi en'ŝov'u ĉi-vesper'e?”

Ho... mi ne sci'as: mi opini'as kelk'a'j'n el la kutim'a'j, kiu'j'n vi ne uz'is last'a'temp'e.”

“Mi en'met'os: Ĉu mi'a edz'o est'as fidel'a?Jes, al plur'a'j! — Tio ĉiam nask'as iom da rid'o. Kio'n plu?” demand'is Liza.

Ho, nu — en'met'u i'o'n pri ŝtel'it'a mon'o, kaj dir'u li sum'o'n... ebl'e ses pund'o'j, kaj al'don'u, ke la ŝtel'int'o sent'as si'n sekur'a kontraŭ mal'kovr'o, sed ke li'a fi'ag'o port'os al li sever'a'n pun'o'n post ne'long'e.”

“Jes”, dir'is Liza per signif'a ton'o. “Kaj ĉar ni ĵus parol'is pri fi'ag'o'j, ankaŭ mi vol'as i'o'n dir'i. Ĝi koncern'as iu'n, kiu star'as ne cent mejl'o'j'n for de mi ĝust'e nun, mi'a kar'a Vikĉjo. Nur ten'u la okul'o'j'n for de tiu moral'mank'a bel'ul'in'o, kiu kutim'e sid'as ĉe la dekstr'a flank'o de la antaŭ'a vic'o. Ne pens'u ke mi ne vid'is vi'n parol'ant'a al ŝi, kaj la reciprok'a'j'n ŝaf'okul'a'j'n inter'rigard'o'j'n. Jes, mi'a Don Ĵuano, ne tiel pen'u kurb'ig'i vi'a'n rigard'o'n al la ‘Vo’ de ŝi'a bluz'o! Vi pens'is, ke mi ne vid'is vi'n, kiam mi est'is okup'it'a pri vend'ad'o.”

Mi rid'is.

“Moral'mank'a? Kia malic'o! Eĉ blind'ul'o pov'us vid'i, ke ŝi est'as sen'pek'a kiel suĉ'infan'o — sed ŝi ja est'as bel'a, kun tiu'j firm'a'j, aŭdac'a'j el'star'aĵ'o'j, ĉu ne?” mi pik'is.

“Mi dir'os al ŝi, ke vi est'as mi'a edz'o”, ŝi minac'is.

Ho, ho, vi ne pov'as”, mi dir'is. “Ne forges'u, ke vi est'as s-in'o Adamson laŭ la reklam'o, do est'os facil'e ne'i vi'a'n asert'o'n; kaj se vi dir'os, ke mi est'as edz'iĝ'int'a al iu ali'a, mi pov'os kred'ig'i al ŝi, ke tio'n vi dir'as nur pri ĵaluz'o... Ĉar se ne, kial vi tiom interes'iĝ'us por ek'parol'i al ŝi? Ne, Liza, vi ne pov'as venk'i kontraŭ mi!”

Dum la Zila-numer'o mi ĝu'e rigard'is al la bel'ul'in'o, kaj ŝi okul'esprim'e respond'is al mi'a'j rigard'o'j. Dum'e Zila respond'is la demand'o'j'n:

“Kaj nun ven'as al mi la jen'a demand'o”, daŭr'ig'is Zila. “Ĉu ĉef'kuir'ist'o Rossetti est'as edz'iĝ'int'a? — Jes, li est'as edz'iĝ'int'a!”

La bel'ul'in'o paf'is riproĉ'a'n rigard'o'n al mi kaj de'turn'is la okul'o'j'n ignor'e. Mi rest'is sen'pov'e venk'it'a, dum la publik'o rid'is.

42. El Sub La Ter'o Aper'as La Ver'o.

La sekv'int'a'n tag'o'n polic'an'o ven'is kaj parol'is al Liza.

“Nu”, li dir'is, “hieraŭ vesper'e vi pri'skrib'is ŝtel'o'n, kiu okaz'is ĉi tie, kaj dir'is la ĝust'a'n sum'o'n ŝtel'it'a'n. Ni sci'as, kiu la ŝtel'int'o est'as, sed ne pov'as pruv'i ni'a'n konvink'iĝ'o'n, do ni vol'as, ke vi ĉi-vesper'e dir'u li'a'n nom'o'n.”

Post li'a for'ir'o Liza dir'is al mi: “Jen bel'a kaĉ'o! Kio'n ni far'u? Tio est'as grand'a koincid'o, sed ni ne pov'os konfes'i, ke la afer'o est'as bluf'o.”

“Ne, ni ne pov'as konfes'i”, mi aprob'is. “Ni dev'as el'ten'i. Vid'u: ĉi-vesper'e pri'trakt'u la tem'o'n nebul'e; sed natur'e vi ne pov'os dir'i la nom'o'n, eĉ se ni sci'us la nom'o'n de la suspekt'at'o. Do pri'skrib'u li'n iel ĝeneral'e... ni pren'u ĝeneral'a'n pri'skrib'o'n de fiŝ'kapt'ist'a tip'o en ĉi tiu region'o. Dir'u: mez'alt'a, fortik'a, freŝ'a vizaĝ'kolor'o, mez'blond'a har'ar'o kaj blu'a'j okul'o'j. Se la pri'skrib'o ne traf'as, do la polic'o pens'os, ke ili erar'as pri si'a ŝtel'ist'o.”

Tiu'n sam'a'n tag'o'n Liza kaj mi est'is sur'voj'e al ni'a hotel'o, kiam mi halt'is.

Liza”, mi dir'is, “ĉu la okul'o'j mi'n tromp'as?”

“Pri kio?”

“Tiu ul'o ĉe la pord'o.”

Liza rigard'is kie'n mi montr'is.

“Jes ja! Est'as Martin Vernon. Li est'as vend'ant'a i'o'n. Kia hazard'o port'is li'n al ĉi tiu nest'o?”

Je tiu moment'o Martin vend'is i'o'n al la ĉe'pord'a vir'in'o kaj ek'rapid'is for.

Martin!” mi laŭt'vok'is.

Li si'n turn'is, vid'is ni'n kaj kur'is renkont'e kun etend'it'a man'o. “Krev'u la mondol Fulm'o kaj fajr'o! Kiu dir'is, ke for'pas'is la epok'o de mirakl'o'j?” li kri'is. “Kaj vi, Liza, comment ça va*?... kaj vi, Vik, mein alter kumpel!* Kia ekstravaganc'o, renkont'i vi'n kun'e. Ho, mi'a povr'a Liza, ĉu vi ne pov'is ĉerp'i pli ind'a'n vir'o'n ol tiu'n Vik, kiu iniciat'is harem'o'j'n en la orient'o?”

* comment ça va? — (franc'e, pr.: koma sa va?) kiel vi fart'as?
* mein alter kumpel — (german'e, pr.: majn alter kumpel) mi'a mal'nov'a kamarad'o (Kumpel = min'ist'o)

“Tiu sam'a mal'ind'a Vik est'as mi'a edz'o”, respond'is Liza rid'et'e.

“Krist'ofer'o Kolumb'o! Kial katen'i vi'n al li? Ĉu pro mal'esper'o lig'iĝ'i al mi? De kiam Jeanne d’Arc* venk'is Wellington, neniam est'is vir'in'o tiel kuraĝ'a. Sed mi ĝoj'as renkont'i vi'n ambaŭ kaj mi gratul'as; sed dir'u al vi'a onkl'o, kial vi veget'as en ĉi tiu urb'aĉ'o, kiu'n la Etern'ul'o pro naŭz'o ne komplet'ig'is?”

* Jeanne d’Arc — (pr. Ĵan d’Ark) fam'a franc'a heroin'o, milit'ist'in'o, sankt'ul'in'o

“Ni ekspon'as en hal'o ĉi tie. Ĉu vi ne vid'is la reklam'o'j'n?”

“Ne, mi ven'is ĵus de urb'o, kie kelk'a'j stult'ul'o'j vol'is adiaŭ'i mi'n iom tro entuziasm'e. Mi est'as re'tir'iĝ'em'a ul'o, do mi for'iĝ'is.”

“Kio'n vi vend'as?”

“La ŝmir'aĵ'o'n”, dir'is Martin.

“Kaj kio est'as tio?” mi demand'is.

“Ĉu vi ne kon'as ĝi'n? Ĝi est'as ŝmir'aĵ'o, kiu arĝent'um'as metal'o'n; sed la hom'o'j plend'as, ĉar la efik'o ne daŭr'as. Di'o mi'a, kia gent'o ramp'as sur ĉi tiu mond'o! Plend'i? Pest'o kaj plag'o! Fest'o kaj flag'o! Best'o kaj blag'o!” li vort'diboĉ'is. “Se ili est'us mi, ili jam hav'us kaŭz'o'n plend'i. Oft'e, dum mi fabel'as, ili'a pord-ans'o, kiu'n mi ĵus arĝent'um'is por montr'i, komenc'as re'pren'i si'a'n natur'a'n kolor'o'n, antaŭ ol mi pov'as fin'i la vend'o'n, kaj mi dev'as rapid'e mal'aper'i... Sed kial star'i ĉi tie en la strat'o? Ni ir'u al glut'ej'o kaj fest'u la renkont'o'n per ŝaŭm'aĵ'o!”

Dum li parol'is, Martin ĵet'is mal'trankvil'a'j'n rigard'o'j'n trans la ŝultr'o'n, post'e li al'don'is: “Ceter'e — ni rapid'u, ĉar ĉi tie kelk'a'j el mi'a'j ĵus'a'j klient'o'j ebl'e ven'os por regal'i mi'n per si'a dank'o.”

“Do, do”, li dir'is, kiam ni sid'is en trink'ej'o, trink'et'ant'e ni'a'j'n bier'o'j'n, “edz'iĝ'int'a'j! Kaj mi ankoraŭ driv'as sol'a kiel la Vag'ant'a Jud'o.”

“Jes”, dir'is Liza. “Kial vi ne trov'u edz'in'o'n, Martin?”

“Ne, ne”, respond'is Martin. “Kun'ul'in'o'n... ebl'e, sed neni'u bel'a fraŭl'in'o jam ven'is propon'i si'n al mi, kaj por mi est'as tro enu'ig'e komenc'i svat'ad'o'n kun ĝi'a'j ŝajn'ig'o'j kaj ĝentil'aĵ'o'j, kiu'j'n la pup'et'o'j postul'as. Sed antaŭ ne'long'e bel'a fraŭl'in'o ja ven'is en mi'a'n ĉambr'o'n kaj...”

Li fin'is per super'a gest'o de mal'grav'ig'o.

Ho nu, Martin, rakont'u!” pet'is Liza. “Ne las'u ni'n tiel, pend'ant'a'j en aer'o!”

Martin rigard'is al Liza kaj post'e turn'is la rigard'o'n al mi kun demand'a mien'o. Mi lev'is la ŝultr'o'j'n.

“Juĝ'u mem!” mi dir'is.

“Nu”, ced'is Martin, “vir'in'a pet'o est'as dekret'o. Do jen. Unu nokt'o'n, tre mal'fru'e, mi ven'is en urb'o'n. Mi serĉ'is kuŝ'ej'o'n kaj frap'is pord'o'n en loĝ'ej'a kvartal'o. Bel'eg'a, pomp'a Venus'o aper'is ĉe la pord'o. Je la sep pere'ig'a'j pek'o'j, ŝi est'is rav'a, kaj ŝi rigard'is mi'n en manier'o, kiu for'pren'is al mi la spir'o'n. Mi eĉ ne re'memor'as klar'e, kio est'is dir'it'a. Est'as ne'kred'ebl'e, sed ĉi tiu sam'a Martin Vernon, kiu est'as hard'it'a kontraŭ la fatal'a seks'o, ag'is kiel am'tremp'it'a jun'ul'o. Ŝi gvid'is mi'n al mi'a ĉambr'o, dir'is kelk'a'j'n afabl'a'j'n vort'o'j'n, esprim'ant'e la esper'o'n ke mi est'os komfort'a kaj, duŝ'int'e mi'n per ĉiel'a rid'et'o, for'ir'is. Post iom da temp'o ŝi frap'is sur mi'a pord'o kaj, ĉe mi'a tut'kor'a invit'o, ŝi en'ŝveb'is. Ŝi port'is tas'o'n da te'o por mi, kaj ŝi'a voĉ'o tril'is arĝent'e. Mi fort'e fervor'is, sed ne est'is cert'a, ĉu ŝi'a afabl'o font'as el ĝentil'o, aŭ ĉu ŝi favor'as mi'n pro kor'inklin'o. Ankaŭ mi'a brak'o preskaŭ mem'star'e lev'iĝ'is por tuŝ'i ŝi'n, sed mi de'ten'is ĝi'n. De'nov'e ŝi for'ir'is. Post iom da temp'o mi en'lit'iĝ'is kaj komenc'is leg'i por for'distr'i de ŝi mi'a'j'n pens'o'j'n. De'nov'e muzik'o sur la pord'o, de'nov'e ŝi en'flos'is. Ŝi sur'hav'is negliĝ'a'n rob'o'n, tra kiu si'n modl'is la majest'a'j kurb'o'j.

‘Pardon'u’, ŝi dolĉ'is, ‘ĉu vi hav'as cigared'o'n?’

‘Nu cert'e, cert'e’, mi respond'is, ‘jen.’ Kaj mi don'is cigared'o'n kaj fajr'o'n.

Ŝi sid'is sur la rand'o de mi'a ampleks'a lit'o kaj dir'is: ‘Nu, ĉu ver'e vi est'as tut'e komfort'a?’

Ho jes, absolut'e, dank'o'n’, mi delir'is.

‘Bon'e’, ŝi miel'is. ‘Nu, se vi dezir'as i'o'n ajn’ (kaj mi est'is cert'a, ke ŝi emfaz'is tiu'n i'o'n ajn) ‘nur pet'u, kaj mi ĝoj'os komplez'i.’

‘Vi est'as tro ĝentil'a’, mi respond'is kaj rigard'is al ŝi sopir'e. Ŝi sur'verŝ'is mi'n per la radi'o'j de varm'a rid'et'o. Mi ard'e vol'is port'i la afer'o'n antaŭ'e'n, sed mi'a mal'nov'a aplomb'o for'flu'is kiel akv'o el korb'o.

Ŝi dir'is: ‘Est'as io, sed mi ne kuraĝ'as dir'i ĝi'n. Vi ebl'e juĝ'os mi'n tro trud'em'a.’

Ho, est'u sen'ceremoni'a!’ mi dir'is. ‘Mi est'as ja vir'o, kiu sufiĉ'e tra'vag'is en la mond'o. Al diabl'o la ortodoks'o'n, mi fajf'as pri ĝi. Mi mezur'as per mi'a propr'a metr'o. Mi pet'as vi'n, parol'u liber'e!’

Ŝi klin'is la kap'et'o'n ĉarm'e, hezit'is, post'e komenc'is: ‘Do... ĉu ebl'e... ebl'e est'us lok'o por ankoraŭ unu en vi'a lit'o?’

Mi dev'is iom serĉ'i la voĉ'o'n. ‘Sed cert'e, mi'a kar'a, cert'e!’ Kaj mi tuj mov'iĝ'is por far'i lok'o'n.

Ho dank'o'n’, ŝi dir'is, ‘mi ne sci'is kiel propon'i tio'n al vi, sed est'as ali'a vir'o, kiu atend'as, kaj mi tuj konduk'os li'n ĉi tie'n’, kaj ŝi rid'et'is al mi ĉarm'e kaj for'ir'is.”

Ni kor'e rid'is.

“Jen”, dir'is Martin, “kia'j afer'o'j okaz'as al mi! Mi plonĝ'is en la kapt'il'o'n kiel beat'a idiot'o. Sed vi du: rakont'u iom pri vi mem!”

Ni babil'is, rakont'is, kaj post'e dev'is rapid'i al la hal'o. Martin promes'is ĉe'est'i. Tiu'n vesper'o'n est'is grand'a amas'o da popol'o en la hal'o, ĉar la fam'o pri la mal'kovr'o de la urb'a ŝtel'ist'o dis'vast'iĝ'is. Est'is polic'an'o kaj polic'a serĝent'o en la hal'o. Ĉiu'j atend'is la mal'kaŝ'o'n de la nom'o de la ŝtel'ist'o...

Liza pri'skrib'is la ŝtel'ist'o'n kiel ni aranĝ'is; sed kial ŝi ven'is al la punkt'o diven'i la nom'o'n, ŝi dir'is: ... “kaj li'a nom'o est'as... est'as...”

Plen'a silent'o reg'is en la hal'o.

“...est'as... ne, mi ne pov'as kapt'i la nom'o'n”, ŝi dir'is per preskaŭ flustr'a voĉ'o, kaj lac'e ŝi met'is la man'o'n al la frunt'o.

La serĝent'o ven'is al Liza kaj dir'is: “La pri'skrib'o de la ŝtel'ist'o est'as tut'e ekzakt'a, sed kial vi ne pov'as dir'i li'a'n nom'o'n?”

“Ne est'as facil'e”, dir'is Liza. “Ĵus ĝi est'is ek'ven'ont'a al mi, kaj post'e — ĝi ne. Tiu'j sci'ig'o'j aŭ ven'as aŭ ne ven'as, kaj mi pov'as nur pen'i. Oni ne pov'as postul'i, ke ili ven'u.”

Martin aŭskult'is flank'e.

La polic'serĝent'o dir'is: “Do, ni prov'u de'nov'e morgaŭ vesper'e, ĉu?”

Ho jes, mi ja prov'os”, respond'is Liza.

“Bon'e, ni ĉe'est'os morgaŭ vesper'e, sed nun est'as konsil'ind'e, ke ni akompan'u vi'n hejm'e'n, ĉar la ŝtel'ist'o ebl'e atak'os vi'n. Kaj morgaŭ ni akompan'os vi'n de la hotel'o kaj re'turn'e.”

Ni kun'e ir'is al la hotel'o. Martin est'is kun ni, kaj post la for'ir'o de la polic'an'o'j ni invit'is Martin en'ven'i.

“Mi kompren'as nur du'on'e ĉi tiu'n polic'a'n afer'o'n”, dir'is Martin. “Kio ĝi est'as?”

Ni klar'ig'is al li.

“La plej terur'a mal'san'o en la mond'o est'as stult'ec'o, simpl'a kreten'ism'o”, filozof'is Martin. “Pro stult'ec'o hom'o'j mort'as, agoni'as, mal'sat'as kaj minimum'e mal'ŝpar'as temp'o'n. Ĉu kred'ebl'e, ke oni kondamn'us iu'n pro dir'o de diven'ist'in'o? Iam oni detru'is aŭgur'ist'in'o'j'n, kaj nun oni vol'as uz'i ili'n por detru'i ali'ul'o'j'n. Jen ver'a progres'o! Mi mal'esper'as, tut'e rezign'as pri la mond'a idiot'ar'o. Tamen vi ne pov'as konfes'i la bluf'o'n. Ne-ne, ne konfes'u; plen'ŝtop'u ili'a'j'n vak'a'j'n rap-nap-kap'o'j'n per babil'aĵ'o'j. Vi mem ne pov'as far'i esplor'o'j'n pri la krim'o sen tir'i atent'o'n sur vi'n, sed mi esplor'os kaj prov'os el'trov'i detal'o'j'n. Mi sci'ig'os vi'n morgaŭ pri la rezult'o.”

La post'a vesper'o est'is ni'a last'a en la urb'o. La hal'o est'is sufok'e plen'a, kaj hom'o'j star'is mal'antaŭ la seĝ'ar'o, kun'prem'it'a'j kiel sardel'o'j en skatol'o.

Martin fingr'o'vok'is mi'n. “Mi el'fos'is i'o'n”, li dir'is mal'laŭt'e, kaj rapid'e li komunik'is al mi kelk'a'j'n detal'o'j'n pri la ŝtel'o. Mi sci'ig'is tio'n al Liza.

Ven'is la apoge'a moment'o de la vesper'o. Liza pri'skrib'is la ŝtel'ist'o'n kiel antaŭ'e. Tiam ŝi al'don'is laŭ la sci'ig'o'j de Martin:

“Est'as nokt'o. Jes, mi vid'as iu'n. Mi vid'as li'n, li al'proksim'iĝ'as al dom'et'o... li ĉirkaŭ'rigard'as. Jen li ven'as al la pord'o kaj prov'as mal'ferm'i ĝi'n. Nun li star'as sen'mov'e, ŝajn'e aŭskult'ant'e. Li ĉirkaŭ'ir'as la dom'et'o'n, ĝi est'as lign'a kaban'o... Oh, la bild'o mal'klar'iĝ'as... jes, nun li ir'as al fenestr'o, li si'n klin'as. Nun li rekt'iĝ'as. Li hav'as i'o'n en la man'o, mi ne klar'e vid'as kio ĝi est'as... ebl'e ŝton'o. Li frakas'as la fenestr'o'n. De'nov'e li ĉirkaŭ'rigard'as. Jes, nun li en'grimp'as.” (Paŭz'o, ne est'as eĉ flustr'o en la hal'o: la pri'skrib'o tuŝ'as eĉ mi'n.) Liza daŭr'ig'as ekscit'it'e: “Jen, jen, li el'grimp'as, ho, mi vid'as li'n... jes, jes, mi vid'as li'n!” (Ŝi'a voĉ'o kresĉend'as.) “Li met'as i'o'n en la poŝ'o'n, li for'rapid'as dekstr'e'n, dekstr'e'n...” (Long'a paŭz'o, post'e mal'laŭt'e:) “Li'a nom'o est'as... est'as... (ŝi'a voĉ'o preskaŭ ne aŭd'iĝ'as, kap'o'j klin'iĝ'as al ŝi streĉ'e) est'as... jes, est'as...” Ŝi “sven'is”. Mi kur'is sur la scen'ej'o'n kaj vok'is unu el mi'a'j help'ant'o'j, kaj ni port'is ŝi'n de la scen'ej'o. Post iom da temp'o ŝi re'ven'is kaj la mend'o'j por horoskop'o'j romp'is ĉiu'j'n rekord'o'j'n. Unu-du vir'in'o'j tim'is al'proksim'iĝ'i al Liza.

De'nov'e la serĝent'o ven'is. “Kial vi ne sukces'is dir'i li'a'n nom'o'n? Ĉu vi ja sci'is ĝi'n antaŭ ol vi sven'is?”

“Ne”, dir'is Liza lac'e. “Io ja ek'ven'is al mi, sed ĝi est'is tro nebul'a. Kompren'u, ke ĉiu'j en la hal'o pens'is nom'o'j'n! Ven'is al mi'a mens'o grand'a konfuz'aĵ'o, nom'o'j, nom'o'j, er'o'j de nom'o'j, tut'e inter'miks'it'a'j, tut'e nebul'a'j. Ne est'as ebl'e, tut'e ne est'as ebl'e. Kun tia konfuz'o la afer'o est'as tro streĉ'a.”

“Do”, demand'is la serĝent'o, “ĉu vi pov'os diven'i la nom'o'n, se mi sid'os ĉe vi privat'e?”

“Jes, ebl'e”, dir'is Liza.

“Bon'e, ni prov'u.”

“Sed ne ĉi-vesper'e”, pet'is Liza. “Mi est'as mort'e lac'a.”

“Do kiam?”

“Je la dek'unu'a morgaŭ maten'e en mi'a hotel'o.”

“Bon'e”, dir'is la serĝent'o kontent'e. “Mi est'os tie akurat'e.”

Tiu'n vesper'o'n, post eskort'o al la hotel'o, ni re'ven'is al la hal'o kaj pak'is ĉio'n, kaj la sekv'int'a'n maten'o'n, post adiaŭ'o al Martin, ni for'las'is la urb'o'n je la naŭ'a maten'e.

43. Ni'a Diligent'a Koleg'ar'o.

Mart'o 1938. De'nov'e en Olympia, Londono. Ni nun part'o'pren'is skot'a'j'n kaj angl'a'j'n foir'o'j'n kaj ankaŭ negoc'is en urb'a'j hal'o'j. Ĉe ni labor'is du'dek-kvin person'o'j. En la angl'a'j foir'o'j ni konkurenc'is kontraŭ la V.I.K.-kompani'o. Ni hav'is la avantaĝ'o'n, ke ni kaj ni'a'j dung'it'o'j labor'is kiel famili'o, kaj ni konkurenc'is kontraŭ V.I.K. sen'lac'e. Ĉe V.I.K. nun rest'is nur tri ekspon'ist'o'j: tio signif'as, ke V.I.K. preskaŭ perd'is la merkat'o'n. La sol'a afer'o, kiu'n ni tim'is, est'is ke unu el ni'a'j labor'ant'o'j for'las'os ni'n kaj ir'os al la opozici'o. Eĉ se tiu trans'kur'int'o ne est'us spert'a labor'ist'o, li pov'us mal'util'i ni'n, se li kontraŭ'labor'us. Nom'e ni hav'is meti'a'j'n sekret'o'j'n kaj taktik'o'j'n, kiu'j'n ni ĵaluz'e gard'is, kaj est'us por ni domaĝ'e, se la opozici'o ek'sci'us ili'n.

Tre simpl'a sed tre efik'a taktik'o ni'a est'is ĉiam dis'dir'i, ke ni mal'mult'e vend'as. Bazar'ul'o'j, mal'e, ĉiam fanfaron'as per grand'a'j tro'ig'o'j pri si'a'j vend'o'j por kred'ig'i al ĉiu, ke ili est'as bon'eg'a'j vend'ist'o'j. Vend'o'j en foir'o'j est'as ĉiam mal'alt'a'j en la komenc'o, kaj post'e po'grad'e alt'iĝ'as ĝis grand'a ekster'proporci'a vend'ad'o dum la last'a'j tag'o'j. Tiu alt'iĝ'o ĉe la fin'o est'as grand'part'e rezult'o de la antaŭ'a'temp'a labor'ad'o, inkluziv'e de la komenc'o, kiam ŝajn'as mal'ŝpar'o de temp'o klopod'i. Se la opozici'o pens'os, ke ni bon'e vend'as, ĝi streb'os per ĉiu'j fort'o'j por super'i ni'n. Do la taktik'o est'as parol'i al ili pesimism'e, dir'ant'e ke ne valor'as la pen'o'n prov'i, kaj ke la foir'o est'as fiask'o.

Est'as strang'e, kiel facil'e oni kred'as tio'n, eĉ se la kred'ant'o hav'as jar'o'j'n da spert'o. Bazar'ul'o'j ĉiam memor'as la fin'a'n rezult'o'n de foir'a vend'ad'o kaj forges'as la mal'esper'ig'a'n komenc'o'n, ĉar ili'a'j mens'o'j evit'as memor'i tio'n, kio est'as mal'agrabl'a. Tiu faktor'o, plus si'n'tromp'o per fanfaron'ad'o, facil'ig'as ni'a'n taktik'o'n kred'ig'i al ili, ke foir'o ne est'as bon'a. Dum'e ni fort'e labor'as, eĉ se la tuj'a vend'ad'o est'as mizer'a, kaj dum'e la opozici'o perd'as valor'a'n temp'o'n. Kiam mend'o'j komenc'as en'ven'i kvant'e, la opozici'o vek'iĝ'as, sed est'as jam tro mal'fru'e.

Oft'e en mal'grand'a'j, mal'bon'a'j foir'o'j ni bon'e sukces'is, ĉar neni'u klopod'is ekspon'ad'i kaj ni kolekt'is la plej'mult'o'n de la vizit'ant'o'j, kiu'j est'as pli pret'a'j aĉet'i, ĉar neni'u jam vend'is al ili. Ĉe Olympia ni est'is ok labor'ant'o'j en'tut'e.

Est'is Hilda. Ŝi bon'e ekspon'is kaj ankaŭ est'is bon'a trud'vend'ist'in'o. Ŝi est'is eks-teatr'o'danc'ist'in'o, sed ŝi sufer'is je tro grand'a mem'estim'o. Tio est'as tre kutim'a mank'o de bazar'ul'o'j, kaj kiam bazar'ul'o infekt'iĝ'as je tiu mal'san'o, ni dev'as tuj klopod'i kurac'i li'n. Ĉe tiu mal'san'o la infekt'it'a ekspon'ist'o star'as sur la podi'o aŭ scen'ej'o kaj parad'as per ŝerc'o'j aŭ fanfaron'o'j, en'trink'ant'e la aprob'o'n de la amuz'it'a an'ar'o, kaj forges'as pri'trakt'i serioz'e la vend'ot'a'n artikl'o'n. La rezult'o est'as, ke ĉiu laŭd'as la ekspon'ist'o'n, sed ne aĉet'as. Iom da humor'o por ten'i la atent'o'n est'as neces'a, sed tro'o mal'bon'e efik'as. Kiam mi dung'as labor'ant'o'j'n kaj instru'as ili'n, mi dev'as unu'e iom laŭd'i ili'n ĉe ĉiu progres'o por kuraĝ'ig'i ili'n, kaj post'e ĉe la aper'o de la bazar'ul'a mal'san'o mi dev'as “duŝ'i ili'n mal'varm'e” por sobr'ig'i al ili la kap'o'n.

Richard est'is karb'min'ist'o, antaŭ ol li labor'is ĉe ni. Li est'is bon'a ekspon'ist'o kiam la bazar'ul'a mal'san'o ne kapt'is li'n, sed li est'is tut'e ne'bon'a ĉe la individu'a vend'ad'o. Strang'e est'as ke, kiam vir'o'j komenc'as ekspon'ad'i, ili mal'bon'iĝ'as je la individu'a vend'o, sed la vir'in'o'j, kiu'j ekspon'as, re'ten'as ambaŭ kapabl'o'j'n.

Sinjor'o Parr... ni ĉiam nom'is li'n “sinjor'o”. Parr est'is nov'a ĉe ni. Li est'is bon'e eduk'it'a vir'o kaj ven'is de alt'klas'a aŭ ebl'e eĉ aristokrat'a famili'o. Ni neniam el'trov'is preciz'e pri li'a de'ven'o. Li est'is iom alt'statur'a, impon'a vir'o, ĉirkaŭ kvar'dek'kvin'jar'a, disting'aspekt'a, kun griz'iĝ'ant'a'j har'o'j ĉe la tempi'o'j. Kiam li est'is for de la labor'o, li si'n vest'is mal'hel'e kaj port'is eks'mod'a'n, larĝ'a'n kravat'o'n. Neniam oni vid'is li'n sen li'a'j baston'o kaj gant'o'j kaj, kvankam li'a'j vest'o'j est'is iom el'uz'it'a'j kaj eks'mod'a'j, li port'is ili'n kiel princ'o. Li ĉiam hav'is blank'a'n naz'tuk'o'n en la brust'poŝ'o kaj el'star'a'j'n blank'a'j'n ĉemiz-man'um'o'j'n. Li ne kapabl'is ekspon'i, sed per si'a kultur'it'a voĉ'o li bon'e vend'is al vir'in'o'j, kiu'j'n li impon'is. Sed de la komenc'o li prunt'e'pren'is mon'o'n de ni'a'j labor'ant'o'j en manier'o, kiu impres'is, kvazaŭ li far'us favor'o'n al ili, kaj tiu'n mon'o'n li forges'is re'don'i. Li post'e prunt'e'pren'is de person'o'j ĉe ali'a'j stand'o'j, ĉar ni'a'j labor'ant'o'j jam surd'iĝ'is kontraŭ tia'j demand'o'j li'a'j.

Kvar'e ven'is Freda. Ni nom'is ŝi'n “Film Freda”, ĉar ŝi inter'temp'e labor'is ĉe Londonaj film'kompani'o'j en mal'grav'a'j amas'rol'o'j. Ĉe ni ŝi est'is provizor'a labor'ant'in'o. Laŭ ŝi'a parol'ad'o ŝi est'as fam'a aktor'in'o kaj ŝi ĉiam parol'is pri la film'stel'o'j, kvazaŭ ŝi est'us ties intim'a amik'in'o, kaj nom'is ili'n per -ĉjo kaj -njo. Kvankam ŝi ŝajn'ig'is est'i bon'hav'a kaj parol'is pri grand'a'j salajr'o'j, mi rimark'is ke je manĝ'o'temp'o ŝi ĉirkaŭ'ir'is la stand'o'j'n en Olympia kaj regal'is si'n per sen'kost'a'j specimen'o'j de sup'o, fab'o'j, biskvit'o'j, limonad'o ktp. Se ŝi est'us honest'e dir'int'a, ke mank'as mon'o al ŝi, ni sen'hezit'e est'us don'int'a'j anticip'a'n pag'o'n al ŝi. Mi foj'e alud'is delikat'e pri tio, sed ŝi rifuz'is kun aktor'a gest'o. Ŝi est'is tre komplez'em'a kaj entrepren'is aĉet'i neces'aĵ'o'j'n por ni ĉiu'j, ĉe butik'o'j sur'voj'e al la foir'o aŭ oft'e eĉ mal'proksim'e de si'a voj'o, kaj ŝi ne akcept'is rekompenc'o'n pli ol la net'a'j'n el'spez'it'a'j'n sum'o'j'n. Ni kvit'iĝ'is per donac'o'j de rost'it'a'j kok'id'o'j ktp.

Ŝi vid'ebl'e konsider'is si'n tre'eg'e bel'a, kvankam tiu opini'o ŝajn'is al mi sufiĉ'e diskut'ebl'a. Ŝajn'e ankaŭ la film'reĝisor'o'j ne vid'is tio'n ĝust'e per ŝi'a'j okul'o'j, ĉar mi foj'e vid'is ŝi'n en film'o, kie grup'o da vir'in'o'j est'is vest'it'a'j kaj iom ŝmink'it'a'j por don'i humor'a'n efekt'o'n, sed la reĝisor'o de la film'o las'is ŝi'n prezent'i si'n tut'e natur'e.

Ŝi est'is bon'a vend'ist'in'o sed oft'e rab'is mend'o'j'n, tio est'as: ŝi al'kroĉ'iĝ'is al aĉet'ont'o'j, kiu'j'n al'parol'is ali'a'j vend'ist'o'j, cel'ant'e kapt'i ili'a'j'n mend'o'j'n en si'a kajer'o. Mi dev'is ten'i la okul'o'j'n sur ŝi pri tio, ĉar tio kaŭz'as mal'pac'o'n. Ĉiu el ni'a'j vend'ist'o'j avid'e konkur'is en mend'o'akir'o, kvankam neni'u iam ajn super'is la vend'ad'o'n de Liza.

Kaj est'is Tommy, ni'a plej bon'a ekspon'ist'o. Antaŭ ol labor'i ĉe ni, li hav'is strang'a'n okup'o'n. Li labor'is ĉe amuz'foir'o kiel “spron'o”. Li'a task'o est'is, ir'i de unu bud'o al ali'a kaj rol'i kvazaŭ klient'o, rul'ant'e aŭ ĵet'ant'e pilk'o'j'n, ĵet'ant'e man'sag'o'j'n aŭ lign'a'j'n ring'o'j'n, paf'ant'e per aer'fusil'o'j ktp., cel'e al traf'o de premi'o'j. Sed tio'n li dev'is far'i nur ĉe la bud'o'j, kie mank'as klient'o'j por tiel al'log'i rigard'ant'o'j'n, kaj kiam tiu'j komenc'as ankaŭ part'o'pren'i, li kviet'e for'ir'as al ali'a bud'o. La bud'o'zorg'ant'o'j ĉiam don'as al li la plej valor'a'j'n premi'o'j'n pro iu ajn venk'o, kaj tiu'j premi'o'j est'as kaŝ'e re'don'at'a'j post'e.

Kaj last'e ni hav'is Dora. Ŝi ne kapabl'is ekspon'i, sed ŝi est'is ne'lac'ig'ebl'a labor'ant'in'o, kaj per la nur'a fort'o de sen'ĉes'a parol'ad'o ŝi tre mult'e vend'is. Sed ŝi est'is tre naiv'a. Ĉiu el ni si'n distr'is, blag'ant'e Dora, sed ŝi ne ofend'iĝ'is.

Dora est'as la sol'a person'o en la mond'o, kiu prov'is kur'i pli rapid'e ol po 335.000 kilo'metr'o'j'n en sekund'o, kvankam ŝi ne sukces'is... Tiu prov'o okaz'is ĉe foir'o en Manĉestr'o iu'n tag'o'n antaŭ ĝi'a mal'ferm'o. En la foir'o est'is demonstr'o de televid'o. Je tiu temp'o televid'o est'is nov'aĵ'o, kaj hom'o'j volont'e pag'is por vid'i ĝi'n. La televid'a'j bild'o'j est'is el'send'at'a'j de stand'o ĉe unu ekstrem'o de la hal'o al stand'o ĉe la ali'a ekstrem'o. Nu, ĉi tiu'n tag'o'n ni atend'is la mal'ferm'o'n de la foir'o kaj dum'e ni distr'is ni'n per el'send'o'j mem'far'it'a'j, kie ni vic'e rol'is kiel aktor'o'j, dum la ceter'a'j rigard'is en la ricev'a stand'o.

Ven'is la vic'o de Dora. Ŝi far'is si'a'n prezent'o'n kaj post'e ven'is al ni kaj demand'is: “Ĉu mi prezent'iĝ'is bon'e?”

“Tre bon'e”, respond'is unu el ni. “Sed kial vi ne pli rapid'is ĉi tie'n post vi'a prezent'o por vid'i vi'n mem? Ĵus vi'a bild'o mal'aper'is. Nu, ir'u kaj prezent'u de'nov'e, kaj kur'u ĉi tie'n!” La kompat'ind'a Dora prov'is plur'foj'e, sed ĉiam ni dir'is al ŝi: “Ho domaĝ'e! Kur'u ankoraŭ pli rapid'e vi'a bild'o ĵus mal'aper'is”, kaj jen Dora re'e kaj re'e kur'is plen'pov'e, pen'ant'e kur'i pli rapid'e ol elektr'o.

Kaj tiu strang'a sortiment'o da person'o'j glat'e kaj spert'e kun'labor'is. Iu'n tag'o'n mi deĵor'is ĉe la stand'o. Est'is iom post la unu'a hor'o — la “enu'a hor'o”, oni pov'as dir'i, ĉar tiam est'as plej mal'vigl'e: hom'o'j po et'a'j grup'o'j preter'driv'as sed ne est'as kapt'ebl'a'j kiam Dora aper'is kaj dir'is: “Jen, Vik, vi est'as svis'de'ven'a, ĉu ne? Do ven'u parol'i kun ĉi tiu sinjor'o, kiu'n neni'u el ni pov'as kompren'i! Svis'o li nom'as si'n, kaj tiel kripl'e li parol'aĉ'as angl'e!... Nu, ven'u!”

Natur'e mi ven'is, rapid'e las'int'e la stand'o'n al la pri'zorg'o de Tommy. La ebl'o renkont'i svis'o'n vigl'e interes'is mi'n, ĉar mi tre em'is parol'i kun li pri la hejm'land'o. Ĉe najbar'a stand'o star'is jun'a sinjor'o, vid'ebl'e fremd'a. Mi al'paŝ'is, kaj li salut'is mi'n — german'e. Mi pen'is respond'i, sed ve! mi'a german'a lingv'o est'as preskaŭ neniom'a — do mi demand'is, ĉu li ne parol'as ital'e? Ital'e li parol'is sam'bon'e, kiel mi german'e, do ni dev'is rezign'i, kaj ni prov'is la franc'a'n lingv'o'n. Sed bedaŭr'ind'e nek li nek mi bon'e sci'pov'is ĝi'n, kaj post dir'o de kelk'a'j kutim'aĵ'o'j ni halt'is, konstat'ant'e, ke ni'a sci'o ne sufiĉ'as por taŭg'a inter'parol'ad'o. Nu jen: tri oficial'a'j svis'a'j lingv'o'j ne util'is al ni, kaj pri la kvar'a — la romanĉ'a — mi ne demand'is, ĉar eĉ unu vort'o'n mi ne sci'as el tiu. (Post'e mi sci'iĝ'is, ke ankaŭ li tut'e ne sci'as la romanĉ'a'n.) Tiam mi eks'pens'is, ke ebl'e li'a angl'a sci'o est'as pli bon'a, ol ŝajn'is al la ali'a'j vend'ist'o'j: ĝi'n ebl'e nur mask'as dik'a fremd'a prononc'ad'o, kiu'n mi sukces'os tra'kompren'i. Sed ne, li'a angl'aĵ'o est'is ver'e aĉ'a, preskaŭ ne'ekzist'ant'a.

Nu, jen kia situaci'o! Du sam'land'an'o'j, kiu'j hav'as elekt'o'n inter kvar naci'a'j lingv'o'j kaj pli aŭ mal'pli sci'as tri el ili, sed tut'e ne pov'as konversaci'i. Absurd'a embaras'o! Ni star'is unu kontraŭ la ali'a sen'vort'e. Mi sent'is mi'n kiel idiot'o, kaj al mi ŝajn'is, ke ankaŭ li spert'as la sam'o'n. Tut'e sen'esper'e, tamen por iel daŭr'ig'i la mort'ant'a'n konversaci'o'n, mi demand'is:

“Ĉu vi parol'as Esperant'o'n?” “Jes!” li kri'is.

Kia ĝoj'o! Ni ir'is kun'e al Lyons-kaf'ej'o kaj babil'is intim'e pri hejm'land'a'j afer'o'j dum preskaŭ du hor'o'j, kaj ni parol'is tiel natur'e, ke mi tut'e ne konsci'is, ke mi babliladas per neŭtral'a lingv'o kun mi'a fremd'a sam'land'an'o!

Ĉe dis'iĝ'o ni aranĝ'is re'vid'iĝ'o'n. Kiam ni renkont'iĝ'is, ni kun'e vizit'is London'an Esperant'a'n klub'o'n. La nivel'o de Esperant'o tie est'is bon'a, la klub'an'o'j est'is tre vigl'a'j, kaj ni fort'e ĝu'is la kun'ven'o'n.

Kaj nun, kar'a leg'ant'o, vi vid'is, ke la viv'o de bazar'ul'o est'as voj'o zigzag'a kaj epizod'a, sen form'o kaj sen koher'o. Al tia histori'o est'as mal'facil'e met'i taŭg'a'n fin'o'n; do permes'u, ke mi solv'u ĉi tiu'n problem'o'n arbitr'e kaj sen'plu'e per skrib'o de la sigel'a vort'o:

Fin'o.

Epilog'o

Ŝir'u vi'n en du part'o'j'n, la mond'o tri'a'n postul'os.

Kar'a Ernest'o,

Mi ricev'is vi'a'n leter'o'n, en kiu vi instig'as mi'n fin'verk'i la roman'o'n. Rest'is verk'ot'a'j nur i'a'j 30-40 paĝ'o'j; nur... sed vi ne pov'os kred'i, kiel tiu'j 30 paĝ'o'j star'is al mi en la gorĝ'o! Cert'e vi pens'as, se oni jam skrib'is pli ol 200 paĝ'o'j'n, ke oni pov'as strek'i sen'pen'e — kvazaŭ paraf'o'n ĉe leter'o — la bagatetajn 40, kiu'j komplet'ig'os la verk'o'n! Vi skrib'as al mi:

“Vi, kiu pionir'e kaj persist'e el'labor'is la komenc'o'n kaj la ceter'a'n pli'part'o'n de vi'a kronik'o, kaj eĉ en grotesk'e mal'facil'a'j cirkonstanc'o'j — dum trajn'vojaĝ'o'j, en bus'o'j, dum nokt'o'j kiam negoc'a'j zorg'o'j for'pel'is la dorm'o'n, — ĉu vi nun vol'as halt'i hipnot'e antaŭ la fin'o? Kia kunikl'a tim'o nun paraliz'as vi'a'j'n nerv'o'j'n, ke vi ne pov'as tio'n mal'mult'a'n far'i, kio konduk'os vi'a'n labor'o'n el stump'a manuskript'o al komplet'a verk'o?”

Nu bon'e, vi jam ne bezon'os plend'i ĉar jen — iel'e-iom'e, du'on'e mal'bon'e — mi al'met'is la fin'o'n. Sed vi ne hav'as imag'o'n pri la mal'facil'o'j, kiu'j plag'is mi'n last'a'temp'e! Sci'u, la nun'temp'a'j dung'it'o'j tut'e ne hav'as la kvalit'o'n nek spirit'o'n de la antaŭ'milit'a'j. Ili est'as pli fier'a'j, pli kapric'a'j, mal'pli labor'em'a'j. Sed ekster tio ŝajn'as, ke last'a'temp'e iu apart'a kobold'o de mis'ŝanc'o mi'n sieĝ'is.

Ĉu iam ajn vi spert'is, ke dum cert'a temp'o'spac'o ĉio kontraŭ'a okaz'as ĝis punkt'o, kiam oni dir'as al si: “Nun ne pov'as okaz'i io plu'a”, kaj tamen kontraŭ'aĵ'o'j daŭr'ad'as? Tio'n mi spert'is dum la du last'a'j semajn'o'j. Ar'o da ĝen'aĵ'o'j, neni'u el ili per si mem grav'a, inund'is mi'n. Mi last'a'temp'e dung'is proksim'um'e du'dek'o'n da labor'ant'o'j, kaj al ĉiu sen'escept'e io okaz'is. Kvin mal'nov'a'j for'las'is mi'n pro divers'a'j kaŭz'o'j. Kelk'a'j nov'a'j est'is ne'taŭg'a'j, kaj mi dev'is mal'dung'i ili'n. Unu ebri'iĝ'is kaj est'is for'ĵet'at'a el magazen'o, unu bon'a'n ali'a firma'o for'ŝtel'is; du bon'a'j en'am'iĝ'is tiel fort'e, ke dis'e mi ne pov'as labor'ig'i ili'n, kaj kun'e ili uz'as la labor'temp'o'n rigard'ant'e en okul'o'j'n unu de ali'a, kaj mi nepr'e dev'os mal'dung'i ili'n. Du ver'e mal'san'iĝ'is en moment'o, kiam ili dev'is komenc'i labor'o'n. Ali'a, kiu nepr'e dev'is deĵor'i en magazen'o, est'is ten'at'a hejm'e de si'a edz'in'o. Unu vir'o, kiu en'am'iĝ'is, sabot'is grav'a'n magazen'a'n aranĝ'o'n por est'i ĉe si'a am'at'in'o, kiu est'is en ali'a urb'o ktp. ktp. Sen tro'ig'o, tia'j sci'ig'o'j ven'is al mi du-tri'foj'e ĉiu'n tag'o'n sen'escept'e, kaj mi dev'is per telefon'o kaj telegram'o kaj mem'ir'o ŝtop'i la breĉ'o'j'n. Tiel rapid'e okaz'is ĉio ke mi ne hav'is temp'o'n sci'ig'i Birrell, kaj li ne sci'as kiu'j labor'as ĉe ni nek kie ili est'as. Eĉ dimanĉ'e fru'maten'e la telefon'o alarm'as.

Hieraŭ sinjor'in'o, kiu tre ŝat'is la labor'o'n, kiu bon'e labor'is (kaj plur'foj'e dir'is, ke ŝi esper'as, ke ŝi taŭg'os, ĉar ŝi vol'as daŭr'ig'i kaj tre bezon'as la mon'o'n ktp.), ir'is al poŝt'ofic'ej'o kaj simpl'e mal'aper'is. Mi ne sci'as, ĉu ŝi mort'is aŭ perd'is la memor'o'n... Mi kur'as de urb'o al urb'o kaj labor'is en du aŭ tri urb'o'j en sam'a tag'o. La zorg'o'j kaj mis'aventur'o'j est'as efektiv'e fantast'a'j — mi ne pov'as pri'skrib'i al vi eĉ la du'on'o'n de ili.

Bon'vol'u do konsider'i ĉio'n ĉi kaj leg'u indulg'e mi'a'n pen'e akuŝ'it'a'n verk'o'n, de kiu mi nun definitiv'e liber'iĝ'as.

Vi'a, Vik.